Kial opozicio en Rusio estas malforta?

Novaĵagentejoj foje raportas pri opozicio en Rusio – ĉefe pri dispelataj manifestacioj kaj arestoj de iliaj gvidantoj. Sed neniam venas informoj pri vere amasaj protestoj similaj al tiuj en FrancioHonkongo. Kial? Ĉar la rusia opozicio estas ege malforta kaj tio estas ĝia propra kulpo.

La opozicio ekzistas
Eksterlandanoj ofte konsideras Rusion aŭtoritata ŝtato, iuj eĉ nomas ĝin faŝisma kaj totalisma. Ĉio ĉi estas nuraj troigoj, kaŭzitaj jen de cerbolava propagando, jen de intenca kalumnio. Sen profundiĝi je difinoj de tiuj ĉi terminoj, mi simple donu du ekzemplojn. La aŭtoritata reĝimo ekzistis en Ĉilio dum la regado de Augusto Pinochet (aktive subtenata de la “demokratia” Usono). Ĉu iu povis imagi opiziciajn manifestaciojn dum tiuj jaroj? 30 mil opoziciuloj estis torturitaj en prizonoj kaj pli ol du mil murditaj. Vladimir Putin regas Rusion preskaŭ 20 jarojn, sed eĉ internaciaj homrajtaj organizaĵoj apenaŭ povas listigi dekon da opoziciuloj, arestitaj pro politikaj kialoj kaj inter ili estas eĉ ne unu vaste konata nomo. Nur kompleta idioto povas nomi Rusion la faŝismatotalisma ŝtato, ĉar necesas esti sencerbulo por imagi opozicion postuli registriĝon de siaj kandidatoj dum balotoj en Nazia Germanio aŭ en Italio regata de Mussolini. Sed mi celas cerbohavan legantaron, do flankenmetu tiujn sentaŭgulojn kaj iru plu.

Aleksej Navalnij

La opozicio ekzistas en Rusio. Ĝi agadas sufiĉe libere. Funkcias pluraj opoziciaj partioj kaj politikaj organizaĵoj. Ĉiutage opoziciaj retejoj aperigas dekojn, eble eĉ centojn da kritikaj publikaĵoj pri la prezidanto, ministroj, guberniestroj, urbestroj kaj la rusia politiko ĝenerale. Fabeloj pri cenzuro estas nuraj fabeloj, ja ĉiu ajn povas konvinkiĝi je tio, vizitante ekzemple: Radio Libera Eŭropo, Deutsche Welle, Snob.ru, Meduza.io, Znak.com. Interreta blokado ekzistas, sed temas pri tre limigita nombro de retejoj, ĉefe islamistaj, naciistaj, faŝistaj, informantaj pri kreado de bomboj aŭ narkotikaĵoj ktp. Oni povas kontroli, ĉu iu retejo estas blokata en Rusio en speciala portalo.

Aleksej Navalnij

La plej fama kaj populara opoziciulo estas Aleksej Navalnij. Li tre agreseme kaj forte kritikas la reĝimon kaj speciale Vladimiron Putinon dum jaroj. Lia Fonduso pri Lukto kontraŭ Korupto regule publikigas informojn pri fraŭdoj kaj koruptaĵoj fare de plejaj proksimuloj de la prezidanto. Li organizis plurajn manifestaciojn, ofte sen ricevi permeson aŭ en aliaj, nepermesitaj lokoj. Li estis arestita, juĝita (pro nepolitikaj akuzoj), sed ĉiam rapide liberiĝas kaj daŭrigas sian agadon. En 2013 li eĉ kandidatis kiel urbestro de Moskvo kaj ricevis 27% da voĉoj. Do se vi vere deziras aliĝi al la opozicio en Rusio aŭ komenci memstaran politikan agadon, vi havas ĉiujn eblecojn por tio. 

Publikaj rilatoj anstataŭ influo
Ĉu la opozicio uzas tiujn eblecojn? Certe kaj sufiĉe aktive. Ekzemple la Komunisma Partio de Rusia Federacio agadas en ĉiuj regionoj, havas reprezentantojn en la federacia (43 deputitoj el 450) kaj lokaj (419 el 3994) parlamentoj, komunistoj okupas postenojn kiel urbestroj kaj guberniestroj. La partio ofte aranĝas protestajn manifestaciojn kaj akre kritikas la politikon de Vladimir Putin kaj agojn de aŭtoritatoj je ĉiuj niveloj.


