“Nekonatuloj en trajno” (Strangers on a Train): alfrontu vian Doppelgänger

Iuj konsideras tiun ĉi filmon nura plia trilero, sed mi ŝatas tiun verkon de Alfred Hitchcock kiel novan rigardon al la malnova problemo: la homo luktanta kontraŭ sia mava flanko. 

La filmo komenciĝas sufice tradicie por la fama reĝisoro – hazarde renkontiĝas du homoj, ĉi-foje en trajno. De la unuaj kadroj ni sentas ilian similecon. Ambaŭ venis per taksioj, starigis siajn botetojn sur grundon kaj ekmarŝis direkte al la kajo, akompane de portistoj kun valizoj enmane. 


En la trajno unu el ili – la amatora tenisisto Guy Haines (Farley Granger) hazarde tuŝas per boto sian kunveturanton Bruno Antony (Robert Walker), junan viron sen konkretaj okupoj. Tiu reagas vigle kaj elverŝas sur la kompatindan modestulon lavangon de siaj observoj kaj ideoj. 


Li sagace supozas ke la sportisto veturas al sia edzino Miriam (Laura Elliott) por finfine aprobigi divorcon kun la kokrinta lin virino kaj edziĝi al la eleganta Anne Morton (Ruth Roman), filino de senatano. Fine li prezentas sian brilan, kiel li pensas, ideon – interŝanĝon de murdoj. 


Fakte temas pri la jam konata al ni ideo de la ideala murdo, per kiu eventuale estis obsedita la reĝisoro mem. Li jam provis senspure veneni sian heroinon en “Fifamaj” kaj baldaŭ revenos al la ideo en “Kaze de murdo voku M”, sed nun temas pri la plano freneza kaj efika samtempe. Bruno proponis murdi la edzinon de Guy por ke Guy murdu lian patron. Tiele ambaŭ seniĝos je siaj plejaj obstakloj en la vivo sen esti suspektataj kaj kun perfektaj alibioj – ja ili eĉ ne konis siajn viktimojn. 


La ŝokita Guy foriras, balbutante iom malklaran. Sed ĉu li tutkore kontraŭas? Lia edzino estas ŝanĝiĝema amorulino, kiu interesiĝas nur pri vira akompano kaj mono, kaj eĉ ne klopodas tion maski. Ŝi elsuĉas el li plian porcion de bankbiletoj kaj rezolute deklaras sian rifuzon divorci. Eĉ pli – ŝi planas ĉeesti liajn tenisajn matĉojn en Vaŝingtono kaj partopreni rilatajn societajn eventojn – ja ŝi estas lia sola laŭleĝa edzino kaj rajtas ĝui lian subite akiritan sportan famon kaj honorariojn. 


La koleriĝinta Guy telefonas al sia amatino kaj rakontas pri la afero, nervoze premante la manojn: “Mi dezirus rompi ŝian aĉan kolon!” Kompreneble temas pri nuraj vortoj, li estas bona bubo, kion konfirmas lia nomo (guy = bubo). Ĉion ĉi plenumas lia doppelgänger – la psikopato Bruno. 


Alfred Hitchcock trafe prezentas lin – junan viron, dotitan je vigla kaj forta intelekto, sed komplete dispremitan de sia aŭtoritata patro. Plurfoje mi renkontis tiajn personojn, do povas konfirmi, ke la bildo estas tre natura. 


Kiel ekzemplo povas servi la rusia imperiestro Paŭlo la 1a, kiu plejparton de sia vivo pasigis en ombro de la ĉiopova kaj regema patrino, do post surtroniĝo hastis plenumi siajn sennombrajn ideojn, elkovitajn dum jardekoj de kontraŭvola vegetado. 


Komenciĝas longa kaj pena lukto inter la du ĉefaj herooj – pli ĝuste en animo de la sama persono, kies du kontraŭajn duonojn ili reprezentas. La reĝisoro lasis plurajn aludojn al tiu disdueco, ĉiam montrante paralelaĵojn en ilia vivo. 


Amuze, sed dum Guy aspektas loza kaj senvola karierulo, Bruno estas agema kaj iniciema, ĉiam inventanta novajn trukojn kaj anticipante paŝojn de sia kontraŭulo. Li estas maliculo, sed ĉarmas en sia psikopatia inventemo. Cetere la psikopatoj ofte estas ĉarmegaj. 


Sed ĉu aliaj, la tiel nomataj “normalaj homoj”, multe diferencas de li – obstina murdisto? Dum societa akcepto li sidiĝas antaŭ du bonordaj aĝulinoj kaj proponas al ili ekpensi pri la ideala murdo. 


Ambaŭ ridas kaj svingas la manojn nee, sed jam post kelkaj sekundoj kun videbla plezuro plonĝas en siajn murdofantaziojn kaj ĝuas ilin ne malpli ol la same respektindaj viroj el “Ombro de dubo” aŭ la psikopato Bruno mem. 


La plej freneza estas la fina sceno, kiam herooj kaptitaj en neregeble turniĝanta karuselo luktas unu kontraŭ alia, dum magra maljunulo rampas sub la mortdanĝera platformo por malŝalti ĝin. Faŭkoj de karuselaj ĉevaloj aspektas same minacaj kaj superrealismaj kiel remburitaj birdoj en la Bates Hotelo aŭ bestaj remburaĵoj inter kiuj baraktas en Londono la ĉefa heroo de “La homo kiu sciis tro multe”. 


Se paroli precize, tio ne estis la lasta sceno. Ĝin sekvas unuminuta epizodo en trajno, kie Guy kaj Anne alfrontas plian parolemulon kaj foriras timigitaj. Mi legis ke ĝin altrudis la filmstudio Warner Brothers dum Alfred Hitchcock deziris halti iom pli frue. Tiukaze la filmon finus la vortoj de Guy, respondanta al la demando pri sia morta doppelgänger: “Li nomiĝis Bruno. Tre inteligenta bubo”. Impresa fino, ĉu ne?

Comments