“La homo, kiu sciis tro multe” (The Man Who Knew Too Much): melodrama simplaĵo de Alfred Hitchcock

Plian fojon mi konvinkiĝis, ke ĉiu artisto havas sian plejan kampon kaj prefere li ne paŝu eksteren. Alfred Hitchcock eksperimentis kun melodrama trilero, sed laŭ mia opinio rezulto estas pli melodrama ol trilera, kaj la reĝisoro eniris fremdan areon, perdinte siajn avantaĝojn sen gajni la novajn. 

La filmo estas la aŭtora reverko de la origina versio, kreita en 1934. Mi ankoraŭ ne spektis ĝin, sed pluraj kinokritikistoj konsideras la originalon pli bona. Eble ili simple opinias la duan provon tro malsukcesa.


Ŝajnas ke la reĝisoro kombinis ĉefajn ingridiencojn de siaj frandaĵoj. La intrigo startas en la ekzota lando (Maroko), daŭras en la morna Anglio kaj kulminas en la luksa Royal Albert Hall. La filmo komenciĝas de la bato de cimbaloj kaj dum du sekvaj horoj ni atendas tiun sonon ripetiĝi, kio certe estas bona truko por stimuli atenton de spektantaro. Anstataŭ la tradicia por Alfred Hitchcock paro de junaj geamantoj, en la filmo agadas geedza paro, tamen la mito pri bravaj ordinaraj usonanoj, kapablaj kontraŭstari grandajn komplotojn kaj venki, pluas kaj floras. Ni vidas kiel la ĉefaj herooj (James Stewart kaj Doris Day) despere klopodas savi sian filon spite al malicaj eksterlandaj komplotuloj kaj impotenteca sekreta servo de Britio.


La vestoj kaj hararanĝoj cetere aspektas arkaikaj, sed eĉ pli arkaiĝis la kutimoj. Ĉu vi imagas nun usonan aŭ eŭropan paron lasi sian filon en afrika lando al hazarde renkontitaj turistoj el alia lando por pli komforte marŝi al policejo post vidi surstrate murdon? Eĉ post reveno al hotelo la patrino planas enlitiĝi sen eĉ demandi, kie nun estas ŝia filo, fidita al hieraŭ renkontita virino. Mi mem estas forta kontraŭulo de la nuntempa adorado de la infanoj, sed tio estas tro eĉ por mia gusto.


La reĝisoro longigis la filmon je 40 minutoj kompare al la originalo kaj mi konsideras tiun decidon erara. La filmo estas nepravigeble (du horojn) longa kaj foje ŝajnas ke Alfred Hitchcock, kies filmoj kutime enspaciĝas je 90 minutoj, simple ne sciis kion fari kun tiu aldona tempo. Nenecesaj babiladoj kaj malplenaj scenoj abundas kaj tedas, ja oni atendas de Hitchcock verkon de la majstro, do almenaŭ meznivelan profesiaĵon, ne brazilan televidserion, kie ĉiu persono rerakontas siajn antaŭajn interparolojn al ĉiuj aliaj, pro kio unupaĝa scenaro povas konsumi horojn da spektado. La plej memorinda por mi estis la dungomurdisto (Reggie Nalder) – ĉefe danke al liaj ekstrema malbeleco kaj cinikeco.


Resume, mi povas rekomendi la filmon al la ŝatantoj de Alfred Hitchcock kaj malnovaj melodramoj. Ĉiuj aliaj plej verŝajne sentos elreviĝon.

Comments