“Sabotisto” (Saboteur): Alfred Hitchcock kiel propagandisto

Artisto ĉiam serĉas ekvilibron inter pure artaj motivoj kaj postuloj de nuntempo. Ĉi-foje Alfred Hitchcock reagis al la minacoj de la Dua mondmilito kaj laŭ mia opinio fiaskis. 

La Dua mondmilito estis evento tiom kolosa, ke spiro de tiu ĉi konflikto senteblis eĉ en la fora kaj tradicie izolaciisma Usono. Alfred Hitchcock neeviteble reagis, kreinte serion da filmoj iel aŭ tiel rilataj al la nazia minaco kaj la milito mem. 


Lia arto konsistas ĉefe en kapablo montri proksimecon de la danĝero, nevidebla al la ordinara homo, tamen tre reala. Same kiel Stephen King post duonjarcento rakontos al homoj pri malicaj aŭtoj kaj ratoj-kanibaloj, Alfred Hitchcock timigis siajn spektantojn per kaŝitaj murdistoj kaj bonaspektaj komplotuloj.


En “Sekreta agento” ni dum longa tempo ne povas kompreni kiu el ĉiuj ĉi respektemuloj estas la spiono. En “Eksterlanda korespondanto” komploto sin kaŝas sub masko de pacisma organizaĵo kaj la ĉefa aĉulo estas patro de la koramikino de la ĉefa heroo. Sed ĉi-foje Alfred Hitchcock decidis fari plian paŝon antaŭen kaj kreis filmon, kiu laŭ sia propagandisma etoso tre similas al sennombraj samtempaj verkoj de la sovietia kinoarto kaj socialisma realismo ĝenerale.


La ĉefa heroo (Robert Cummings) estas ordinara laboristo en ŝipkonstrua fabriko. Lia amiko pereas dum incendio, evidente kaŭzita de sabotado kaj li estas erare akuzita pri tio. Sed li suspektas ulon (Norman Lloyd), renkontitan antaŭ la tragedio, do kombinas fuĝon de la polico kun spurado de la fiulo. Sekvas pluraj aventuroj kun postkurado, pafado, eskapoj, kaŝitaj loĝejoj, radiosendoj kaj homŝteloj. Laŭvoje aperas ĉarmulino (Priscilla Lane), kiun ĉiuj nomas belulino, kvankam mi ne sukcesis aprezi ŝian belecon. La filmon finas konfrontiĝo sur la Statuo de Libereco, de sur kies mano forglitas la menciita aĉulo por morte fali al piedoj de la ĉefa usona simbolo.


Ĉio ĉi aspektas, laŭ mia gusto kaj nuntempaj normoj, pli amuza ol nervostreĉa aŭ atentokapta. La bonulo estas blanka kiel neĝo, kun puraj intencoj kaj rektaj pensoj, esprimataj en la paroladoj, kvazaŭ parkeritaj el ĵurnalo “Pravda” (aŭ ĝia usona analogo). La aĉuloj estas pli interesaj, speciale ilia ĉefo (Otto Kruger) – respektema sinjoro, ludanta kun ĉarma bebo en sia bieno, kie tamen eĉ maljuna servistino kaŝas sub robo ŝarĝitan pistolon. Liaj paroloj kaj agoj plenas je malferma cinikismo kaj estas siaspece allogaj kiel ĉiu pura esto – ĉi-foje la pura malbono. Mi supozas ke Hitchcock pli simpatiis al tiu maliculo, do skulptis lin pli konvinke kaj vive.


Rimarkindas kontrasto inter la ordinaraj homoj kaj elituloj, kiun substrekas la reĝisoro. La elituloj kaj potenculoj estas en plej bona kazo stultaj blinduloj (policanoj kaj militistoj) aŭ perfiduloj (la nazia komploto sin kaŝas en la aristokratia salono en la centro de Novjorko). La ordinaraj homoj estas kompleta kontraŭo kaj eĉ se fizike blindaj (kiel unu el helpantoj  de la ĉefa heroo), tamen tuj sentas bonajn intencojn kaj puran animon de la ĉefa heroo. Usonon savos ne ĝiaj politikistoj aŭ militistoj, sed ĝia popolo – tiel oni povas vortumi la ĉefan mesaĝon de la reĝisoro. Nu, mi pensas ke tio validas por ĉiuj landoj de la mondo.


Resume, mi rekomendas la filmon nur al ŝatantoj de Alfred Hitchcock. Haveblas scenoj amuzaj (ekzemple tiu en vaganta cirko – kun barbulino, siamaj ĝemeloj kaj malica nano), foje ridindaj (kiam la forkaptita sinjorino mendas koktelon al siaj ŝtelintoj en la Rockfeller-Centro) kaj impresaj (eksplodo de militŝipo), sed ĝenerale la filmo estas ekstreme naiva kaj tiu arkaika naiveco estas signo de preskaŭ neevitebla fuŝo, rezultinta provon de la artisto sekvi ideologion anstataŭ la arton.


Mi aldonu, ke la sabotanto aspektas kiel juna Vladimir Putin kaj eĉ lia cinika rideto memorigis al mi nian prezidanton komence de la 2000-aj jaroj. Ĉu mi eraras? Bone, spektu kaj juĝu memstare.

Comments