Familia vivo en Havano

Mi revenis dufoje al Vjetnamio kaj Francio, planas reveni al Islando kaj Peruo, sed sola lando al kiu mi vojaĝis pli ol dufoje estas Kubo. Kialoj multas, sed sufiĉas eĉ unu – tio estas sola loko kie mi sentas min hejme. 

Mantilla 
Ĉiu vojaĝo al Kubo estis diferenca de la antaŭa, sed la tria estis la plej specifa. En aprilo 2017 mi enloĝiĝis en ordinara kuba domo rande de Havano, en la urboparto Mantilla, proksimume 15-20 minutojn for de Malnova Havano kaj Vedado.


Tio estas tute neturisma areo, do kiam mia rusa amiko-fotisto venis kaj fotis lernejanojn surstrate, ili gaje kriis kaj montrofingris al li: “Yuma! Yuma!”, kio en la kuba ĵargono signifas eksterlandano


Mi ŝatas Mantilla. Ĝi ne enhavas historiajn aŭ arkitektajn valoraĵojn kiel Malnova Havano, nek modajn klubojn kaj hotelojn kiel Vedado, nek pompajn domegojn kiel Miramar.


Ĝiaj stratoj estas malpli rektaj kaj la lasta grava riparado okazis verŝajne antaŭ jardekoj.


Sed ĝi estas trankvila, havas la plej necesan infrastrukturon kaj homoj ĝenerale estas afablaj kaj amikemaj. 


Tuj kontraŭ nia domo staras mezlernejo kaj apud ĝi bazlernejo.


Rande de la kvartalo situas vendejo de fruktoj kaj legomoj.




Dek minutojn for troviĝas bazareto, simplaj vendejoj, du apotekoj kaj bushaltejo, de kiu je kvin minutoj oni povas atingi lokon, kie funkcias pli granda bazaro kaj vendejo Panamericano.






Polikliniko kaj du terapeŭto-pediatriaj punktoj estas nur kvin minutojn for.


Je la sama piedira distanco vendeblas retkartoj de ETECSA kaj post paŝi pliajn kvin minutojn oni atingas parkon kun WI-Fi.




Resume, tio estas nek la brua urbocentro, nek mizera favelo, sed bona loko por trankvila familia vivo. 

Familia vivo 
Mi forgesis diri ke ekde marto 2017 mia Lisita ne plu loĝas en Guantanamo. Ŝi aĉetis domon en Mantilla kaj nun aranĝas ĝin paŝon post paŝo, baraktante kontraŭ senfinaj kubaj burokrataĵoj, kretinaĵoj kaj totala deficito. Portempe kun ŝi loĝas la gepatroj, kiuj multe helpas al sia amata filineto. 


La domo ne estas speciale granda aŭ luksa, sed mi ŝatas ĝin. Tio estas tipe kuba domo kun du ĉambroj, kuirejo, banejo kaj halo. La plej bela parto de ĝi estas la granda malantaŭa korto, kie kreskas kelkaj arboj – mango, gujavo kaj aliaj verdaĵoj. Tio estas revo de iu ajn infano kaj ankaŭ de la gepatroj, ĉar tie la etuloj povas ludi la tutan tagon sekure kaj komforte. Ni havas grandajn planojn rilate la domon kaj ili jam parte plenumiĝis. Mi certas ke post du aŭ tri jaroj ĝi ŝanĝiĝos ĝis nerekonebla stato, kreskos ĝis du aŭ eĉ tri etaĝoj kaj estos grave modernigita. Tamen jam nun ĝi tute taŭgas por la komforta familia vivo. 


Do kion mi faris en Mantilla? La respondo estas tre simpla: mi vivis. Matene mi manĝis kiel kubano (do de la rusa vidpunkto mi fastis): kukoj aŭ pano kun ĵusfarita suko aŭ akvo el fridujo.


Foje aldoniĝis ovaĵo, sed ĝenerale tio estas malkutima por la kuba matenmanĝo, laŭ sia malabundeco memoriganta tiun en Francio. Tagmanĝo kaj vespermanĝo estas preskaŭ sendiferencaj: rizo kun viando (kokaĵo, porkaĵo, malofte ŝafaĵo aŭ fiŝaĵo), legomoj, akvo kaj suko. 