Sed ekzistas ankaŭ alia opozicio, kutime nomata en Rusio la “nesistema”. Temas pri loza aro de etaj partioj kaj movadoj, kiuj jen grupiĝas, jen disiĝas, sed neniam formas iun solidan influan unuon. Eble la plej fama gvidanto de tiu opozicio estas Ksenija Sobĉak – populara ĵurnalisto kaj televidprezentisto, filino de Anatolij Sobĉak, kiu estis la urbestro de Sankt-Peterburgo en la 1990-aj jaroj kaj famis pro siaj demokratiaj pozicioj. Ŝi eĉ partoprenis la prezidantan baloton en 2018 kiel reprezentanto de la partio “Civitana Iniciato” kaj gajnis... 1,68% da voĉoj. 

Ksenija Sobĉak

Tio klare montras influon de tiu ĉi politika forto, pli ĝuste – ĝian magrecon. Sed mankon de reala popola subteno en la nuna postmoderna socio povas rekompenci lerta uzado de politikaj kaj amaskomunikilaj teknologioj. Danke al tio nome tiujn opoziciulojn kutime vidas eksterlandanoj en raportoj el Rusio. Kriantaj, forportataj de policanoj ili prezentas Rusion kiel la landon de teroro kaj timo – kaj vendas tiun bildon tre sukcese. Tipa ekzemplo estas la lastaj eventoj en Moskvo.

Planita konfrontiĝo
La mondo vidis fotojn de dispelita manifestacio, okazinta en Moskvo la 27an de julio 2019. Temis pri protestoj, kaŭzitaj de rifuzo de la aŭtoritatoj registri opoziciajn kandidatojn por balotado en la urba parlamento. La ĉefa kondiĉo estas kolekti sufiĉe da poraj subskriboj inter voĉdonantoj de respektiva distrikto kaj la aŭtoritatoj asertas, ke la opoziciuloj ne plenumis ĝin, pli ĝuste ke ili prezentis subskribojn inter kiuj oli ol 10% estis nevalidaj (apartenas al personoj mortaj aŭ neekzistantaj). Mi ne scias ĉu tio estis vero aŭ ne (ja kutime oni dungas subskribo-kolektantojn kaj tiuj ofte friponas por fini laboron rapide), sed nun ĉio ĉi ne gravas. Pli gravas ke la konfrontiĝo okazis kaj estigis grandan publikan reagon, kiu parte montriĝis en tiu manifestacio.


Kial oni dispelis ĝin? Tre simple – ĉar la organizantoj ne ricevis necesan permeson. Ili sciis tion, tamen alvokis homojn veni. Kolektiĝis kelkmil homoj, el kiuj 1373 (laŭ opoziciaj fontoj) estis detenitaj. Temis nome pri deteno, ne aresto, kaj preskaŭ ĉiuj tiuj homoj estis liberigitaj el policejoj jam vespere. La potenco deziris montri ke ĝi plene regas la situacion kaj ĝi montris tion. Ne temis pri iuj amasaj reprezalioj aŭ persekutoj ĝenerale. Eĉ la opoziciaj gvidantoj jam sekvan tagon estis liberaj kaj plu alvokis siajn sekvantojn al protestoj tra la opoziciaj retejoj kaj sociaj retoj, kiuj ankaŭ estas nek blokataj, nek cenzurataj en Rusio. Jam la 3an de aŭgusto ĉio ripetiĝis kun sola diferenco, ke venis malpli da homoj, do estis malpli da detenitoj.


