Skip to main content

Honkongo – urbo de festantoj kaj manifestantoj

Mi feliĉis vidi la du honkongojn – trankvilan ribelulon tage kaj energiplenan festanton nokte.
Okupu la Centron!
Mi estas avanturema homo, do ĉu mirindas ke jam dum mia unua promenado tra la urbo mi trafis tendaron de la protestantoj apud la registara oficejo?


Mi atente sekvis tiujn eventojn en la ĉina kaj alilanda gazetaro, do post vidi plurkolorajn tendojn surstrate tuj komprenis ke temas pri “Occupy Central”, la honkonga Majdano.


De amaskomunikiloj mi sciis, ke antaŭtage, dimanĉe ĝi estis atakita de la polico kiu provis malmunti barikadojn kaj dispeli la protestantojn, sed tiuj sukcesis rebati la ofensivon.


Mi vizitis la tendaron lunde kaj ĝi jam estis tute trankvila. Dekoj (ĉu pli ol cent?) da tendoj amasiĝis sur du larĝaj stratoj, disdividitaj per griza vico el betonblokoj, ĉirkaŭ duonmetron altaj. Mi certas ke en Rusio neniu atentus tiun baron, sed komfortemaj honkonganoj aranĝis plurloke ŝtuparojn kun apogiloj por senĝene transpasi ĝin.


Estis varma (25 gradoj) sunoplena tago, do multaj tendaranoj sidis ekster siaj provizoraj loĝejoj.


Ili babilis, manĝis, retumis, legis aŭ simple kuŝis surdorse. Iu mezaĝulo arde parolis antaŭ kelkdekoj da aŭskultantoj. Iom for la samon faris svelta junulo en blanka T-ĉemizo.


La tuta spaco plenis je miloj da afiŝoj, rubandoj, flugfolioj en la ĉina kaj angla.


Multaj estis ilustritaj de karikaturoj, kies herooj rekoneblis por lokanoj.


Sur longa betonmuro estis algluitaj dekoj da flavaj plakatoj kun la sama frazo en diversaj lingvoj: “Subtenu la demokration en Honkongo!”


En dekstra supra angulo de la rusa versio estis skribite: “Russian” kaj iom sube “Руссиянский” (blinda transliterado de la angla vortformo). Iu pli sperta korektis poste: “Русский”.


Evidentis ke plejparte temis pri inteligentaj homoj. Ĉiuj kondutis ĝentile kaj pace, neniu minaco senteblis.


Grupeto da samvestitaj knabinoj en blankaj roboj kaj bluaj kravatoj sidiĝis sur dispentrita per devizoj asfalto por tagmanĝi apud oranĝkolora tendo.


Eŭropaspekta ĵurnalistino alvenis kaj ion demandis en la angla, ŝovante inter ilin grandan mikrofonon. Ili respondis kun ĉarmaj ridetoj kaj apudstara kameraisto filmis ĉion.


Aliloke sidis mezaĝulo en loza subĉemizo, pentrante sur granda papero portreton de juna protestanto sur kies nuda brusto estis alkroĉita flava bendo – simbolo de la kontraŭregistara rezisto.


Alia simbolo – ombrelo – ankaŭ renkonteblis ĉiupaŝe, jen pentrita, jen reala.


Inter du viaduktoj altiĝintaj super la tendaro, pendis grandega tapiŝo el multnombraj ombreloj, kroĉitaj unu al alia.


Videblis ke post semajnoj da tendumado aperis sufiĉe evoluinta infrastrukturo. Protestantoj havis eblecojn ricevi elementan kurachelpon, aliri Interreton, preni librojn aŭ ŝanĝi botojn.


En unu loko mi vidis teleron kun surskribo: “Donacu $1”, sed evidente tio estis marĝena afero. Ĝeneralan etoson mi povus priskribi per unu frazo: “Studenta tendaro”.


Tamen la barikadoj, barintaj aliron al la tendaro je ambaŭ flankoj, kontrastis kun tiu paca atmosfero. Ili estis almenaŭ du metrojn larĝaj kaj profesie faritaj, supozeble de estontaj inĝenieroj.


