"39 ŝtupoj" de Hitchcock – spektinda arkaikaĵo

Mi ŝatas kinon, sed ne estas fakulo, nek eĉ fervorulo tiukampe. Tamen “La 39 ŝtupoj” de Alfred Hitchcock, filmitan antaŭ naskiĝo de mia avino, mi spektis kun granda plezuro kaj povas rekomendi al iu ajn. Spektinda arkaikaĵo!

La intrigo estas sufiĉe simpla, almenaŭ por niaj samtempuloj, kiuj jam spektis pluajn Bond-aĵojn kaj spionajn televidseriojn. Spiona organizo ŝtelis gravajn informojn pri la ŝtata defendo en Britio kaj planas sendi ilin trans ŝtatlimon per metodo specifa, sed vere efika en la epoko, kiam mankis porteblaj memoriloj kaj komputiloj entute. Sed ilian vojon hazarde baras juna viro, kies laika naiveco kompletiĝas per kanada pasporto en poŝo. Kontraŭ sia deziro li enplektiĝas en la ĥaosa pelmelo, el kiu saviĝas nur danke al siaj elturniĝemo kaj feliĉa sorto. Kompreneble bela virino akompanas lin (ŝi aperas post kvaronhoro), haveblas ankaŭ enigma murdo, persekutado en montaro, malicaj komplotantoj kaj murdo sur teatra scenejo. Do kion mi ŝatis en tiu ĉi naivaĵo?


Unue mi ŝatis la manieron, per kiu la reĝisoro muntis ĉion ĉi. Malgraŭ neeviteble sentebla arkaikeco, la intrigo disvolviĝas tiom rapide kaj atentokapte, ke oni baldaŭ forgesas pri nigroblanka bildo kaj pensas nur pri la surekranaj okazaĵoj.
Due, mi ŝatis aktoran ludadon. Videblas ke tiuj ĉi aktoroj venis el la epoko de la muta kino, do iliaj gestoj estas pli larĝaj kaj foje troaj laŭ nuntempaj normoj. Tamen ili bone transdonas sentojn kaj pensojn de siaj herooj kaj tiu gesta troeco eĉ pliigas aŭtentikecon – ja temas pri la filmo, farita en 1935 surbaze de la romano, verkita en 1915!


Trie, mi ĝuis mildan humoron, kiu grave kontribuas al kreado de la tiutempa etoso. Post aŭdi ke iu mekanikisto servas al sia mastro jam 40 jarojn, la fuĝinto miras: “Ĉu ekzistas tiom malnovaj aŭtoj?” La respondo eĉ pli brilas: “Ne, antaŭe li estis koĉero”.
Fine, mi ŝatis lokajn specifaĵojn, inkluzive tiujn etnajn kaj lingvajn. Persekutado de la ĉefa heroo okazas plejparte en Skotlando – en la Altaj Landoj, apud Killin. La skota specifeco videblas jam ekde fervoja stacio, kie la vojaĝanto demandas lokan knabon: “Ĉu vi parolas la anglan?” Poste lokano klarigas al la fuĝinto kie troviĝas serĉata de li homo kaj aldonas: “Li estas anglo”. Inter gastoj de tiu anglo videblas viro en kilto.


Krome, malantaŭ la nigrablankaj bildoj videblas la samaj psikologiaj kaj teknikaj trukoj, kiujn aplikas niaj samtempuloj. Inter ili mi plej ŝatis drastajn kontrastojn. Orkestro muzikludas fervore dum homamaso tumulte impetas tra malvasta elirejo, dispuŝante policanojn. Maljunulino ĝentile invitas al vespermanĝo du virojn, kiuj streĉe diskutas kun pistoleto enmane. Impresario vidas aktoron ĵus mortpafitan sur scenejo kaj fulme reagas: “Junulinojn sur scenejon! Tuj!” – kaj venas gaja kankano.
En la fina sceno unu el herooj mortas post eldiri longajn kaj komplikajn teknikajn informojn kun videbla malpeziĝo: “Mi ellasis tion ĉi el memoro” – bela ilustraĵo al la geŝtalto-efiko, ĉu ne?

Resume: se vi deziras pasigi vesperon kun trankvila plezuro kaj fajna ĝuo – spektu tiun ĉi filmon. Pokalo da ruĝa vino aldonindas.

Comments