Plejparto da homoj en Rusio scias preskaŭ nenion pri Peruo. Se demandi ilin, kio estas interesa en tiu ĉi lando, 99% elbuŝigos nur unu vorton: Maĉupikĉuo. Bonega respondo, mi subtenas!
Vojo al Maĉupikĉuo
“Sinjoro! Rapidu, sinjoro! Ni tardas!” Feliĉe mi vekiĝis je la kvara matene, duonhoron antaŭ la tempohoro destinita por busetalveno, do tuj elsaltis el la lito. “Ni tardas, sinjoro!” tumultis mezaĝa ino en jako. “Sed Anita diris al mi, ke la buseto alvenos je 4-30?!” – “Ni tardas, sinjoro! Rapidu!” ŝi apenaŭ aŭskultis min. Fulmrapide mi surŝultrigis la jakon, ŝovis en poŝojn plej bezonatajn aĵojn, rulis al la hotelposedantino la valizon kaj fordonis ŝlosilon de la ĉambro. “Ni tardas, sinjoro!!!”
En la malluma buseto jam sidis deko da turistoj. Kolektinte kelkajn pliajn pasaĝerojn, ni ekis for. Post du horoj la buseto atingis fervojstacion. Tie ni pasigis almenaŭ duonhoron aŭ eĉ pli, atendante nian trajnon. Ĉu tiom tumulta foriro baziĝis sur iamaj problemoj survojaj aŭ estis nur plia signo de ĉiama senordeco, kiu tiom samigas la sudamerikanojn kaj rusojn? Mi ne scias.
La trajno de PeruRail estis brile blua kaj tre komforta. Baldaŭ post entrajniĝo servistoj alportis al ni teon kaj pakaĵetojn kun nuksoj. Veturado okupis pliajn du horojn. Jam heliĝis, do mi povis ĝui admirindajn montojn, de kies supraĵoj lante descendis nebulo.
Post eltrajniĝi ni trafis etan placeton, sur kiu staris pluraj homoj kun ŝildoj enmane. Mi rememoris vortojn de Anita: “Vin renkontos homo kun blua ŝildo (ŝi diris: “rubanda celita”) kun surskribo: “Grupo Washington”. Tiel okazis.
Mia grupo konsistis el okcidentuloj, eĉ unu ruso mankis kaj ĉiuj teniĝis tre apartece, do neniuj kontaktoj inter la grupanoj okazis. Cetere tio apenaŭ gravis, ĉar nia grupiĝo estis bezonata nur por konduti nian gregon al... longega atendovico, kiu etendiĝis trans ponto en urbeto Aguas Calientes. Antaŭjare mi pasigis du horojn, atendante eniron al la Versajla palaco, do apenaŭ estis grave mirigita. Sed mi almenaŭ komprenis, kio kaŭzis tiom fruan forveturon. En tiu ĉi atendovico mi pasigis horon kaj duono.
Finfine ni enbusiĝis kaj ekis al Maĉupikĉuo mem. La vojo serpentis ĉirkaŭ montoj rande de abismo, bela kaj terura samtempe.
Fojfoje du busoj renkontiĝis kaj tiam ili haltis por iom post iom preterrampi unu la alian. Ni haltis ĉe iu placeto. Denove atendado, nun ni atendis formiĝon de grupoj.
Mi uzis tiun tempon por aĉeti en apuda kafejo sandviĉon kaj bieron, sed ne sukcesis fini la manĝon – jam tempis eniri.
Gardisto haltigis min: “Sinjoro, vi ne rajtas eniri kun biero kaj manĝaĵoj”. Tiel mi eksciis, ke Maĉupikĉuo estas plu konsiderata sankta indiana loko, do respektata kaj gardata laŭe al sia statuso.
Do se vi iros tien zorgu aranĝi ĉion antaŭe – en la antikvejo mem mankas iuj ajn signoj de la moderna civilizo, inklzuive de manĝejoj, trinkejoj kaj necesejoj. Vi rajtas trovi ĉion ĉi ekstere, do eliri la sanktejon kaj poste reveni kun sia bileto. Bona kutimo, mi ŝatas.
Maĉupikĉuo – urbo de l’montoj kaj suno
Post komenciĝis la ekskurso, mi rimarkis iun fuŝon – eĉ ne unu vorton mi komprenis. Ĉar mi ĝenerale malbone komprenas la hispanan. Kie estas la anglalingva grupo, promesita al mi? “Oh, sinjoro...”. Post kelkminuta klopodado oni interkonsentis kun iu anglalingva ĉicerono, kiu jam gvidis grupon iom pli supre, kaj mi aliĝis ĝin.
