Klimata ŝanĝiĝo: Greta Thunberg kaj hipokritaj ludoj

Ĉu vi konas Greta Thunberg? La sveda junulino postulas tujan solvon de la klimata problemo, famiĝinte pro siaj strikoj kaj protestoj. Ŝi eĉ alparolis la Eŭropan Parlamenton kaj ricevis aplaŭdojn de la eŭropaj politikistoj. Sed ĉu la vortojn sekvas agoj? Efektive ne, ja la eŭropaj politikistoj plu preferas hipokritajn ludojn al reale haveblaj solvoj. 

Kiu kulpas? 
La mondo varmiĝas kaj pri tio kulpas la forcejaj gasoj – oni akceptu tiun ideon kiel dominantan kaj subtenatan de plejparto de la sciencistaro. Greta Thunberg asertas ke temas pri la problemo tiom grava kaj urĝa, ke oni devas trovi tujan solvon kaj oferi ion ajn tiucele. La subtenaj manifestacioj abundas, lernejanoj tra Eŭropo kun plezuro strikas postulante tujajn ŝanĝojn, la komercistoj ĝoje prezentas pliajn “verdajn” teknologiojn, konsumante publikajn subvenciojn. Sed ĉu realaj ŝanĝoj okazas? La statistiko montras malon. Do estiĝas neeviteblaj demandoj, kiujn unuafoje vortumis la rusiaj intelektuloj en la 19a jarcento: kiu kulpas kaj kion fari? 


Kutime oni turnas akuzan fingron al Ĉinio kiel la plej granda eliganto de la forcejaj gasoj. Tamen se rekalkuli tiun ciferon konsiderante ĝian loĝantaron ni vidos ke la plej enloĝata lando de la mondo produktas pokape malpli da gasoj ol ekzemple Usono. Krome necesas demandi sin: por kiu Ĉinio produktas tiom da varoj? La respondo estas evidenta: plejparte temas pri eksportaĵoj, sendotaj al Eŭropo kaj Nordameriko. Do se trakti la aferon ne supraĵe, sed almenaŭ iom pli serioze, oni vidas ke la ĉefaj kulpuloj de la tutmonda varmiĝo estas evoluintaj landoj de Eŭropo kaj Nordameriko. Ili forŝovis la plej ekologie danĝerajn produktejojn al Ĉinio kaj Barato, sed la mendinto de tiuj varoj, do ankaŭ de la forcejaj gasoj, plu restas eŭropanoj kaj nordamerikanoj.


Alia pekokapro estas la krudmaterialaj industrioj, rilataj al bruligado de fosilaĵoj – karbo, nafto kaj gaso. Oni laŭte akuzas petrolan industrion, same kiel tiun karban, pri damaĝado de la natura medio. Ĉi-foje la koleraj rigardoj direktiĝas grandparte al Rusio kaj la Golfo-landoj kiel ĉefaj produktantoj de nafto kaj gaso. Sed la naiveco pardonebla al la sveda knabino, ne konvenas al la plenkreskuloj, des pli al la politikistoj. Do ni forgesu por momento pri infanaj ludoj kaj demandu nin mem sincere: ĉu alternativoj haveblas? 

Verda mito 
Lastatempe oni aktive promocias en Eŭropo la tiel nomatajn “verdajn teknologiojn”, speciale akcentante elektran transporton. Ĝi sendube havas plurajn avantaĝojn – veturas senbrue kaj ne eligas forcejajn gasojn. Sed ĉu tio vere rajtigas nomi elektran aŭton “ekologie pura”? Mi dubas. 


La unua kaj plej grava demando: kiel estis produktita tiu elektro? Se ĝi devenas de la tradiciaj elektrocentraloj, bruligantaj nafton, gason kaj karbon, temas pri nura translokiĝo de poluado – de la urbocentro al urborandoj kaj vilaĝoj, kie kutime situas tiaj stacioj. Eligado de la forcejaj gasoj tiukaze eĉ kreskas, ĉar dum longa transportado kaj stokado neeviteble perdiĝas ĝis 30% de la produktita elektro, do oni bruligas pli da nafto ol necesus se tio estus nura benzino. 


Se temas pri elektro, produktita surbaze de suna aŭ venta energio, naskiĝas aliaj demandoj, el kiuj la unua estas: ĉu produktado de la sunenergiaj paneloj kaj elektraj baterioj estas ekologie sendanĝera? Laŭ nunaj informoj temas pri la tre danĝeraj teknologiaj procedoj, akompanataj de grava poluado de medio. 


Tunoj da kemiaĵoj, necesaj por elminadi kaj trakti rarajn metalojn, fluas al riveroj kaj surgrunden, sed la eŭropanoj ne vidas tion – ja temas pri la foraj Afriko aŭ Ĉinio. Sed ĉu veneni riverojn en Afriko estas akceptebla prezo por pli pura aero en eŭropaj urboj? 


