“Mr. & Mrs. Smith” de Alfred Hitchcock – ridu kaj miru

Multaj spektis kaj sendube ĉiuj konas la amuzan kriman filmon “Mr. & Mrs. Smith” kun Angelina Jolie kaj Brad Pitt. Sed mi celas ĝian antaŭulon fare de Alfred Hitchcock, kiu tute malsamas, sed ne malpli ĝuindas.

Mi ŝatas filmojn de Alfred Hitchcock, do ne povis ignori lian solan komedion – insuleton da pura humuro en la maro de murdoj kaj spionado. Ĝi estis filmita en 1941, sed kredu min, malgraŭ preskaŭ 80-jara distanco, tio estas ĝuinda spektaĵo ne nur por kinoŝatantoj, sed ankaŭ por iu ajn homo kun bona gusto kaj vigla humursento.


Iom pri la intrigo. Ĝi estas tute alia ol en la moderna samtitolulo. Temas pri paro de averaĝaj usonanoj, tipa meza klaso. Li estas sufiĉe molkora juristo (Robert Montgomery), ŝi – hejmmastrino kun aŭtoritata karaktero (Carole Lombard). Ilia vivo funkcias surbaze de sennombraj reguloj, kiujn ŝi elpensis kaj trudas al sia amanta edzo.


Ambaŭ estas feliĉaj kaj plejparte kontentaj, sed jen la sorto mem enmiksiĝas por malbalancigi tiun idilion. Al la edzo venas ŝtatoficisto el urbeto, kie ili geedziĝis kaj klarigas ke okazis burokrata eraro, pro kio dum kelkaj jaroj geedziĝoj estis registritaj en oficejo, kiu laŭjure apartenas al alia distrikto, do laŭpapere ili estas nevalidaj kaj necesas ripeti la procedurojn. Do de la jura vidpunkto li subite iĝis fraŭlo, kiu rajtas decidi denove, ĉu li edziĝos aŭ ne.


Li planis uzi tion kiel ŝercon, sed hazarde la ŝtatoficisto renkontis lian edzinon kun ŝia patrino kaj ili eksciis ĉion.


Post ioma atendado ŝi eldiras ĉion al sia ŝokita edzo, akuzas lin pri trompo kaj rompas ĉian rilaton, forpelinte lin el la domo. Sekvas amuzaj okazaĵoj dum li klopodas restarigi la familian pacon kaj revenigi sian amatinon. 


La dialogoj estas plenaj je ĉarma humuro, scenoj ridigaj kaj pluraj vivoflankoj mirigaj.


Ekzemple por mi kiel ruso estis strange vidi ke en 1941 en granda usona urbo oni ankoraŭ dungis al vendejoj nur fraŭlinojn, do tuj eksigis Mrs. Smith post ekscii, ke ŝi havas edzon.


Post la revolucio de 1917 en Rusio ambaŭ genroj ricevis egalajn rajtojn kaj jam en la 1920-aj – 1930-aj jaroj virinoj estis profunde engaĝitaj en ĉiuj agadsferoj – de edukado kaj arto ĝis industrio kaj servico. Do tioma genra diskriminacio en la evoluinta lando amuzas kaj ŝokas.


Resume: spektu kaj ridu! Tio estas ideala elekto por vespero antaŭ televida ekrano kun pokalo da vino enmane. Eĉ se vi estas fraŭlo.

Comments