Skip to main content

Alveno al Parizo

Meztage mia aviadilo alteriĝis en flughaveno Paris-Charles-de-Gaulle, Parizo. Mi ricevis la bagaĝon, eliris en la halon kaj tuj ekvidis ĉarman vjetnaman junulinon, jam konatan al mi pere de fejsbukaj fotoj – Tran Anh atendis min.
Tran Anh
Ni neniam vidis unu la alian kaj eĉ neniam interparolis skajpe, do temas pri tute hazarda, sed feliĉa renkontiĝo danke al Esperanto. Kiam mi nur planis mian vojaĝon, mi skribis ĉe Fejsbuko ke post la UK en Rejkjaviko mi volus viziti por semajno iun apudan landon, eble Danion. Neniu dano reagis tion, sed baldaŭ alvenis mesaĝo de tiam nekonata al mi vjetnamino. Ŝi skribis ke nia komuna amikino Tran Hoan (pli konata kiel Ĝojo) informis ŝin pri miaj planoj, do ŝi pretas akcepti min en Parizo, kie ŝi studas nun, helpi min kaj gvidi tra la urbo. Bonega propono, ĉu ne? Tiel komenciĝis nia amikeco, kiu esperebele daŭros.


La ĉarma nigrokula knabino tiutempe finis sian unujaran studadon en Sorbono pri la francaj lingvo kaj civilizo. Ŝi rakontis al mi, ke ŝia avino bone konis la francan (kio estis normala afero por tiu vjetnama generacio) kaj ekde 6-jariĝo instruis ankaŭ ŝin. Danke al tio Anh pepas en la franca kvazaŭ birdeto – rapide kaj tute senĝene. La ridetema, sed spiritforta vjeta knabino kun franca animo sincere amas la francan kulturon kaj kompreneble Parizon. Do apenaŭ mi povus imagi pli bonan ĉiĉeroninon tra tiu legendeca urbo.


Rusoj scias ke se oni loĝas en Moskvo, do oni ĉiam havos multege da parencoj kiuj aperados de plej diversaj provincoj por viziti vin kaj kompreneble gasti iomete – vi ja estas parencoj! La sama sorto trafis ankaŭ Anh, kiu agnoskis fari jam dekojn da ekskursoj tra la urbo kaj plurfoje helpis al vojaĝantoj kiel mi trovi loĝejon. Tamen ŝi vere ĝuis tion, ĉar ajnakaze estas bona afero foje renkonti en la fremda urbo homojn, kiuj iel aŭ tiel proksimas al vi – ĉu laŭ naskiĝloko (vjetoj), ĉu laŭ lingvo (esperantistoj).


Interalie ŝi diris al mi, ke ŝi mem faris multajn vojaĝojn tra Francio kaj plejparte aranĝis tion pere de la Pasporta Servo. Francaj samideanoj varme akceptis la junulinon kaj kvankam ĉefe temis pri grizharuloj, ili trovis interesajn temojn por konversacioj. La ebleco trovi almenaŭ iusence proksimajn homojn, eventualajn subtenantojn kaj amikojn en iu ajn lando estas laŭ mi gravega, sed ĝis nun subtaksata avantaĝo de Esperanto. 


Dum mia antaŭjara vizito al Ĉinio mi esprimis tion en la konversacio kun Dennis Keefe en Nankino kaj li ĝenerale konsentis. Se ekzistus iu unueca datumbazo pri esperantistoj pretaj helpi al samideanoj pere de ne nur gastigo (ne ĉiuj havas tian eblecon), sed ankaŭ pere de ĉiĉeronado, veturado, interpretado, konsiloj, urĝa helpo kaze de neatenditaj problemoj (rabado, perdo de aĵo, malfruiĝo al flugo ktp), do multaj homoj pli konvinke povus respondi la ĉiaman demandon: “Por kio vi lernis Esperanton?”

