Rumo kaj Biblio en Santiago de Kubo

Drinki rumon kaj esplori biblian historion - ambaŭ aferojn mi faris en unu tago en muzeoj de la sama urbo - Santiago de Kubo.

Muzeo de rumo
Tagmeze ni revenis al la urbo kaj provis aĉeti biletojn al Holguín en la busstacidomo. La konstruaĵo impresis – granda, kun altegaj plafonoj kaj... tute malplena. 



Gardistoj ĉe la enirejo enlasis nur veturantojn, do ĉiuj aliaj (ĉefe sintrudemaj taksiistoj) svarmis ekstere.



La sola ebleco aĉeti biletojn estis stariĝi en atendovico en eta halo kaj esperi ke ili haveblas. Cetere Lisi diris, ke nun eĉ tio ne helpos, do ni devos reveni je la sesa. Ĉu eblus rezervi ilin? “Ne, ni devos aĉeti poste”. Ĉu ni povus almenaŭ ekscii, ĉu la biletoj haveblos tiam? “Ne, ni devos reveni kaj demandi denove”. Kion fari? Tio estas Kubo.



Do ni revenis al la urbocentro por plu esplori ĝin. Manĝeto en iu kafejo estis malabunda, sed bona. Inter la ĉefaj vizitindaĵoj, elektitaj de mi, estis la Muzeo de rumo. Ĝi troviĝas en bela unuetaĝa konstruaĵo. 



La ekspozicio estas tradicia, sed bone aranĝita, kun pluraj raraĵoj kaj klarigaj tekstoj (kompreneble nur en la hispana). 



Oni detale prezentas la produktadon de la plej fama kuba drinakaĵo, ĝian disverŝadon kaj distribuadon.



Specialan atenton oni donis al la familio Bacardi. Tiuj hispandevenaj komercistoj elmigris al Kubo en la 19a jarcento kaj faris la veran revolucion en la rumproduktado. 




La ĉipan drinkaĵon de la nigruloj kaj kamparuloj oni transformis em la fajnan delicaĵon inda je la aristokrata tablo. 



Baldaŭ la rumo de Bacardi vendiĝis tra la tuta mondo kaj Kubo iĝis simbolo de tiu ĉi produkto. 



Bacardi  prosperis, ilia influo kreskis kaj unu generacio post alia lasis spurojn en ĉiuj sferoj de la kuba vivo.


Sed venis alia revolucio – jam politika. Unue la familio Bacardi subtenis Fidelon kaj aktive financis la Movadon de la 26a de Julio. 



Sed post fortiĝo de la maldekstrema alo subestre de Che Guevara, la origine naciisma movado iĝis komunisma kaj tio senevite kaŭzis la konflikton kun la plej forta kapitalisma konzerno de la insulo. Bacardi fuĝis eksterlanden, iliaj proprietaĵoj estis ŝtatigitaj.



Nun ili plu produktas sian rumon en Porto-Riko kaj vendas ĉefe en Usono, dum la kuba registaro aliance kun la franca firmao Pernod Ricard vendas la kuban rumon tra la mondo kaj la plej fama marko estas Havana Club



Bacardi plurfoje provis haltigi tiun aktivecon per juĝaj procesoj kaj lobiado. Ili parte sukcesis en Usono, sed fiaskis en aliaj mondopartoj. 



Ĝis nun rumo estas asociata kun Kubo, do la nunaj Bacardi-drinkaĵoj malgajnas tiun ĉi duonjarcentan batalon. 



Evidente la sola vojo estas ne batali kontraŭ Kubo, sed interkonsenti kun ĝi, kion pruvas la tuta historio de la usona blokado.



Malgraŭ ĉio la historio de la Bacardi-familio estas prezentata juste kaj vaste en la ekspozicio. 



Portretoj de ties anoj okupas grandan spacon kaj la vesperto-simbolo de la firmao estas inter la plej impresaj eksponaĵoj.



