Kiel atingi la urbon
Denove taksio, flughaveno, registriĝo, enaviadiliĝo.


En atendovico antaŭ mi staris grupo da cirkaj artistoj en koncertaj kostumoj. Moviĝema klaŭno turnis sin al mi: “Where are you from?” – “Russia” – Ho, Russia! Davaj, davaj, davaj! (ek, ek, ek!)” li subite transiris al la rusa kaj mansvingis, invitante min antaŭi ilin. Poste li ion ŝercumis al aliuloj, brakumis reklamforston de Peruvian Airlines por ke ridemaj stevardinoj fotu lin kaj fine forprenis porteblan sendoricevilon de gardisto kaj ion anoncis per ĝi.


La aviadilo estis eta kaj ludilaspekta.


Ĝi tremis duonon de la flugo, sed mi neniam timis la flugojn kaj ne havas rilatajn sanproblemojn, do simple fajfis pri tio.


En la flughaveno de Kusko jam atendis min José Boris Kehuarucho Paullo – loka esperantisto, kies telefonnumeron donis al mi Carlos. Silentema kaj flegma, li grave helpis al mi akomodiĝi en tiu tute nova medio, pro kio mi kore dankas lin.


Per buseto ni atingis la centron de la urbo. Laŭ loĝantaro ĝi estas same granda kiel mia denaska urbo Tjumeno, do havas proksimume 600 mil enloĝantojn. Sed tio apenaŭ kredeblas, kiam oni vidas longajn vicojn de grizaj duetaĝaj dometoj kaj pavumitaj stratoj, laŭ kiuj paŝas modestaspektaj lokanoj. Cetere mi rememoris vortojn de Julio Enrique Zevallos Gómez, ke eĉ en Limo nur dum lastaj jaroj aperis konstruaĵoj pli ol kvinetaĝaj, kion kaŭzas ĉiama tertrema danĝero.


Post mallonga vizito al parencoj de Boris kaj fulmrapida renkontiĝo kun lia neveto ni ekis al la centro.


Mi ne mendis hotelon anticipe, do ni simple paŝis kaj gapis tien-reen. Mi ne havis altajn pretendojn, do petis nur apartan ĉambron kun duŝejo kaj necesejo. Tro granda postulo por lokaj hosteloj. Post konsulti almenaŭ kvin el ili, mi diris, ke ne volas plu perdi valoran tempon, do pretas akcepti ajnajn kondiĉojn.


Rande de la turisma urbocentro ni trovis iun hostelon, sufiĉe aĉan kiel ĉiuj tiaspecaj gastejoj en la triamondaj landoj, sed akcepteblan por mia senpretenda gusto. Oni proponis al mi lokon en kvinlita ĉambro, sed neniu ĉeestis tiunokte, do mi apartamentis sola en relativa komforto. Post pagi bagatelaĵon (10 aŭ 15 dolarojn) mi ekis eksteren por konatiĝi kun la urbo.

Ĉu vi manĝis cuy?
Ankoraŭ laŭvoje al tiu ĉi gastejo nin kontaktis nigrahara junulino kun krudaj vizaĝtrajtoj kaj vigla parolo. Boris klarigis al mi, ke ŝi proponas vojaĝon al Maĉupikĉuo kaj evidente temas pri bona proporcio inter kvalito kaj prezo. Do mi revenis al ŝi kaj mendis la vojaĝon.


Boris jam forlasis min, do mi devis elturniĝi sola en la hispanparolanta medio. Feliĉe Esperanto sufiĉe similas al la hispana kaj ni ambaŭ konis iomete la anglan, do sukcesis interkompreniĝi en tiu diabla lingvomiksaĵo. Anita okazis esti brava junulino kaj ni rapide trovis interkonsenton. Ŝi klarigis, ke la vojaĝo al Maĉupikĉuo estas longa, do buseto forprenos min je la 4-30 matene. Jam meztagis, do mi interesiĝis pri bona loko por tagmanĝi. Anita sugestis, ke mi iru tien, poste turnu min dekstren kaj iom poste maldekstren... Mi ĉesigis tiun paroladon per simpla propono akompani min je tiu afabla afero. Ŝi aprobis.