La kubanoj vespermanĝas malfrue, tre malfrue por la rusoj. En mia lando multaj homoj (speciale inoj) klopodas ne manĝi post la 6a aŭ 7a vespere por eviti grasiĝon. En Kubo estas tute en ordo vespermanĝi je la 11a vespere aŭ eĉ meznokte. Kiam mi rakontis pri la timo de la rusiaj virinoj Lisi kun rido tradukis tion al la panjo kaj ambaŭ miris. 


Tage ni promenis, vizitis geamikojn kaj parencojn aŭ okupiĝis pri hejmaj taskoj. Dum la unuaj tagoj mi provis fari tion same kiel en Rusio, do sen distingi la tagopartojn. “Stano, faru ĉion matene aŭ vespere, sed ne tagmeze. En tiu tempo prefere evitu la sunon” sugestis al mi Lisi kaj mi aprezis la konsilon.


Vere, siesto en la tropikaj landoj estas ne signo de pigreco, sed objektive bezonata periodo. Foje mi dormis aŭ simple kuŝis sur lito kaj meditis aŭ babilis kun mia belulinjo. 


La najbaroj estas homoj afablaj kaj ĝentilaj. Ĉiutage ili ĝoje salutis min de malantaŭ bariloj. La maldekstra najbaro produktas matracojn. De matene ĝis vespere mi aŭdis bruon de liaj instrumentoj kaj vidis lin labori kun siaj helpantoj. Fojfoje li starigis matracon en la malfermita pordego kiel reklamon.


Post vidi min en la korto tra la heĝo li ofte svingis la manon al mi kaj proponis drinki iom da rumo. Post kelkaj tagoj mi lasis flavan plastan glaseton sur mangoarbo por ne reveni ĉiufoje en la domon. 


La dekstra najbaro plejparte ne videblis. Eble li umis ene de sia konstruata domo. Li ĉiam salutis nin kaj permesis grimpi sur lian tegmenton por kontroli akvocisternojn sur la nia.


La plej ĉarma estis najbaro kiu loĝas malantaŭ de nia korto. Li parolas neniun lingvon krom la hispana kaj mi eĉ ne scias kiel li nomiĝas, sed tio apenaŭ malhelpis nian komunikadon. La malalta nigrulo ĉiam ridetis al mi, svingis la manon kaj estis tre amikema.


Foje li forŝovis barilparton kaj geste invitis min eniri. “Mi montru al vi kiel mi vivas” diris li en la hispana. Mi eniĝis en serpentan labirinton de konstruaĵoj, destinitaj jen por homoj, jen por bestoj. En granda stalo kun bova kranio kaj plato “Republica” staris ĉevalo.


Mi eniris kaj ĝi malkontente stamfis, sed la mastro trankviligis ĝin por ke mi fotiĝu kun la bela estaĵo. 


En alia stalo dormetis grandega porkino, kiu same minace eksaltis kaj gruntis post vidi la nekonatulon en sia hejmo. La najbaro karesis ĝin kaj en tiu sekundo videbliĝis kialo de ĝia zorgemo – grego da porkidoj vekiĝis kaj ekkuris senpacience, ĉiu serĉante sian cicon. “Diez?” demandis mi. “Catorce!” sekvis respondo.


Estis tre amuze vidi kiel 14 junaj estaĵoj trotis tien reen, foje grimpante unu sur la alian dum ilia montoforma panjo silente atendis. Kiam plejparto de la gefiloj alkroĉiĝis kaj eksuĉis, ĝi falis surteren por komfortigi ilian manĝadon. La panjo ĉiam estas la panjo. 


En apuda malvasta ejo kuŝis kvar pliaj porkoj, evidente resto de la antaŭa generacio. Mi demandis kie estas la aliaj kaj la viro gaje manstrekis laŭ sia kolo. La kubanoj ŝatas porkaĵon.


La lastaj bestoj kiujn mi vidis en lia korto estis du hundoj. La unua estis samgranda kiel kato (malofte renkontata en Kubo, ĉar la kubanoj ĝenerale malŝatas la katojn) kaj alia estis ĥaskio, kiu observis ĉion de la dua etaĝo de konstruata domo. 


Trairante la domon de tiu ĉi najbaro mi ekvidis jam konatajn al mi figurojn en angulo de eta ĉambro.


