Skip to main content

“Kredu min, sinjorino!” – nekredeble leginda friponaĵo

Esperantisto estas homo pacema, amikema, vojaĝema kaj... fripona. Almenaŭ tiel oni povus priskribi la ĉefheroon de “Kredu min, sinjorino!”, eble plej brila specimeno de la pikareska romano en la esperanto-literaturo.
Fripona gento kaj ĝia Esperanto
La vivo estas ludo, la ludo estas vivo – mi konsideras tiun koncepton trafa kaj ĉiam sekvas ĝin. Tio helpas al mi superi absurdecon de nia ekzistado, kiu aparte evideblas por ĉiu, kiu pli-malpli bone konas internajn mekanismojn de la politika, ekonomia kaj kultura vivo. Do mi pensas, ke se la sorto renkontigus min kun Cezaro Rossetti, mortinta antaŭ pli ol duonjarcento, ni certe komprenus unu la alian kaj eble eĉ amikiĝus.


Bedaŭrinde ni neniam plu vidos tiun vivolpenan homon kaj aŭdos lian voĉon. Sed ni ĉiam povos ĝui lian gajan humuron, kiu impregnis lian verkon kaj disradias de la libropaĝoj malgraŭ jardekoj, kiuj distancigas nin de tiu tempo. Kompreneble la tempopaso sentiĝas, same kiel rimarkindas tio ĉe iu ajn malnova libro, ĉu temas pri Vilhelmo Ŝekspiro aŭ Leo Tolstoj. Sed eĉ iomete aliiĝinta gusto de tiu plado plu estas bona. Mi certas, ke se tiu romano estus verkita hodiaŭ kaj priskribus la samajn aferojn en la nuntema medio, ĝi sendube populariĝus kaj ne nur en Esperanto. Homoj ŝatas verkojn bazitajn sur la “veraj historioj”, aparte se temas pri historio de friponado. Kiu estis tiu malkutima esperantisto?
“Bazarulo” – tiel li nomas sin kaj evidente tio estas plej ĝusta vorto por ĉi metio, kies angla varianto estas “grafter”. Cezaro Rossetti trafe priskribas tiun homspecon (nome tiel, ĉar temas ne pri profesio, sed pri karaktero) en la unuaj paĝoj de sia verko: “Ordinare li estas kombino de ĉarlatano kaj trud-vendisto, kaj lin interesas nur la tuja vendado. Li uzas ĉiujn rimedojn, esceptinte pafilojn, por devigi la interesaton aĉeti”. Bona memportreto, ĉu ne?
Ne pensu, ke temas pri troigo. La preskaŭ tricentpaĝa volumo plenplenas je pruvoj el la vivo de la aŭtoro kaj liaj samgentanpj. Ja bazaruloj estas vera gento, kiu vagadis tra tiutempa Britio, ĉefe de unu foiro al la alia, por vendi ion ajn al iu ajn. Tiuj inventemaj homoj estis ĉefe spertaj psikologoj, kiuj profunde alproprigis diversspecajn vendotrukojn jardekojn antaŭ apero de la popularaj nun kursoj pri vendoarto. Ne gravas kion oni vendas, gravas nur kiel oni faras tion – tiun ideon la aŭtoro ripetas kaj pruvas plurfoje. “Scio pri artiklo kaj regulaj vendometodoj estas por li [bazarulo] flanka konsidero” konkludas li.
La bazaruloj havis sian ĵargonon, malkompreneblan al aliuloj. Rossetti donas kelkajn ekzemplojn: manĝari – manĝaĵo, pani – pluvo, gelt – mono, bevi – drinki, ŝajs – malbonega negoco. Iuj vortoj devenas de la latina lingvo, aliaj de la hinda, romaa aŭ germana (ofte pere de la jida). Tiu interesega esto memorigis al mi rusan analogon, kiu ekzistas nun kvankam grave ŝanĝiĝis. Fenja – tiel nomiĝis la ĵargono de la vagantaj pomalgrandaj vendistoj kies nomo estis ofeni. Ili aperis en Rusio laŭ kelkaj informoj en la 15-a jarcento kaj agadis sammaniere kiel la britaj bazaruloj. Ilia parolo estis kvazaŭ ĉifro por aliuloj kaj bone funkciis ĝis la 20-a jarcento, kiam ĝi transformiĝis al la krimĵargono, plu floranta en la mondo de profesiaj krimuloj. Do por mi estus tre interese scii la nunan sorton de la angla fenja.
La romano legeblas leĝere kaj rapide, unuglute. Fakte tio estas kolekto da sinsekvaj rakontoj pri aventuroj de la aŭtoro, ligitaj al lia profesia vivo. Antaŭ leganto trapasas homoj, urboj kaj okazaĵoj, foje dramecaj, sed plejparte amuzaj. La aŭtoro estis homo animforta kaj ĉiam kredis je sia sukceso, do plonĝis en plej riskoplenajn aventurojn kun ridemo survizaĝe. “Kial timi neon?” estis unu el liaj devizoj. Tio spronis lin fari neimageblajn proponojn kaj... ofte sukcesi. Jen bona ekzemplo por iu ajn, kvankam en pluraj kazoj konduto de la aroga bazarulo estis tute neatendita kaj aspektis kontraŭlogika.
Ekzemple dum la severa ekonomia krizo, kiam miloj da senlaboruloj plurmonate atendis iun ajn laboron, li iris al oficejo de granda kompanio por proponi sin en la plej altajn postenojn. Li simple konkludis, ke lukti por ordinara laboro kontraŭ multnombraj konkurantoj estas sensence, do li prefere serĉu elitan lokon kaj faru tion forme ne laborpeto, sed la reciproke profitdona propono. Kaj vere gravuloj akceptis lin, interparolis kun li tute serioze kaj proponis al li postenojn altrangajn, bedaŭrinde tiutempe malkonvenajn por li. Tiaj ekzemploj abundas kaj utilas ne malpli ol multnombraj popularpsikologiaj libroj “Kiel atingi sukceson”, ktp.
Mi bedaŭras, ke UEA ne dungis tiun elstaran vendiston de iuj ajn varoj, ĉar tiukaze li sendube vendus Esperanton milionope kaj la fina venko okazus antaŭ mia naskiĝo.