Taksio alportis nin al La Cuesquenita, kiu prezntas sin kiel “tradicional picanteria”. Kiel ĉiuj lokoj ŝatataj de lokanoj, ĝi situas iom for de la centro kaj plenis je vizitantoj, do ni devis atendi iomete en la korto antaŭ kelnero malfermis pordon al ni. Mi vojaĝas por gustumi lokajn kulturojn kaj ĝui fremdajn vivostilojn, do kompreneble la mendotasko estis komisiita al Anita.
“Ĉu vi volas manĝi cuy?” demandis ŝi. Cuy? Kio estas cuy? Vane la povra junulino klopodis trovi respondon en siaj kapo kaj interreto, do fine mi diris: “Ĉu tio estas loka manĝaĵo? Do mendu!” Anita atentigis min pri la prezo, evidente sufiĉe alta, sed mi fajfis pri tio. Mi alvenis Peruon por ĝui la vivon, ne por ŝpari ĉiun groŝon.
Kiam alvenis la menditaĵoj mi estis vere ŝokita. Meze de telero kuŝis... senkapa rato, farĉita je iuj vegetaĵoj kaj garnita je potatoj.


“Kio estas tio?” ekkriis mi. “Ĉu Mickey Mouse? Any rate? Kie vi kaptas ilin – ĉu en kanalizo?” Anita protestis: “Not Mickey Mouse! Not rate! It’s cuy!” Nu, kion fari – mi ekgustumis tiun ĉi pladon kaj verdire ĝi estis fajna frandaĵo, iom simila al kuniklaĵo.


“Rigardu, en la tuta restoracio neniu krom vi mendis cuy!” atentigis min Anita. “Vidu, kiel gapas al vi tiuj usonanoj ĉe apuda tablo” Vere, du blankuloj samaĝaj kiel mi rondigis la okulojn, gapante kiel la eŭropano manĝas hamstron kun potato. Kompreneble mi tuj akceptis la ludon kaj aranĝis etan spektaklon, kiun ĝoje partoprenis Anita, cuy kaj ties kapo, aranĝita aparte kaj brilanta per blankaj dentetoj en malferma faŭko.


Ni blagis, petolis, timigis unu la alian per ratkapeto, tostumis ĉion ĉi je ĉiĉo – maiza trinkaĵo, kiu tre popularas en Peruo kaj povas esti hela aŭ malhela.


Post fini la tagmanĝon Anita certigis min: “Matene vi vekiĝos forta kaj tuj ekparolos la hispanan, ĉar cuy estas inteligenta!” kaj ŝi gravmiene turnis montrofingron ĉe sia kapo.


Nur vespere jam en la hostelo danke al Vikipedio mi eksciis, ke cuy estas... kobajo, do besto kiun rusoj ofte bredas hejme kiel ludilon por infanoj – same kiel katon aŭ hundon. Uff, la perua kulturo estas vere specifa afero.

Promenado tra Kusko
Post la tagmanĝo mi iom promenis kun Anita tra la urbo. Interalie ni vizitis turisman kaj busoficejojn, kie ŝi aĉetis biletojn por morgaŭaj vojaĝoj. En la oficejoj enviciĝis ne nur agentoj kiel ŝi, sed ankaŭ memstaraj turistoj, kiuj eventuale esperas ŝpari tiel monon. Mi preferas ŝpari tempon. Vizitontoj al Maĉupikĉuo abundegis dum ties turisma kapacito estas limigita. Do unue Anita ricevis en la turisma oficejo bileton kun pli posta dato. “Ne zorgu” diris ŝi kaj enviciĝis al alia giĉeto, kie oficistino simple stampis sur ŝiajn biletojn morgaŭan daton. Perfekta solvo!


Ni paŝis laŭ la centro de la urbo, babilante pri diversaj aferoj kaj fotante unu la alian. Jen monumentoj al indiĝenaj fondintoj de Kusko.


La centran placon ĉirkaŭas malnovaj katolikaj preĝejoj. Anita rigardis ilin egalanime. “Mi ne bezonas statuojn kaj pentraĵojn, ĉar mi estas evangeliano. Mia dio estas ĉi tie” diris ŝi, montrante al sia brusto.


Poste ŝi adiaŭis min kaj revenis al sia laboro, kaptante turistojn surstrate. Mi pluis tra homplenaj stratoj.


La urbocentro aspektis prizorgata kaj sekura. Ĉiupaŝe staris policanoj, bone vestitaj kaj ekipitaj, en modernaj aŭtoj kaj tre helpemaj. Mi vidis kiel policanino haltigis trafikfluon por ke grupo da turistoj sekure transiru straton. “Gracias!” mansvingis ili.


