“La problemoj pri Harry” (The Trouble with Harry): la morto estas amuza

En ĉiuj verkoj de Alfred Hitchcock senteblas nigra humuro de la majstro, sed tiu ĉi filmo superis ilin miloble. Tio estas lia plej sarkasma kaj nigra komedio el ĉiuj ĝis nun spektitaj de mi. 

Kio estas Harry? Li estas kadavro. Fakte tio estas la sola afero, pri kiu ni certas dum plejparto de la filmo. Kiel li aperis rande de idilia vilaĝeto ie en Vermonto? Kiu murdis lin? Kaj la plej grava afero – kion fari kun lia korpo? Tio estas la problemoj, pri kiuj cerbumas la ĉefaj herooj de la rakonto – la emerita maristo (Edmund Gwenn), la juna pentristo (John Forsythe), la solula patrino (Shirley MacLaine) kaj la maljuna fraŭlino (Mildred Natwick).


Kompato, kondolencoj kaj tristo tute mankas al tiu ĉi historio. Neniu bedaŭras pri la morto de Harry. Eĉ lia edzino sentas malpeziĝon kaj feliĉe ridetas, kiam fileto kondukas ŝin al la hazarde trovita kadavro.


Ĉu tio estas signo de cinikismo aŭ kaŝita perverso de la kampara vivo, trafe simboligita en 1930 de Grant Wood en lia fama pentraĵo “Usona gotiko”, certe konata al Alfred Hitchcock? Mi dubas, ja ĉiuj personoj en la filmo estas bonkoraj kaj romantikaj. Supozeble tio estas nura elmontro de la natura traktado de la morto, propra al la tradiciaj kulturoj, kies antaŭkristana etoso plu senteblas en kamparaj komunumoj – ĉu temas pri Usono, Anglio aŭ Rusio. La morto tie estas konsiderata normala parto de la vivo, nedesigebla de ĝia eterna ciklo. Se iu mortis, necesas simple enterigi lin kun konvena estimo, kaj vivi plu.


“Ni sepultos lin ĉi tie, vizaĝon okcidenten por ke li povu vidi sunsubiron” kun sincera zorgemo diras la kapitano. “Tie estos varme dum vintro kaj malvarme en somero” aldonas li. “Ho, ni povas fari du tombojn, tio ne postulos multe da tempo” respondas la iom aroga pentristo. “Ne, dankon, sekvan fojon” tuj refutas la pensiulo.


Tio estas tipa specimeno de drolaj dialogoj, el kiuj konsistas la filmo. Ĉio okazas en tri, maksimume kvar lokoj, do la dekoracioj preskaŭ ne ŝanĝiĝas kaj ĉio koncentriĝas je interparoloj – ekscentre amuzaj kaj spicaj. La roluloj mem estas sufiĉe tipaj por Alfred Hitchcock, same kiel iuj turniĝoj de la intrigo.


Juna impertinentulo, kiu renkontas memstaran kaj iom ekscentran virinon por post kelkaj horoj enamiĝi al ŝi kaj fari geedziĝan proponon – ni jam vidis tion en “Eksterlanda korespondanto”, “39 ŝtupoj” kaj “Sekreta agento”. La drolaj dialogoj abundas en “Mr. & Mrs. Smith” (kvankam ne nigrohumuraj).


La filmo kolektis ne tro multe da mono en kinejoj kaj tio apenaŭ mirindas. Tio estas ne nervostreĉa suspenco, nek terura hororo, nek rideksploda komedio. Temas pri amuza aventuro en ĉarma loko enloĝata de iom ekscentraj, tamen simpatiaj personoj. Vi ridetos spektante la filmon, sed apenaŭ rememoros ĝian titolon jam en sekva tago.

Comments