“Juna kaj senkulpa”: la tipa Hitchcock-plado

Amo, murdo, humuro kaj persekutado en malnovaj aŭtoj – ĉu necesas pliaj ingrediencoj por la bona kinoplado? Alfred Hitchcock reĝisoris tiun ĉi filmon en 1937 kaj ĝi jam enhavas ĉefajn komponantojn, el kiuj konsistos plejparto de liaj postaj verkoj. Ĝuinda! 

Junaj kaj enamĝintaj 
La filmo havas du variantojn de la titolo: en Britio ĝi estis prezentata kiel “Young and Innocent”, dum la usonanoj konas ĝin kiel “The Girl Was Young”. Cetere ne gravas, kiun konsideri la ĉefa heroo – ĉu la rolulon de Nova Pilbeam aŭ tiun de Derrick De Marney – ja ambaŭ ludis egale bone. 


La intrigo estas bazita sur la angla romano “A Shilling for Candles” fare de Josephine Tey kaj estas samtempe naiva, ĉarma kaj atentokapta. Nokte sukcesa aktorino skandalas kun sia eksa edzo, kiu tamen ne agnoskas ilian divorcon kaj plu ĵaluzas ŝin, speciale al la ĵus veninta usona scenaristo. Sekvan matenon tiu junulo trovas ŝian mortan korpon sur plaĝo. Li estas ŝokita kaj fuĝas, sed du promenantinoj rimarkas lin kaj denuncas al polico. 


Ekde tiu momento komenciĝas liaj problemoj, ja la aktorino estis strangolita per zono de lia mantelo. Li asertas ke ĝi estis ŝtelita antaŭtage en drinkejo, sed ne eblas pruvi tion dum li estas arestita kaj neniu kredas lin – homon, al kiu la murdito testamentis grandan sumon. La tuta mondo estas kontraŭ li, sed li estas juna kaj senkulpa, do ne planas kapitulaci. 


Sekvas serio da aventuroj – foje streĉaj, sed plejparte amuzaj kaj ĉarmaj. Dum lia fuĝo kaj amatora enketado celanta pruvi sian senkulpecon lin akompanas juna ĉarmulino – filino de la policestro, kiu unue hazarde kaj kontraŭvole iĝas lia helpantino, sed baldaŭ enamiĝis je li, kiel tio okazas en preskaŭ ĉiuj Hitchcock-filmoj. Kompreneble finfine ili sukcesas kaj lastmomente trovita murdisto publike agnoskas sian kulpon. 

Kuiristo ĉe kamerao 
La filmon karakterizas ekstreme skrupula reĝisorado – eĉ ne unu troa detalo videblas, ĉiu rolulo, eĉ por unu minuto, havas unikan karakteron kaj kaptas por tiu tempo nian tutan atenton. Pluraj memorindaj epizodoj, eĉ tre malgravaj, ravas danke al kreema imago de la reĝisoro. 


La ebriuloj luktas inter si en drinkejo, poste unu eliras el la baraktanta amaso por doni sugeston al la geamantoj, kaj tuj revenas al la batalo. Vagabondo en trivitaj vestoj post aŭdi dubojn pri lia akceptebleco kiel atestanto fare de juĝejo, protestas: “Mi estas estimata civitano!”


Riĉa patrino, kutima kontroli ĉion, manipulas sian familion per gestoj kaj ĉiuj obeas silente, sed fine ŝi estas superruzita dum infana ludo, kiun partoprenas la ĉefaj herooj en absurdaj maskeradaj ĉapoj – tute superrealisma sceno!


Same absurdaj aspektas la finaj okazaĵoj, kiam oni trovas murdiston ludanta sur drumoj en muzikbando ĉe hotelo, nigrulvizaĝa laŭ tiama stranga modo.


Inter la tipaj trajtoj de la Hitchcock-stilo jam senteblas lia malamo kaj malestimo al la polico kaj aŭtoritatoj ĝenerale, kiuj aspektas nekompetentaj kaj ridindaj. Jen dialogo de policanoj, persekutantaj la ĉefajn heroojn, kaj koĉero de ĉaro, plena je porkoj, kiun ili postulas veturigi ilin kadre de la persekutado. 

– Do kien ni grimpu? 
–  Al la porkoj. 
– Diable, mankas loko ĉi tie! 
– Kion fari? La ĉaro estas destinita por nur dek porkoj. 


Specialan atenton meritas aŭtaj persekutoj, supozeble relative novaj por la tiama kinarto. Morris de la ĉefa heroino aspektas arkaike, sed tiutempe ĝi estas avangarda veturilo kaj kaptas tiom da atento, ke rajtas esti nomumita la tria ĉefa heroo de la filmo. Do se vi ŝatas malnovajn aŭtojn, jen sufiĉa kialo por konatiĝi kun tiu ĉi verko. 


Ĉu tio estas detektivo? Nur parte, ja ekde la unuaj minutoj ni supozas kiu estas la vera krimulo. Ĉu tio estas melodramo? Sendube, sed romantika amhistorio estas nepra elemento de ĉiuj Hitchcock-aĵoj. Ĉu komedio? Certe, ja ridigaj epizodoj kaj personoj abundas, cetere same kiel en aliaj verkoj de la majstro. 


Mi pensas ke ne estus eraro nomi tiun ĉi filmon la tipa plado de la Hitchcock-kuirarto. Li kvazaŭ trejnis sin ĉi tie, miksante la ingrediencojn en necesaj proporcioj por kontroli, ĉu la publiko ŝatos la rezulton aŭ ne. Do aperis ne ĉefverko, sed altkvalita meznivelaĵo, kiun oni povas gustumi en familia rondo aŭ sole, en pluva vespero, kaj ĝui sincere, malgraŭ pli ol 80-jara distanco.

Comments