Amuza, humurplena, atentokapta – tiel oni sendube povas karakterizi la filmon “Usona fraŭdo” (American Hustle), gajnintan plurajn premiojn, inkluzive la Oskaron. Ĝiaj ĉefaj herooj estas profesiaj trompistoj – krimuloj lertaj, sed ĉarmaj malgraŭ ĝenoj, kiujn ili abunde kreas por ĉirkaŭuloj. Kial?
Trompi por vivi
La intrigo parte baziĝas sur realaj okazaĵoj, nome je la operaco Abscam, kiun FBI plenumis fine de la 1970-aj – komence de la 1980-aj jaroj. Tiam oni uzis du arestitajn fraŭdistojn por allogi al FBI-kaptilo 31 koruptitajn politikistojn, inkluzive unu senatanon kaj ses kongresanojn. La filmo ne tro strikte sekvas la historiajn eventojn, sed tio apenaŭ gravas ĉi-foje, jam ĝi pensigis min tute aliaj, ĉefe etikaj kaj eĉ filozofiaj aferoj.
La tuta afero cirkulas ĉirkaŭ tri ĉefaj personoj – fraŭdisto Irving Rosenfeld, lia amatino kaj partnero Sydney Prosser kaj FBI-agento Richie DiMaso, kiu kaptis kaj kunlaborigis ilin. Irving estas filo de malriĉa vitristo kaj jam junaĝe trovis la vojon garantii mendojn al sia patro, frakasante fenestrojn en apudaj kvartaloj. Sydney estis malriĉa junulino, laborante kiel striptizistino. Hazardan renkontiĝon sekvis ekflamo de la vera amo, kiu superis ĉiujn obstaklojn, inkluzive la jaman edzecon de Irving, kiu plu loĝis kun sia kaprica edzino kaj ŝia fileto. Ili fondas kun firmaon, kiu trompas kreditpetantojn dum li ŝajnigas esti ĝia impona prezidanto kaj la striptizistino ludas rolon de la riĉa angla aristokratino. Amuza afero, iom memoriganta la aventurojn de Cezaro Rossetti, prezentitajn en “Kredu min, sinjorino!”, ĉu ne?
Ĉio ŝanĝiĝas en la tago, kiam Sydney akceptas la kvitancon pri antaŭpago el la manoj de Richie DiMaso, kiu tuj poste montras rajtigilon de FBI-agento kaj baldaŭ proponas kontrakton: kunlaboro kontraŭ absolvo. Do ili devas trompi homojn denove por elaĉeti siajn antaŭajn trompojn.
Kompreneble ili sukcesas. Post longdaŭra rolado de la angla aristokratino apenaŭ estis malfacile prezenti meksikdevenan agenton kiel araban ŝeĵon, serĉantan vojon investi miliardojn en profita kazino-projekto. La triopo ĉiam pli profunde engaĝiĝas en la afero, kovrante per sia faligota reto pliajn altrangulojn. Urbestro, kongresanoj, senatano – nomoj iĝas ĉiam pli famaj kaj kontraktoj pli kostaj. Post engaĝi faman mafiulon, eksan dungomurdiston nun laboranta por la urbestro de Nov-Jorko, Irving komprenas, pli ĝuste – eksentas, ke ili trapasis ekstreman linion kaj nun risko iĝis nekontroleble danĝera. La unua konfrontiĝo kun la “malhela” parto de la projekto fine konvinkigas lin pri neceso fuĝi laŭeble pli rapide kaj fore. Kompreneble li sukcesas, ja ratoj estas ne nur inteligentaj, sed ankaŭ tre rapidaj bestoj.
Ĉarmaj egoistoj
Kial mi nomas lin tiel? Ĉar mi rememoris la romanon “Vojaĝoj kun mia onklino” de Graham Greene. Ĝia ĉefa heroino, kiel ni fine komprenas, estas maljunulino, kies vivo pasis inter prostituinoj kaj friponoj – la du ĉefaj okupoj, kiujn ŝi mem praktikis. La persono ĉarma kaj inteligenta ŝi renkontas sian jam 50-jaran filon dum la entombigo de lia bopatrino kaj implikas en longajn vojaĝojn, kiuj tute ŝanĝas lian vivon.