Tiuj manifestacioj sendube okazos denove kaj ilia dispelado ripetiĝos. Tamen eĉ al eksterlanda observanto videblas, ke ĉiufoje temas pri kelkmil homoj, kio estas tute nekomparebla kun la amasaj protestoj de “flavaj veŝtoj” en Francio aŭ tumultoj en Honkongo en 2014 kaj 2019. Laŭ opoziciaj kalkuloj surstraten venis ĝis 10 mil homoj, kio estas 0,03% de la oficiale registrita ĉefurba loĝantaro (reale duoble pli granda). Kaj tio ja okazis en Moskvo – la plej politike aktive kaj opozicia urbo de Rusio. Kaj tio ne estas io nova, ja eĉ en la aktivaj protestoj organizitaj de Aleksej Navalnij en 2011-2013 partoprenis nur mizera procentaĵo de la rusianoj. Kial?

Popolo malkontenta
Ni tuj lasu flanken la popularan, sed tute senbazan fabelon pri “sklaveca naturo” de la rusoj. Mi jam diris aliloke, ke dum miljara historio la rusoj montris sin la plej liberama popolo de Eŭropo kaj la sola, kiu preferas morti ol subiĝi. Napoleono kaj Hitlero sklavigis la tutan Eŭropon, sed ne Rusion. Do kial la tiom liberamaj kaj sentimaj rusoj ne aliĝas al la opoziciaj protestoj? Ĉar ili ne vidas sin mem en la opozicia programo.


Homoj ĉiam celas siajn proprajn interesojn kaj estus strange atendi malon de la rusianoj. Kion deziras la rusia popolo? Same kiel loĝantoj de ĉiuj landoj ĝi deziras la plej evidentajn kaj simplajn aferojn – eblecon vivi pace, ĝui komforton kaj bonfarton, esti sekura kaj estimata. “Ni ne deziras fremadn teron, sed kaj la nian ne fordonos” diras la populara rusa proverbo. 


Mi loĝas en Tjumeno, kiu estas iom specifa urbo pro siaj komforteco, bonfarto kaj atento de la aŭtoritatoj al siaj voĉdonantoj. Tamen mi sufiĉe multe vojaĝas tra Rusio kaj povas konfirmi: plejparto de homoj en nia lando estas malriĉaj kaj iliaj loĝlokoj malkomfortaj. Homoj loĝas en etaj apartamentoj, en domoj ne riparataj delonge, marŝas ĉiutage laŭ malebenaj stratoj, veturas en ĉipaj malnovaj aŭtoj aŭ plenŝtopitaj kadukaj busoj, kaj havas mizerajn salajrojn je $200-300. 

Strato en Kurgano

Prezoj ĉiam kreskas, elektro kaj priservado de loĝejoj iĝas ĉiam pli kostaj, dum laborpostenoj malmultiĝas. Por aĉeti plej simplajn aĵojn homoj devas preni kreditojn kaj interezoj atingas 27% kaj pli. Multaj jam havas malbonan kreditan historion, do uzas kreditajn kartojn aŭ rapide riceveblajn mikrokreditojn – la plej kostajn en la merkato. Ofte ili trafas kaptilon el kiu ne kapablas eliri, ĉar en plej bona kazo ili povas pagi nur procentaĵojn dum la kredito mem restas ne tuŝita.


Ĉu la ŝtato helpas tiujn homojn? Ĝi preskaŭ ne rimarkas ilin, ja la decidofarantoj estas uloj el tute alia mondo. Ili loĝas en luksaj domoj kaj elitaj apartamentoj, veturas en multekostaj aŭtoj kaj en unu tago elspezas pli ol multaj familioj dum la tuta monato. Ili simple ne imagas tiujn homojn, nek deziras imagi kaj kompreni ilin. 

Omsko

Pro tio la ŝtato sekvas sian novliberalan politikon, ĉiam pli reduktante socialajn elspezojn. Dum la ŝtata buĝeto havas grandajn troajn enspezojn, simple akumulatajn forme de rubloj, dolaroj, eŭroj, juanoj aŭ oro, oni altigis emeritiĝan aĝon kaj aldonvaloran imposton, kaj striktigis kontrolon super nedeklaritaj enspezoj de la civitanoj. La ŝtato klopodas kolekti eĉ groŝojn, kiujn lukras privataj instruistoj kaj riparistoj – ja “ĉiu devas pagi impostojn”! Samtempe la oliĝarĥoj kaj la senefikaj ŝtataj konzernoj ricevas impostajn rabatojn oble pli grandajn ol gajno de ĉiuj ĉi striktigoj kaj ŝparoj.