Sed eĉ se forgesi pri moralaj konsideroj kaj paroli pure racie, surbaze de nuraj ciferoj – ĉu tiu vojo estas vere efika? La ŝtatoj investis dekojn da miliardoj da eŭroj en koncernajn esplorojn kaj rektajn subvenciojn (do transdonis publikan monon al privataj entreprenoj), sed la verda energio plu okupas mizeran lokon en la eŭropa energia bilanco kaj alfrontas plurajn nesolvitajn problemojn. 


Ni prenu kiel ekzemplon elektran aŭton. La plej bonaj modeloj kapablas veturi 200 km ĝis sekva ŝarĝo. Ĉu multe? Miaj amikoj-komercistoj ofte veturas po 300-400 km tage, do ili devos ŝarĝi siajn aŭtojn dufoje ĉiutage. Tio signigfas ke ili devos lasi sian aŭton en ŝarĝejo por ne 5 minutoj kiel en benzinstacio, sed almenaŭ por unu horo. Imagu ke 263 milionoj da aŭtoj, nun veturantaj tra Usono, ĉiutage haltas por unuhora ŝarĝado. 


Kiom da ŝarĝostacioj necesos konstrui? Kiom da spaco rezervendas tiucele en jam plenŝtopitaj urboj? Kiom da tempo (do mono) estos perdita? Kiu pagos ĉion ĉi? Kompreneble la ŝtatoj, do ordinaraj impostpagantoj. Oni povas iom ajn multe admiri Elon Musk kiel sukcesan entrepreniston, sed mi vidis lian Tesla en vendejo en Pekino – aŭto kiu kostas $126 mil povas esti ĉarma ludilo por riĉuloj, sed certe ne solvo de la tutmonda transporta problemo. 


Cetere ordinaraj homoj jam pagas multege, speciale en Eŭropo, financante la menciitan verdan energion, kaj pliaj impostaj ŝarĝoj apenaŭ eblas kion klare montris la ribelo de flavveŝtuloj en Francio, kaŭzita de nova ekologia imposto. Tamen post plurjaraj penoj kaj kolosaj ŝtataj subvencioj la problemo restas nesolvita. La verda energio plu estas tro kosta kaj malstabila, ĝia uzado estas malkomforta kaj ofte apenaŭ amikema al naturmedio. Oni povas babili pri poioma progreso, pri neceso ŝanĝi vivmanieron ĝenerale, pri evoluigo de la publika transporto ktp. Tamen ni estu realismaj: necesas pliaj jardekoj kaj plurmiliardaj ŝtataj subvencioj por solvi problemojn de la verda energio. 


Sed Greta Thunberg kaj aliaj aktivuloj tra la mondo postulas tujajn ŝanĝojn. Unu esperantisto en sia komento al mia blogaĵo, dediĉita al la politiko de Vladimir Putin, eĉ riproĉis min pri doni tro da atento al “nova rusa caro”, ĉar laŭ lia opinio mi devus forgesi pri “internaj rusaj problemoj” dum “klimatkatastofoj rekondukos nin en la ŝtonepekon”. Tion diris la eŭropano – reprezentanto de la kontinento, kiu rekte kaj malrekte produktas plej mullte da forcejaj gasoj en la mondo. Amuza afero, ĉu ne? 

Proksima solvo 
Bone, mi ne deziras aspekti nura grumblulo, kiu kritikas ĉion sen proponi ion. La solvo haveblas kaj Rusio proponis ĝin antaŭ jaroj. Ĝi nomiĝas tergaso. Jes, temas pri fosilaĵo, do pri la energio nerenovigebla (almenaŭ de la homa perspektivo) kaj rilata al bruligado.


Sed dum bruligado de tergaso (ĉu en elektrocentralo aŭ motoro de veturilo) eliĝas oble malpli da forcejaj gasoj. Malsame al elektraj aŭtoj, ne necesas kompleta rekonstruado de ĉiuj veturilaj produktejoj, trafika sistemo ktp. Sufiĉas instali pliajn aparatojn en aŭto – rapide kaj malmultekoste – post kio ĝi povos konsumi gason anstataŭ benzino. 


Oni povus ŝanĝi la tutan transportan sistemon de Eŭropo en kelkaj jaroj kaj la eŭropa ekonomio eĉ gajnus pro tiu rekonstruado. La eligado de la forcejaj gasoj draste falus kaj la homaro ricevus tempon por pli profunde esplori kaj apliki alternativajn energiojn. La celoj de la “klimata movado” estus atingitaj rapide kaj relative malmultekoste, sen gravaj sociaj perturboj. 


