Tio estis la antaŭlasta filmo de Alfred Hitchcock, do oni povus atendi multon. Tamen same kiel sekvinta ĝin “Familia komploto”, ĝi estas banala kaj simpla. Cetere se vi ŝatas historiojn pri seriaj murdistoj kaj havas liberan vesperon, vi apenaŭ elreviĝos.
Senkulpulo kaj perfidulo
La afero okazas en Londono, do la reĝisoro fine de sia kariero revenas al la loko, kie ĝi komenciĝis. Fakte tio estas ne nur geografia, sed ankaŭ krea reveno, ja unuafoje li tuŝis la temon de seriaj murdoj kaj senkulpa akuzito jam en “Luanto” en 1927. Sed tiu ĉi filmo plenas je tiaj memcitaĵoj, evidente neeviteblaj post jardekoj da kreado.
La ĉefa heroo estas londona baristo Blaney (Jon Finch) – junulo senkapa kaj senorde vivanta, sed sufiĉe honesta kaj certe fremda al iuj perversaĵoj. Post perdi laboron li vagadas tra la urbo, fordinkas lastan monon, vizitas eksan edzinon Brenda (Barbara Leigh-Hunt), brue kverelante kun ŝia sekretariino kaj kaŭzinte skandaleton en restoracio, do kvazaŭ intence faras ĉion por allogi malsimpatiojn kaj suspektojn. Lia malnova amiko Bob Rusk (Barry Foster), sukcesa pogranda fruktovendisto, proponas helpon, sed estas rifuzita de la junulo, kiu deziras ĝeni neniun per siaj problemoj.
Sekvan tagon oni trovas lian eks-edzinon murdita. Ni scias ke tion faris lia amiko Bob – kaŝita psikozulo, kiu delonge serĉas virinojn por kontentigi siajn sadismajn inklinojn kaj poste strangolas ilin per kravato (falusa simbolo). La reĝisoro skrupule kaj senhaste montras la murdon, proksimigante kameraon al la vizaĝoj de la herooj por ne perdi eĉ guton da iliaj emocioj. Ni vidas kiel la perversulo dum kvaronhoro trapasas kutiman por tiaj uloj vojon, perceptente sian viktimon unue kiel sanktan virgulinon adorendan kaj rapide transirante al la bildo de ĉiesulino punenda. La adorado transformiĝas je malamego kaj estigas koleron, kiu malŝarĝiĝas je la murdo.
La sceno memorigas strangoladon de Miriam en “Nekonatuloj en trajno”, kie la reĝisoro same koncentriĝis je la okuloj de la viktimo. Cetere ĉi-foje aldoniĝis montrado de ŝia nudigita korpo – la tempo pasis, limoj de akcepteblo vastiĝis.
Sed la veran murdiston konas nur la spektantoj dum la polico kaj la publiko ĝenerale pli emas akuzi la eksan edzon, do la ĉefan heroon. Komenciĝas lia forkurado simila al tiu en “Juna kaj senkulpa”, sed malpli sukcesa, ĉar finfine li venas al sia amiko Bob kaj petas azilon, kiun tiu volonte donas – por tuj denunci lin al polico. Judaso perfidis sian Jesuon kaj tiu direktiĝis al Golgoto.
Tamen, same kiel en la evangelia historio, resurekto sekvis. La desperiĝinta junulo sin ĵetas de sur prizona ŝtuparo por trafi hospitalon kaj fuĝi de tie, alŝutinte dormigilon en teon de gardisto. Li revenas kvazaŭ hanta fantomo al la apartamento de la perfidulo kaj trovas pruvojn de ties kulpeco – nudan korpon de plia viktimo, ligita al lito. Okazas renkontiĝo de la iamaj amikoj, kiu finiĝis senperforte nur danke al ĝustatempa alveno de la inspektoro, kiun ĉiam dubigis tiu ĉi kazo. Li finas la filmon per frazo, kiu iĝis siaspeca proverbo: “S-ro Rusk, vi ne perdis vian kravaton”.
Memcitaĵoj kaj banalaĵoj
Kial mi konsideras la filmon banala? Ĉar ĝi enhavas ĉion, kion ni jam vidis en la filmoj de Hitchcock krom la plej gravaj trajtoj – streĉiteco kaj psikologia profundeco, propraj al liaj ĉefverkoj. Memcitaĵoj abundas, sed aro da ingridiencoj de bongustaj pladoj ne nepre kombiniĝas je plia bongustaĵo.
Mi jam menciis aludojn al “Luanto”, “Juna kaj senkulpa” kaj “Psiĥozulo”. Pri tiu lasta memorigas ankaŭ ligiteco de la murdisto al sia patrino, evidente dominanta lin. Ni vidas kiel ŝi elrigardas kune kun li el fenestro, sed poste aperas nur ŝiaj fotoj, do supozeble temas pri fantomo simila al tiu loĝinta en la hotelo de Bates-familio.
Denove la reĝisoro montras ke ordinaraj homoj enhavas la saman perversan emon al la murdo. Informoj pri novtrovitaj nudaj korpoj ekscitigas bonordajn burĝojn kaj ili emocie priparolas detalojn, fantaziante pri sekso kaj morto. Ni jam vidis tion en “Nekonatuloj en trajno” kaj “Ombro de dubo”, do nenio nova senteblas tiukampe.
Eĉ rilatoj inter ŝajne tiom amantaj geedzoj kiel la inspektoro Oxford (Alec McCowen) kaj lia edzino enhavas perversan karakteron. Ŝi kvazaŭ kaŝis sin de reala vivo, plonĝinte en kuiradon kaj esplorante ĉiam pli ekzotajn receptojn, kaj kun ĉarma rideto torturas sian edzon ĉiutage, manĝigante lin per neelteneblaj aĉaĵoj. Fakte ŝi staras nur unu paŝon for de venenado, sed (ankoraŭ) ne transpasis tiun ĉi lastan limon. Ĉu tio daŭros longe? Rimarkindas ke ŝia intelekto funkcias racie kaj ŝi tuj rifuzas la ideon ke Blaney murdis sian eksan edzinon, argumentante ke li certe ne perfortus ŝin post tiom da jaroj de geedza kunvivado.
Cetere ĉiuj roluloj ludas perfekte, detaloj estas skrupule prilaboritaj, haveblas multe da fajna humoro kaj streĉaj scenoj. Resume: tio estas ne ĉefverko, sed spektindaĵo sendube. Spektu kaj ĝuu, nur ne atendu tro multon.
Comments
Post a Comment