Fine ŝi renkontiĝas kun homo, kiun ŝi amis la tutan vivon – maljuna fripono Visconti, kiu antaŭ jardekoj fuĝis kun ŝia mono. Li estas dika, sendenta kalvulo kaj ŝi jam preskaŭ 80-jara avino, sed ili amegas unu la alian kaj esperas kune pasigi reston de la vivo. Sinjoro Visconti en rakonto pri sia vivo dum la Dua mondmilito, interalie pri kunlaboro kun gestapo, rekte nomas sin rato, kies celo estas postvivi iujn ajn malfacilaĵojn. Rato kiel simbolo de egoismo, strebanta al nura vivo kontraŭ iu ajn prezo – tre klara bildo, ĉu ne?
Sydney en la filmo rememorante ilian unuan renkontiĝon, rimarkigas, ke Irving estis dika kaj kalva, sed ekstrema alloga en sia memfido kaj kapablo ĝui la vivon. Ilian trompistan karieron ŝi pravigis tre simple: tio estas ilia maniero adaptiĝi al la vivo, kiu ĉiam estas malfacila. Oni povas nomi ilin egoismaj krimuloj, sed vere, ĉu ili multe diferencis de ĉirkaŭuloj – la tiel nomataj bonkondutaj civitanoj?
La kaptinta ilin FBI-agento Richie DiMaso, se rigardi lin pli atente, ankaŭ estas trompisto. Li trompas sian fianĉinon, kiam amindumas kun Sidney. Li trompas eksterulojn, krispigante siajn harojn per bukloj (tio eĉ pli substrekas lian similecon al Irving, kiu algluas falsajn harojn sur sian kalvon). Li kune kun ili trompas politikistojn kaj videble ĝuas la procezon mem. Oni povus diri, ke malsame ol ili, li celas ne personan profiton, sed tiun publikan. Sed ankaŭ tio estas nura ŝajnigado, ja evidentas ke li nur deziras famiĝi, ricevi premiojn, promocion en FBI kaj, plej grave, konvinki sin mem, ke li estas ne fuŝulo ĝis nun loĝanta kun plendema patrino kaj modesta fianĉino, sed vera heroo, macho plenforta. Do ankaŭ li estas rato siaspeca, preta perfidi kaj perfidigi por siaj egoismaj streboj.
Ratoj regas la mondon
Mia socia rondo estas sufiĉe vasta kaj diversa, do mi povas konfirmi, ke ofte krimuloj estas pli fidindaj partneroj ol politikistoj kaj policanoj. Eble tion kaŭzas la cirkonstancoj, ja ili vivas en la mondo, kie funkcias neskribitaj reguloj, do buŝa promeso havas pli grandan signifon. La policanoj, kiuj persekutas krimulojn, ofte estas personoj pli malhonestaj, trompemaj kaj malfidelaj ol iliaj ĉasatoj, speciale se temas pri altranguloj.
Fakte tiuj du mondoj tre proksimas – ne nur devige, pro ĉiama interago, sed ankaŭ spirite. La policanoj aŭskultas la saman krimulan muzikon (en Rusio tiu ĝenro nomiĝas chancon), aktive uzas krimulan ĵargonon en ĉiutaga parolo kaj emas al perforto kiel solvo de ĉiuj problemoj. “Preskaŭ ĉiu prizonulo konvenis al la rolo de gardisto. Preskaŭ ĉiu gardisto meritis prizonon” amare konstatis la sovetia verkisto Sergej Dovlatov, kiu servis kiel gardisto en puntendaro. Rusaj krimuloj preferas nomi sin lupoj kaj policanojn – hundoj. Parencaj specioj, ĉu ne?
Eble pro tio en reala vivo ili ofte kunlaboras kaj eĉ amikas, speciale je altrangaj niveloj. Ĉu tio signifas ke ratoj regas la mondon? Eble. Tiuj inteligentaj bestoj postvivis ĉiujn katastrofojn, konkeris ĉiujn kontinentojn kaj adaptiĝis al la plej severaj vivkondiĉoj. Ni malamas ilin pli ol iujn ajn bestojn, sed kial?
Sed eble mi trovis la respondon. “Malamego de la homo ĉiam koncentriĝas je tio, kio konsciigas lin pri liaj malbonaj ecoj” skribis Carl Gustav Jung en sia verko “Psikologiaj tipoj”. Ni malamegas la ratojn, ĉar ili tre similas al ni mem. Ni konkeris la mondon, do restas nur konkeri la raton, vivantan ene de nia animo. La raton inteligentan, adaptiĝeman kaj... foje eĉ ĉarman.
Comments
Post a Comment