Noktaj flugoj ĉiam estas lacigaj, sed mi sukcesis elekti la plej malfacilan itineron. Nu, fakte mi nur sekvis proponon de la plej ofte uzata (kaj ege populara en Rusio) biletretejo Skyscanner. Do mi aĉetis du biletojn – unuan de Bonaero al Santa Cruz de la Sierra (Bolivio) kaj la duan de tie al Limo (Peruo).
Boliviaj doganistoj evidente miris pri tiu elekto. Ili atente esploris miajn dokumentojn ĉe mia nokta alveno kaj eĉ pli zorgeme pridemandis min matene, kiam mi forlasis ĉi landon post sendorma deĵorado en atendohalo. “Kie vi pasigis tiun ĉi nokton?” Diable, en la dua etaĝo de via flughaveneto, kompreneble! Ĉu mi havis alian elekteblecon? Nur poste amikoj klarigis al mi, ke rusianoj devus havi vizon por eniri Bolivion (mi eĉ ne pensis pri tio). Krome tia itinero estas ege stranga, ĉar ĉiuj preferas rektajn flugojn de Bonaero al Limo, do por la doganistoj malfacilis kompreni kion tiu stranga senviza ruso volas fari en ilia lando dum unu nokto? “Neniu uzas Skyscanner en Sudameriko, ĉar ĝi proponas fuŝajn flugojn! Uzu Despegar!” diros al mi poste perua esperantisto Hector Tomás Díaz. Bona sugesto, dankon.


Fakte mia unua nokto en Bolivio estis simplega kaj preskaŭ tute senaventura. Nu, se ne konsideri, ke post eniri la atendohalon kaj paŝi trankvile laŭ la malplena ejo mi ekaŭdis: “Pasajero Estanislav Belov! Pasajero Estanislav Belov!” (hispanlingvanoj malkutimas prononci du konsonantojn komence de la vorto, do ordinare aldonis al mia persona nomo “e”). Mi hastis reen. Kio okazas? “Vi ne prenis vian bagaĝon”. Sed oficistino en la flughaveno Ezeiza certigis min, ke la valizo sekvos rekte al Limo kaj finis miajn pliajn demandojn per lakona: “No, señor, forget!” Bolivianoj nur ridis al tio kaj disetendis la manojn.
La flughaveno kun amuza nomo Viru Viru estis preskaŭ tute malplena. Plejparto da servoj ne funkciis. Mi ne havis bolivian valuton, do nek povis aĉeti ion ajn. Soifo turmentis min. En la dua etaĝo staris plenaj akvoboteloj, sed mankis eĉ unu plasta glaso. Super vakaj masaĝofoteloj pendis sennomaj pentraĵoj de anonimaj aŭtoroj.


Kafejo Cinnabon aromis je cinabo – same kiel tiuj en mia urbo dekmilojn da kilometroj for.


De subplafona televidilo aŭdiĝis konataj sonoj... Ho, tio estas “Mi chico latino” en bolivia reeldono. Vere memstara kaj unika lando.


Cetere prezoj estis same mordemaj kiel en la kapitalisma Argentino. Pri la bolivia socialismo memorigis nur librobudo, plena je eldonaĵoj pri Evo Morales kaj Che Guevara.


Finfine mi trovis apud kafomaŝino vakan ŝtopilingon kaj sukcesis manĝigi mian poŝtelefonon, jam ege malsatan. Mateniĝis.


La vigla tropika suno kvazaŭ elsaltis de sub horizonto kaj jam kvaronhoron poste flamis en la ĉielo. Mi ekflugis al Limo.