“La besto-farmo” kaj “1984” – ne perfektaj, sed legindaj

“Ĉiuj bestoj estas egalaj, sed certaj bestoj estas pli egalaj ol aliaj” – kiu ne konas tiujn ĉi vortojn? Ju pli mi legis la legendecan verkon de George Orwell, des pli ĝi fascinis min. Ja vere, kiel li sukcesis tiom trafe kaj kolorplene priskribi la tutan (antaŭmilitan) evoluon de mia lando, kiun li nur vizitis foje kiel ordinara ĵurnalisto?

“Revoluciojn preparas geniuloj, faras fanatikuloj, kaj ĝiajn fruktojn konsumas aĉuloj”, diris neforgesebla Otto von Bismarck. Apenaŭ la brita verkisto aparte ŝatis la germanan kancelieron, tamen li fakte konsentis kun tiu ĉi eldiro. Ja ne hazarde revolucion en la “Besto-farmo” iniciatas nome porkoj – plej saĝaj kaj ruzaj el enloĝantoj de tiu loko. 
Renverso okazis sub noblaj standardoj de “Liberigo de bestaro je homaro”, kiu estis konsiderata plej grava minaco al kaj subpremanto de ĉiuj bestoj. Forpelinte la majstron (vere aĉulon), la bestoj prenas sian sorton en proprajn piedojn, sed… apenaŭ iĝas pli feliĉaj ol antaŭe. Post nelonga batalo inter du gvidantoj de la revolucio unu el ili okazas esti forigita kaj deklarita “malamiko” kaj “perfidulo”, al kiu de tiam oni ŝuldigas ĉiujn okazintajn fiagojn, misokazojn kaj proprajn erarojn. Samtempe komenciĝas “ŝanĝado de estinteco” – procedo, kiun Orwell pli detale priskribos en “1984”.


Bestoj daŭre laboregas, admonante sin ke nur ili faras tion por si mem (kvankam ŝajnas ke sen videbla pliboniga rezulto). Kio okazis poste? Ĉiu sovetano konas tion eĉ sen legi la libron. Porkoj ĉiam grasiĝis, gardantaj ilin hundoj multiĝis kaj ordinaraj bestoj daŭre laboregis – ĉiam pli kaj pli. Principoj de la ĉefa ideologio (bestarismo) ŝanĝiĝadis same ofte kiel historio de la revolucio. Kontraŭdiroj inter gvidantaro kaj homaro okazis esti ne tre gravaj kaj inter ili estiĝis kunlaboro, ŝajne sufiĉe utila por porkoj kaj iliaj helpantoj. Finfine porkoj iĝis tiom similaj al homoj, ke bestoj alrigardantaj ilian komunan bankedon ne sukcesis distingi unuj de la aliaj. Kaj kio okazis poste fine? Pri tio mutas Orwell, sed oni povas legi en lernolibroj pri historio de Orienta Eŭropo aŭ simple en lastjardekaj gazetoj.
Kion diri pri ĉi libro? Ĝi estas fascina kaj impresas eĉ duonjarcenton post sia kreiĝo. Bildoj kaj esprimoj el ĝi tiom forte eniris amasan konscion, ke ofte homoj eĉ ne koncias, de kie ili venis. Ĉu ekzistas pli bona pruvo de majstreco de la aŭtoro?
Kelkaj vortoj pri la eldonaĵo mem. Mi (kiel kutime) mendis la libron ĉe Libroservo de UEA, kie estis nur unu eldono de ĉi romano – fare de la Eldonentrepreno Lanterno, aperinta en Munkeno en 1970. Ĝi estas modesta, eĉ modestega. Poŝa formato, ĉipa papero, nigrablankaj ilustraĵoj. La traduko mem ankaŭ estas… modestega. Oni povas facile kompreni kaj legi, tamen foje ĝenis min, ke protagonistoj ĉiam sidas kaj neniam sidiĝas, ke ĉiuj agoj estas normalaj kaj neniam ordinaraj, ktp. Iel ajn mi forglutis ĉi romanon dum mallonga tempo kaj vere gustumis ĝin – malgraŭ menciitaj ĝenoj.
Samon mi povas diri pri la alia, eĉ pli vaste konata romano de Orwell – “1984”. Bedaŭrinde ankaŭ ĝi ne jam ekzistas (laŭ mia scio) en profesia traduko kaj eldono, sed nur en amatore kreita pdf-versio fare de Donald Broadribb (tamen – dankon al li!). Mi trovis kaj eklegis ĝin en novdonacita al mi cifereca legilo tuj post finlegi “La besto farmo”, kaj ne jam finis. Ĉi romano estas eĉ pli profunda kaj fajna analizo de la totalisma sistemo kaj mi vere ĝuas ĝin – verkon por ĉiam modernan kaj aktualan. Bedaŭrinde ankaŭ ĉi tie ne mankas tajperaroj, la tradukisto foje aplikas dubindajn (laŭ mi) solvojn, trouzas “ek-“, ktp. Tamen tio ne baras tute la liberan komprenadon kaj ĝuadon de la teksto, nur de foje al foje stumbligas onin.
Resuminte, oni povas diri jenon. La menciitaj verkoj de Orwell estas veraj legindaĵoj kaj feliĉe jam ekzistas pli-malpli legeblaj iliaj tradukoj en Esperanto. Se vi havas enmane bonajn nacilingvajn tradukojn – legu ilin. Se ili malhaveblas aŭ se vi estas fanatikulo pri esperanto-libroj (kiel aŭtoro de ĉi alineoj) – legu tiujn eo-versiojn. Iel ajn vi ne malreviĝos. Pri tio antaŭ kvindek jaroj havis zorgon la brito George Orwell.

Comments