Ĉiuj konas la usonan verkiston J. D. Salinger kiel la aŭtoron de la romano
“La gardanto en la sekalo”. Ĝia 17-jara ĉefheroo kvazaŭ vortumis ideojn aŭ pli
ĝuste sentojn de pluraj generacioj da gejunuloj. Sed kiel la malmulte konata
kaj plurfoje rifuzita verkisto subite ekflugis al apogeo de sia famo por baldaŭ
tute malaperi de la literatura horizonto? Sian version proponas la menciita filmo.
Teda spektindaĵo
Unue mi diru kelkajn vortojn pri la filmo mem. Ĝi estas tipa biografia
dramo – ne tre altkvalita, eĉ sufiĉe teda. La reĝisoro prenis al si malfacilan
taskon esplori la legendan figuron, kiu okupas gravan lokon ne nur en
literaturo, sed ankaŭ en amasa kulturo. Evidente li malsukcesis. La rakonto
disvolviĝas malrapide kaj enue kiel ofte okazas kiam mallerta rakontisto
klopodas prezenti interesan historion, sed fuŝas pro sia malkapablo.
Tamen aktoroj ludas nemalbone kaj la prezentataj okazaĵoj tre proksimas
al la reala vivo de la verkisto. Feliĉe ĝi mem estas tiom interesa kaj pensiga,
ke eĉ en tiaj malfortaj manoj donas sufiĉan materialon por meditado. Por mi la
kerna demando, starigita de la filmo vortumeblas tiel: por kio verkas la
verkisto? Pli ĝuste – por kio kaj kiu?
Ribelulo ĉe skribtablo
J. D. Salinger havis longan (91 jaroj) vivon, sed pli ol duonon li
pasigis kiel ermito en sia bieno en Cornish, ĉirkaŭita de alta barilo. Kial? Mi
pensas ke por trovi respondon ni unue komprenu por kio kaj kiu li verkis.
Li estis filo de relative bonhavaj judaj gepatroj, kiujn oni povus
klasifiki kiel supra tavolo de la meza klaso. La patro planis por li karieron
de la komercisto, “reĝo de fromaĝo kaj viando”, kio garantius la vivon
senzorgan de la materiala vidpunkto. Li mem iam okupiĝis pri muziko kaj revis
pri la muzika kariero, sed ŝanĝis la revojn kontraŭ la realo, do opiniis ke tiu
vojo konvenas ankaŭ por la filo.
La gepatroj ofte forgesas ke la gefiloj estas ne iliaj kopioj, sed miraklaj alvenintoj, kiuj heredis de ili nur iujn trajtojn kaj havos neprognozeblan
vivon. Tiel okazis al J. D. Salinger. Lia ribelema animo rifuzis la komercan
vojon kaj direktiĝis al tiu verkista. La unuaj provoj nur konfirmis avertojn
kaj supozojn de la patro – totala malagnosko, ĉiuj magazinoj rifuzis liajn
rakontojn, neniu komprenis strangan stilon kaj lingvaĵon de la estonta
klasikulo.
Sed li verkis plu, ĉar li simple ne povis halti. En lia ĉefheroo
videblis la aŭtoro mem kaj priskribataj okazaĵoj kaj homoj ofte spegulis lian
realan vivon. Lian kredon je siaj fortoj subtenas lia universitata instruisto Whit Burnett, kiu publikigis en sia Story liajn unuajn rakontojn. Li insistis ke
ilia ĉefheroo Holden Caulfield estas unika persono kaj meritas romanon. Mi
aldonu ke en la sama revuo unuafoje aperis verkoj de Erskine Caldwell, John Cheever, James T. Farrell, Joseph Heller, Tennessee Williams, do plian fojon ni vidas dilemon de la rilato
inter verkisto kaj redaktoro, majstre prezentitan en Geniulo.
Serĉante novajn impresojn kaj ideojn J. D. Salinger soldatiĝis en
komenco de la Dua mondmilito, partoprenis la elŝipiĝon en Normandio, estis
inter la unuaj usonanoj kiuj eniris la liberigitajn naziajn koncentrejojn.
