"Kapti ŝteliston" (To Catch a Thief) – la ĉarma fiasko de Alfred Hitchcock

Perfektaj aktoroj, pitoreska medio, amuza historio – tamen la fama reĝisoro konsideris tiun ĉi filmon sia krea fiasko. Mi samopinias. 

La afero okazas en la postmilita Francio, kie aperas aroga krimulo, ŝtelanta juvelojn ĉe iliaj riĉaj posedantoj. Li penetras nokte ĉambrojn de luksaj hoteloj kaj malaperas senspure, ricevinte pro tio kromnomon “La Kato”. 


Cetere la saman kromnomon antaŭ jaroj havis Robie (Cary Grant) – eksa krimulo, fuĝinta el la bombardita malliberejo dum la Dua mondmilito kaj elaĉetinta siajn kulpojn per kuraĝa batalado en la Franca rezistado. Nun li estas modesta mezaĝulo, trankvile pasiganta siajn tagojn en vilaĝo. Tamen polico suspektas lin kaj li devas fuĝi, kompreninte ke ekzistas unusola maniero rehabiliti sin – li devos kapti la veran ŝteliston. 


Komenciĝas serio da aventuroj – amuzaj kaj ĉarmaj, kompreneble akompane de amaferoj. Li konatiĝas kun juna usona riĉulino (Grace Kelly), kiu vojaĝas al Lazura Marbordo kun sia patrino (Jessie Royce Landis). 


La sagaca virino (tipa por la filmoj de Alfred Hitchcock) rapide malkovras lian veran identecon, sed daŭrigas la rilaton – parte por amuziĝi, parte pro simpatio. 


Post pluraj aventuroj ili venas al festeno en malnova kastelo, kiun partoprenas plejaj riĉuloj – kompreneble dekoraciintaj sin per multekostaj juveloj. Sekvas ludo, tiom ŝatata de la reĝisoro – perdo de personeco, pli ĝuste ĝiaj kaŝado kaj ŝajnigo – ĉi-foje sub mezepoka kostumo. 


Fine la vero malkovriĝas kaj la iama ŝtelisto kaptas tiun veran – sian eksan koramikinon. Krome li trovas sian amon kaj tio estas la dua premio por li. 


Ĉu la historio estas ĉarma? Sendube. Ĉio estas bele aranĝite kaj la aktoroj ludas senriproĉe, eĉ tiuj flankaj – kio estas plia specifaĵo de Alfred Hitchcock. Ĉiuj scenoj estas detale prilaboritaj, dialogoj estas iom drolaj, memorigante tiujn el “Sinjorino malaperas” kaj “Juna kaj senkulpa”. Mankas nur unusola afero – streĉiteco. 


Ni kvazaŭ drivas laŭ lazuraj marondoj, pelataj de leĝera venteto – afero sendube afabla, sed apenaŭ atendata de la Hitchcock-verkoj. Al tiu bele ornamita kaj zorgeme kuirita plado mankas spicaĵo, kiu diferencigas ĝin de ĉiuj aliaj. 


Tian filmon povus fari iu ajn dum ekzemple “Nekonatuloj en trajno” aŭ “Psiĥozulo” estas unikaj verkoj, montrantaj kernajn ecojn de la reĝisora naturo, lin mem. 


Mi aldonu ke dum la filmado, vere okazinta en Lazura Marbordo, Grace Kelly konatiĝis al la monaka princo Rainier la 3a, kio sekvigis edziniĝon kaj ĉesigon de ŝia mallonga aktora kariero. Cetere jam en la filmo haveblas aludo al ŝia ne plu junulina aĝo, eldirita de la juna konkurantino pri la “kata” koro (Brigitte Auber). Ĉu tio estis aŭgura signo? 


Alia amuza rimarko rilatas la ŝatantojn de la kameoj de Hitchcock. Ĉi-foje lia apero estas tre klara kaj ne pretervidebla – li sidas apud la ĉefa heroo en buso kaj rigardas rekte antaŭ si dum tiu gapas lin mirigite. 


Ĉarma aldonaĵo al la ĝenerale senspica plado, ĉu ne?

Comments