Skip to main content

Ksenofobia gvidlibro al la italoj/nederlandanoj

Ksenofobio estas eble la plej grava morala krimo en la nuna okcidenta mondo, kie la moralaj leĝoj ĉiam pli relativas. Tamen nome tie aperis la tuta serio de la “ksenofobiaj gvidlibroj”, nur du pecoj de kiu ĝis nun estis esperantigitaj. Mi ĝuis ambaŭ.
Priskriboj sinceraj, sed amikecaj
Mi tuj klarigu al la toleremega kaj politike korektega esperantistaro, ke temas kompreneble pri nura ŝerco, ebla en la ankoraŭ ne tiom striktaj 1990-aj. Ni povas diri ion ajn, sed ĉiu nacio/etno havas specifajn kutimojn kaj tradiciojn, kiuj por eksterulo povus esti strangaj, amuzaj aŭ eĉ frenezaj. Tio neniel rilatas al naciismo aŭ rasismo, ja temas pri neeviteblaj kulturaj diferencoj kiujn oni konu por kompreni kaj akcepti. Mi ne certas, ke la malkaŝa rasismo en Ukrainio estas preferinda ol tiu kaŝita en Usono, kiel tion esprimis la afrikdevena usonano, plene ĝuinta ambaŭ. Sed mi ŝatas ironion kaj sincerecon, ja se bonkoraj ili ne povas damaĝi ies ajn sentojn.
La supremenciitaj libroj estas bona ekzemplo de tia aliro al la problemo. Ili prezentas la koncernajn popolojn ne idealaj, sed ĉarmaj, jen amuzaj, jen stultetaj, jen saĝaj, sed ĉiam vivaj kaj realismaj. La aŭtoroj devenas de ekstera medio, sed dum pluraj jaroj loĝas en Italio kaj Nederlando respektive, do perfekte konas la priskribatan medion kaj rimarkas ĝiajn specifajn trajtojn, kiuj por lokanoj estas memevidentaj, do nevideblaj.


La tradicioj kaj psikologiaj trajtoj estas prezentataj sur ties historia fono, kiel rezulto de certaj sociaj, kulturaj kaj politikaj procezoj. Jen ekzemplo el la ĉapitro “Nordo kaj Sudo”:
“Nord-italoj rigardas sudulojn kiel koruptajn, duon-arabajn kamparanojn, kiuj toleras Mafion, kaj vivtenas sin helpe de enspezoj generataj de la laborema Nordo. Sud-italoj rigardas nordulojn kiel senkulturajn duon-aŭstrajn aŭ duon-francajn kamparanojn nelavitajn, kiuj, pro hazardo de la naskiĝo, loĝas en la plej riĉa parto de la lando, kaj vivtenas sin helpe de la enspezoj generataj de suduloj, kiuj laboras en iliaj fabrikoj aŭ kultivas ilian teron”. 
La delikata aŭtoro tuj aldonas, ke “ambaŭ bildoj estas troigoj” – la rimarko apenaŭ bezonata, ĉar evidenta.
Legante pri la italoj mi ĉiam sentis min iom embarasita, ĉar pluraj psikologiaj trajtoj estas propraj ankaŭ al mia nacio, do al la rusoj. Ni same zorgas pri pureco de niaj loĝejoj, sed neglektas tiun de la stratoj, ŝoforas senzorge kaj lertas pri la impostevitado. Tion kaŭzis similaj socio-politikaj cirkonstancoj, pro kiuj homoj konsideras la ŝtaton sistemo fremda kaj ofte malica, do koncentriĝas je privata vivo kaj klopodas ajnaforme eviti renkontiĝojn kun tiu ĉi stulta monstro, kies interesoj havas nenion komunan al la niaj.
Ne malpli interesa kaj sukoplena estas priskribo de la nederlanda vivo, kvankam tute diferenca de la itala vivostilo. Aparte amuzaj por la ruso aspektas rakontoj pri regalado de la gastoj per unu taso da kafo kaj kuktranĉaĵo kaj pri donacoj forme de malodorigiloj kaj similaj bagateloj. En la rusa tradicio gasto estas preskaŭ caro, do ĉio havebla surtabliĝas por regali lin eĉ en la plej malriĉa familio. Same pri la donacoj, kiuj povas esti pli aŭ malpli grandaj, sed neniam bagatelaj.


