“Topazo” – spiona dramo pri amo, perfido kaj Kubo

Mi ne apartenas al ŝatantoj de la spiona ĝenro, tamen tiu ĉi filmo de Alfred Hitchcock plaĉis al mi. Kial? Ĉar ĝi estas simpla, sed tre stila kaj ĉarma.

Ludoj rande de katastrofo
En la unuaj kadroj aperas sovetiaj militteknikaĵoj, ruliĝantaj laŭ Ruĝa Placo en Moskvo. Kolonoj da soldatoj marŝas silente, grandaj misiloj moviĝas mute kvazaŭ malicaj bestoj, kies intencojn eblas nek prognozi, nek influi. Kolosaj portretoj de Markso, Engelso kaj Lenino rigardas ĉion ĉi kvazaŭ komunismaj dioj, kun majesta aprobo. La morto proksimas kaj neeviteblas – tian mesaĝon sendas al la spektanto Alfred Hitchcock. Ni komprenas.


El kunteksto klaras ke temas pri 1962, kiam okazis la tiel nomata Karibia krizo, kiu efektive starigis sojle de milito Sovetunion kaj Usonon – du mondpotencojn, kies rivaleco preskaŭ pereigis la mondon. Sekvas aventuro en Kopenhago, pli ĝuste – operaco de la usona sekretservo, ebliganta eskapon de la KGB-altrangulo Boris Kusenov (Per-Axel Arosenius). Gvatado, kaŝaj signoj, pafado kaj persekutado – ĉio okazas laŭe al la ĝenraj reguloj. 


Dum tiu KGB-ulo intertraktas kun siaj novaj usonaj mastroj, kreiĝas nova problemo, ĉi-foje rilata al Kubo, kie laŭ liaj asertoj okazas io tute eksterordinara – supozeble alveno de la nukleaj misiloj el Sovetunio. Komenciĝas komplika ludo, kiun partoprenas la franca spiono André Devereaux (Frederick Stafford), oficiale laboranta kiel ataŝeo en Usono. Li taskigas sian kaŝitan agenton (Roscoe Lee Browne) en Novjorko kontakti sekretarion de kuba altrangulo, veninta kadre de la nacia delegacio por partopreni kunsidon de Unuiĝintaj Nacioj. Denove spionaj ludoj, trompoj, falsaj dokumentoj, subaĉeto kaj persekuto kun pafado surstrate.


La akiritaj paperoj konvinkis lin pri seriozeco de la afero, do pro sia amikeco kun usona kolego (John Forsythe) kaj internaj motivoj (ĉefe idealismaj, sed ankaŭ privataj) li direktiĝas al la karibia insulo, kie antaŭnelonge venkis la revolucio. Tie atendas lin gvidanto de loka spiona reto Juanita de Cordoba (Karin Dor).


Tiu bela vidvino de revolucia heroo okupas altajn poziciojn en la nova socia ĥierarĥio kaj dum manifestacioj staras en milita uniformo sur tribuno apud la fratoj Castro. La popolo amas ŝin kaj ŝi amegas sian landon, sed malamas la novan reĝimon kiu “transformis Kubon je prizono” kiel ŝi diras despere. Baldaŭ ni komprenas ke la edzino de André Devereaux estis prava en siaj suspektoj – ŝian edzon logis al Kubo ne nur lia laboro kaj la nigrokula kubanino donis al li ne nur sekretajn informojn, sed ankaŭ sian koron.


Pliaj spionaj ludoj okazas, sed ĉi-foje la krimon sekvas la puno kaj ni vidas inversan flankon de tiu ĉi romantika profesio. La geedzoj Carlotta and Pablo Mendoza, fotintaj sovetiajn misilojn, trafas malliberejon kaj post kruelaj torturoj elbuŝigas la nomon de sia estrino. Dum la senmaskigita franco feliĉe sukcesas forflugi al Usono, rezoluta revolucia barbulo, ankaŭ korligita al Juanita, dum priserĉado de ŝia domo mortpafas ŝin el sia pistolo – por savi de neeviteblaj torturoj kaj ekzekuto.


Urĝe revokita de sia estraro al Francio, André Devereaux klopodas malkovri duoblajn agentojn – ja la KGB-ulo diris al li, ke en la francaj sekretservo kaj armeo haveblas pluraj sovetiaj spionoj, kiuj transdonas al Sovetunio sekretajn informojn. Fine li komprenas ke la kaŝita grupo nomata Topazo estas gvidata de lia amiko, kun kiu li kaj lia edzino batalis en la Franca rezistado. Denove intrigoj, enigmaj malaperoj kaj murdoj.


Fine ĉio solviĝas. La malkovrita sovetia agento (estro de Topaz) pafmortigas sin. Sovetunio revenigas siajn misilojn el Kubo. La mondo estas savita.

Pardoni perfidulon
Ĉu tio aspektas sufiĉe banale kaj tradicie por la spiona ĝenro? Sendube. Sed la reĝisoro evidente celis krei ne ĉefverkon, sed nuran bonan filmon ene de establita arta kadro. Ĉu li sukcesis? Ankaŭ sendube.