Militaj spertoj grave vundis lian malstabilan psikon kaj li trafis
mensomalsanulejon, evidente kun posttraŭma sindromo. Li estis malforta kaj
malsana, povis fari preskaŭ nenion krom sola afero – verki. Li verkis en la
kazernoj, tranĉeoj, hospitaloj – ĉie. Foje li malesperiĝis kaj eĉ deziris
forĵeti siajn skribaĵojn, sed ĉiam revenis al la sola konstanto en sia vivo –
verkado. Poste li diros ke manuskripto en dorsosako helpis al li postvivi la
militon.
Ankaŭ lia postmilita vivo ne estis facila. La fianĉino Oona O'Neill
perfidis lin ankoraŭ en 1943, edziniĝinte al Charlie Chaplin. En 1945 li
edziĝis al franca kuracistino, sed divorcis jam post ok monatoj. Li multe
drinkis kaj plu legis rifuzajn leterojn de magazinoj, kiuj konsideris liajn
verkojn strangaj kaj insistis je ŝanĝoj, kiujn li neniam aprobis.
Nur en 1947 The New Yorker malkovras lin kiel verkiston kaj sur siaj
paĝoj donas aliron al la vasta publiko. En 1951 plenumiĝas revo de lia mentoro
– aperas “La gardanto en la sekalo”, en kiu Holden Caulfield montras sin tute
kaj plene, fascininte milionojn. Sekvos pliaj noveloj kaj rakontoj, sed jam en
1965 ĉio finiĝas.
J. D. Salinger apartiĝas de la tuta mondo en sia fora bieno kaj ĉesigas
ĉiujn kontaktojn kun la ekstera medio. La sola escepto estas lia familio –
edzino kaj du gefiloj, sed ankaŭ ili forlasas lin post 12 jaroj da penado
akomodiĝi al tiu malfacile eltenebla persono. De tiam oni vidis lin nur en
juĝprocesoj kontraŭ iuj eldonintoj kaj klaĉkronikoj, kie oni rakontis pri lia
amrilato kun plia juna (kvazaŭ)verkistino. Li publikigis nenion kaj nur laŭ
malrektaj informoj oni povas supozi kion li faris dum 55 jaroj de sia ermiteco.
Li verkis.
Vorto kiel kuracilo
Verkis por kiu? Same kiel antaŭe – por si mem. Kompreneble li, kiel ĉiu
verkisto, deziris vidi siajn literaturaĵojn publikigitaj kaj legataj, lin
flatis laŭdoj kaj gloro, sed neniam ili maskis la ĉefan kialon, motoron de lia
verkado – li bezonis tion por trovi pacon en si mem. Li povis ne aperigi siajn
verkojn, sed li ne povis ĉesigi sian verkadon.
“Verki kaj pisi oni devas nur se oni ne plu povas elteni” ŝercis la
rusia humuristo Miĥail Ĵvaneckij. Sencon de tiu ĉi vortoludo komprenos nur
rusparolantoj, ĉar ambaŭ verboj en la rusa havas la saman skribon “писать” kaj diferenciĝas nur laŭ akcento. J. D. Salinger
apartenis al tiu 1% (ĉu 0,001%?) de la verkistoj, por kiuj skribi estis same
necese kiel spiri. Verkado estis lia kontraŭdeprimilo, lia interna psikanalizo,
sola estingilo kiu povis bridi fajregon en lia suferanta animo.
Pro tio li rifuzis ĉiujn ŝanĝojn kiujn postulis la magazinoj. Pro tio li
kontraŭis iun ajn reklamon de “La gardanto en la sekalo”. Pro tio anstataŭ plia
porcio da tabako aŭ viskio li portis en sia soldata sako la manuskripton, ĉiam
daŭrigatan kaj reverkatan.
La ekstera mondo ĉiam timigis lin kiel io fremda, malamika, danĝera.
Post la milito, kiam la nura verkado jam ne plu sufiĉis por restarigi kaj
subteni stabilecon de lia psika vivo li trovis pliajn rimedojn – budhismon kaj
aliajn spiritajn praktikojn. La sekva paŝo iĝis la ermitiĝo. La mondo
malaperis, do ne plu povis vundi lin. Restis nur la internaj vundoj, kiujn li
kuracis per la verkado. La verkado por si mem.
Por kiu mi verkas
Ĉu li estis freneza? Evidente lia psiko estis malstabila de la medicina
vidpunkto. Lia filino Margaret publikigis rememorojn, en kiuj priskribas sian
patron kiel frenezulon. Lia edzino agnoskis, ke foje ŝi deziris mortigi sin.
