“Psycho” (Psiĥozulo): la fablo pri ĉasbirdoj kaj predo

Ĉiuj konas tiun ĉi filmon kaj spektis almenaŭ la faman scenon de la murdo en duŝejo. Mi konsideras ĝin la antaŭulo de “La Birdoj” kaj oble pli altkvalita.

Mensa revolucio 
Alfred Hitchcock elprovis jam plurajn timigilojn – spionojn (“Sekreta agento”, “Eksterlanda korespondanto”), diversantojn (“Sabotisto"), komplotulojn (“Fifamaj”), seriajn murdistojn (“Ombro de dubo”), ĵaluzajn edzojn (“Juna kaj senkulpa”, “Kaze de murdo voku M”). Sed ĉi-foje li elektis la eble plej perversan timigilon – animon de la homo, lian subkonscian profundon. Ne timu murdiston, ĉar eble vi mem estas murdisto – tiel oni povas vortumi kaŝitan mesaĝon de la filmo. 


Ĉio komenciĝas de amindumado de juna paro, kiu renkontiĝis en iu hotelo kaze de unutaga vizito de la juna viro Sam Loomis (John Gavin) al la urbo Phoenix, kie loĝas lia amatino Marion Crane (Janet Leigh). Tiu de-tempo-al-tempa rilato daŭras jam longe, do Marion diris, ke ŝi deziras oficialigi ĝin aŭ rompi definitive. Li plendas pri manko de mono kaj neceso atendi pliajn du jarojn, sed evidente tio ne kontentigas ŝin. 


Sed jen en ŝia oficejo aperas unika ŝanco – aĉetanto de domo insiste pagas per kontanta mono, do 40 mil dolaroj trafas ŝiajn manojn. Granda tento, ĉu ne? La ĉefo ordonis meti ĝin al firmaa bakokonto, sed anstataŭe ŝi fuĝas, ekveturinte direkte al la urbo de sia amato. Laŭvoje ŝi decidas pasigi unu nokton en motelo – malluma kaj malplena, ĉar la nova ŝoseo iras for de tiu ĉi loko. 


Tiu fatala decido renkontigas ŝin kun Norman Bates (Anthony Perkins), la filo de hotelmastrino. La sinĝena magra junulo estas servema kaj diskrete invitas ŝin vespermanĝi kune. Tra malfermita fenestro ŝi aŭdas kiel lia maljuna patrino krude skoldas lin pro tiu invito, akuzante ŝin pri malĉastaj pensoj rilate sian filon.


La junulo venas premita, do la vespermanĝo okazas en lia modesta oficejo, plena je birdaj remburaĵoj faritaj de li mem. Ŝi revenas al sia ĉambro laca, sed kontenta, iras al duŝejo por fine malstreĉiĝi kaj ni vidas kiel varma akvo plezurigas ŝin, fluanta laŭ ŝiaj ŝultroj kaj manoj, sed… 


Poste okazas la fama murdosceno kun maniulo kaj kuireja tranĉilego enmane – la sceno al kies 2,5-monata filmado estas dediĉita aparta kaj tre interesa filmo. Malsame ol multaj kritikistoj mi ne konsideras ĝin “la plej terura sceno en la kinhistorio” (malfacilas timigi generacion de “La malicaj mortuloj”), sed ĝi estas vere grava kaj memorinda. Kial? Ĉar Alfred Hitchcock rompis ĉiujn ŝablonojn de la kino, sed malgraŭ tio sukcesis. 


Cetere pri tio ni parolu poste. Nun mi skize prezentu sekvintajn okazaĵojn. La menciita domaĉetinto dungis privatan detektivon (Martin Balsam) por trovi Marion Crane, pli ĝuste – la monon, kiun ŝi ŝtelis. Li spuras ŝin ĝis la motelo, sed ankaŭ pereas de la manoj de la enigma murdisto kun tranĉilego.


Finfine venas Sam Loomis kun ŝia fratino Lila (Vera Miles) kaj post komplika enketado kaj riske por siaj vivoj ili malkovras la veran murdiston. 


La filmon finas klarigo fare de psikiatro, alvokita de polico por ekzameni sanstaton de Norman Bates. Li klarigas ke de la psikologia vidpunkto la murdon faris ne tiu ĉi junulo, sed lia patrino, kiun li murdis antaŭ dek jaroj, ĵaluzinte al ŝia nova edzo. La patrinmurdo kaŭzis al lia psiko traŭmon tiom fortan, ke ĝi forgesigis al li la krimon mem kaj kredigis lin ke la patrino plu vivas kaj sidas en sia alta domo.


Li remburis ŝian korpon kiel li faris tion al la birdoj, kaj traktis ĝin kiel la vivan estulon. Inter ili eĉ okazis disputoj, dum kiuj sonis la voĉoj de ambaŭ personoj, elbuŝigataj alterne de la disduiĝinta junulo. Fine la patrina personeco venkis definitive kaj inundinte lin, instigis al la murdoj. Kurtenoj falas. 


La filmo havis grandan sukceson ĉe la publiko kaj mi komprenas ĝian ŝokon. Imagu, kion faris Alfred Hitchcock. Li prezentas al la spektantoj la faman kaj belan aktorinon, kies historio komencas rapide disvolviĝi kaj… kruele murdas ŝin meze de la filmo! Mi mem estis ŝokita, ja nevole naskiĝas demando: “Kio nun?” 


