“Eksterlanda korespondanto” (Foreign Correspondent): brava usonano kontraŭ la nazioj

Ekde la unuaj kadroj oni sentas tipe usonan patriotisman patoson, ĝis nun propran al la filmoj, en kiuj bravaj usonanoj savas la mondon de la nazioj, komunistoj, krimuloj, frenezuloj kaj eĉ malicaj eksterteranoj. Tamen mi ŝatis tiun ĉi pladon fare de Alfred Hitchcock. La majstro ĉiam estas la majstro.

Kliŝoj kaj surprizoj
La filmo estis kreita surbaze de la memoraĵoj “Persona historio” eldonitaj de la usona ĵurnalisto Vincent Sheean en 1935, sed pli ĝuste estus nomi la libron nura inspirfonto, ĉar la prezentataj okazaĵoj plejparte ne aperis en ĝi, nek en la vivo ĝenerale.


La intrigo estas ankaŭ tipa por spiona ĝenro. Redaktoro de la usona gazeto The New York Globe sentas ke baldaŭ en Eŭropo eksplodos granda milito, sed lia eŭropa korespondanto sendas sensukajn rakontojn pri politikistaj babilĉaoj. Fine desperiĝinta li sendas tien junan arogantulon (Joel McCrea), kiu estas brava (li ĵus batis policanon dum sia raportado), preta al novaj aventuroj (li estas rande de maldungo) kaj nenion scias pri Eŭropo, nek parolas iujn ajn lingvojn krom la angla.


La bravulo rapide engaĝiĝas en medion de altrangulaj politikistoj, hazarde malkovras iliajn sekretojn kaj alfrontas nazian konspiron, kontraŭ kiu li devas batali ne nur pro patriotismaj konsideroj, sed ankaŭ por savi sian propran vivon kaj kompreneble por verki bonan raportaĵon. Bela virino aperas, laŭe al la ĝenraj tradicioj. Persekutoj, pafado, atencoj, komplotoj, iom da amo kaj foje rido – ĉiuj ingridiencoj haveblas kaj bongustas. Ĉio estas bone elpensita kaj plenumita – nek pli, nek malpli.
Ĉiuj aktoroj ludas bonege, tamen krom la ĉefa heroo mi deziras atnetigi pri du aliaj figuroj.


La unua estas la nederlanda diplomato Van Meer (Albert Basserman), homo maljuna, malforta kaj idealisme senpova. Li agadas kadre de iu internacia pacisma organizaĵo, parolante pri la paco en la kontinento kiu baldaŭ dronos je sango. Tio fakte estas simbolo de la tiutempa eŭropa politiko – idealisma malfortulo, blinde sekvanta siajn principojn sen atenti realajn minacojn. Li migras tra Eŭropo kun siaj paroladoj sen rimarki la nazian spionon kiu estas lia helpanto en la porpaca agado. Rimarkindas ankaŭ ke malgraŭ obstina rifuzo eldiri informojn, postulatajn de la forkaptintaj lin maliculoj, li tuj kapitulacas post la unua apliko de kruda perforto. Ĉu tio inaŭguris la kapitulacon de Nederlando post kvintaga rezistado kaj unu bombardado de Roterdamo?


La dua heroo (sen citiloj) estas la germana spiono Stephen Fisher (Herbert Marshall), kiu sin kaŝas malantaŭ masko de la pacobatalanto. Li estas inteligenta, cinika, pretas al iu ajn krimo por atingi siajn celojn. Tamen li sincere amas sian filinon (la menciita koramikino de la ĉefa heroo) kaj fine ofertas sian vivon por ŝi. Siajn agojn li klarigas kiel decas al la naciisto: “Mi faris tion por mia lando” – kaj lia familinomo sugestas la germanan devenon. Evidente tiu logiko estis la plej komprenebla al la usona spektantaro, tamen mi aprezas homecan bildigon de la malamiko, ege maloftan en la amaskulturo.

