La Manks-insulano (The Manxman): la mito pri Odiseo kaj Penelopo

Spekti la mutan filmon el 1929 jam estas granda defio. Sed ĉi-foje mi konsideras silentan nigroblankan bildon eĉ avantaĝo – ja Alfred Hitchcock prezentas al ni sian version de la antikva mito, kies radikoj sidas profunde en la homa animo kaj kulturo.

Inter amo kaj devo
La filmo komenciĝas per bildo de velŝipoj, sekvantaj al la Manksinsulo. Surteren paŝas la brava juna fiŝkaptisto Pete Quilliam (Carl Brisson) por saluti sian infanaĝan amikon, konsiderata preskaŭ frato, la juriston Philip Christian (Malcolm Keen). Ambaŭ estas junaj kaj viglaj, pretaj ĝui la vivon kaj sian amikecon. La ĉefa diferenco estas ke Pete estas simplulo el malriĉa familio dum Philip estas bone edukita kaj havas brilajn karierajn perspektivojn.


Ambaŭ amindumas kun Kate (Anny Ondra), koketa filino de la posedanto de Caesar Cregeen (Randle Ayrton), la posedanto de drinkejo. Ŝi okulumas al ambaŭ, sed evidente temas pri nura ludo de la juna ĉarmulino, blinde palpanta sian burĝonan seksecon kaj ĝuanta la viran atenton. Pete havas seriozajn planojn, sed dubas, ĉu ili realigeblas. Pro tio li petas sian amikon svati por li la junulinon kaj liaj timoj praviĝis – la kruda Caesar skoldas lin kiel sengroŝulon kaj forpelas el sia domo.


Tamen la fortanima junulo ne deziras kapitulaci, anstataŭe li sciigas al sia amatino, ke li iros al foraj landoj por gajni monon kaj edziĝi al ŝi. Lia sola peto estas ke ŝi atendu lin. Li petas tion ĉeeste kaj helpe de sia amiko Philip, sur kies ŝultroj li staras sub ŝia fenestro kaj... ricevas koketan aprobon – same ludeman, tamen jesan. Nur post lia foriro la junulino komprenas, kiom seriozan decidon ŝi faris kaj ektimas ĝiajn sekvojn.


Tagoj flugas, Philip, kiun la fiŝisto petis prizorgi sian amatinon, ĉiam pli ofte vizitas ŝin. Ili kune promenas, babilas, ludas kaj... profunde enamiĝas unu al alia, kion fine konfirmas spontanea amorado en akvomuelejo. Sciigo pri morto de Pete kvazaŭ liberigas ilin de moralaj sindevigoj, sed baldaŭ Philip ricevas leteron de sia amiko, el kiu ekscias, ke la antaŭa informo estis erara kaj li estas revenanta hejmen – kun mono kaj la edziĝaj planoj.


Philip pene sekvas sian devon kaj admonas Kate agi same. La geedziĝa festo en la menciita muelejo laŭ humoro de Pete kaj Kate aspektas kvazaŭ funebro kaj ŝia severa patro nur fortigas la impreson, edifante pri neceso strikte plenumi la geedzajn devojn kaj minacante per dia puno al la perfiduloj. “La diaj muelŝtonoj muelas malrapide, sed senevite!” ekkrias li kun la Biblio enmane.


Kate enuas kun sia neamata edzo kaj tiu sento nur fortiĝas post ekscii ke ŝi estas graveda de Philip. Ili provas rakonti ĉion al Pete, sed tiu miskomprenas la novaĵon kaj ĝoje kapriolas, esperante baldaŭ fariĝi la patro.


Dume Philip ricevas grandan promocion kaj iĝas la juĝisto – pinto de la jurista kariero en la insulo. Sed samtage al li venas Kate, fuĝinta de sia edzo. “Mi ne plu povas vivi kun li. Lasu min ĉi tie, neniu vidos min”. Denove Philip cedas. Post kelkaj tagoj devas okazi lia unua proceso. Antaŭvespere Kate revenas hejmen por repreni la bebon, sed renkontas la edzon, kiu plu amegas ŝin.