Ĉu tio estas bona bazo por opozicio? Ĝi estas ideala! Jen malkontentuloj, prenu ilin kaj gvidu! Sed dum 20 jaroj la rusia opozicio ne sukcesis tion fari kaj restis nura grupeto de babiluloj, malrespektataj kaj ignorataj ne nur de la potenculoj, sed ankaŭ de la popolo. Kial?

Burĝaj timoj
Por kompreni kialon ni aŭskultu la voĉon de tiu ĉi opozicio – ni ja scias ke tio facilas, ĉar ĝi propagandas libere kaj aktive. Kion ĝi postulas de la aŭtoritatoj kaj kion proponas al la popolo?

Ksenija Sobĉak

La postuloj estas ĝeneralaj kaj nebulaj. Liberaj balotoj. Demokratio. Lukto kontraŭ korupto. Libera komercado, speciale por etaj kaj mezaj komercistoj. Sendependa justico. Homaj rajtoj. Jen fakte ĉio. 
Ĉu vi rimarkis ĉi tie ion, proksiman al la bezonoj kaj deziroj de la supre priskribita ordinara rusiano? Solula patrino, laboranta kiel vendistino en superbazaro gajnas $300 monate kaj devas nutri sian familion kaj pagi ĉiam pli grandajn fakturojn por loĝejo. Ĉu demokratio helpos al ŝi fari tion? Instruisto en lernejo gajnas same mizeran sumon, ĉiutage baraktante inter postuloj de la estrato, gepatroj kaj malobeemaj lernejanoj. Ĉu li revas pri libera komerco? Kuracisto en hospitalo laboras kontraŭ groŝoj kaj foje eĉ devas proprakoste aĉeti por si rezinajn gantojn – ĉu li vere interesiĝas pri homaj rajtoj?

Sergej Sobjanin, urbestro de Moskvo

Ni venis al la kerno de la problemo. Gvidantoj de la rusia opozicio estas reprezentantoj de la eta kaj meza burĝaro. Ili ne apartenas al oligarĥoj (tutlandaj aŭ lokaj), kreitaj de la nun politika reĝimo. Sed ili estas same foraj de la ordinara popolo kun ĝiaj bezonoj kaj aspiroj. Kun granda malkontento ili observas kiel la koruptitaj ŝtatoficistoj kundividas la ŝtatan buĝeton kun siaj amikoj-oligarĥoj. Ili vidas kiel grandaj korporacioj gajnas plurmiliardajn kontraktojn por poste distribui ilin inter etaj kaj mezaj firmaoj, forpreninte plejparton por sia profito. Kaj ili deziras partopreni ĉion ĉi!


Mi konas multajn etajn kaj mezajn komercistojn kaj kredu min – ili ne malbonfartas. Luksaj aŭtoj, komfortaj apartamentoj, eksterlandaj ferioj – ĉio ĉi estas normo por la meznivela rusia entreprenisto, posedanta eĉ unusolan firmaon, vendejon aŭ servosalonon. Sed ili scias ke en iu ajn momento ĉio ĉi povas malaperi se tion ekdeziros pli forta konkuranto aŭ ŝtata konzerno. 

Valentina Matvijenko, parlamentestro

Mia amiko havis fabrikon en Omsko kaj subskribis grandan kontrakton kun la ŝtata konzerno Rosneft (Rusnafto). Esperante pri granda profito, li aĉetis kaj instalis tiucele multekostan maŝinaron. La kontrakto estis nuligita (kio estas kutima afero por tiu konzerno) kaj li perdis ĉion. Fine li devis bankroti tiun fabrikon kaj ĉion disvendi.