Ĉu latvoj havas lingvon?
Speciale amuzaj mi konsideras kelkajn scenojn. La unua rilatas al lingvoj, pli ĝuste al la kompleta lingva senalfabeteco de la ĉefa heroo, kiu, kiel decas al la angloparolanto, konas neniujn aliajn lingvojn. Pro tio li ne povis interkompreniĝi kun policanoj en Nederlando (ĉu imagebla afero nun?) kaj sukcesis nur danke al eta knabino, kiu diris ke lernas la anglan en lernejo.


Eĉ pli bruske li esprimis sian lingvopolitikan vidpunkton post alfronti dum monduma akcepto stultmienan kurtulon, senhalte babilantan en iu nekomprenebla lingvo, kiu iom similis al la germana, iom al la angla, sed sonis kvazaŭ galimatiaĵo. Do li estis ŝokita post vidi sian estontan koramikinon vigle ekbabili kun tiu ulo. Sekvis neforgesebla dialogo.
– Ĉu vi scias en kiu lingvo li parolas?
– Jes, tio estas la latva.
– Ĉu ili havas lingvon? Mi pensis ke ili interfrotiĝas per nazoj!
Mi rememoris, ke en 2018 junulino, venkinta en la beleckonkurso “Miss Usono – 2018” mokis sian kamboĝan konkurantinon pro ŝia malperfekta angla lingvaĵo. Evidente nenio ŝanĝiĝis tiukampe – loĝantoj de la imperio ĉiam rigardos alilandanojn desupre kaj malrespekte, almenaŭ plejparto de ili.
La sceno, kie la ĉefa heroo eskapas de siaj kontraŭuloj, grimpante laŭ la muro de sia hotelo, enhavas tipe Hitchcock-an humuraĵon. Li hazarde rompas parton de la lumanta hotela nomo tiel, ke Hotelo Europe transformiĝas je Hot Europe – la ŝerco, komprenebla nur por la angloparolantoj.

Lumo de la Oriento
Ankaŭ la lastaj kadroj de la filmo estis saturitaj je la tipe usona patriotismo. La ĉefa heroo kune kun sia koramikino plenumas rektan radian elsendon el la bombardata Londono. Oni igis lin malŝalti la lumon, sed li plu parolas kaj, priskribinte la okazaĵojn, alvokas: “Ne malŝaltu lumon, Usono! Vi estas sola loko, kie la lumo ankoraŭ ekzistas!”


Mi scias ke tiun ĉi scenon Alfred Hitchcock aldonis lastmomente post viziti London kaj kompreni, ke baldaŭ la nazioj atakos la britan ĉefurbon. Tio sendube sonis tre aktuale kaj kortuŝe por la samtempanoj, instigante ilin vekiĝi de la tradicia usona izolaciismo kaj engaĝi sin en la aferoj de la fora malnova kontinento. 
Tamen unu detalo iom fuŝas tiun ĉi belan bildon de la sola lando, kontraŭstaranta la mortigan faŝisman inundon – ie en la fora oriento, rande de Eŭropo atendis la nazian invadon la grandega lando Sovetunio. Evidente nia heroo eĉ ne sciis ke ĝi ekzistas, tamen tio apenaŭ influas la faktojn. 
Usono ekmilitis kontraŭ la Nazia Germanio nur la 7an de decembro 1941 – duonjaron post Sovetunio. Sed eĉ tiam ĝi batalis ekster Eŭropo, veninte al la kontinento nur en junio 1944, kiam la nazioj jam estis oble malpli fortaj kaj perdis duonon de la okupitaj terenoj. Sed eĉ pli klare ĉion prezentas ciferoj. Dum la tuta milito Usono perdis 418 mil soldatojn. La nura Stalingrada batalo kostis al Sovetunio duoble pli. 
Mi admiras la usonan patriotismon kaj kredon je la alta misio de sia lando. Tamen la historio instruas ke foje necesas studi almenaŭ iom da tutmonda geografio kaj… eĉ iom da lingvoj.

Comments