La bildo estas bela, la aktoroj ludas bone, la intrigo turniĝas neatendite kaj la muziko substrekas ĉiujn ĉi turnojn. Kiel kutime por la filmoj de la majstro, aperas vico de memorindaj personoj – ĉiu kun siaj unikaj trajtoj, karaktero kaj sorto. La KGB-perfidulo estas la rigora aĉulo, kiu kondutas bruske maj malĝentile, foje orgojle, klopodante teni fortan pozicion en sia neeviteble malforta stato.


Lia filino estas naiva junulino, kiu nur gapas tien kaj reen: “Ĉu tio estas la Blanka Domo?” – “Ne, tio estas la Kapitolio”. Edzino de André Devereaux prezentas tipon de ĵaluza franca blondulino dum Juanita de Cordoba – tipon de la forta kuba virino. Ŝi amas sian viron kaj sian patrujon, kvankam ambaŭ ne komplete apartenas al ŝi. 


La kubaj revoluciuloj en la filmo estas enkorpigo de la brutala forto – kruda, senkompata kaj pro tio alloga. Ili havas celon kaj strebas al ĝi malgraŭ iuj ajn obstakloj – ĉu temas pri landoj, armiloj aŭ homaj vivoj. Oble pli homece aspektas iliaj kontraŭuloj – agentoj de Juanita, kolektantaj por ŝi informojn. Evidente ĉiu el ili havis sian kialon opinii laboron kontraŭ la registaro de sia lando malpli granda damaĝo ol ĝia subteno.


Mi rememoris kiel infanaĝe mi legis kuban libron pri la Kastrisma revolucio, kaj miris ke kontraŭ multaj kamaradoj de Fidel Castro estis skribite: “Poste li evidentiĝis esti kontraŭrevoluciulo kaj perfidulo”. Cetere jam George Orwell priskribis kiel evoluas la revolucioj. Oni povas admiri ĉarmajn fotojn de Che Guevara, sed tio ne nuligas la fakton ke li ĉiutage subskribis longajn listojn de ekzekutotoj kaj senhezite sendis homojn al la morto – kompreneble je la nomo de la revolucio.


La francaj spionoj (inkluzive de duoblaj) estas ruzaj kaj kalkulemaj, kvazaŭ ŝakludantoj, kun sola diferenco, ke anstataŭ ludfiguroj malaperas vivaj homoj kaj malgajno povas signifi pereon de iu lando. 


Rimarkindas ke Alfred Hitchcock neniel montras motivojn de la perfiduloj (escepte de Juanita de Cordoba). Eĉ la evidente malplaĉa al li KGB-ano komence de la filmo estas prezentita kiel homo, kiu malŝatas agreseman politikon de sia lando kaj oponas la partion. Fakte tiel la reĝisoro daŭrigas sian tradicie lojalan pozicion rilate la spionojn, kies motivojn li ofte se ne pravigas, do almenaŭ traktas kompreneme, ĉefe kiel siacpeajn idealismon kaj patriotismon – kiel tio okazis en “Fifamaj” aŭ “Eksterlanda korespondanto”.


Oni povas nur diveni pri radikoj de tiu ĉi pozicio, evidente ligitaj al la persona vivo de la reĝisoro. Ĉu tion influis lia pardonema rilato al la krimuloj aŭ ĝisosta maltoleremo al la polico kaj la ŝtato ĝenerale? Jen plia enigmo de Alfred Hitchcock.

Bongusta meznivelaĵo
Resume mi povas diri, ke tiu ĉi filmo similas al bona plado, preparita de sperta kuiristo – tamen por ne festeno, sed nura tagmanĝo. Al ĝi mankas iuj tipe Hitchcock-aj ingridiencoj, kio evidente kaŭzis ĝian malaprobon ĉe parto de la publiko. Ne aperas kutima paro el aroga, sed ĉarma viro kaj forta virino, enamiĝantaj unu al alia je la unua tago. Mankas suspenso, propra al liaj detektivaj kaj psikologiaj verkoj. La filmo ĝenerale estas malprofunda.


Ĝi ne esploras homan psikon kiel “Psikozulo”, “Ombro de dubo” aŭ “Nekonatuloj en trajno”, nek eĉ starigas gravajn, komplikajn demandojn kiel “La Manks-insulano”. Tiu plado estas simpla, sed ĝi ja ne pretendas esti frandaĵo. Ĉu oni festenu ĉiutage kaj en aliaj tagoj fastu? La majstro prilaboris sian kreaĵon skrupule kaj atingis nemalbonan rezulton. Do ni simple ĝuu kaj danku lin. 


Mi aldonu ke li mem aperas en kameo kiel viro en rulseĝo, kiu subite stariĝas por saluti amikon kaj senĝene foriras kun li, forlasinte ne plu necesan helpilon. Eble tiel li deziris atentigi la ĉefan lecionon de tiu ĉi filmo, unuafoje prezentitanen “Sinjorino malaperas”: kredu al neniu, la mondo plenas je mensoguloj.

Comments