Kial Putin ŝatas Trump-on?

Al ĉiu observanto klare videblas, ke Vladimir Putin ŝatas la usonan prezidanton. Sed kial – ja temas pri lia ĉefa rivalo sur la geopolitika scenejo? Mi opinias ke la klarigo kuŝas plejparte en psikologia kampo. 

Mi tuj lasu flanke stultaĵojn kiel konspirteorio pri la rusa komploto, danke al kiu Donald Trump iĝis la prezidanto. Eĉ se ne konsideri la supozon mem, ke 300 milionoj da usonanoj iĝis pajlopupoj de rusiaj manipulantoj, sufiĉas simple legi raporton de la speciala prokuroro Robert Mueller. Cetere eĉ ĝi ne haltigis amaskomunikilan histerion en la liberala gazetaro, same ridindan kiel ĉiama rusa maliculo Boris en holivudaj filmoj. 


Ekde komenco de sia prezidanta periodo Donald Trump fakte daŭrigas politikon de siaj antaŭuloj rilate Rusion. Li kritikas la rusian reĝimon en siaj paroloj kaj kontraŭstaras ĝin ĉie kie li povas. Usono eĉ atakis foje en Sirio trupojn, en kiuj troviĝis rusiaj militistoj (laŭdire tiuj el privataj militfirmaoj). La rusia armeo deklaris, ke kaze de plia atako ĝi respondos, kontraŭatakante ne nur la misilojn mem, sed ankaŭ lokojn, el kiuj ili estis lanĉitaj. Ekde tiam Usono ĉiam informis la rusian stabon pri planotaj atakoj. 


Pliaj sankcioj, kies preteksto estas jen Ukrainio, jen spionaj skandaloj, sekvis kaj sekvos sendube. Cetere ili apenaŭ grave influas 99% de la rusia ekonomio, ĉar ekonomiaj rilatoj inter la du landoj estas mizeraj, kio ebligas daŭrigi tiujn politikajn ludojn iom ajn longe kaj preskaŭ tute sendamaĝe. Do kial Vladimir Putin tiom malkaŝe estimas sian kontraŭulon, kiu ne malpli evidente lin reciprokas? 


Mi jam diris aliloke, ke en la rusa mondkoncepto gravan rolon ludas sincereco. “Falsa rideto” estas konsiderata preskaŭ ofendo, ĉar oni preferas malkaŝan malakcepton al ŝajniga bonvenigemo. Pro tio eksterlandanoj ofte konsideras la rusojn kruduloj dum ili reciproke ofte parolas pri la “usona rideto” kiel simbolo de hipokriteco. “Ne amiko, nek malamiko, sed io” kantis Vladimir Visockij pri montgrimpistoj kaj la aŭskultantoj komprenis tuj, ke tio estas la plej malbona varianto de personaj rilatoj. 


Post la Malvarma milito dum kelkaj jaroj la rusia popolo havis iluzion esti egala inter egaluloj. Ni opiniis ke la komunismo falis kaj nun ni devas nur sekvi la vojon de la prospera demokratia okcidenta mondo, kiu bonvenigos kaj helpos nin. Ni eraris kaj baldaŭ oni montris al ni tion. Speciale forta estis la bato fare de Bill Clinton, kiu bombardis Jugoslavion malgraŭ rekta malaprobo de la Konsilio pri Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj. Ni komprenis ke ni estas rigardataj kiel ne partneroj, sed venkitaj subuloj, kiuj obeu kaj sekvu la mastrojn. Kompreneble la liberama rusia popolo kontraŭis tion same kiel ĉiujn provojn subigi ĝin, okazintajn dum ĝia miljara historio. 


Do kial nome Donald Trump elvokas simpation de la rusia prezidanto malgraŭ sia klare kontraŭrusia politiko? Ĉar li kondutas malkaŝe kaj rekte. Bill Clinton babilis pri la internacia justeco, sed arbitre atakis Jugoslavion, sendinte usonajn aviadilojn bombardi Eŭropon – unuafoje post la Dua mondmilito. George W. Bush babilis pri demokratio kaj homaj rajtoj, sed atakis Irakon surbaze de falsaj argumentoj kaj starigis sekretajn prizonojn kaj torturejojn. Barack Obama ricevis Nobel-premion pri paco, sed al du jamaj militoj aldonis la militadon en Libio kaj tiom aktivigis la bataladon en Afganio, ke en la unuaj 18 monatoj de lia prezidanteco tie pereis je 50% pli da usonaj soldatoj ol dum ok antaŭaj jaroj. Alivorte, la usonaj prezidantoj ĉiam babilis pri liberalaj valoroj (homaj rajtoj, sendependa justico, demokratio), sed agadis surbaze de tute kontraŭaj konsideroj. 


Donald Trump daŭrigis eksteran politikon de siaj antaŭuloj, sed li ne plu malkaŝas siajn motivojn kaj intencojn. “America first!” diras li kaj agas laŭe al tio. Li starigas ekonomiajn sankciojn kontraŭ partoprenantoj de la konstruado de la rusia gasdukto “Norda Fluo”, laŭ kiu gaso fluos rekte al Germanio kaj aliaj eŭropaj landoj, preter la malstabila Ukrainio. Sed li ne ŝajnigas esti defendanto de iuj abstraktaj liberalaj valoroj aŭ ekologio, sed rekte proponas alternativon – aĉetu skistajn gason kaj nafton el Usono! Ilia elminigado estas ekologia armagedono pro vaste uzata hidraŭlika fendado kun ĝiaj sennombraj kemiaĵoj, sed li ja klare diras, ke li ne interesiĝas pri la naturmedio. Donu monon al Usono kaj ni forgesos pri ĉio alia! 


Liaj antaŭuloj klopodis bremsi leviĝon de Ĉinio, subtenante separistojn en Tibeto kaj islamistojn en okcidentaj provincoj, kaj babilante pri la homaj rajtoj, intelektaj proprietaĵoj kaj libera konkurenco. Trump rekte diris, ke temas pri nura mono. “Aĉetu usonajn varojn kaj malfermu vian merkaton!” postulis li sen malŝpari la vortojn pri Tibeto aŭ ĉinaj disidentoj. 


Same klare li esprimis sian intencon fortiriĝi el Sirio. Usono ne havas tie komercajn interesojn kaj ĉio alia ne interesas tiun malkaŝan reprezentanton de la granda usona kapitalo. Lia atako kontraŭ Huawei estas la plej brila pruvo de tiu komercigo de la usona ekstera politiko. Mia ĉina amiko estis ŝokita: “Duonon de mia vivo mi laboris en usonaj firmaoj kiel Oracle kaj IBM. Ni kopiis ilian kondutmanieron kaj kredis je edifoj pri libera merkato kaj konkurenco. Sed nun la usona ŝtato atakas privatan firmaon kaj forpelas ĝin de la tutmonda merkato. Kial?” Rusio spertis tian ŝokon kiam Usono atakis Jugoslavion, nun venis la tempo de Ĉinio. 


Donald Trump estas fanfarona, agresema, ambicia, monavida, kruda kaj egoisma. Sed li ne maskas ĉion ĉi malantaŭ babiladoj pri liberalaj valoroj kiuj estas por li same abstraktaj kaj neglektindaj kiel por liaj antaŭuloj. Li rekte diras, ke li batalas por la interesoj de sia lando kaj fajfas pri ĉio alia. Severe, sed klare. Kaj la rusoj ŝatas klarecon.

Comments

  1. Eble vi jam konas tiun kanton

    https://www.youtube.com/watch?v=dReOdQmt-Qk

    ReplyDelete

Post a Comment