Santa Barbara?” – “Jes. Kaj tio estas San Lazaro.


Kaj jen Elegua.


Kaj Oĉuno”.


Ĉio estis aranĝita tre simple kaj nature, kvazaŭ temis pri familianoj aŭ prauloj.


Antaŭ Oĉuno staris ladskatolo de la kuba biero Bucanero kaj kukoj.


Surmure pendis ĉapoj kaj portreto de la filo. 


Mi helpis al la najbaro suprentiri ĉarumon kun sakoj plenaj je ŝtonoj por lia konstruado kaj faris kelkajn fotojn kun li, Salvador (patro de Lisi) kaj liaj infanoj – la ĉarmaj geknaboj.


Ruzmiena knabino malofte vizitis nin, dum la knabo aperis ĉiutage. Tio estas kuba tradicio – veni seninvite kaj senaverte je iu ajn horo. Unue mi miris kaj demandis Lisi, ĉu ni telefonu anticipe, ja estas jam la 10a vespere... sed post vidi ŝiajn mirigitajn okulojn mi rezignis kaj akceptis. Tamen Lisi aplikas tion nur al la parencoj kaj ne tre favoras al la neinvititaj aliuloj. 


Iel aŭ tiel la knabo venis preskaŭ ĉiutage por sidi en balancoseĝo en la halo, spekti programerojn per granda televidilo kaj babili kun mi. “Mia preferata lando estas Ĉinio” sciigis li. Mi diris ke kvarfoje vizitis Ĉinion kaj montris la fotojn en la telefono. La knabo rigardis ĉion tre atente kaj komentis, montrante siajn konojn. En la lasta vespero li venis kiel kutime. “Morgaŭ mi revenos al Rusio” diris mi. “Ĉu vere? Aĥ!” kaj li brakumis min kun elkora bedaŭro. 


La patro Salvador ĉiutage laboris en la korto. En la Okcidento (inkluzive Rusion) oni ofte konsideras macho feblan junulon en ruĝa pantalono kaj kun barbo el moda frizejo. Sed mi vidis Salvadoron, do mi diros al vi kio estas vera macho en la senco vera viro


Malgraŭ siaj 65 jaroj li estas fortika kaj agema. Post matenmanĝi kaj razi sin li prenas vastan subtenzonon, kiu firmigas malsupron de la vertebro kaj eklaboras en la korto. Kion li faras? Ĉion. Purigi, forigi, fosi, ŝoveli, forporti, ripari – li plenumas ĉiujn bezonatajn operaciojn senescepte kaj senhalte. Foje malaperis akvo kaj necesis ĝustigi la akvocisternojn sur la tegmento. Eskalo mankis, do li simple grimpis sur ĉarumon apogitan al muro, alkroĉiĝis permane al la tegmentorando, tiris sin supren kaj post kelkaj sekundoj jam staris apud la cisternoj. Mi ne certas ĉu mi povus ripeti tion same lerte en miaj 44 jaroj. 


Tiel li formikas la tutan tagon kaj nur dum la siesto mi vidis lin ripozi. Tiutempe li kutime sidis en ombro de la korta ĝardeno kaj drinketis rumon, babilante kun parencoj kaj geamikoj. La parencoj venis preskaŭ ĉiutage – seninvite, sed ĉiam akceptataj kun sincera ĝojo. 


Foje ni aranĝis la familian festenon kaj venis almenaŭ 15 homoj – gekuzoj, onklinoj, fratoj.


La atmosfero estis unika kaj vere familia. Homoj eniris kaj foriris tute libere.


Du onklinoj kuiris dum aliaj umis en la domo, babilis, rigardis la etulojn.


Kiam malfruvespere komenciĝis vespermanĝo, mankis lokoj por ĉiuj apud la tablo, sed tio ĝenis neniun.


Iuj manĝis en seĝoj kaj sur divano, aliaj simple atendis sian vicon vigle babilante ie kaj tie.


Poste iu ĉetabliĝis, aliaj foriris kaj ĉio kirliĝis en ĥaoso kies sincera etoso elaĉetis mankon de ordo kaj komforto.


La patro Salvador blagis, dancante kun sia fratino kiun oni vokas per kromnomo China (neniu scias kial) kaj ĉiuj ridis kaj filmis. 


Alian fojon semajnfine venis Corto (ankaŭ kromnomo: Kurtulo), frato de Lisi.