Du miaj amikinoj havis vojaĝagentejon en Tjumeno. Ili laboris dum jaroj kaj faris ĝin la plej granda kaj estimata agentejo de la urbo, kaj eĉ malfermis la unuan filion en alia provinco. Sed jen venis la ekonomia krizo kaj malsatiĝintaj moskvaj firmaoj impetis al regionoj, arde serĉante freŝan predon. Lokaj konkurantoj estis forigataj per iuj ajn rimedoj kaj oni ĉiam komencis de la plej grandaj por doni al ĉiuj bonan lecionon. Firmao de miaj amikinoj estis atakita de polico kaj FSB, akuzita pri grandaj fraŭdoj kaj komplete detruita dum tri monatoj. Krimenketado daŭris preskaŭ du jarojn kaj fine estis ĉesigita, do neniuj akuzoj estis pruvitaj. Sed la firmao ne plu ekzistas, do la celo de la atakintoj estis atingita.

Arkadij Rotenberg, la oligarĥo

Mi povus daŭrigi sed la afero jam sufiĉe klaras. Etaj kaj mezaj burĝoj de Rusio timas. Ili timas perdi siajn posedaĵojn pro atakoj de konkurantoj – do ili bezonas sendependan justicon kaj observon de la homaj rajtoj. Ili timas resti sen mendoj – do ili postulas egalrajtan konkurecon kaj justan distribuadon de la ŝtataj kontraktoj. Ili timas ke la ŝtato forsuĉos monon el ili – do ili proponas preni ĝin de grandaj konzernoj. Ĉiuj ĉi timoj estas kompreneblaj kaj raciaj, sed kial la ordinara salajrulo batalu por ili?

Aleksej Navalnij

Iom pli for marŝis la supre menciita Aleksej Navalnij. Kiel ĝisosta populisto, li ne havas klaran programon kaj simple strebas al potenco kontraŭ iu ajn prezo. Pro tio li koncentris sian atenton je koruptoj kaj fraŭdoj fare de la potenculoj kaj oligarĥoj – ĉiam fekunda tereno por kreskigi propran popularecon. Li eĉ eksperimentis kun naciismo kaj homofobio por allogi pli vastajn homamasojn. Ekzemple en unu el liaj filmetoj videblas la estonta Rusio, pli ĝuste kia ĝi estos se la landon plu regos Vladimir Putin. Surekrane aperas nigrulo en armea uniformo kaj unu rolulo ekscias ke lia filo estas gejo. Ambaŭ aferoj ŝokas lin. Ĉu necesas daŭrigi? 


Mi aldonu ke komentoj en la menciitaj opoziciaj retejoj plenas je rasismaj, naciismaj kaj seksismaj eldiroj. Estus tre naive pensi, ke la rusiaj opoziciuloj similas al pordemokratiaj aktivuloj el Svedio aŭ Germanio. Realo estas oble pli morna. “Okulfendaj ĉinoj okupis Siberion! Aziaj aĉuloj invadis Moskvon! Nigruloj kaj ĉinoj – jen solaj amikoj de Putin! Enmigrintoj okupis la tutan Eŭropon! Islamo atakas la kristanan civilizon!” Tio estas tipaj deklaroj. Vi povas ŝati tion aŭ ne, sed jen reala vizaĝo de la rusia opozicio.

Buĉistoj kontraŭ melkistoj
Nun ni faru tion, kion obstine rifuzas fari ambaŭ flankoj – la aŭtoritatoj kaj la opozicio. Ni rigardu la aferon per okuloj de la ordinara homo, averaĝa rusiano. Kial li pli inklinas kredi al la ŝtato ol al la opozicio? Por tio ni rigardu, kion la opozicio proponas al li.

Ksenija Sobĉak

Demokratio kaj libereco. Sed li jam spertis tion en la 1990-aj jaroj kaj tio estas la plej teruraj rememoroj en lia vivo. Ekstrema mizero, senlaboreco, perdo de stabila socia pozicio, banditismo kaj totala disrabado de la publikaj havaĵoj – jen kio estis por li tiuj demokratio kaj libereco. Komercistoj riĉiĝis rapide dum li perdis preskaŭ ĉion. Ĉu gravas por li kiu sidos en urbestra seĝo – direktoro de granda fabriko aŭ posedanto de eta vendejo? Ambaŭ same fajfos pri li kaj liaj bezonoj. Ne, dankon.