La ekskurso estis bona – informriĉa (mi komprenis nur parton, sed eĉ tio sufiĉis) kaj profesie aranĝita. La mezaĝa ĉiĉerono parolis metodie, sed ne monotone, donis priskribon detalan, sed ne superŝarĝis nin je ciferoj kaj nomoj. Fine mi kore dankis lin kiel iaman kolegon mian kaj li reciprokis.
Kion mi diru pri Maĉupikĉuo mem? Ĝi estas superba, mojosa kaj majesta samtempe. Imagu verdajn montosuprojn kiuj viciĝas je senfina nombro kien ajn etendiĝu via rigardo. Blanka nebulo kuŝas sur ili kaj sobiras kirliĝante. Nur ĉi tie oni povas ĝuste kompreni ĉiĉeronajn vortojn: “Ni adoris montojn, ĉar la montoj estas niaj protektantoj”.
Supraĵo de unu monto estas iom glatigita kaj tute kovrita je konstruaĵoj, pli ĝuste – de sentegmentaj domskeletoj, kiuj formas stratojn kaj kvartalojn de la iama indiana urbo.
La ĉiĉerono klarigis, ke liaj antaŭuloj enloĝigis la montosupron por eviti danĝerajn terglitojn, kiuj povus pereigi loĝlokojn ĉe monta malsupro. Ili konstruis terasojn por fiksi terpecojn kaj ebligi kultivadon de plantoj sur deklivoj. Mi rimarkis riveron, fluanta funde de intermontejo.
Akvoputoj ne videblis. “Ĉu ili prenis akvon de tie?” demandis mi. “Ne, certe ne! – emociiĝis la ĉiĉerono. – Tio estus neimageble peniga tasko. Indianoj prenis akvon de rojoj, kiuj plu fluas sur apuda monto” kaj fingromontris al la monto, sur kies deklivoj trankvie paŝtis sin lamoj.
“Ĉu tio estas alpakoj?” interesiĝis iu. “Ne, neniuj alpakoj en Maĉupikĉuo! Nur lamoj”.
La sama timo antaŭ tertremoj sekvigis iom lozan masonadon de muroj. Kaze de kataklismo la ŝtonoj povus moviĝi, kio evitigus fendiĝon de la konstruaĵoj.
Fakte estus malĝuste konsideri Maĉupikĉuon la plej granda indiana sanktejo, des pli ĉefurbo entute. Ĝi estis sufiĉe ordinara urbo de la Inkaa imperio. De ĉiuj urboflankoj etendiĝis vojoj, laŭlonge de kiuj staris aliaj urboj, ne malpli gravaj.
Ĝian famecon kaŭzis ĉefe hazardo, pli ĝuste fakto, ke post alveno de la hispanaj konkerantoj lokanoj forlasis ĝin kaj ĝangalo rapide reokupis iam forprenitan de ĝi lokon. Dum pluraj jarcentoj la senhoma Maĉupikĉuo estis kaŝita de homoj kaj preskaŭ tute forgesita de ili. Hazarde retrovita en 1911 de la usona esploristo Hiram Bingham, Maĉupikĉuo iĝis destincelo de multaj arkeologoj, tereno de pluraj sciencaj esploroj kaj retrovoj.
Kusko estis multe pli grava por la indiana kulturo kaj historio, ĉar ĝi estis ĉefurbo de la Inkaa imperio, sed post esti okupita de hispanoj ĝi estis tute rekonstruita kaj, kvankam plu bela, nun konservis apenaŭ 5 % de la indiĝenaj konstruaĵoj. Do se vi volas vidi Peruon de la hispanaj konkerantoj – vizitu Kuskon. Se vi volas konatiĝi kun la indiĝena urbo de la antaŭkolumba epoko – iru al Maĉupikĉuo.
Mi trapaŝis ĉion. Ĉie mi estis kaj ĉion vidis. Mi rapidis supren kaj atente descendis laŭ ŝtonaj ŝtuparoj por ĉion esplori, palpi, trasenti. La urbo estis pura kaj prizorgata. Ĉie svarmis turistoj. Ie kaj tie laboristoj masonis kaj morteris antikvajn murojn. Super unu domo estis rekonstruita tegmento, samaspekta kiel tiu de antaŭ kelkaj jarcentoj.
Renkonteblis sanktejoj (plej ofte tio estis restaĵoj de krudaj montoŝtonoj), ĉirkaŭbaritaj kaj foje gardataj por ke neniu tuŝu ilin.
Apud plej granda sankta ŝtono staras du ŝedoj, zorgeme rekonstruitaj laŭ antikva teknologio.
