Kinokritikistoj listigas tiun ĉi filmon de Alfred Hitchcock inter la plej bonaj britaj filmoj kaj nomas ĝin la ĉefverko de la spiona ĝenro. Mi tutkore subtenas ĉi tiun aprezon, sed krome la pure spionaj aventuroj vidas en ĝi ankaŭ verkon filozofian.
Vagado en vitrolabirinto
La filmaj cirkonstancoj estas klasikaj por du ĝenroj – la spiona detektivo kaj trajnokino. Ĉio komenciĝas en hotelo “Gasthof Petrus“ de iu imagita lando Bandrika, kies loĝantoj babilas en amuza lingvo, en kiu aŭdeblas jen italaj, jen slavaj intonacioj. Tri anglaj junulinoj festenis kaze de baldaŭa edziniĝo de unu el ili – Iris Henderson (Margaret Lockwood). Laŭaspekte ŝi apenaŭ superas 25 jarojn, sed kun ioma amaro konstatas ke ŝi jam provis ĉion en la vivo, listigante tri plej memorindajn aventurojn, el kiuj la plej ekstrema estis “ludi sagoĵetadon kun kampara pastro”. Do restis nur edziniĝo, konkludas ŝi kun suspiro.
Tie ŝi hazarde konatiĝas kun la samaĝa arogantulo Gilbert (Michael Redgrave), kolektanta etnajn muzikojn kaj dancojn por sia libro, kaj kun ĉarma maljunulino Miss Froy, iom simila al Miss Marple el la romanoj de Agatha Christie. La avino sin prezentas kiel guvernistino, revenanta al Anglio post ses jaroj, pasigitaj en Bandrika.
La inoj kune entrajniĝas, trinkas teon en vagono-restoracio kaj trankvile babilas en kupeo, sed poste la junulino svenas, ja en la stacio ŝian kapon trafis florpoto, faligita de iu nevidebla maliculo, kiu evidente celis la avinon. Post vekiĝi ŝi vidas ke Miss Froy malaperis.
Ĉi tie komenciĝas la plej mirinda afero – ĉiuj asertas, ke ŝi neniam ekzistis kaj estas nura fantaziaĵo, kaŭzita de la menciita kapofrapo. Kupeaj akompanoj, kelneroj, servistoj, uloj el najbaraj kupeoj – ĉiuj ripetas la samon: neniu vidis Miss Froy kaj eĉ paperoj pruvas ke ŝi neniam ekzistis. Iu seriozmiena psikologo el Vieno (saluton al Sigmund Freud kaj lia Viena skolo) eĉ kreas konvinkan sciencan teorion kaj diras ke kun plezuro esplorus tiun ĉi interesan kazon, sed li devas preni en sekva stacio pacienton kun damaĝita kranio por urĝa operacio.
Sed la junulino montriĝis esti tro obstina kaj memfida por kredi je ĉio ĉi. Mi ne scias, ĉu ŝi legis la menciitan patron de la psikanalizo, sed ŝi agis laŭe al lia fama eldiro: “Antaŭ diagnozi ĉe vi deprimiĝon kaj malaltan memtakson, konvinkiĝu ke vin ne ĉirkaŭas idiotoj”. Hazarde ŝi trovas nedisputeblan pruvon de sia praveco, do arde impetas al serĉado de la malaperinta amikino brak-ĉe-brake kun la juna arogantulo, kiu veturas en la sama trajno.
Sekvas neimageblaj aventuroj kaj malkovroj, pluraj roluloj prezentiĝas kaj iom post iom malkovriĝas granda komploto centre de kiu troviĝis... la eta avinjo, kiu estis ne pli, nek malpli, sed agento de la brita sekreta servo. Ĉiuj ingrediencoj de la spiona plado haveblas – lukto kaj interpafado (pli amuzaj ol timigaj), kaperado de trajno, alivestita monaĥino, bandaĝita enigmulo – kaj ĉio plenumita kun la tipe Hitchcock-a perfekteco. Mi povas nur imagi, kiom terurajn tagojn travivis la aktoroj kaj la tuta filmogrupo, ja por atingi tiom senriproĉan artnivelon ili devis fari kaj refari, ripeti ĉion plurfoje, elteni reĝisorajn riproĉojn kaj ĉikanojn – la vere elĉerpiga tasko. Sed la rezulto pravigis ĉion.
Kio estas la vero?
Kial mi nomis la filmon filozofia? Ĉar vole aŭ nevole ĝi starigas la pure filozofian demandon: kio estas la realo? Ĉu ĝi objektive ekzistas ekster nia imago kaj sendepende de ĝi aŭ estas nedisigeble ligita al nia menso, do relativa? Kiel scii centelcente, ĉu onia rememoro rilatas al reala okazaĵo aŭ estas nura frukto de onia perturbita imago? Se ĉiuj homoj ĉirkaŭ vi asertas ion kiel veron, ĉu vi nepre devas tion akcepti aŭ eblas tamen kontraŭi kaj sekvi sian propran, unikan strategion? Kio estas la vero?
Ĉio, kion ni vidas en la filmo, evidentiĝas esti nura ŝajnigado. La ĉarma avino estas sperta spiono. La rezonema psikologo estas senkompata murdisto. La amanta paro estas ne geedzoj, sed kokrintoj. La bandaĝita ulo estas ne vundito, sed kaptito, gardata de falsa monaĥino, kiun perfidis altaj kalkanumoj. Apogeo de tiu transformado estas sceno en vagono-deponejo, kie niaj herooj kelkfoje trafas magiistan budon, por malaperi kaj aperi jam aliflanke.