Tiel ni fatras
Kelkaj vortoj pri la lingvaĵo kaj la eldono. La romano estas kreita en bona Esperanto, kvankam kelkaj vortoformoj surprizas min. Ĉu antaŭ duonjarcento oni uzis firmo anstataŭ firmao kaj parolis kino anstataŭ kinejo? Eble la aŭtoro simple preteratentis lingvajn nuancojn, ĉar evidente li estis homo nesentebla al stultoĝenaj lingvobataloj. Tia racia rigardo al Esperanto kiel normala lingvo, uzebla de iuj ajn normalaj homoj kaj por iu ajn normala celo tre plaĉas al mi. Ne hazarde en tiu romano, originale verkita en Esperanto, nur unu ĉapitro estas dediĉita al la Lingvo Internacia kaj eĉ tio okazas kuntekste de la komerca vojaĝo.
Tio estigis en mi jenan penson. Se la aŭtoro de la legendeca kaj populara esperanto-romano trafus la nuntempan esperanto-medion, ĉu li estus akceptita? Mi dubas. Vaganta vendisto, ĉarlatano (en lastaj ĉapitroj li rakontas pri la organizita de li aŭguristina prezentaĵo kaj klarigas friponajn mekanismojn per kiu tio funkciis), amoremulo pri kiu lia amiko ŝerce diris, ke “li enkondukis haremojn en la Oriento” – evidente li ĝuis Esperanton ne kiel adoranto, sed kiel uzanto, li simple vivis en ĝi same kiel li vivis kaj ĝuis la vivon.
Do li apenaŭ estus akceptata de la nuna esperantistaro, kiuj grandparte dividiĝas je du kategorioj: fanatikaj lingvoskrupuloj kaj senpensemaj lingvoludantoj. Dum la unuaj ŝatas paroli nur pri Esperanto, la aliaj ŝatas babili pri io ajn – kondiĉe ke la paroltemo ne superos la limojn de “saluton – kiel-vi-fatras – jen mia foto – kia bela kato – ĉu vi iros al kongreso – ĝis”. Dankon, ni ĉiuj bone fatraŝ.
Iuj povus diri, ke mi troigas, sed tio pravas nur parte. Interreto donis al ni miraklajn eblecojn pri kiuj antaŭaj generacioj ne povis eĉ revi. Sed kial ni uzas tiun ŝancon? Rigardu plejparton da retkonversacioj – ili limiĝas al la supremenciitaj temoj. Nur ege malmultaj uzas Esperanton por iu praktika celo kiel komerco, scienco aŭ ĵurnalismo. Supozeble tio klarigas ĉiujaran falon de la librovendoj – esperantistoj ne volas legi librojn en sia lingvo, ĉar ili ne vere konsideras ĝin normala, plenrajta kaj plenpova. Do kiam mi metis ligilon al mia artikolo pri la naftokartelo OPEL al la Fejsbuko-grupo de iu landa asocio, administrantoj riproĉis min: “Tiu loko ne estas por politikaj temoj, nur por amuzaj aferoj”. Mortiga recepto por Esperanto, same kiel por iu ajn lingvo.
Nun kelkaj vortoj pri la eldono. Mi legis la duan eldonon aperigitan de Edistudio en 1990. Griza papero, ne tre bela tiparo, amatoraj ilustraĵoj kies nivelo faras ilin troaj. La kovrilo ankaŭ ne tre belas, sed la bindaĵo estas fortika kaj mi ne rimarkis tajperarojn. Do mi tutkore konsilas al legantoj – aĉeti kaj legi, al eldonistoj – reeldoni tiun brilan libron, kiu supervivis sian verkinton kaj sendube estos legata kaj ŝatata de pluraj generacioj de esperantistoj. Se ili entute ŝatos legi en sia lingvo.

Comments