“La luanto” (The Lodger): Alfred Hitchcock kiel mizogino

Alfred Hitchcock malamis la virinojn. Tiu ĉi filmo – la tria en lia verkaro, farita en 1927, kiam li estis 28-jara – klare montras tion. Eble pro tio ĝi estas vere bonega kaj spektinda eĉ post preskaŭ cent jaroj, ja nek nigroblanka bendo, nek muta bildo povas kaŝi la tiom fortan senton kiel malamo. 

Ĉasanto de blonduinoj
La filmo kies plena nomo estas eĉ pli enigma – “La luanto: Historio de la londona nebulo” – baziĝas sur la samtitola novelo kaj apartenas al la komenca, brita periodo de la Hitchcock-kreado. 


Ĝi komenciĝas de la lumaj afiŝoj, kiuj anoncas vesperan spektaklon “Blondaj krispharoj” en la malluma Londono. Tuj poste aperas vizaĝo de juna blondulino, plena je hororo kaj doloro – tiel ni iĝas atestantoj de plia murdo fare de enigma murdisto. Hazardaj ĉeestantoj priskribas lin kiel altan junan viron, kies malsupra parto de la vizaĝo estas kovrita per skarpo. Ĉiusemajne li murdas junan virinon kun krispaj blondaj haroj kaj lasas sur ŝia kripligita korpo koverton kun triangula simbolo kaj subskribo: “Venĝanto”. 


Tio ĉiam okazas marde, do la urbanoj jam scias tion kaj atendas kvazaŭ nervotiklan spektaklon. Raportistoj haste dissendas mesaĝojn, la redakcioj urĝas aperigi detalojn kaj ĵuspresitaj gazetoj forvendiĝas kvazaŭ varmaj bulkoj. “Mardo estas mia plej feliĉa tago!” ĝoje agnoskas knabo, vendanta gazetojn surstrate.


Tio estas stranga amasa febro, en kiu miksiĝis samtempe timo kaj perversa scivolemo rande de engaĝiĝo. Hitchcock revenos al tiu fenomeno en multaj postaj filmoj (“Nekonatuloj en trajno”, “Ŝnuro” ktp), montrante kiel ordinaraj homoj, kvietaj familianoj kaj estimataj civitanoj, kun evidenta plezuro priparolas variantojn de ideala murdo. 


Tamen la vivo daŭras kaj homoj interesiĝas ne nur pri la morto. En luebla apartamentaro filino de la posedantoj (juna blonda krispharulino; June Tripp) koketas kun sia koramiko – brutala policano (Malcolm Keen). La afero iras sufiĉe glate kaj videblas ke la gepatroj jam esperas baldaŭ ekaŭdi geedziĝajn sonorilojn. Sed jen sur sojlo de ilia domo aperas stranga viro, deziranta luigi apartamenton (Ivor Novello). Lia suferplena, kvazaŭ malĉeesta vizaĝo, estas duonkovrita per skarpo.


En sia ĉambro li kun ŝoko vidas plurajn portretojn de junaj blondulinoj surmure kaj haste transturnas ilin, sed poste petas la mastrinon forporti tiujn ĉi malbelaĵojn. La posedantoj (Arthur Chesney kaj Marie Ault) miras, sed plenumas tiun malgravan peton, ja la luanto pagis por monato kaj vivas trankvile kaj senĝene. 


Li eĉ amikiĝas kun ilia filino kaj ili ĉiam pli da tempo pasigas kune. Ŝiaj bukloj sorĉas lin kaj li ne povas rezisti al la tento. Dume okazas plia murdo – tre proksime. La policano revenas kontenta – oni taskigis lin enketi la aferon kaj post skrupula esplorado li konkludis ke la murdisto agadas laŭ specifa skemo, ĉiam pli proksimiĝante al tiu ĉi loko. Do sekva murdo okazos apud la apartamentaro. Necesas nur atendi kaj atenti...


Dum la mastrino rimarkas ion strangan en la konduto de la enigma luanto. Foje li iris surstraten meznokte, paŝante tre malbrue kaj klopodante foriri kaj reveni nerimarkita. Kaj nome en tiuj ĉi horoj la Venĝinto lasis apud ilia domo la tranĉitan korpon de plia viktimo. En la kapo de la maljunulino naskiĝas suspekto... 


Ĝi transformiĝas je preskaŭ centelcenta konvinko kaj ŝi kundividas siajn pensojn al la edzo kaj la policano. Dubojn sekvas hezitoj kaj poste agoj. La policano okazigas priserĉadon de la ĉambro kaj trovas en fermita ŝranko pistolon, mapon de la murdoj kaj foton de la unua viktimo. La luanto provas despere defendi sin, li diras ke tio estis lia fratino murdita sur liaj brakoj, post kio li ĵuris al sia patrino serĉi kaj puni la Venĝanton, do aranĝis propran enketadon, dum kiu venis al la sama konkludo pri geografia lokiĝo de la murdoj. Sed homo kiu klopodas pravigi sin, ĉiam aspektas suspektinda... 


Kontenta pri la solvita problemo (kaj forigita konkuranto), la policano ordonas areston. La viro sukcesas fuĝi, eĉ en mankatenoj, la junulino sekvas kaj helpas lin, la polico persekutas, al ĝi aliĝas (kaj eĉ anticipas) homamaso, preta mortigi la krimulon surloke. Duonmorta li pendas surmure blokita de ĉuj flankoj, sed jen subita novaĵo – la Venĝanto ĵus estis arestita aliloke. La luanto estas senkulpa.