Kiel elektristo li laboris en alia provinco kie ĉina firmao konstruas fabrikon.


La gaja bubo kantis, rakontis historiojn, ŝercis kaj eĉ dancis iomete. “Li estas rakontisto” klarigis Lisita kun rideto.


Dum vespermanĝo li impovizis longatempe kaj ĉiuj ridis.


Mi komprenis ke li mencias ĉiujn ĉeestantojn en sia repaĵo kaj laŭdis lin: “Vi estas kiel Polo Montañez”.


Reago sekvis tuj: “Polo Montañez? Ok” kaj ekkantis ties faman kanzonon. Lia frato Salvador aliĝis kaj ĉiuj ridis multege.

Drinkado
Rimarkindas ke neniu forte ebriiĝis dum tiuj festenoj. Mi eĉ ne unufoje vidis familianojn aŭ aliajn kubanojn en ebria stato. Ĉiuj drinketis, sed kondutis racie kaj ĝentile. Eble al tio kontribuis ankaŭ la kubana rezistemo al la alkoĥolo, ellaborita dum jaroj. 


Mi alportis unulitran botelon da viskio Jameson kaj ĝi preskaŭ tute malpleniĝis dum la unua familia festeno. Foje surtable staris tri plenaj grasetoj kaj mi ŝerce incitis Corto drinki ilin unuglute. La patro Salvador post ioma observado diris rezolute: “Kion oni drinku ĉi tie?!” kaj enverŝis en la buŝon la tri glasetojn unu post alia. Lia rigardo plu estis klara kaj li daŭrigis komunan babiladon kvazaŭ tio estis ne viskio, sed nura akvo. 


Plejparte la kubanoj nur gustumis ĉion sen intenco ebriiĝi ĝis senkonscia stato kiel tio ofte okazas en Rusio. Kiam mi surtabligis botelon da Hennessy evidentiĝis ke neniu antaŭe vidis konjakon, do mi devis iom rakonti pri ĝi. Kuzo Yoendis gustumis iomete. “Kiom ĝi kostas?” Mi diris ke tiu ĉi botelo kostas $60, ja temas pri altkvalita konjako de la plej fama marko kaj aldone pri speciala serio, fabrikita honore al la 250-jara jubileo de Hennessy. “Ĉu mi povus preni pli?” 


Poste mi vidis en kubaj vendejoj Jameson kaj iujn vinojn, inkluzive lokajn. Sed en realo la kubanoj drinkas nur rumon – poiomete, sed ĉiutage. Havana Club estas ŝatata, sed tro kosta, do Lisi aĉetis por la patro Mulata – ankaŭ kvalita, sed malpli kosta. Foje ŝi aĉetis hispanan rozan vinon – speciale por mi, ĉar ŝi scias ke mi ŝatas la ruĝan vinon. Mi proponis ke ŝi malfermu ĝin memstare per korktirilo, kiun ni aĉetis en IKEA en Moskvo kaj klarigis kiel ĝi funkcias. La knabino sukcesis, sed tio estis la unua fojo por la tuta familio kaj la panjo observis ĉion atente kvazaŭ antaŭ ŝiaj okuloj okazis miraklo aŭ lerta truko. 


Inoj foje drinkis crema al ron Aldabó – dolĉan likvoron kun tre afabla gusto. Mi aliĝis, regalis la najbaron kaj poste aĉetis du botelojn por konsumi en Rusio kaj donaci.

Comments

  1. Tre bona artikolo pri mia urbo kiun mi tre ŝatas. Pri la rumo HabanaClub fakte jes kelkaj estas tre multekostaj sed tradicie ni uzas ĝin kun kolao por fari la iom konata "CubaLibre".
    Pri sanktuloj kaj religio ja estas iom kaosa afero sed ĝenerale estas pluraj miksaĵoj, inter afrikdevenaj religioj kiuj iras el mesoj de katolikaj preĝejoj!?
    Pri manĝoj certe estas tiel ĉiutage.

    ReplyDelete
    Replies
    1. Mi amegas Havanon, Kubon kaj la kuban popolon! En sekvaj artikoloj mi rakontos pli detale pri santerio, kuba ekonomio, ĉiutaga vivo ktp. Dankon pro via komento!

      Delete

Post a Comment