Terra Incognita
Tiu latinaĵo plej ĝuste priskribas lokiĝon de Islando sur la mensa mondomapo de la averaĝa rusiano. Plejmulto de miaj samlandanoj eĉ ne scias, ke tio estas insulo kaj multaj konfuzas ĝin kun similsona Irlando. Ili apenaŭ kulpas pri tio, ĉar la nomo de tiu lando videblas nek inter itineroj, proponataj de la rusiaj turismaj firmaoj, nek sur la bretoj de la rusiaj librovendejoj. Post vana serĉado en magazenoj de mia urbo, mi vizitis en Moskvo la trietaĝan “Biblio-Globus”, konsiderata inter la plej grandaj librovendejoj de Eŭropo. En ĝia datumbazo mi trovis, ke la lasta ruslingva libro pri Islando estis eldonita en 2003 kaj ne plu aĉeteblas. Do mi alvenis ĉi landon cerbopura kiel tabula rasa.


La vojo estis pli ol 20 horojn longa: du horojn kaj duonon de Tjumeno al Moskvo, tri horojn al Munkeno kaj fine kvar horojn al Rejkjaviko (plurhora atendado ĉiuloke aldonendas). Nur post forflugi de Munkeno (kies flughaveno mirigis min je sia vilaĝeco) mi alprenis la mapon el antaŭsidloka poŝo, rigardis ĝin kaj (mense) ekkriis: “Diable! Tiom fora insulo!”


Post du horoj aviadilestro ion anoncis, mi esperis ke temas pri baldaŭa alteriĝo, sed anstataŭe aŭdis: “Nia aviadilo preterflugas Skotlandon. Atentu – rekte sub ni troviĝas Glasgovo”. Tio estis nura mezopunkto, komprenis mi kaj unuafoje demandis min: “Al kia diablo vi iras tien?”

Kabaneto Cabin
La flughavenon Keflavík (KEF) mi alvenis la 19-an de julio post noktomezo. Aero estis humida kaj hela. Mi sidiĝis en taksion kaj montris en la Dua Bulteno la adreson de hotelo Cabin al ŝoforo. Feliĉe li bone konis tiun lokon kaj post ĉirkaŭ 40 minutoj mi atingis ĝin kontraŭ nuraj… 90 eŭroj. Islando estas lando ne nur fora kaj malvarma, sed ankaŭ multekosta.


Mi diru kelkajn vortojn pri la hotelo. En la Dua bulteno ĝi estis prezentita kiel “… kun hejmeca etoso” situanta “20 minutojn for de Harpa”. 


Oni povus draste mallongigi la priskribon, se dirus nur ke tiu hotelo havas la plej konvenan nomon. “Kabaneto” nomis mi ĝin karese kaj ĉiuj samloĝantoj tuj komprenis min. Kiam mi malfermis la pordon de mia ĉambro mi estis vere ŝokita kaj tuj prenis la fotilon por registri ĉion – ja neniu vortumado sufiĉus por bildigi tion. Fakte mi sentis min hobito, kiu alvenis sian dometon. La ĉambro estis longa apenaŭ tri kaj larĝa ne pli ol 2,5 metrojn. Se oni starigus duan liton (eĉ same malgrandan), do mankus spaco por valizo. Post malfermi solan fenestreton mi ekvidis… koridoron kaj komprenis, ke mia ĉambro troviĝas meze de la domo, inter du koridoroj, laŭlonge de kiuj viciĝas aliaj ĉambroj. Mi aldonu, ke sur senporda ŝranketo estis alkroĉita antikva bildotuba televidileto kun postkarta ekrano. Aliro al Interreto estis pagenda aparte kaj kostis 13 eŭrojn tage.


Matenmanĝoj ankaŭ estis modestegaj kaj ĉiam la samaj – pano, fromaĝo, kolbaso, tomatoj, kukumoj kaj oranĝoj. Supoj, kaĉoj, normala viando kaj ĉiuj aliaj legomoj kaj fruktoj tute mankis. Vojo al Harpa ankaŭ estis, laŭ mia pritakso, pli longa kaj okupis almenaŭ 25 ĝis 30 minutojn.


Tio estis ĝuinda promenado laŭlonge de la bela kajo, tamen foje mi bedaŭris pri perdo de minimume unu horo kaze de bezono iri al la hotelo kaj reen. Kelkaj kongresanoj diris al mi, ke ili luis apartamentojn multe pli luksajn, situantajn en la centro de la urbo kaj samtempe preskaŭ samnivele kostajn. Do eble sekvan fojon ankaŭ mi pripensu tiun varianton.

Trankvila urbo por komforta vivo
La kongreso estis malfermiĝonta nur la 21-an de julio, do mi havis du tute liberajn tagojn. Tiun eblecon mi uzis por konatiĝi kun la urbo. Resume: Rejkjaviko plaĉis al mi.


Ĝi ne estas aparte bela, antikva aŭ pitoreska. Tio estas malgranda urbeto, kies plej malnovaj konstruaĵoj datiĝas de la mezo de la 20-a jarcento kaj ne apartenas al ĉefverkoj de la monda arkitekturo. Plaĉis al mi etoso de tiu sekura, trankvila, komforta loko. Puraj stratoj, ĉefe du ĝis trietaĝaj domoj, multe da skulptaĵoj, belaj grafitioj, simpatiaj restoracioj kaj interesaj vendejoj.


Homoj aparte menciindas: ĉiam afablaj, korektaj, trankvilaj. Mi neniam vidis surstrate kverelojn, spertis problemojn pri krimuloj aŭ friponoj. Se oni nur enpaŝas la pavimon, do ĉiuj aŭtoj tuj haltas kaj pacience atendas ĝis oni transiros straton. Neniu hupas aŭ des pli veturas, eĉ se oni erare iras je la ruĝa trafiklumo. Eĉ en noktokluboj kaj drinkejoj, kie mi dufoje ĉeestis koncertojn, kune kun amaso de bierumantaj gejunuloj, mi ĉiam renkontis ĝentilecon. 


Se iu hazarde tuŝis min kubute, li ĉiam pardonpetis kaj se iu starigis sakon apude, do li unue demandis, ĉu tio licas. Nur unufoje mi vidis islandajn policanojn surstrate – ili staris kune kun du civiluloj kaj enpensiĝinte rigardis la rompitan vitron, kuŝanta surstrate.


Ŝajne ili dum longa tempo ne vidis tiom gravan krimon, do ne sciis, kion fari ĉi-kaze. Mi aldonu, ke mi, kutime vaganta tra nekonataj urboj plurhore, multfoje revenis hejmen meznokte kaj eĉ pli poste – ĉiam tute senprobleme. En mia urbo mi elirus noktan straton nur kaze de granda bezono, kvankam mi loĝas en la relative sekura urbocentro.


Do lastan tagon mia humoro malboniĝis – mi ne volis foriri de tiu ĉarma urbeto. Laŭ mi plej bona uzo de la kapitaloj de la rusiaj rezervaj fondusoj estus sendi ĉiujn rusianojn al Islando por semajna ekskurso. Estus grava afero por miaj samlandanoj vidi kiel oni povas aranĝi sian vivon – sen nafto kaj gaso, en fora insulo kun malgranda loĝantaro parolanta specifan lingvon. 


Sen ĉionvenkanta “Unueca Rusio”, eterna Vladimir Putin, sintrudemaj ekleziuloj kaj arogaj ŝtatoficistoj, sen stultaj leĝoj, ksenofobio, kontraŭgeja histerio kaj aliaj atributoj de la rusia vivo. Bedaŭrinde rusoj tre malmultas en Islando, vere bedaŭrinde.