“Familia komploto” (Family Plot) – leĝera sensencaĵo

Ĉu majstro rajtas foje amuziĝi kaj anstataŭ ĉefverko fari bagatelaĵon? Evidente Alfred Hitchcock respondus jese, ĉar tiu ĉi filmo estas nura amuzaĵo malpeza kvazaŭ plumeto de verkisto, ĝin elpensinta.

La intrigo estas banala kaj simpla. Du friponoj, ege similaj al tiuj el “Usona fraŭdo”, okupiĝas pri etaj trompoj – la virino (Barbara Harris) ŝajnigas havi telepatiajn kapablojn kaj aktoras, prezentante spiritismajn seansojn al maljunulinoj, dezirantaj kontakti siajn forpasintajn parencojn. 


Ŝia parulo (Bruce Dern) estas tipa sentaŭgulo, revanta pri riĉeco, sed dume laboranta kiel taksiisto. Do temas pri du tipaj fuŝuloj – sen stabila nuntempo kaj klara futuro.


Paralele agadas alia paro – iom pli aĝa kaj oble pli sukcesa. Ankaŭ ili estas friponoj kaj li (William Devane) eĉ murdisto kaj psikopato. Ili ŝtelas homojn por postuli elaĉeton forme de diamandoj. La afero progresas bone, interalie danke al profesia kontribuo de la parulino (Karen Black), kiu klopodas ŝajnigi sin fatala virino – laŭ mia pritakso, sen necesaj por tio resursoj.


La du paroj renkontiĝas hazarde kaj komenciĝas serio da aventuroj, dum kiuj ili stulte luktas unu kontraŭ alia, kvankam en realo ili povus kunlabori aŭ almenaŭ unufoje interparoli por kompreni reciprokajn intencojn. 


Ĉio ĉi okazas en atmosfero de la 1970-aj jaroj. Se vi ŝatas tiun epokon – do jen la filmo por vi – hararanĝoj, aŭtoj, muziko, vestoj ktp. Sed ĉu indas spekti ĝin por aliuloj? Mi dubas.


Al la filmo mankas vere Hitchcock-a streĉa etoso, sed ankaŭ ne aperis lia fajna humuro. La herooj aspektas vivaj, sed neinteresaj. La ĉefa rolulino sendube estas la falsa spiritistino, sed ŝi estas pli stulta ol amuza. 


La menciita “fatala virino” aspektas kiel parodio al Ingrid Bergman en “Fifamaj”. Nek timiga maliculo, nek nobla bonulo haveblas – nuraj kartonaj figuroj sen eĉ guto da ĉarmo. Ŝajnas ke la majstro aperis en tiu sia verko nur unufoje – kel konturo malantaŭ oficeja pordo.


Do se vi ŝatas tiaĵojn – spektu kaj ĝuu. Sen ne atenu la majstran pladon – temas pri nura hamburgero.

Comments