Ni paŝis en ties ombron kaj tuj eksentis afablan malvarmon, en kiu antaŭ jarcentoj partoprenantoj de la sanktaj ritoj kaŝis sin de la ardanta suno.
Proksime verdis iuj arbustoj kaj herboj. "Rigardu, - atentigis la ĉiĉerono, - tio estas kokao. Ne konfuzu ĝin kun kokaino! La lasta estas kemiaĵoj, kiu enhavas plurajn nocajn substancojn, en kerosenon oni foje aldonas. Kokao ja estas saniga planto, kiun ni ĉiam uzis en kuirarto kaj medicino. Ĉu vi rimarkis, ke en la montaro renkonteblas pluraj maljunuloj kiuj portas sakojn po 50-60 kg pezajn? Tio eblas ĉar ili ĉiutage trinkas teon kun kokao! Ĝi preventas fortigas la ostojn kaj osteoporozon".
Ĉiam pli varmegis. Mi demetis la jakon kaj ŝvitanta plu grimpis supren kaj malsupren. Turistoj evidente alvenis ĉi tien de la tuta mondo. Mi vidis grupojn, gvidatajn de ĉiĉeronoj en la angla, hispana, japana, germana, franca lingvoj. Eĉ ne unu ruso renkontiĝis.
Maljunuloj ne maloftis, kvankam mi agnoskas, ke tio ne estis facila promenado eĉ por mi, relative fortika kvardekjarulo. Iuj bariloj kaj apogiloj mankas, do ĉiu atentu mem pri sia sekureco.
Mi grimpis supren kaj dekstren por atingi la tiel nomatan “inkaan ponton”. Supre mi trapasis lignan barilpordon kaj estis haltigita de servisto. “Sinjoro, enskribu vian nomon kaj horon de la eniro en ĵurnalon” li diris. Post tiu ĉi posteno iuj ajn servistoj kaj gardistoj mankas, do oni registras ĉiujn enirintojn por kontroli, ĉu iu restis tie post fermohoro. Maljuna ĉinino penis interkompreniĝi kun la servisto. “Je kioma horo foriros la lasta buso?” demandis ŝi en la angla. “Treinta y cinco” respondis li hispane. “Je la kvina kaj duono” klarigis mi angle. “Ĉu?! Sed oni diris, ke tio okazos je la sesa kaj duono!... Sinjoro, – ŝi turnis sin al mi. – Mia filino kun sia edzo restis tie. Do se vi renkontos du ĉinojn (ŝi montris al sia vizaĝo), bonvolu averti ilin, ke la buso foriros unu horon pli frue!” La servisto kapojesis: “Sí, señor, treinta y cinco”.
Mallarĝa pado sinuis ĉirkaŭ montoj. Maldekstre altis ŝtona muro, dekstre faŭkis abismo, en kies fundo rapidis vigla rivero. Malproksime videblis iu loĝloko kaj eventuale hidrocentralo. Foje aperis siaspecaj ŝtonbariloj, ĉefe ornamaj.
Mi petis iun junulinon foti min sur fono de tiuj belaĵoj kaj ŝi enigme eksvingis fotilon en la manoj – tiel mi eksciis, ke mia iPhone povas fari panoramojn. Ho, jen evidente la menciitaj ĉinoj. “Nihao! Via patrino petis...” Espereble ili komprenis mian anglaĉon.
Mi paŝis eble dek aŭ dekkvin minutojn, kiam la vojo finiĝis, pli ĝuste alvenis al ligna barilo, malzorgeme aranĝita.
Malantaŭ ĝi videblis la Inkaa ponto – kelkaj lignotabuloj, metitaj trans la abismon. Post ili la pado daŭris, malaperante en ĝangalaj kreskaĵoj kaj reaperante poste sur fora deklivo.
Mi ne riskis superpasi la barilon, konsiderante tion stulta afero. Ajnakaze mi apenaŭ povus iri for pli ol kelkdek metrojn, ĉar la sekva vojero estis videble malzorgata kaj ruiniĝanta.
Do mi nur haltis por iom da tempo kaj imagis, kiel antaŭ jarcentoj laŭ tiu ĉi pado paŝis loĝantoj de Maĉupikĉuo. Ili aspektis pli-malpli same kiel la nunaj indiĝenoj kaj piediris, ĉar rajdobestoj ankoraŭ mankis al ili. Mia vojo de Kusko al Maĉupikĉuo okupis ses horojn (inkluzive de atendado).
Ĉu multe? Ili apenaŭ konsentus pri tio. En ilia mondo ĉiu vojaĝo mezuriĝis en tagoj, ne en horoj. Do ili ekis frumatene kaj paŝis atente, sed senhalte por antaŭ vesperiĝo atingi iun loĝatan areon, aŭ almenaŭ kavernon aŭ kabaneton, kie ili povus tranokti. Ili ne komprenis eĉ unu lingvon el pluraj nun aŭdeblaj ĉi tie, sed ili vidis la samajn montojn kaj riveron kaj spiris la saman aeron, brunigataj de la same senkompata suno.
