Baracoa, la unua ĉefurbo de Kubo

Matene ni komencis esploradon de la urbo, kies atingo postulis tiom grandan penon. Ĉu ĝi meritis tion? Mi pensas ke jes.

Unue ni iris al la kajo. Ĝi havas gravan simbolan signifon, ĉar laŭ iuj versioj nome ĉi tie unuafoje surbordiĝis Kristoforo Kolumbo



Do ni fotiĝis ĉe la statuo de la fama vojaĝanto kaj atente rigardis la bluan maron, la saman kiun li vidis antaŭ kvin jarcentoj. 



Tio estis establoloko de la unua ĉefurbo de la lando, fondita la 15an de aŭgusto 1511 de la unua kuba guberniestro Diego Velázquez de Cuéllar, kies domon-muzeon ni vizitis en Santiago de Kubo.



En la urbo, kies origina katolika nomo estis Nuestra Señora de la Asunción de Baracoa, en 1518 aperis la unua kuba episkopo. 



Tamen laŭ nesuperebla ironio de la sorto, ĉiuj uzas nur la lastan parton de tiu ĉi nomo, kiu restis de la indiĝenoj tainoj, tute ekstermitaj de la alvenintoj. 



Baracoa en la aravaka lingvo signifas “ĉeesto de la maro” kaj tio bone spegulas karakteron de la setlejo, etendiĝanta laŭlonge de la marbordo. 



Kubanoj ofte nomas ĝin La Unua urbo (Ciudad Primada), aludante ĝian historian signifon. La konkistadoro Diego Velázquez regis ĉi tie ĝis fondi en 1515 Santiago de Kubo, kien li translokiĝis kaj loĝis ĝis morti en 1524 en sia granda domo.



La ĉefurba historio de Baracoa finiĝis tre rapide kaj eble la urbeto, de ĉiuj flankoj ĉirkaŭita de la montoj, tute malaperus sub senĉesaj atakoj de la karibiaj piratoj, sed post kelkaj jarcentoj la registaro konstruigis tri grandajn fortikaĵojn – unue la kastelon sur monteto Seboruco kaj poste du aliajn – Matachín kaj La Punta. 



Krucpafado de la tri fortikaĵoj sukcese forpelis marrabistojn, do la urbo daŭrigis sian modestan ekzistadon. 



Nun ĝia 80-mila loĝantaro okupiĝas ĉefe pri turismo, plantado de kakaofaboj (80% de la kuba produktado) kaj bananoj.



Ni komencis de la fortikaĵo Matachín (1802), situanta en la orienta parto de la urbo, kaj nun transformita al muzeo. 



La ekspozicio estis tradicia, sed sufiĉe interesa. 





Portretoj, muskedoj, trumpetoj, sabroj, eĉ iom da naturhistoriaĵoj, el kiuj la plej belaj estis la plurkoloraj moluskoj Polymita picta – endemia specio, renkontebla nur en Kubo.



Por mi kiel ruso speciale interesa estis stando, dediĉita al mia samlandanino Magdalena Menassés Rovenskaya. Mi malmulton scias pri ŝia vivo. 



En gvidlibro mi trovis nur ke ŝi konatiĝis en Parizo kun rusa oficiro kaj ili translokiĝis al Kubo, kie en 1927 ŝi iĝis posedantino de hotelo La Rusa. 



Ŝi simpatiis al la kuba revolucio (stranga afero, ja evidente ŝi fuĝis de tiu rusa), do ĉe ŝi ofte gastis Fidel Castro kaj Che Guevara. La fama kuba verkisto Alejo Carpentier elektis ŝin kiel protagoniston de Vera en sia romano “La konsekro de la printempo” (La consagración de la primavera), kies frua eldonaĵo ankaŭ estas prezentata en muzea montrofenestro. 



Poste mi trovis tiun hotelon, kiu ĝis nun funkcias kaj plu havas la saman titolon. Ĝi staras sur la kajo, do oni povas nur imagi kiel ĉiutage la posedantino rigardis la maron kaj rememoris la foran patrujon, kiun ŝi jam neniam vidos denove.



Post mallonga promenado laŭlonge de la fortikaj kastelaj muroj ni sidiĝis sur la motorciklojn kaj direktiĝis al la okcidenta urborando, kiun gardas La Punta (1803). 



Sed unue ni haltis por ĝui belan vidon al la fama tablomonto El Yunque (Amboso), menciita ankoraŭ en la kroniko de Kristoforo Kolumbo. Ĝi troviĝas inter riveroj Duaba kaj Toa, kaj altas 575 metrojn. La nomon ĝi ŝuldas al la plata formo propra al la tablomontoj. Apenaŭ nuntempaj maristoj povus nomi tiel iun ajn geografian objekton, ĉar forĝistajn ilojn niaj samtempuloj vidas nur en muzeoj. 



