Post ĝui “39 ŝtupoj” mi decidis daŭrigi gustumadon de la Hitchcock-frandaĵoj kaj transiris al plia spiona plado – “Sekreta agento” filmita en 1936.
La intrigo ĉi-foje estas ne malpli komplika kaj implikita. La 1916a jaro, daŭras la Unua mondmilito kaj la britoj pene klopodas malfortigi elanon de la Otomana imperio, incitante arabajn tribojn de Arabio al kontraŭturka ribelo. Brita spiona servo taskigas ĵurnaliston, ĵus revenintan de fronto, iri al Svislando kaj trovi en urbeto Langenthal germanan spionon, kiu provas malhelpi la britajn planojn. Restis nur kelkaj tagoj ĝis lia forveturo, do necesas hasti.
En hotela ĉambro la ĉefheroo trovas sian novan “edzinon” – alian novulinon en la spiona metio, kiu esperas tiele trovi monon kaj aventurojn. Ilin akompanas amuza homo ĉiam prezentanta sin kiel meksika generalo (lin ludas germana judo Peter Lorre, fama pro siaj roloj de krimuloj), sed en realo – profesia murdisto, dungita de la sama spionservo. Ĉiam apudas ankaŭ juna ĉarmulo, kiu malkaŝe kaj aktive amindumas al la ĵusbakita spionino. Ĉio ĉi okazas en trankvila svisa urbeto, inter belaj montoj kaj komfortaj hotelaj interieroj.
Sekvos murdoj, persekutoj, kaŝoj kaj malkaŝoj, iom da interpafado, iom da amo kaj multe da enigmoj. La etoso estas tre leĝera, humurplenaj dialogoj abundas kaj ŝajnas ke niaj herooj ne plenumas gravan taskon kapablan ŝanĝi direkton de la tuta mondmilito, sed partoprenas iun ludon – interesan, tamen nuran amuzaĵon, kiun eblas eĉ forlasi laŭdezire (kion ili efektive provas fari).
Aparte rimarkindas la svisa fono – eble ne tiom videbla kiel la skota en “39 ŝtupoj”, tamen aldonanta specifan kromguston al la tuta plado. Lokanoj vestitaj en tradiciaj kostumoj plenumas siajn kantojn dum vespero por ripozantoj, loka fabriko produktas ĉokoladon sub sia marko, koĉero pene klopodas kompreni anglan parolon de gastoj, sed fine nur ridetas kaj balbutas ion germane, ktp.
Resume mi povas konkludi, ke la filmo estas ne same altnivela kiel “39 ŝtupoj”, tamen ĝuinda kaj spektinda. Tiu ĉi plado ne apartenas al alta kuirarto, sed ankaŭ ne estas rapidmanĝaĵo haste preparita. Iom simpla (laŭ nuntempaj normoj), sed ĉarma spiona melodramo – jen mia fina pritakso.
Imperioj, otomana, brita, rusa; francoj, germanoj intermilitis enmiksante aliajn. Kiel plu...
ReplyDelete