Unue li proponas al ŝi manĝon, ĉar malgraŭ ŝia skriba agnosko, li pretas pardoni al ĉi ĉion. Sed ŝi klarigas ke revenis nur por preni la bebon. Li kaptas la etulinon kelkmonatan, kiun li vartis dum tagoj, premas al ŝi kaj krias despere: “Ne! Ŝi estas mia!” – “Ŝia estas ne via. Nek iam ŝi estis”. Tamen li ne cedas. La forpelita virino, perdinta ĉion en sia vivo, blinde paŝas reen kaj ĉe haveno sin ĵetas al maro.


Sekvan matenon komenciĝis la unua juĝa kunsido de Philip. Asistanto petas lin unue pritrakti malgravan delikton – provon de sinmortigo fare de junulino, hazarde savita. Li tuj rekonis sian amatinon. Venas Pete, plu sincere amanta ŝin kaj preta pardoni kaj forgesi ĉion. Li petas pri nur unu afero: “Redonu ŝin al mi. Philip, lasu ŝin iri”. La embarasita juĝisto absolvas ŝin, sed la virino rifuzas reveni al sia edzo. Ŝia patro ĉeestanta la proceson, subite komprenas ĉion kaj ekkrias kolere: “Pete, ĉu vi estas blinda? Jen ŝia amato, li sidas antaŭ vi! Tio estas Philip, la perfidulo!”


La du vivoj ruiniĝis. Philip rezignas je sia promesplena kariero (kion siatempe aŭguris lia patrino), Kate perdas sian honoron kaj, skoldataj de la indignitaj insulanoj, ili marŝas for, kun sia bebo en la brakoj. En la finaj minutoj ni vidas la velŝipojn foriri denove. Sur unu el ili staras Pete – same juna kaj forta, sed jam sen rideto survizaĝe, kun brovoj kuntiritaj kaj lipoj interpremitaj. Li lernis kio estas la mondo kaj ne plu havas naivajn iluziojn.

Nenio estas prognozebla
Iu povas diri, ke temas pri ordinara melodramo, ja la historio mem estas sufiĉe banala kaj simpla. Do kial mi aprezas tiun ĉi verkon? Mi ne scias. Evidente majstreco de la reĝisoro influis min, do mi konsideras la filmon profunda kaj forta, komparebla al la antikvaj mitoj.


Por mi tio estas ne historio de la ama triopo, sed la antikva mito pri amo kaj devo, fideleco kaj perfido. La geografiaj cirkonstancoj – la insulo, la maro, la velŝipoj, la rokoj – nur fortigas tiun impreson. Fakte ja temas pri Odiseo, kiu foriris trans la marojn serĉante trezorojn kaj petis sian Penelopon atendi lin. Sed malsame ol la fidela heroino de la helena eposo, Kate ne amis sian Odiseon kaj baldaŭ donis sian junan koron (kaj korpon) al alia viro.


Ĉu ŝi estis senkora koketulino aŭ amorema facilanimulino? La reĝisoro ne montras ŝin tia. Ni vidas junan virinon, kiu nur lernas kio estas la amo kaj sekvas impulsojn de siaj sentoj. Ŝi provas oferi ilin por plenumi la devojn, trudatajn de la socio, sed sukcesas nur por nelonge. La bolanta kaldrono eksplodas kaj ruinigas ĉion apude.


La amosento estas tiom forta, ke ŝi eĉ lasas la bebon kaj forkuras al sia amato sola – la afero neimagebla en la tradicia socio, kie la sangoparencaj rilatoj estas la pleja valoraĵo. La reĝisoro neniun akuzas kaj neniun kulpigas. Ĉio okazis kiel okazis. Kiu kulpis pri tio? Eble la dio, sed li forestas en la historio, eĉ ne unu aludo al lia enmiksiĝo haveblas. La vivo estas komplika, nelogika, neregebla kaj neprognozebla – tiel oni povus vortumi la lecionon de tiu ĉi verko. Vivu, amu, agu, esperu, sed estu preta ke ĉio iros ne laŭplane.

Comments