Poste mi provis viziti alian, maldekstran supraĵon, sed tiea barilo jam estis fermita.
Je la kvina vespere Maĉupikĉuo fermiĝis. Malantaŭ la elirejo mi trovis la jam bone konatan bildon – plurcenthoma serpento etendiĝis laŭlonge de la vojo. Mi obeeme alkroĉiĝis al ĝia vosto por pasigi tie plian horon kaj duono.
Ĉiuj jam ege lacis, do atmosfero estis nervoza kaj ne tre amikeca. Kiam grupo da azianoj provis okupi forirontan buson preter sia vico, kelkaj viroj atakis la buson, batis ties flankojn kaj laŭtis proteste.
Ŝoforo, evidente embarasita, konfuzis la antaŭan kaj malantaŭan transmisiilojn, la buso moviĝis malantaŭen kaj kun brua krako trafis alian buson. Tumulto plifortiĝis. Finfine alkuris oficistoj, kiuj dissolvis la aferon kaj restarigis la ordon. Mi apenaŭ mirus, se tio okazus en Rusio, sed eksterlande... hm, eventuale ni havas pli da simileco ol ni supozas.
Vespero en Aguas Calientes
Anita diris, ke oni povus reveni al Kusko en la sama tago, sed konsilis al mi tranokti en Aguas Calientes por eviti danĝerojn de la nokta vojaĝo.
La urbeto estas eta kaj senescepte porturisma. Laŭlonge de ĉiuj malmultnombraj stratoj viciĝas suvenirvendejoj, restoracioj, masaĝejoj ktp. Mi vespermanĝis per alpakaĵo en ruĝa vino. Bonega elekto.
Amuzaĵoj apenaŭ haveblis en tiu dormema loko, do mi decidis gustumi unu el malmultaj – lokan varmofonton. Apud mia urbo Tjumeno troviĝas pluraj varmofontoj, kelkaj el ili famas tra la tuta Rusio. Sed unua mia vizito al tia loko okazis en Peruo. Amuza afero, ĉu ne?
Mi paŝis supren laŭ la ĉefa strato, laŭlonge de kies dekstra flanko vigle kirlas rivero kun ŝtonoza fundo kaj en ties fino trovis cellokon. Kompreneble mi ne havis bansandalojn, nek viŝtukon, do luis ĉion surloke, senvestiĝis kaj fordonis la aĵojn al deponejo. La fontejo konsistis el kelkaj basenoj diversgrandaj. En iuj homoj malmultis, sed mi tuj komprenis kialon – akvo en la ujoj estis malvarma. La plej varma baseno estis plenplena. Mi descendis laŭ ŝtuparo kaj sinkis en malhelan likvaĵon, kiu apenaŭ kovris min ĝisbruste. Kion fari plu? Vizitantoj plejparte alvenis akompane de geamikoj, do ili babilis, petolis aŭ amindumis lumigitaj de malserena elektra lumo. Mi sentis min strange, kvazaŭ teosaketo, enakvigita. Post apenaŭ duonhora vegetado mi ekis for.
La kapo agrable svenetis pro la ruĝa vino, la korpo feblis post la varmejo, do kiam mi trafis en la sama strato ŝildon “Masaĝejo” mi tuj komprenis, ke tio estos la plej kovena fino de la tago. La ejo estis malgranda, sed pura kaj bone aranĝita. Brunhaŭta junulino perfekte plenumis sian rolon.
Mi diris ke ŝia tekniko memorigas al mi sperton en vjetnamaj masaĝejoj kaj ŝi gaje respondis, ke ŝia instruisto lernis en Vjetnamio, do ŝi kombinas ankaŭ tiean masaĝteknikon. Ŝi provis diveni mian originlandon: “USA? France? Alemania?” – “Russia” – “Ho, mi supozis!!!” Sed jen eksonis sonorileto – alia kliento jam atendis ŝin.
Fine malstreĉigita mi lante paŝis laŭ la stratoj. Lumigita stadiono plenis je gejunuloj, kiuj ludis futbalon.
Tiu sportemo de malriĉaj infanoj en triamondaj landoj fascinis min unuafoje en Vjetnamio. Bona vojo, knaboj, vere bona. Mia hostelo situis en malluma strateto. Ĝi estis pura kaj mia ĉambro nur unulita. Ĉu mi bezonis ion pli? Dormi.
Comments
Post a Comment