Interese estis legi pri la malfacile tradukebla nederlanda nocio gezellig, kiu determinas multajn flankojn de la nacia vivo. Mi pensas ke la plej trafa rusa analogo estus дружелюбие (amikemo). Pro historiaj kialoj rusoj aspektas ne tre amikemaj, kio eĉ kreis la faman legendon laŭ kiu la rusoj tute ne ridetas. Tamen ĉiu alilandano, kiu havas rusajn amikojn certe konas la veron: la rusoj ridetas kaj tre amikemas, sed ili elmontras sian amikecon ne al ĉiu preterpasanto (kiel signon de ĝentileco), sed nur al vere proksimaj aŭ ŝatataj homoj (kiel sinceran signon de la ŝato kaj proksimeco).
Tamen eĉ niaj nacioj havas ion komunan, ekzemple personan alparolon. “Glitante laŭ la skalo de konateco ĝis amikeco, la nederlandanoj forĵetas u (la formalan “vi”) favore al je kaj jij”. Tio ĉi tre similas al la rusa diferencigo inter вы (vi) kaj ты (ci), kiu strikte difinas rilatojn inter homoj, ilian proksimecon kaj foje (mal)samrangecon.
Verdire mi trovis tiom da paraleloj kaj kontrastoj ke mian cerbon eĉ ekronĝis la penso: “Ĉu mi verku similan libron pri la rusoj?” Sola antaŭvidebla obstaklo estas la tempomanko. Hm, eble mi tamen... ĉu?

Tradukoj kaj eldonaĵoj
Mi forgesis diri, ke temas pri la origine anglalingva serio, do ambaŭ libroj estas tradukitaj al Esperanto. Tiun pri la italoj esperantigis la fama verkistino Anna Löwenstein, kiu ekde 2009 loĝas en Italio kun sia ne malpli fama itala edzo Renato Corsetti. Mi ne legis ŝiajn beletraĵojn, sed povas nun imagi ties stilon.
Unue mi ne komprenis, kio stumbligas min, sed poste divenis ke tion kaŭzis la purisma, zorgeme selelktema lingvaĵo, iom diferenca de la ĉiutaga Esperanto, kiun mi vidas en sociaj retoj, gazetaj artikoloj, libroj kaj amikecaj babiladoj. Mi ne povas diri, ke tio grave ĝenis min, ja similaj ekzemploj haveblas ankaŭ en la rusa literaturo, ĉefe inter adeptoj de la tiel nomata “vilaĝa skolo” aŭ “la patriotismaj verkistoj”. Fakte mi nur sentis ke krom la sencaj kaj stilaj celoj la tradukisto strebas porti al la leganto ankaŭ iun kroman ideon, enkudritan inter la legeblaj alinejoj. Cetere kiel jam montris historio de la rusa lingvo, klopodoj kontroli kaj purigi la lingvon estas ne tre fruktodonaj.
La libron pri la nederlandanoj tradukis iu Simon Davies. Lia traduko estas senriproĉa, almenaŭ mi, kiu ne konis la originalon, sentis neniun duarangecon foje propran al la tradukaĵoj.
Ambaŭ eldonaĵoj estas tre simplaj. Poŝa grandeco, kartonaj kovriloj, pure blanka papero, folioj algluitaj kaj kaze de la itala libro ne tre forte. Ĉu tio estis hazarda koincido aŭ plia pruvo de la itala senzorgemo? Hm, evidente mi devas plani vojaĝon al Italio...

Comments