Pli facilan taskon prezentas alia monto, situanta iom dekstre kaj nomita la Kuŝanta virino. Maristaj revoj ĉiam estas la samaj, precipe post longa vojaĝo.



La fortikaĵo mem enhavas samnoman restoracion kaj tre similas al Matachín. 




Dikaj muregoj kun pafniĉoj, elstarantaj turetoj kaj memortabulo honore al du viroj, atencitaj tie en 1958, evidente dum la revolucia milito.



Ni malsupreniris laŭ ŝtona ŝtuparo por iom blagi ĉe la akvo kaj poste revenis al la urbocentro por matenmanĝi kaj esplori ĝin. 



La unua renkontita de ni vidindaĵo estis statuo de barbulo kun dorsosako. Lisi klopodis klarigi al mi iun legendon, sed mi komprenis nur ke temas pri miraklofaranto kies kapabloj inkluzivis ankaŭ veterŝanĝon.



Pli klara estas historio de la taina kaciko Hatuey, kies busto staras apude, en la Centra parko. La indiĝena tribestro venis de la karibia insulo Hispaniolo en 1511 kun 400 samgentanoj, forpelitaj de la konkistadoroj. Li ribeligis lokajn tainojn kontraŭ la hispanoj, sed pli fortaj kaj spertaj eŭropanoj venkis kaj komencis laŭpaŝan ekstermon de la indiĝenoj, kiun nuntempe oni nomus genocido.



Hatuey estis bruligita sur la ŝtiparo la 2-an de februaro 1512 en urbeto Yara (nun provinco Granma). Antaŭ la bruligo oni demandis, ĉu li deziras baptiĝi por ke lia animo iru ĉielen. La fiera kaciko respondis: “Ĉu ankaŭ la hispanoj iros al ĉielo?” kaj kiam oni jesis, li resumis: “Mi ne volas iri tien, prefere al inferno, por ne esti kie ili estos kaj ne vidi tiom kruelajn homojn”. 



Nun lia statuo staras rekte antaŭ la pordego de la Katedralo Nuestra Señora de la Asunción – templo de la dio, kies religion li tiom obstine rifuzis.




En la katedralo la plej rimarkinda aĵo estas La Cruz de la Parra (La Kruco de la Vitoarbo). Laŭ legendo ĝi estas unu el la 29 krucoj, alportitaj de Kristoforo Kolumbo dum lia unua vojaĝo en 1492 kaj sola konservinta ĝis nun. La fama kronikisto Bartolomé de las Casas, kies verko “Konciza raporto pri la detruado de Indio” estis eldonita en 2013 en Esperanto, mencias ke la 1an de decembro Kristoforo Kolumbo starigis la krucon ĉe enirejo al haveno, kie poste aperis urbo Baracoa.



La relikvaĵo sukcese travivis plurajn jarcentojn, do kiam dum la vizito de Johano Paŭlo la 2a en 1998 malavaraj kubanoj donacis ĝin al la papo, la saĝa sacerdoto postlasis la krucon en Baracoa. La 15an de aŭgusto 2011, kadre de solenaĵoj honore al la 500a datreveno de la Unua Urbo, oni deklaris la krucon Nacia Monumento kaj Trezoro de la kuba nacio.



Kio kaŝiĝas malantaŭ la bela legendo? En 1984 grupo da sciencistoj provis respondi tiun demandon, esplorante la raraĵon per radiokarbonaj metodoj. Oni trovis ke ĝi vere estis farita inter 860 kaj 1530, sed el Coccoloba diversifolia, kiu origine kreskas... en Kubo. Do almenaŭ parto de la historio veras kaj eble la manoj de la famega maristo iam tuŝis tiun ĉi lignaĵon.



Poste ni promenis laŭ la ĉefa strato de la urbo, ĝuante trankvilan etoson kaj belajn fasadojn kolonistilajn. 




En speciala vendejo ni aĉetis lokan ĉokoladon, kiun mi poste sukcese forgesos en Guantanamo. 




Mi petis miajn amikojn veturigi min al la hotelo La Rusa, starigita de mia samlandanino antaŭ jarcento. Alexy ridis: “Ĉu ne sufiĉas por vi rusoj en Rusio?” 



Tuj poste ni ekis al Yumurí, kiun miaj geamikoj sugestis kiel vizitenda loko.

Comments