“Fifamaj” (Notorious): la fajna spiona melodramo

Amo kaj spionado – du eternaj apuduloj de la spiona ĝenro, kiuj interplektiĝis ankaŭ en tiu ĉi verko de Alfred Hitchcock. Sekve kreiĝis la bildo fajna, ĉarma kaj… naiva. 

Patriotismo kaj amo 
Alfred Hitchcock jam tuŝis la temon de spionado en siaj antaŭaj verkoj, ja apenaŭ estas io pli streĉa ol vivi sub masko inter la malamikoj aŭ scii, ke senkompata murdisto penetris vian plej intiman rondon. Li jam montris al ni nazian spionon, kiu sin maskis kiel pacisto, timigis per perfiduloj-aristokratoj, rakontis pri spionaj nestoj kaŝitaj en kvietaj urbetoj de Skotlando kaj Svislando. Sed tio estis eble la unua fojo kiam li montris al ni spionon-heroon, kiu mensogas kaj trompas, sed por justa afero kaj grandparte por sia amo. 


Ĉio komenciĝas en Usono, kie juna virino Alicia Huberman (Ingrid Bergman) restas sola post aresto kaj kondamno de ŝia patro al 20-jara malliberigo pro spionado por la Nazia Germanio. Same kiel en “Sabotisto” kaj “Eksterlanda korespondanto” Alfred Hitchcock prezentas germanajn spionojn kiel germandevenulojn, kiuj faras tion pro sia patriotismo kaj amo al la patrujo. Ĉu tio estis parto de la komuna opinio, ĉiam serĉanta perfidulojn inter “fremduloj”, aŭ persona vidpunkto de la reĝisoro, pli ema fidi al la internaj sentoj de la homoj ol al la ŝtataj ideologioj? Mi inklinas al la dua klarigo, ĉar ankaŭ ĉi-foje la herooj batalas ne por la ŝtato, sed ĉefe por siaj amatoj kaj propraj idealoj. 


“Per unu mano svingigi flagon kaj per alia umi en la poŝoj – jen via patriotismo. Manĝu vi mem!” kolere krias al sia patro Alicia Huberman kaj oni povas imagi kiel tio sonis en la postmilita Usono. Tamen en realo ŝi montras sin kiel vera patrioto de Usono, preta riski sian vivon por plenumi la taskon – kvankam sen patosaj vortoj kaj pozoj. 


Ŝi faras tion por sia amato – agento de la usona sekreta servo (Cary Grant), kiu ĉarmis ŝin en la malfacila periodo post la aresto de la patro. Tio estas tipa Hitchcock-paro: juna arogantulo kaj fortovola virino, kiuj perfekte kompletigas unu la alian. Ĉu tio estis du partoj de la reĝisora egoo? 


Ili flugas al Rio-de-Ĵanejro, tamen ne por pasigi mielmonaton sur brazilaj plaĝoj, sed por penetri la rondon de la naziaj komplotuloj, kiuj formis komfortan neston en tiu ĉi lando. Ŝi venas kiel la filino de la heroo kaj baldaŭ komencas amrilaton kun Alex Sebastian (Claude Rains). Formiĝas stranga triangulo, en kiu la rolulo de Cary Grant puŝas sian amatinon al la lito de la maljuna, sed riĉa konkuranto – ja tio estas la plej bona vojo por plenumi la taskon. Ŝi konsentas kaj sukcesas, des pli ke temas pri la sincera amo almenaŭ flanke de la maljunulo. 


Sekvas intrigoj, streĉaj epizodoj kaj kompreneble komplotoj, foje malkaŝataj. Estas interese vidi, ke same kiel “Psikozulo” la ĉefa aĉulo (Alex Sebastian) estas dominata de sia potencama patrino, kiu suspekteme rilatis al la bofilino kaj post ekscii pri ŝia perfido tuj elkovis kovardan murdoplanon. Ni jam vidis la ordoneman onklinon em “Juna kaj senkulpa” kaj tiaj personoj ofte aperas en la filmoj de Alfred Hitchcock. Rimarkindas ke malgraŭ sia nedisputebla povo ili ofte trafas ridindajn situaciojn aŭ estas trompataj kiel ĉi-foje. Ŝajnas ke temas pri la senkonscia venĝo de la reĝisoro al sia regema patrino, ĉu? 

Naiva kaj bela 
Ĉu mi ŝatis la filmon? Jes kaj ne. Ĝi estas sendube bela kaj ĉarma, la aktoroj ludas perfekte kaj la reĝisorado estas senriproĉa. Oni ofte nomas ĝin la plej bela filmo de Alfred Hitchcock kaj mi ne havas ion por kontesti. 


Tamen mi ne estis ravita de la rakonto mem, kiu estas tro melodrama por mia gusto. Krome mi komprenis nun kial reĝisoroj ofte preferas dungi malmulte konatajn aktorojn anstataŭ famulojn. La geamanta paro ludas bone, sed iliaj propraj personecoj kaptas tro multe da atento. Ili kvazaŭ diras ĉiusekunde al la spektanto: “Rigardu, tio estas mi, Ingrid Bergman/Cary Grant!” Do la roluloj mem kvazaŭ faras paŝon malantaŭen kaj sin kaŝas en ombro de la famaj aktoroj, ĝuantaj akran lumon de la scenejaj iluminiloj. 


Eble pro tio la reĝisoro tute ne uzis sian tradician trukon – meti rolulojn en specifajn lokajn cirkonstancojn. En “Eksterlanda korespondanto” la ĉefa heroo sin kaŝis en nederlandaj ventomuelejo. En “39 ŝtupoj” la geamantoj vagadis tra la kampara Skotlando kaj en “Sekreta agento” estis postkurado en ĉokolada fabriko kaj dancoj en tradiciaj vestoj. Ĉi-foje mankas ne nur iu ajn signo de la legendeca Rio-de-Ĵanejro, sed entute iu ajn peco de la sudamerika scenejo. Ĉiuj herooj estas blankuloj, la domoj kaj interieroj eŭropstilaj, do se ni ne vidus el aviadilo la faman Kristo-statuon, oni povus loki la okazaĵojn en iu ajn urbo – ekde Novjorko ĝis Parizo. 


La fina rimarko: se vi ŝatas serĉi la Hitchcock-kameojn, mi sugestas al vi atenti spekti bankedon ĉe Alex Sebastian – la reĝisoro venos por preni drinkogluton. 


Resume mi povas rekomendi la filmon al la ŝatantoj de la spionaj melodramoj kaj romantikaj filmoj ĝenerale. Malfermu vian koron kaj preparu viŝtukon por naivaj larmoj. Ĉiuj aliaj simple ĝuu la belan bildon, kreitan de la genia reĝisoro. Jam sufiĉa kialo por spektado, ĉu ne?

Comments