Sed... mi komprenas lin.
Kompreneble temas ne pri la sama sorto aŭ metio, ja miaj sciencaj, ĵurnalismaj
kaj sciencopopularigaj artikoloj kaj blogaĵoj apenaŭ iel rilatas al la vera
literaturo. Tamen mi konas tiun internan jukon, kiu instigas al la verkado.
Fakte pro tio mi skribas tiujn ĉi vortojn.
Ja por kio mi kreis kaj daŭrigas tiun ĉi blogon, malŝparante multege da
tempo kaj fortoj? Ĝi estas sufiĉe populara por la esperanto-medio (nova blogaĵo
aperas post ĉiuj tri aŭ kvar tagoj kaj kolektas dum tiu ĉi periodo averaĝe 300
trarigardojn, kio superas eldonkvanton de multaj esperanto-periodaĵoj), tamen
apenaŭ oni povas diri pri iu famo.
Mi ĉiam estis indiferenta al gloro, fajfis pri titoloj kaj premioj kaj
tute ne deziras impresi iun. Kompreneble mi ŝatas vidi, ke miaj verkoj estas
legataj. Dum UK en Lilo iutage mi babilis en la kongresejo kun mia ĉina amiko
Long Zhang, kiam venis mezaĝa viro kaj silente haltis apude. Mi paŭzis por
momento por demande rigardi lin kaj li elbuŝigis: “Mi nur volas diri, ke mi
estas komencanto, mi legas vian blogon kaj ĝi plaĉas al mi” kaj foriris. Mi
estis tro laca kaj okupita de la konversacio por grave atenti lin kaj ĝis nun
bedaŭras, ke ne dankis la ĝentilan ulon pro liaj flataj vortoj. Sed samtempe mi
devas konstati, ke mi verkas eĉ ne por tiaj legantoj. Mi verkas por mi mem.
Post legi interesan libron aŭ spekti filmon mi dum unu aŭ du tagoj
meditas pri ĝi kaj poste ŝaltas la komputilon por esprimi miajn pensojn. Plej
ofte ili vortumiĝas dum la verkado kaj post fini ĝin mi forgesas 90% de la
ideoj kaj impresoj, kiuj ĵus akiris vortoformon. Se mi hazarde relegas miajn
tekstojn poste ofte mi miras pri ilia enhavo. Tiel “Rano” de Mo Yan restis por
mi enigmo ĝis mi komencis skribi pri ĝi.
Same okazas pri la vojaĝraportoj. Dum ilia verkado mi rememoras ĉion,
konsultas plurajn fontojn, serĉante rilatajn informojn, do kvazaŭ ripetas la
vojaĝon, remalkovrante la jam vizititajn lokojn. Foje tempo mankas al mi kaj mi
prokrastas la verkadon dum monatoj, foje jaroj, sed jam mi scias ke ne eblas
rezigni je tio – neplenumitaj taskoj jukas en mia kapo kvazaŭ nefermita
geŝtalto kaj tute forlasas ĝin nur post la plenumo.
Sed la plej necesaj, neeviteblaj estas aliaj tekstoj, kiuj vortumas demandojn
kaj solvojn de la interna vivo. Mia patrino estis mortanta – mi verkis ĝin, sed
nenie publikigis ligilojn al ĝi, nek iel menciis ekster la blogo. Nur unufoje
mi sendis ligilon al István Ertl post ekscii pri lia familia situacio kaj li
respondis ke legis ĝin kune kun sia edzino. Por kio mi verkis ĝin? Mi pensas ke
la samaj motivoj instigis Fabienne Berthelot verki Kancerkronikon, aperintan en
Beletra Almanako 17. Mi simple bezonis tion, kvazaŭ homo kiu bezonas paroli kun
iu, sed ne havas alparolaton, do parolas al si mem. La saman malpeziĝon mi
sentis post publikigi la ruslingvan blogaĵon “Mi foriras el la muzeo”, kiu
markis finon de mia 15-jara kariero de muzeologo kaj historiisto.
“Oni povas mortigi
per vorto, oni povas per vorto savi” skribis la sovetia, rusia poeto Vadim Ŝefner. Mi ne estas ambicia verkisto, do savas per vortoj nur unu homon – min mem.
Sufiĉa kialo por la verkado, ĉu ne?
Comments
Post a Comment