Tergaso abundas kaj ĝia elminado ne postulas gravan damaĝon de natura medio – oni simple boras putojn en foraj, preskaŭ tute senhomaj areoj, elpumpas la gason, pritraktas kaj poste transportas per gasduktoj aŭ likvaforme en cisternoj. Rusio faras tion dum jardekoj kaj bonfarto de la siberia naturo kaj multiĝo de lokaj indiĝenoj pruvas ke temas pri ekologie akceptebla teknologio. 


Kial Eŭropo ne aplikas tiom rapidan kaj efikan solvon de la laŭdire urĝa problemo rande de la tutmonda katastrofo? Tre simple – ĉar la eŭropaj politikistoj ne deziras tion.
Eŭropo ne havas propran gason en necesa kvanto, do jam nun devas importi ĝin. Potencialaj liverantoj malmultas: la Golfo-landoj (LPG/LNG), Usono (skistogaso), Rusio (gasduktoj). Kredu min, la elekto estas tre malfacila.


La araboj pretas liveri iom ajn da gaso al Eŭropo, sed la regiono estas politike malstabila, la Persa (Araba) golfo ofte minacata je blokado kaj la militoj daŭras senhalte. Oni povus aldoni preskaŭ kompletan neglekton de la bazaj homaj rajtoj fare de Saud-Arabio kaj aliaj plej gravaj arabaj gasliverantoj, sed Eŭropo montris sin indiferenta al tiaj bagatelaĵoj kiam temas pri profito. 


Usono faris veran skistan revolucion kaj ne nur plene kontentigis siajn proprajn bezonojn pri gaso kaj nafto, sed jam pretas (kaj urĝe bezonas) eksporti ilin. Donald Trump rekte premas la eŭropanojn aĉeti usonan skistogason, forlasinte ludojn de siaj antaŭuloj, preferintaj kaŝi komercajn interesojn malantaŭ babilado pri demokratio kaj homaj rajtoj. “Aĉetu!” ordonas li rekte kaj malkaŝe – kaj tio juste timigas la eŭropajn regantojn. 


Krome, estus ridinde se Eŭropo, laŭdire tiom zorganta pri naturprotektado, aĉetus gason produktitatan per amasa apliko de hidraŭlika fendado – specifa teknika proceduro dum kiu oni enpumpas subteren plurajn tunojn da kemiaĵoj kaj poste kvazaŭ eksplodigas ilin, kreante fendojn en roktavoloj, el kiuj ekfluas nafto aŭ gaso. 


Restas nur unu reala alternativo – Rusio. Ĝi elminigas gason plejparte en Tjumena provinco (Okcidenta Siberio) kaj transportas ĝin per gastuboj, konstruitaj en la sovetia epoko. Rusio estas stabila liveranto, kiu neniam rompis siajn devojn, eĉ post la disfalo de Sovetunio, kies devojn ĝi oficiale transprenis. En la 2000-aj jaroj aperis problemoj pri transportado de gaso tra la ĉiam pli ĥaosa Ukrainio, do Rusio komencis konstruadon de ĉirkaŭiraj gasduktoj – ege kostaj kaj komplikaj, sed ebligantaj eviti iujn ajn perantojn inter ĝi kiel liveranto kaj la eŭropaj konsumantoj. 


Eŭropaj fakuloj scias ke la elminigado kaj transportado estas organizitaj profesie, ĉiuj procesoj en Gazpromo estas atestitaj kiel laŭaj al ISO-normoj kaj la atestadon plenumas ĉiujare la germana kompanio TÜV Nord. Tergaso abundas kaj kapacito de la minejoj de Gazpromo estas ĉiujare konfirmata de la respektinda usona firmao DeGolyer and MacNaughton. Eĉ pli – germana konzerno BASF per sia subfirmao Wintershall jam 25 jarojn rekte partoprenas elminigadon de gaso en Siberio. Do kial ne fari plian paŝon? 

Revuloj helpas koruptulojn 
En tiu momento la eŭropaj politikistoj hezite forturnas la okulojn kaj ekmurmuras ion malklaran pri la energia sekureco, energia bilanco ktp. Bone, mi diru la veron – ili timas. Kion? Usonon kaj Rusion. Ili timas Usonon, ĉar ĝi plu restas politika gvidanto de la okcidenta mondo – ĉiam pli abomena, tamen plej forta aŭtoritato.


Donald Trump estas enkorpigo de tiu diktaturo, malkaŝe trudanta sian volon al la mondo – inkluzive siajn aliancanojn, traktatajn kiel vasaloj. Li rekte postulas: aĉetu usonan skistogason kaj forlasu la tergason el Rusio. Usono eĉ starigis severajn sankciojn kontraŭ la konstruado de la rusia gasdukto “Norda Fluo – 2”, kiuj interalie trafas eŭropajn ŝipojn, se ili iel ajn kontribuas al tiu projekto. 