La Défense
Urbo povus esti iom ajn bela kaj fama, sed ajnakaze la unua itinero de ĵus alveninta vojaĝanto gvidos lin al... hotelo. Miakaze temis pri apartamentoj en la fama okcidenta urboparto La Défense


Cetere famigis ĝin ne mia loĝejo (vere modesta, plej simila al studenta komunloĝejo), sed la samnoma komerca centro, kiun oni eniras rekte el la metrostacio. Ĝi etendiĝas je kelkaj etaĝoj subtere kaj estas tiom granda, ke perdiĝi en ties labirintoj estas tute malkomplika tasko. Baldaŭ mi pruvis tion persone, sed pri tiu historio mi parolos iom poste.


La Défense apartenas al serio de la tiel nomataj “grandaj projektoj” de la ambicia François Mitterrand. Mi ne scias ĝuste, ĉu tio estas postsekvoj de la iama Franca imperio aŭ kerna parto de la nacia karaktero, tamen same kiel iam ĉiuj reĝo penis eternigi sin en grandiozaj palacoj kaj fajnaj artaĵoj, do nun la francaj prezidantoj klopodas enskribigi sian nomon en la historio pere de iuj grandskalaj faroj, feliĉe ĉefe en la kultura sfero.


Realigado de tiu ĉi projekto daŭris plurajn jarojn. Fine de la 1980-aj ĝi haltis kaj multaj investantoj rezignis je ĝi, ĉar tia arkitekturo estis konsiderata kontraŭhoma. Tamen finfine ĉio solviĝis kaj nun ni povas ĝui (aŭ teruriĝi) tiun kolosan konstruaĵaron – veran signon de sia epoko. Tuj post eliri de la komerca centro surteren ni trafis la strangan monumenton – plurmetran... fingron, kiu altiĝis strikte vertikale montrante al la ĉielo. “Do por vi ne estos problemo trovi la metroon, – ride komentis Tran Anh. – Vi nur devos trovi la fingron!”


Ĉirkaŭaĵoj bone laŭis tiun artaĵon. Nubskrapuloj amasiĝis kvazaŭ ŝtalglacaj gefratoj de la fingro-komandanto. Maldekstre supriĝis la kolosa blanka Granda Arko de La Défense, krucigita de pluraj ŝtalaj ŝnuroj. 


Placoj kaj placetoj sekvis unu la alian, kunligitaj pere de ŝtuparoj kaj eskalatoroj. Modernaj skulptaĵoj aspektis kvazaŭ postsignoj de iu alilanda civilizo, memorigante “Pikniko ĉe vojarando” de la Strugackij-fratoj


Tiu ĉi eble ne kontraŭ-, sed tute evidente ne-homeco aparte sentiĝis dum miaj noktaj revenoj, kiam preterirantoj preskaŭ tute mankis kaj nur pala lumo de lanternoj heligis la ĉirkaŭaĵojn kaj tutdiurne funkciantaj eskalatoroj malice grincis portante neniun kvazaŭ en iu apokalipsa filmo.


Mia loĝejo situis en strato Avenue Leonard da Vinci, 23 – nur 7 minutojn for de la metrostacio. Pluretaĝa domo. Unue oni malfermas per ŝlosilo enirejon, poste la halon kaj fine loĝejon mem. Mi okupis unu ĉambron de la duĉambra apartamento. Malgranda, sed sufiĉe komforta ĉambro kun vasta lito, tablo kaj seĝo, kiu anstataŭis mankantan ŝrankon. Klimatizilon anstataŭis balkona pordo. Malvarmigilo, elektrofornelo kaj mikroonda forno troviĝis en komuna kuirejo (mi neniam uzis ilin). La alian ĉambron okupis junaj vjetnaminoj. Mi malofte vidis ilin, nur aŭdis ilin babili ĝisnokte en sia lingvo. Do loĝejo modesta, sed sufiĉe konvena por senkaprica vojaĝanto kiel mi kaj tute laŭa al sia kosto je 12 eŭroj tage. Iomete mirigis min manko de viŝtukoj kaj speciale manko de seruro en mia ĉambropordo. Sed mi ja havis sendratan Interreton kaj tio elaĉetis aliajn mankojn.

Comments