En lastaj minutoj ni vidas lin esti flegata de sia nova koramikino en hospitalo kaj fine karesi ŝin ĉe fenestro, malantaŭ kiu brilas en mallumo la anonco: “Hodiaŭ – Blondaj krispharoj”... 

La virinoj – malicaj prfidulinoj 
Kial mi konsideras tiun ĉi filmon grava kaj spektinda? Ĉar ĝi estas vera, centprocenta Hitchcock-aĵo – eble la unua lia majstroverko. Malgraŭ relative simpla kaj naiva scenaro, ĝi plenas je ideoj kaj sentoj, kiuj ĉeestos en la tuta verkaro de la reĝisoro. Mi jam diris pri la homa obsedo je la murdo, kiun li atentis en tiu ĉi filmo, do transiru al aliaj rimarkindaĵoj. 


Alfred Hitchcock tute evidente malamis la virinojn, pli ĝuste li malamis kaj timis ilin, kio estas tipa kombino por fobio. Samjare li filmos “Malsupren” – rakonton pri juna viro, kiu preskaŭ pereis pro malicaj virinoj, kiuj damaĝis lin senkiale kaj ĉasis kvazaŭ predon. Post du jaroj sekvos “La Manks-insulano” – la vere antikva tragedio, kaŭzita de virina malfidelo kaj ŝanĝiĝemo. Mi risku supozi, ke en la ĉefa heroo li vidis sin mem – la junan viron, kiun ĉirkaŭas danĝeraj estaĵoj kiel li perceptis la virinojn. 


Ĉiuj inoj en la filmo estas vere malicaj. La blondulino estas leĝeranima koketulino, kiu facile transiras de la policano al la luanto. Sed ŝiaj larĝaj okuloj similas al tiuj de marvirino aŭ eĉ de la helena Meduzo – ili altiras la virojn por pereigi ilin. Ŝia patrino, spuranta lin en nokto, aspektas kiel vera megero – kun minaca vizagzo kaj hirtaj haroj ŝi pli similas al grifo, observanta sian viktimon de sur alta klifo, ol al homa estaĵo. 


Ĉiuj virinoj estas trompulinoj kaj ĉasistinoj. Aktorino en la menciita teatro, alkroĉas malhelajn buklojn al sia hararo antaŭ eliri surstraten – tiel ŝi esperas trompi la Venĝanton, kiu preferas la blondulinojn. Du aliaj virinoj sidiĝas apud la ĉefa heroo en vendejo, kie li rigardas prezentadon de modaj vestoj, interalie fare de sia estonta koramikino. Kiu estas predo kaj ĉasisto ĉi-foje? La afero iĝas klara, kiam li fingromontras al vendistino, ke li elektis la robon kaj deziras sendi ĝin al tiu ĉi modelo. Li foriras kaj la apudulino, kiu antaŭ unu minuto ruzmiene elprenis cigaredon por igi lin proponi sian bruligilon kaj tiel starigi la kontakton, kolere batas sin laŭ genuo – la predo forglitis el ŝiaj manoj. 


Persekutata de la homamaso li estos savita de la viro – sia konkuranto-policano. Eĉ tiu ĉi brutulo, kiu jen umas en sia oreo, jen pugnopuŝas sian amatinon ludeme, estas pli homeca kaj alloga por Alfred Hitchcock, malgraŭ lia ĝisosta malamo de la polico, ankaŭ tiufoje montrata (rememoru ‘Juna kaj senkulpa”). La virinoj estas ĉasantaj demonoj kaj la viro devas savi sin de ilia malica ĉeesto. Foje li mem ilin atakas, sed tio estas nura venĝo, ja origine li estas la viktimo.


Estas interese, ke la reĝisoro neniel montris al ni la kaptitan murdiston, nek eĉ klare konfirmis ke li vere estis la serĉata krimulo. Ni vidas nur la enigman luanton kaj en la lasta sceno li kondutas ne malpli suspekteme ol antaŭe, karesante la blondajn buklojn de sia koramikino dum la reklamo surstrata anoncas plian spektaklon. Ĉu plian murdon? 


Eble tio estis la unua fojo, kiam Alfred Hitchcock elprovis la ideon pri Doppelgänger, sur kiu baziĝos “Nekonatuloj en trajno”. Ĉi-foje li ne montras al ni la malhelan flankon de la heroo, limigante sin al tiu ekstera, do hela kaj febla flanko. Tamen evidente ankaŭ ĝi estas ne malpli perversa ol la flanko kaŝita. 


Fine mi aldonu ke tio estis ankaŭ la unua filmo, kie la majstro mem aperis en kameo – la tradicio, kiun li sekvos en preskaŭ ĉiuj postaj verkoj. Proksimume je la kvina minuto ni vidas lin sidi dorsen al la publiko en redakcio, haste umante pri telegrafo.


Resume, mi povas rekomendi tiun ĉi filmon al ĉiuj ŝatantoj de Alfred Hitchcock kaj de la vera kino ĝenerale. Tio estas vera ĉefverko, nek pli, nek malpli.

Comments