Eŭropo grumblas, sed timas rekte kontraŭi la mastron. En 1970 la germana ĉefministro Willy Brandt kuraĝis defii la imperion kaj subskribis la faman kontrakton “gason kontraŭ tuboj”, kadre de kiu Sovetunio ricevis grandajn tubojn kaj konstruis longan gasdukton al Eŭropo, garantiinte liveradon de gaso al Germanio. Apenaŭ necesas klarigi kiom multe gajnis pro tio la germana ekonomio kaj eŭropa ekologio. Sed ĉu haveblas la nova Willy Brandt en la nuna Eŭropo? 


Angela Merkel komprenas ke Eŭropo bezonas la rusian gason kaj pro tio laŭeble promocias la “Norda Fluo – 2” malgraŭ agresa kontraŭstaro de Usono. Sed temas pri duonpaŝoj, kies celoj estas ĉefe politikaj kaj ekonomiaj – malaltigo de dependeco je Usono kaj ricevado de ĉipa energifonto. Eŭropo simple distribuas siajn mendojn inter pluraj liverantoj, aĉetante nafton ĉe la araboj, gason ĉe la rusoj, bateriojn kaj sunenergiajn panelojn ĉe la ĉinoj ktp. Tio estas racia konduto de la politika vidpunkto, ĉar se dependeco de eksteraj energifontoj ne eviteblas, oni almenaŭ dependu de pluraj liverantoj por manovri inter ili kaj manipuli iliajn interesojn kaj zorgojn. Dume la klimata ŝanĝiĝo pluas kaj ŝajne neniu strebas apliki vere efikajn rimedojn. 


Tio apenaŭ mirindas, ĉar multaj eŭropaj petrolaj kompanioj jam investis miliardojn en la “alternativa energio” kaj ĝuas abundajn ŝtatajn subvenciojn. Pro tio ili strebas subteni la petrolajn prezojn sufiĉe altaj – por profiti de ili kaj samtempe de la ŝtataj subvencioj al la alternativaj elektroproduktantoj, ja grandeco de la subvencioj rekte dependas de la elektroprezo. Do neniu el eŭropaj elituloj deziras havi abundan kaj ĉipan gason el Rusio – nek politikistoj, nek ilia ĉefa amikaro – grandaj konzernoj. 


Sed kial la klimataj aktivuloj ne postulas forgesi pri hipokritaj ludoj kaj fari realajn paŝojn tuj? Ĉar ilia menso estas katenita de nova stereotipo: fosilaĵoj estas malbono, alternativa elektro estas bono. La mito postulas miraklojn, do ne akceptus gason kiel rimedon tro malnovan kaj konatan.


La brilanta Tesla kaj Elon Mask en ŝika kompleto kontraŭ gastuboj kaj laboristoj en kaskoj – kiu allogos pli da publikaj voĉoj? La Apple-generacio estas sorĉita de la mito pri altaj teknologioj kiel universala solvo kaj grandparte jam forgesis kio estas reala industrio. Ĉu ankaŭ kio estas reala vivo? 


Greta Thunberg povas povas manifestacii plu – la adoleska tumultado apenaŭ ĝenas la eŭropajn politikistojn kaj iliajn amikojn el grandaj eŭropaj konzernoj.


Dum la gepatroj de tiuj gejunuloj pagas impostojn kaj revas pri elektraj aŭtoj, ĉio iros glate kaj kontentige – almenaŭ por uloj el nubskrapuloj de luksaj kvartaloj. Ili ja povas aĉeti Tesla.

Comments

  1. Saluton kara. Ĉu mi rajtas aperigi en Kontakto? Ja temas pri kzakaŭ respondo al nia plej lasta numero.

    ReplyDelete
  2. En Brazilo ni iomete uzas gason por funkciigi aŭtojn. Sed kiel ĉefa energifonto, eble ne reala por Eŭropo, ni havas hidrolektrejojn

    ReplyDelete
    Replies
    1. Eŭropo preskaŭ ne havas propran gason, sed ĝi havas gasduktojn el Rusio kaj povus ricevi iom ajn da gaso.

      Delete
  3. ŝia parolado aperis esperantigita en:
    https://m.facebook.com/groups/2204470288?view=permalink&id=10157334684330289&refid=18&_ft_=mf_story_key.1685176404950231%3Agroup_id.863121943822352%3Atop_level_post_id.1685176404950231%3Acontent_owner_id_new.560089231%3Aoriginal_content_id.10157334684330289%3Aoriginal_content_owner_id.560089231%3Astory_location.6%3Aattached_story_attachment_style.share&__tn__=%2AsH-R

    ReplyDelete

Post a Comment