Niaj herooj obstine sekvis sian vojon kaj fine sukcesis. Sed kiom da homoj rompiĝis kaj cedis, aliĝinte al la dominanta grego? Malmultaj plu obstinas kaj pro tio iĝis neŭrozuloj – stranguloj mokataj kaj evitataj.
Mi plian fojon rememoras Erich Fromm kiu konkludis, ke esenco de iu ajn neŭrozo, same kiel de normala eovluo, estas lukto por libereco kaj sendependeco. “Por multaj normalaj homoj tiu lukto jam pasis: ĝi finiĝis per kompleta kapitulaco; oferinte siajn personecojn ili iĝis bone adaptitaj kaj estas konsiderataj normalaj. La neŭrozulo estas homo, plu rezistanta al la kompleta subiĝo”.
Ĉu ni adaptiĝu kaj sekvu la ĉiesajn ŝablonojn aŭ rezitu kaj serĉu propran vojon? Ĉiu respondu memstare.
Solresolo
Mi aldonu ke krom atentokapta intrigo en la filmoj de Alfred Hitchcock ĉiam min ravas manko de senvizaĝaj, nememorigeblaj personoj. Ĉiu homo, aperinta sur ekrano eĉ por kelkaj minutoj, havas propran, vivan karakteron, distingajn trajtojn kaj ofte aludas al pli vasta problemo aŭ fenomeno, troviĝanta ekster la ĉefa filmotemo.
Ekzemple la menciita psikologo multe babilaĉas pri eventualaj kialoj de tiu ĉi “falsa rememoro” kaj post aŭdi, ke la avino tamen ekzistas kaj estis ŝtelita, ne perdas sian aplombon eĉ por unu sekundo. “Via teorio fiaskis!” atakas la junulino. “La teorio estis bona. La faktoj fuŝis” trankvile respondas la “fakulo”. Ĉiuj ni renkontas ĉiutage homojn, kiuj asertas idiotaĵojn kun neimagebla aplombo kaj eĉ post prezento de klaraj kontraŭargumentoj neniam agnoskas siajn erarojn. La kredo estas neŝanceligebla – ne gravas, ĉu temas pri religio, scienco aŭ politiko.
Interesa estas ankaŭ juristo, kiu kokras sian edzinon kun iu virino (ankaŭ edziniĝinta) kaj ĉiam timeme rigardas ĉirkaŭ si, ĉie supozante malamikojn kaj danĝerojn. Dum la interpafado li alvokas ĉesigi la perforton kaj solvi la problemon pace, ja ili estas britaj civitanoj, do neniu kuraĝos damaĝi ilin. Li eliras la vagonon kun blanka mantuko enmane kaj tuj falas trafita de kontraŭula kuglo. Bona leciono por la naivaj “pacbatalantoj”, kiuj ŝokiĝas je vido de armiloj, ĉagrenas post vidi homojn en uniformo kaj ĉiam infanece pledas pri neceso instrui la pacon kaj vivi trankvile. “La bono devas havi pugnojn” skribis la rusa poeto. Kaj la eventoj, okazintaj en Eŭropo unu jaron post la filmo klare pruvis tion.
Mi aldonu ke Alfred Hitchcock denove uzis du siajn ŝatatajn temojn – etnajn kliŝojn kaj interlingvan komunikadon.
En la filmo aperas kelkaj italoj, senescepte kongruaj al la respektivaj kliŝoj. La itala magiisto estas ĉiam stulte ridetanta, kun vaste malfermitaj okuloj kaj abunda gestado, sen kiu li evidente tute ne kapablas paroli. La itala nobelino aspektas kiel “nigra vidvino” – svelta, preskaŭ sekigita, morna kaj malagrabla ĝis grado, kiu atingeblas nur de la aristokratoj, ĉirkaŭitaj de pleboj.
Ne malpli kliŝaj estas la angloj. Miss Froy kvazaŭ eliris paĝojn de iu magazeno por pensiuloj kaj ĝardenistoj – delikata maljunulino, plena je takto kaj sinestimo, inteligenta kaj ĝentila kun ĉiuj. La anglaj junulinoj estas rektapensaj, fortaj anime kaj korpe, celkonsciaj kaj obstinaj – indaj reprezentantoj de la “blanka raso”, kreinta la plej grandan imperion de la mondo.
Same kliŝaj estas la ĝentlemanoj Charters kaj Caldicott – fervoraj zelotoj de kriketo, kiel decas al la veraj angloj. Ili pretas fari iun ajn frenezaĵon nur por ekscii rezultojn de la unuaj matĉoj de Test Match kaj trompas la junan samlandaninon nur por eviti pluan enketadon kaj malfruiĝon de la trajno – ja ili devas atingi Anglion por spekti la kriketajn matĉojn! Tiu ĉi kliŝo estis bildigita tiom trafe kaj amuze, ke transformiĝis je memeo kaj la paro daŭrigis sian sendependan ekzistadon en filmoj de aliaj reĝisoroj.
Lingvaj komplikaĵoj abundas ankaŭ ĉi-foje, sed mian atenton kaptis detaleto, kiun mi apenaŭ rimarkus sen havi esperanto-fonon kun ligitaj al ĝi interlingvistikaj konoj. Antaŭ adiaŭi siajn helpantojn, la maljuna spionino transdonas al Gilbert sekretajn informojn, kiujn li nepre devas sciigi al Foreign Office en Londono. Kaj tiu ĉi gravega mesaĝo estas... melodio, kiun ŝi fajfis kelkfoje. Ĉu la brita spionservo uzis solresolon?
Comments
Post a Comment