La Granda Ĉina Muro: impresa lacigejo

Ĉu eblas viziti Pekinon kaj ne vidi la Grandan Ĉinan Muron? Mia sperto konfirmas tion, sed ĉu tio povos daŭri jarojn? Malgraŭ lamentoj de mia dorlotita rusia akompano mi aprobis la proponon kaj sekvan matenon ni ekis al Badalingo – la plej proksima al la ĉefurbo kaj adaptita al vizitado parto de la famega konstruaĵo.

La veturado estis ne tro longa, ja temas pri nuraj 80 km, kio apenaŭ rimarkeblas konsiderante bonegajn ĉinajn ŝoseojn kaj komfortajn modernajn aŭtojn. Ni haltis ĉe parkumejo en montaro, plena je aliaj aŭtoj kaj busoj. 



Apude videblis amuza bazareto, kie krom tradiciaj magnetoj kaj aliaj suveniroj troveblis ankaŭ verdaj armeaj peltoj kaj ĉapoj kun ruĝa stelo surfrunte. 



“Ili estas lueblaj, prenu!” insistis Long Zhang



Dum iu tempo mi malzorgeme rifuzis lian proponon, esperante ke la cxapo sufiĉos, sed plia blovatako ŝanceligis mian bravecon. “Siberiano estas ne ulo kiu ne sentas malvarmon, sed ulo kiu varme sin vestas” diras la siberia proverbo. Do mi decidis sekvi tiun tradicion ankaŭ en Ĉinio. Feliĉe!



Vestitaj kiel armea patrolo ni ekis al la fortikaĵoj. Mi ne rakontu detale pri la Granda Ĉina Muro, kies bazan historion konas evidente ĉiu leganto. Tiu preskaŭ 9000 km longa (se konsideri ĉiujn branĉojn – ĝis 21 000 km) defendaĵo povas esti pridiskutata de la milita vidpunkto, sed ĝi sendube enkorpigas sencon de la ĉina spirito – obstina, forta kaj preta al realigo de la plej kolosaj projektoj. 



Badalingo estis konstruita en 1504-1505, dum regado de la dinastio Ming por protekti montopasejon Juyongguan kaj gardi sudan aliron al la ĉefurbo. La muro pasas ĉi tie sur alteco ĉirkaŭ 1000 metrojn super marnivelo, sed tio apenaŭ senteblas, do mi ne anhelis kiel en Kusko kaj Maĉupikĉuo. Jam en 1957 ĝi estis malfermita al turistoj kaj tiel iĝis la unua kaj plej vizitata parto de la Granda Ĉina Muro. 



En 1972 laŭ tiuj padoj promenis la usona prezidanto Richard Nixon dum sia mejloŝtona vizito. Lin sekvis Margaret Thatcher, Ronald Reagan, Miĥail Gorbaĉov kaj pluraj aliaj ŝtatestroj. Niaj nomoj apenaŭ aldoniĝos al tiu gravula listo, sed la impresoj sendube gravuriĝos en nia memoro.



Unue ni marŝis al la muro mem, kiu situas dek minutojn for. Supreniro akompane de kolera ventego baldaŭ komprenigis al ni, ke lui varmajn vestojn estis saĝa decido. Pro manko de tempo ni preteriris konstruaĵojn en kiu troviĝas kinejoj, legejoj kaj aliaj rilataj servoj kaj rekte direktiĝis al la muro mem.



Ni iom haltis nur ĉe la monumento al skigardsitoj de la Ming-dinastio – vere specifa kaj bela skulptaĵo. Farita el polurita ŝtalo, ĝi brilas sub sunaj radioj kaj estas spektinda de ĉiuj flankoj. 



Oni povas imagi kiel tiuj bone trejnitaj graciuloj kun glavoj malantaŭ dorsoj gracie glitis laŭ montaj deklivoj, observante ĉirkaŭaĵojn, esploritajn dum plurjara militservado.  Ĉu mi ekdeziris restariĝi sur skiojn, lastan fojon uzitajn en mezlernejo? Hm, pripensinda afero.



Post trapasi altan pordegon ni eniris larĝan placon, ĉirkaŭitan de unuetaĝaj vendejoj kaj kafejoj. Varma teo estis tre bonvena. Sed ĉu ni haltos ĉi tie? Kompreneble ne. 



Piedoj jam portis nin supren, laŭ ŝtona ŝtuparo, trotita dum kvin jarcentoj per milionoj da plandumoj. Feliĉe la muro ĉi tie estas ne tre alta (averaĝe 7,8 metrojn), do jam post kelkaj sekundoj ni povis vidi la unikan panoramon, kiu allogas vizitantojn de la tuta mondo. Ĉu ĝi estas bela? Ne. Ĝi estas belega!



Imagu montaron ĝis horizonto, bluan ĉielon super ĝi kaj larĝan ŝtonan muron, kiu serpentumas ambaŭdirekte, de turo al turo por perdiĝi ie for. Tiu ĉi parto estas longa je 12 km kaj havas 43 turojn. 



Nur 3,74 km kaj 19 turoj estas restaŭritaj kaj viziteblaj, sed eĉ tio forte impresas kaj donas bonan bildon de kolosaj fortoj kaj konstruaj talentoj, aplikitaj por realigi tiun ĉi tipe ĉinan laŭ sia skalo projekton.



La muroj estas ne tre altaj, tamen sufiĉe larĝaj (6 metrojn) por ebligi samtempan rajdadon de kvin ĉevaloj aŭ marŝadon de dek soldatoj. 



Ĉio estas farite laŭe al defendokonstruaj reguloj, do mi vidis la samajn pafotruojn kaj krenojn kiel en fortikaĵoj de Tobolsko, Kubo (Havano, Santiago de Kubo, Baracoa), Lillo kaj Luksemburgo.



Ni marŝis je unu direkto, foje haltante por esplori turon aŭ rigardi tra paftruo. Vizitantoj malabundis, sed irejo estis oblikva – jen supren, jen malsupren, denove supren... 



Post dek minutoj mia rusia akompano plendis kaj ĝemis kien infano: “Tro laciga... jam... malvarme... vento... ĉu ni revenu?” 



Sekvan fojon mi esperas viziti tiun ĉi lokon kun mia familio. Cetere poste mia ĉina amikino (pli ĝuste – armena junulino el Tjumeno, edziniĝinta al ĉino kaj nun loĝanta en Pekino) diris, ke ni estis bonŝanculoj veni al Badalingo februare, ĉar somere homoj svarmegas tie kaj apenaŭ eblas eĉ moviĝi surmure. 



Ŝi preferas viziti alian parton de la muro, ne restaŭritan, sed proksiman al somerdomo de ŝia ĉina amikino kaj preskaŭ tute libera de turistoj. 


Mi ĉiam diras, ke Ĉinio estas ne lando, sed aparta mondo, do oni povas esplori ĝin dum la tuta vivo kaj ĉiam trovi surprizojn.

Comments

  1. Interesa vojaĝo. Ĝojigis min, ke homoj kreas tiom da Esperantaj artikoloj.

    ReplyDelete

Post a Comment