Strato en Krasnojarsko

Sendependa justico kaj homaj rajtoj. La ĉefa rajto kiun li pretas defendi estas la rajto pri laboro kaj digna vivo. Sed ĉu la opozicio promesas ion tiukampe? Realo montras la malon. Gazpromo kaj Rosneft estas frenezaj kiel ĉiuj grandaj konzernoj, sed ĉiuj dungoj estas oficialaj, ĉiuj dungitoj ricevas salajron ĝustatempe, havas feriojn, ofte kun aldonaj premioj, funkcias socialaj programoj por kunlaborantoj kaj iliaj familioj.


Inverse, 90% de etaj kaj mezaj komercistoj dungas siajn kunlaborantojn neoficiale aŭ pagas plejparton de iliaj salajroj kontante por ŝpari monon je impostoj. Iliaj dungitoj ofte laboras sabate, ne havas pagitajn feriojn, eĉ foresto pro sanproblemoj ne estas pagata. Se ili protestas, respondo estas ĉiam la sama: “Iru for”. La komercisto Evgenij Ĉiĉvarkin, nun aktive opoziciumanta el Londono, diris malferme kaj rekte: “Adorantoj de la Labora Kodekso iru al kaco!” Ĉu mirindas ke ordinaraj homoj ne rapidas subteni tiajn opoziciulojn? 

Evgenij Ĉiĉvarkin, la komercisto-opoziciulo

Malriĉa instruistino el ŝtata lernejo havas ŝancon ricevi subvencion por aĉeti loĝejon dum privata lernejo promesas al ŝi nenion krom laboro po 12 horojn tage sen iuj ajn socialaj garantioj. La ordinaraj homoj estas ofte ne multe edukitaj kaj kleraj, sed ili ne estas sencerbuloj kaj kapablas kompreni siajn interesojn. La opozicio fajfas pri ili, do ili fajfas pri la opozicio.


Foje kunlaborantino de mia firmao – virino el prospera familio, tre opozicia kaj nomanta Rusion la polica ŝtato – citis al mi vortojn de iu opoziciulino: “La ŝtato promesas doni po 10 mil rublojn monate al solulaj patrinoj. Sed kion ŝanĝos tiuj 10 mil? Nenion! Anstataŭ nutri malriĉecon la ŝtato devas investi en mezan klason!” Mi respondis koncize: “Por vi tio estas nenio, sed imagu solulan kasistinon en vendejo, kiu gajnas 15 mil monate. Pliaj 10 mil ebligos al ŝi aĉeti vestojn por sia filo, eble eĉ lui apartamenton kaj unuafoje ekloĝi memstare, ekhavi koramikon kaj starigi familion. Tiu subvencio ŝanĝos ŝian tutan vivon!” Mi vidis ke ŝi unuafoje ekpensis pri tio: “Ĉu mi parolas kiel snobo?”


Por ke la bildo estu kompleta, mi aldonu ke 90% de la burĝoj, el kiuj konsistas la opozicio, jam nun profitas de la ŝtata sistemo kaj fakte estas parto de ĝi. La menciita de mi amiko, kies firmaon bankrotis Rosneft, estas filo de eksa grava ŝtatoficisto, kiu akiris grandajn havaĵojn kaj rilatojn dum sia laboro en alta posteno. Nun li havas stabilan enspezfonton, luigante kamionojn kaj aliajn teknikaĵojn al granda konstrua firmao, kiu siavice grandparte estas posedata de la fratoj Rotenberg – oligarĥoj, riĉiĝintaj pro sia amikeco kun Vladimir Putin. Unu el fondintoj de la menciita vojaĝagentejo estas filino de altrangulo kaj edzino de tiu ĉi viro, do ankaŭ ŝia komerco naskiĝis fakte danke al la sistemo, ebliganta transigi publikajn havaĵojn al la poŝoj de privatuloj. 


Resume, mi povas diri ke la nuna konfrontiĝo de la opozicio kaj ŝtato estas batalo de la eta kaj meza burĝaro kontraŭ tiu granda. Ili luktas ne por libereco de la popolo, sed por la rajto melki ĝin. Ĉu mirindas ke la popolo ignoras tiun batalon de buĉistoj kontraŭ melkistoj?

Comments

Post a Comment