Ĉie forte senteblis la indiĝena kulturo, vere viva kaj vigla. Tradicia muziko sonis surstrate, en vendejoj, kafejoj, taksioj. Homoj paŝas tien kaj reen en tradiciaj indiĝenaj vestoj kaj evidentas, ke ili faras tion ne por allogi turistan atenton, sed ĉar tio estas parto de ilia normala vivostilo. Mi ŝategas tion. Do jen mia sugesto al ĉiu, kiu preferas gustumi malsamajn variantojn de la homa kulturo anstataŭ ĉiam rigardi sian respegulon en turismaj getoj preskaŭ tute samaj tra la mondo: iru al Peruo. Tie vi trovos ne alivestitajn artistojn, kiuj lernas la tradician kulturon en lernejoj same kiel fremdan lingvon aŭ ajnan metion, sed vere aŭtentikan medion en kiu homoj nature vivas.


Ili portas grizajn ĉapelojn kun vastaj baskoj, longajn nigrajn harplektaĵojn, surdorsajn sakojn en kiuj povas esti potatoj aŭ infanoj aŭ io ajn. Ili aŭskultas sian belegan muzikon, gajan kaj humorlevan. Dum ni veturis en taksio Anita per mansignoj klarigis al mi, kiu instrumento sonas ĉiumomente kaj ŝiaj okuloj brilis pro sincera ĝojo. Ĉefan sonlinion gvidis fifroj, ne tristaj kiel la armena duduko (ankaŭ ŝatata de mi), sed gajaj kaj viglaj. “Kiam okazas festoj, mi surhavas tradiciajn vestojn kaj dancas sur scenejo” rakontis Anita. Espereble iam mi revenos al ĉi gastigema lando kaj spektos tiaĵon.


La nokta Kusko estis same bela. La urbocentro estis bone lumigita, sed mi esploris ankaŭ malvastajn stratetojn ĉirkaŭajn. Foje ili estis tiom mallarĝaj, ke eĉ du ĉevalĉaroj malsukcesus traveturi samtempe.


Homoj maloftis tie. La centra placo situas en eta valo, do estas ĉirkaŭita de montoj, ankaŭ domkovritaj. Pro tio nokte antaŭ vizitanto malfermiĝas belega bildo de miloj da lumetoj, flagrantaj sur altaĵoj. Ĝin ofte trarompis petardaj salvoj, kiuj fajrigis ĉielon.


Proksime de la centra placo mi trovis etan suvenirvendejon. Mi ĝenerale malŝatas tiaĵojn, konsiderante ilin nuraj polvokolektujoj, malmulte ligitaj al vera kulturo de respektiva lando. Sed ĉi-kaze temis pri tute alia afero. La butiko estis plena je veraj indiĝenaĵoj, ofte krude faritaj, sed elradiantaj aŭtentikecon. Kiel plurjara muzeologo kaj historiisto mi tuj eksentis tion, do ne povis deteni min de ioma ĉasado. Mia fina predo estis kelkaj lignoteleroj dekoraciaj, bele dispentritaj (poste mia dezajnistino diris, ke ŝi alportus tiaĵojn dekope kaj enmane, kun plena valizo en dentoj se bezonate), ligna ludilo kun turniĝanta hometo, kaj tri ĉifonaj pupetoj interkudritaj.


Poste mi trovis Anita surstrate kaj montris al ŝi akiraĵojn. “Bonita!” gratulis ŝi min kaj klarigis, ke la pupetoj estas siaspeca amuleto, kiun indiĝenoj pendigas ĉe siaj litoj por fortimigi malicajn spiritojn. Mi donacis ĝin al mia amiko-etnologo kaj li estis grave impresita.


Post vespermanĝi en iu restoracio mi trenis miajn piedojn al la hostelo. La montara alteco vere senteblis, eĉ malgraŭ tablojdoj, kiun mi regule prenis. Dum ĉiuj tagoj mi ne sukcesis eĉ unu fojon ekspiri plenbruste kaj ĉiu plirapidiĝo tuj pagiĝis je laciĝo. Mi provis aboli la tablojdojn, sed tuj eksentis ke la ideo estis malbona. Oni ne ŝercu kun montaro, sed adaptiĝu al ĝiaj reguloj. Jam noktis kiam apud mia hostelo mi trovis... judan restoracion.


Amikoj ŝercas, ke mi trovos judojn ie ajn, sed eĉ ili apenaŭ pensis, ke mi kapablos fari tion en la indiĝena Kusko. Mi sukcesis.