Mi provis puŝi ilin per mano, sed tiu interplektaĵo de ŝtalaj bariloj, bambuoj kaj seĝoj ne moviĝis eĉ je unu centimetro.


Do tiu kvazaŭ mezepoka kastelmurego forigeblus nur per buldozeroj aŭ brigado de konstruistoj.


Post reveni al Rusio mi plu sekvis la eventojn pere de gazetaro kaj kun bedaŭro legis pri interpuŝiĝoj de la protestantoj kaj la polico, kun apliko de larmiga gaso, ruĝa pipro, bastonoj ktp. Tiu epizodo sendube markiĝos kiel nigra paĝo de la honkonga historio kaj grave influos la vivon de la juna generacio.

La nokta Soho
Vesperon mi pasigis en la apuda Soho, kvartalo kiu ŝajnas neniam dormi. Ĝis malfrunokte mi vagadis laŭ stratoj, sur kies labirintoj svarmis plurnacia homamaso.


Policpatroloj staris ĉiuangule, sed mi ne renkontis iujn malagrablaĵojn ĉu de ili, ĉu de iuj fiuloj.


Cetere mi ne profundiĝis ĉi-kaze en mallarĝajn kaj malhelajn interstratetojn. Nu... preskaŭ ne profundiĝis.


Honkongo famas je siaj bankoj kaj nemoveblaĵa komerco, do ambaŭtipaj oficejoj abundis.


Famaj dezajnistoj de la insulo ankaŭ lasis siajn spurojn videblajn surstrate.


Nubskrapuloj glimis en mallumo kaj estis eĉ pli impresaj ol tage.


Sur iu afiŝo mi legis pri ĵusaperinta Fejsbuk-paĝo de nova restoracio. Interesa afero se konsideri ke tiu socia reto estas blokita ankaŭ en Honkongo kaj tio estis inter malmultaj senteblaj signoj de la ĉina unueco.


Aĉetcentroj malpleniĝis kaj preskaŭ ĉiuj enaj vendejoj jam fermiĝis.


Nur preterpasantoj sekvis siajn personajn itinerojn tra vitrumitaj koridoroj.


Mi supreniris laŭ rulŝtuparo al la tria etaĝo kaj subite trafis blankamuran ejon kun granda surskribo “Jesus in the house” kaj iom sube “Evangelical Free Church of China Kong Fok Church”. Preĝejo en supervendejo? Hm, interesa ideo.


Mi neniam revenas laŭ sama vojo, do apenaŭ mirindas ke post kelkhora vagado mi grave distanciĝis de la hotelo kaj pli-malpli konataj al mi lokoj entute.


Iom post iom malaperis homoj, stratoj estis malplenaj kaj mi komprenis ke tute ne konas mian situon.


Unua alparolita de mi junulino dubeme proponis sekvi unu direkton, sed post mia ĝustiga demando ŝanĝis ĝin tiom facilanime, ke mi preferis malaprobi ambaŭ.


Fine mi trovis junulon, kiu sukcesis orientiĝi sur la hotela mapeto kaj tuj rondigis la okulojn. “Vaŭ! Kiom for!” Li sugestis al mi uzi buson, sed kiam mi diris, ke mi ŝatas piediran promenadon li komprenis ke temas pri freneza alilandano kaj konvinkis min uzi taksion, ĉar mi troviĝis ege for de la celita loko.


Kvaronhoron poste mi trafis la hotelon. Mia unua kaj lasta nokto en la urbo-insulo finiĝis.

Adiaŭ
Sekvan tagon mi per taksio atingis la fervojan stacidomon kaj komforte forveturis al flughaveno. Post aranĝi ĉiujn formalaĵojn kaj trovi mian elirejon, mi malŝparis du horojn por plej ŝatata de multaj turistoj okupo – senimposta butikumado. Tute indiferenta al vestoj, juvelaĵoj ktp, mi aĉetis nur kelkajn donacojn por familianoj kaj amikoj (teo, drinkaĵoj kaj similaj).


La plej memorinda por mi estis horloĝo de Swatch, speciale farita por Honkongo kaj vendata nur en tiu ĉi flughaveno.


Danke al tio honkongaj nubskrapuloj kaj blua maro por ĉiam restos kun mi.

Comments