“Ombro de dubo” (Shadow of a Doubt, 1943): diablo en la urbeto

Diable ĉarma, sed ĝisoste diabla – tiel oni povas priskribi la ĉefan heroon de tiu ĉi filmo de Alfred Hitchcock, ofte konsiderata lia pleja ĉefverko. Mi ne certas pri la absoluta pinteco, sed konfirmas ke ĝi estas sendube pensiga kaj spektinda.

Santa Rosa – banala paradizo
La filmo aperis en 1943, do meze de la Dua mondmilito, sed malsame al “Eksterlanda korespondanto” (1940) kaj “Sabotisto” havas nenian rilaton al ĝi. Feliĉe! Tio ebligis al la reĝisoro liberiĝi je la premo de la kurantaj eventoj kaj profundiĝi en la materion eternan kaj ne malpli mornan – la homan naturon.


La unua parto de la filmo konatigas nin kun la vivo senzorga kaj banala, pasigata de la ordinara usona familio en la kalifornia urbeto Santa Rosa. Patrino, kies pensojn kaj tempon komplete okupas ĉiutagaj familiaj zorgoj (Patricia Collinge). Patro, kies portreto povus bildigi la artikolon “banka klerko” en ajna bildvortaro (Henry Travers). Du amuzaj geknaboj kaj ilia pli aĝa fratino Charlotte Newton, nomata de ĉiuj Charlie (Teresa Wright), kiu videble enuas en tiu ĉi filistera atmosfero, revante pri io eksterordinara. Ĉu pri diablo?


Iutage ŝiaj revoj plenumiĝas kaj en ilia domo aperas gasto – la enigma onklo Charles, frato de la menciita patrino (Joseph Cotten). Li venas en nuboj de vaportrajno, kio eĉ pli substrekas nebulecon de niaj konoj pri tiu ĉi ulo – specifa, sed sendube ĉarmega. 


Ĉiuj amas lin. La fratino ŝin tute adoras, preta fari ion ajn por ke li restu laŭeble pli longe kaj sentu komforton en ŝia domo. La edzo kondutas indiferente kaj nur Charlie kundividas la adorajn sentojn de la panjo rilate sian samnomulon. 


Tamen malantaŭ lia facilanimeco kaj ĉarmo jen kaj jen videbliĝas nigraj punktoj, makulantaj bluan ĉielon de la unua impreso. Li evidente havas iujn sekretojn, evitas iun ajn publikecon kaj malgraŭ manko de klarigebla okupo havas multe da kontanta mono. Mi ne rakontu la tutan historion, prefere spektu kaj ĝuu memstare. Mi nur diros kion mi mem vidis en la rakonto.

Diablaj grajnoj
Mi konsideras ĝin ekzemplo de malnova ĝenro – historio pri alveno de diablo inter la homojn. La onklo Charles estas ĝia nepridubebla enkorpigo kaj kuin ĉiu sceno ni nur pli certiĝas je tio. Malantaŭ la ĉiam ridetanta masko sin kaŝas senkompata murdisto, strangolinta plurajn vidvinojn por kapti ilian monon. Nenio kapablas haltigi lin, eĉ parencaj ligoj estas nenio por lia diabla animo. Malvarma sango de liaj vejnoj ebligas resti trankvila en iu ajn situacio kaj en unu sekundo transiri de agrabla konversacio al mortiga atako. Sed ĉu li estas sola nigra makulo sur blanka neĝo? Alfred Hitchcock ne povis lasi rakonton esti tiom banala.


Lia mondo ne estas same nigroblanka kiel liaj tiutempaj filmoj. Jam en tiu ĉi verko li esploras la perverson kaj malicon, kaŝitajn profunde en la ĉiutaga vivo de la ordinaraj homoj. En 1955 li denove tuŝos tiun ĉi temon en “Problemoj pri Harry”, jam forme de nigra komedio. Sed jam ĉi tie ni vidas ke la loĝantoj de la tipa usona urbeto enhavas la samajn grajnojn, kiuj maturiĝis kaj kreskis en ilia enigma gasto.


Mi eĉ riskus diri, ke la familio Newton estas antaŭuloj de la famega Addams-familio. La patrino estas naiva kaj ĉarma, sed sekvas la starigitajn de ŝi regulojn ne malpli rigore ol Morticia Addams. Fakte ŝi adoras la fraton, ĉar vidas en lin sin mem iaman, ĝis edziniĝo kiam "oni edziniĝas kaj iĝas ies edzino...". La flegma patro memorigis al mi Gomez Addams kaj la legema senemocia knabino kun du harplektaĵoj aspektas kiel Wednesday Addams, neforgesebla danke al la perfekta ludo de Christina Ricci. Ĉu mi troigas? Sed atentu, ke la plej ŝatata temo de konversacioj de la patro kaj lia amiko (Hume Cronyn) estas... ideala murdo! Eĉ dum vespermanĝo ili diskutas kiel plej bone murdi unu la alian kaj eviti la punon. 


Ŝajnas ke nur la junulino malkongruas al la ĝenerala bildo, ĉu? Kompreneble ne. Ne hazarde la reĝisoro nomis ŝin same kiel la ĉefan maliculon, pli ĝuste – honore al li. Kiel trafe rimarkigis Carl Gustav Jung: “Malamego de la homo ĉiam koncentriĝas je tio, kio konsciigas lin pri liaj propraj malbonaj trajtoj”. Ja kiu senmaskigas, forpelas kaj fine murdas la onklon Charles? La samnoma ĉarma junulino kun blondaj bukloj. 


La plej neatendebla estas la fina sceno, en kiu la junulino kaj ŝia ĵusakirita koramiko (tipa parto de la Hitchcock-historio) priparolas la mortinton. Ili ne kondamnas lin, nek teruriĝas je liaj agoj, sed nur bedaŭras ke li tiel malamegis la mondon, kiun li konsideris terura loko, kaj evidente malamegis ankaŭ la homojn. Supozeble estis ne tre facile montri tiom da komprenemo kaj kompato al la heroo, kies protagonisto estis Earle Nelson, la unua seria murdisto de Usono, pendumita antaŭ 15 jaroj pro 22 murdoj. 

Earle Nelson

En ĉiu nestas diabla grajno kaj nur de cirkonstancoj (do – de neprognozebla sorto) dependas, ĉu ĝi kreskos kaj eksplodos aŭ restos nura makuleto sur ĝenerale pura animo. Infanaĝa traŭmo faris Charles cinika murdisto dum senkataklisma vivo de la loĝantoj Santa Rosa ebligas al ili limigi siajn diablajn ecojn je legado de krimromanoj kaj elpensado de idealaj murdoj.


Memoru tion, kiam vi juĝas aliulon kaj estu pardonema kaj komprenema – tion mi konsideras la ĉefa leciono de la ĉefverko de Alfred Hitchcock.

Comments