Fine atendis nin la promesita rumgustumado. 



Mezaĝa viro metis sur la barelon botelon kaj du glasetojn. Vivu Kubo!

Biblia ekspozicio
Nia sekva celo estis la katedralo de Nuestra Señora de la Asunción, kie troviĝas interesa religia muzeo. 



La ekspozicio “Biblio: la Dia vojo en la vojo de homo” estas aranĝita de la Biblia muzeo profesie kaj tute senpartie – nek la religia, nek la ateisma. 



Abundis judismaj raraĵoj, kio plej impresis min. 





Antaŭ iu montrofenestro mi rimarkis judon en kipao, kiu preĝoprete rigardis eksponaĵon, jen iun libreton en siaj manoj, evidente preĝolibron. 



Lisi kiel tipa reprezentanto de sia generacio sciis nenion pri judismo, kristanismo kaj religio ĝenerale. 



Mi iom klarigis al ŝi pri la eksponaĵoj kaj ties kultur-historia fono kaj la inteligenta knabino rapide kaptis la sencon.


Guberniestroj kaj amikoj
Plua promenado tra la urbocentro venigis nin al alia vizitindaĵo – la tiel nomata Balkono de Diego Velázquez. Fakte temas pri la teraso, de kiu malfermiĝas belega vido al la haveno, golfo kaj la malnova urboparto Tivoli. 



La franca nomo apenaŭ mirindas en tiu ĉi orienta urbo. Post la Haitia revolucio fine de la 18a – komence de la 19a jarcentoj miloj da tieaj francaj plantistoj fuĝis al la proksima Kubo. Ili alportis agrikulturajn konojn pri plantado de kafo kaj tabako, metiojn kaj kompreneble la lingvon. Alia heredaĵo, ankaŭ rimarkebla, estas posteuloj de la haitiaj sklavoj, alportitaj de la francaj koloniistoj kaj distingeblaj pro sia karbonkolora haŭto.



La eniro en la balkono estis senpaga, la eksterlandanoj devus pagi nur se ili deziras foti. “Sed vi ne fotos, ĉu ne?” kun ruza rideto trankviligis min Lisita. Jes, certe, mi ja havis personan fotistinon apude!



Post iom ripozi en la balkono de nia casa particular, ĝuante bieron Cristal kaj tiom ŝatatajn de la kubanoj ferajn balancoseĝojn, ni direktiĝis al la apartamento de nia amiko – loka esperantisto Gonzalo, kiu trovis por ni tiun ĉi loĝejon. 



Laŭvoje ni renkontis du aliajn esperantistojn (ho mirinda lando, kie oni povas trafi samideanojn surstrate!). Ĉarmegaj, ĉu ne?



Gonzalo loĝis dek minutojn for, en la dua etaĝo de modesta dometo. 



Neniam mi vidis tiom da esperantaĵoj en unu loko. 



La muroj estis tute kovritaj per afiŝoj de la universalaj kongresoj. 



Bedaŭrinde li mem ne povis vojaĝi eksterlanden, same kiel plejparto de la kubaj samideanoj, do ĝuas la aranĝojn pere de alies rakontoj kaj tiuj memoraĵoj.



Mian atenton kaptis la hundo kun bandaĝita kruro. 



Gonzalo klarigis, ke la besto aperis en lia domo antaŭ duonjaro, kiam li ĉiĉeronis tra la urbo rusajn turistojn el Moskvo



La geedzoj veturis en aŭto kiam tiu koliziis kontraŭ la vaganta hundo. Ili estis tre emociigitaj, portis ĝin al bestokuracisto kaj petis Gonzalon prizorgi ĝin poste. 



Tiel en la domo de la kuba esperantisto aperis la hundeto kun iom specifa nomo – Ruso. Ŝajnas ke nun ankaŭ tiu ĉi ruso fartas bone en Kubo.