Ne malpli ŝoka estis la figuro de la murdisto kun tranĉilego enmane. Tio eĉ naskis la novan ĝenron de masakraj filmoj – tute komercan flankefikon de la ĉefverko de Hitchcock. Sed la plej forte tio influis la psikologian hororon – la ĝenron, kreitan de tiu ĉi filmo, kiu iĝis ĝia unua specimeno.


Por ni, spektantoj de “Krimaj mensoj”, la psikiatraj klarigoj aspektas tro longaj – ja ni jam kutimas aŭdi pri disduiĝo de personeco, subkonscio, edipa komplekso ktp. Sed antaŭ duonjarcento tiuj vortoj kaŭzis eksplodon en la cerboj kaj imagoj. Plian fojon Alfred Hitchcock montris sin revoluciulo de la kinarto. 

Interpretoj kaj temoj 
Pri kio temas la filmo? Mi celas ne la rakonton mem, jam supre skizitan, sed ĝian kernon kaj profundajn motivojn, eĉ se ne vortumitajn kaj eble senkonscie penetrintajn en la verkon. 


Unue mi devas ripeti, ke mi konsideras ‘Psiĥozulo” esti la antaŭulo de “La Birdoj”. Tio senteblas en la etoso kaj rimarkeblas eĉ se vi estas ne profesia kritikisto, sed nura Hitchcock-ŝatanto, kutima atente spuri etajn detalojn en liaj verkoj. 


Komence de la filmo ni vidas la urbon Phoenix (jen la unua birdo!) de la birdofluga alteco. Poste ni aŭdas rimarkon de Sam Loomis rilate Marion Crane: “Vi manĝas kiel birdo”. En la oficejo iom ebria kliento sidiĝas sur ŝian tablon kvazaŭ peza akcipitro.


Post vekiĝi en sia aŭto parkumita vojrande, ŝi vidas policiston en nigraj okulvitroj, kiu ekzamenas ŝin kvazaŭ ĉasbirdo antaŭ atako. Ŝi forglitas ankaŭ de tiu ĉi minaco, sed li sekvas ŝin malkaŝe kaj minace kvazaŭ aglo soranta super kolombo surtera. 


En la motelo ŝi trovas sin ĉirkaŭita de la birdoj. En la oficejo ĉie staras la birdaj remburaĵoj, en ŝia ĉambro surmure pendas birdaj desegnaĵoj kaj Norman Bates, kies familinomo povas esti tradukata kiel “akcipitra flugilbato”, aspektas kiel la birdo ankoraŭ ne decidinta, ĉu ĝi estas ĉasisto aŭ predo.


Fakte ni jam scias ke li kombinis ambaŭ rolojn. Li diras al ŝi ke ni ĉiuj estas kvazaŭ birdoj kaj ŝi jesas, aldonante ke nun ŝi direktiĝas al loko, kie ŝi trafis kaĝon por finfine fuĝi el ĝi. Sed laŭvoje la birdeton kaptis ungegoj de la malica milvo, loĝanta en morna gotika domo, kies alteco similigas ĝin al nesto de ĉasbirdo sur roko. 


Alia temo sentebla estas krimo kaj puno. Marion Crane ŝtelis kaj ŝi mortas. Marĉo forglutas ŝin kune kun la aŭto kaj la mono en ĝia kofrujo dum Norman Bates observas kiel ĝi sinkas en la abismon kaj ridetas nervoze. La marĉo ensuĉis la vivon de Marion Crane same kiel lian propran vivon inundis kaj formanĝis lia patrino. 


Cetere la patrino mem estas punita de sia filo, kiu sentis sin forgesita, do venĝis tiun ĉi patrinan mison per la Edipa ago, murdinte sian (bo)patron kaj unuiĝante kun la patrino, eĉ se nur psike. Cetere li ja penetris la korpon de sia patrino, remburante ŝin kvazaŭ birdon kaj en la angla slango “stuffing bird” signifas ankaŭ “fiki virinon”, do la alegorio estas tre klara. 


Slavoj Žižek iris eĉ plu kaj priskribis la trinivelan domon de Norman Bates kiel simbolon de lia personeco. La supra etaĝo estas lia superegoo, do tie loĝas lia dominanta patrino. La unua etaĝo estas loĝejo de li mem, do ejo de lia egoo. En la kelo, kie li kaŝas la patrinan korpon, nestas ĝio. Cetere mi pensas ke jam sufiĉas da interpretado, do ni haltu ĉi tie. 

Bates kiel Hitchcock 
Ĉu mi satis la filmon? Sendube. Mi jam rimarkis, ke la plej bonaj, profundaj verkoj estiĝas kiam la kreinto ĉerpas ilin el sia animo, ofte senkonscie esprimante profunde kaŝitajn dezirojn kaj timojn. Laŭdire Gustave Flaubert agnoskis: “Madame Bovary estas mi”. Mi pensas ke Alfred Hitchcock povus ripeti tiujn ĉi vortojn kun ioma korekto – li mem estis samtempe Bates-patrino kaj Bates-filo kaj lia tuta vivo konsistis el lukto de tiuj du personecoj, elverŝiĝanta sur kinaj ekranojn forme de i(liaj) fantazioj.


Ĉu tio sonas freneze? Sendube. Sed ni ja parolas pri Alfred Hitchcock, unu el plej frenezaj artistoj de la 20a jarcento, kiu siavice estis la plej freneza jarcento de la monda historio.

Comments