Greta Thunberg – la malgajninta infano

Greta Thunberg malgajnis la batalon kaj ŝia partopreno en la pintokunveno de la Unuiĝintaj Nacioj fine pruvis tion. Ĉu absurda aserto? Ne hastu konkludi, provu rigardi la aferon de alia vidpunkto. 

Trovi kulpulon 
Tio povas aspekti paradokse, sed tio estas la vero. Ŝi malgajnis ne pro manko de atento aŭ subteno – tute inverse. Ŝiaj fervoro kaj agresemo neeviteble elvokis grandan entuziasmon ĉe milionoj da adoleskantoj tra la mondo. Ili ĝoje manifestacias, svingas portretojn de sia amata idolo kaj postulas de la plenkreskuloj tujajn kaj radikalajn ŝanĝojn por savi la mondon kaj preventi alproksimiĝantan katastrofon, kiel ili nomas la klimatajn ŝanĝojn


Mi ne diskutu pri la kialoj de la tutmonda varmiĝo, nek pri tio, ĉu la novaj klimataj ŝanĝoj (pluraj jam okazis centojn, milojn kaj milionojn da jaroj antaŭe) vere mortigos ĉion vivantan aŭ nur postulos de la homaro adapitĝi al la novaj kondiĉoj, kiel tio jam okazis plurfoje. Ĉio ĉi ne gravas, ja ŝi malgajnis ne pro manko de argumentoj aŭ de subtenantoj. Tute inverse – ŝi malgajnis, ĉar la mondo akceptis ŝin.


Kio kaŭzis la tutmondan varmiĝon? Greta diras, ke kulpas la homa agado, ĉefe ekonomia aktivado. Oni akuzas pri tio precipe Ĉinion, Baraton kaj foje Usonon, ĉar tiuj landoj malaprobis respektivajn internaciajn kontraktojn kaj preferas ekonomian kreskon ol redukton de la forciejaj gasoj. Sed mi jam diris antaŭe, ke akuzantoj de Ĉinio kaj de aliaj evoluontaj landoj kondutas miopie, ĉar sufiĉas fari nur unu plian paŝon laŭ la produktoĉeno por kompreni, ke la fina mendanto kaj konsumanto de iliaj produktoj estas Eŭropo kaj Nordameriko. Do nome ili estas la ĉefaj kulpuloj pri la klimataj ŝanĝoj. 


Oni diros, ke por Greta ne gravas, kiu estas la kulpulo, ŝi postulas tujajn agojn de ĉiuj plenkreskuloj, akuzante la tutan mondon. Bone, sed ni estas iom pli aĝaj ol tiu sveda knabino kaj jam scias kiel funkcias la aferoj. Do ni povas realisme demandi nin mem: kiel fari tion?


Greta rezignis je viando kaj flugoj kaj tiel supozeble ŝparis kelkajn kilogramojn da forciejaj gasoj jare. Sed dekmiloj da fabrikoj produktas milionojn da ili ĉiutage, do eĉ se ĉiuj svedaj lernejanoj sekvos tiun ekzemplon la efiko estos vere homeopatia, do perdiĝinta ie tre for post la komo en statistikaj kalkulaĵoj. 


Mi eĉ ne diru pri ridindaĵoj kiel vojaĝo sur jaĥto anstataŭ aviadilo – kvazaŭ por ne bruligi fuelon. Ĉu iu kalkulis kiom da fuelo kaj aliaj kemiaĵoj estis uzitaj por produkti tiun ĉi velŝipon? Kiom kostis ĝia priservado kaj akompanado de la juna vojaĝantino dum dusemajna navigacio? Mi certas, ke se kalkuli ĉiujn rilatajn kostojn, oni vidus ke kontraŭ tiu mono eblis planti arbaron en Brazilo. 


Ŝi postulas ke oni tuj apliku mediamikajn teknologiojn kaj ĉesigu damaĝajn praktikojn, inter kiuj ŝi sendube kalkulas uzadon de brulfosaĵoj, arbohakadon, aŭtomobilan industrion ktp. Sed ĉu alternativoj haveblas? Mi jam diris antaŭe, ke malgraŭ plurmiliardaj investoj en la ekologiaj teknologioj fare de Eŭropa Unio, ili ĝis nun estas ege malfortaj kaj vivas ĉefe danke al ŝtataj subvencioj. Ĉu kreskigi la subvenciojn? Bone, sed el kies poŝo? 

Kiu pretas pagi? 
Emmanuel Macron provis altigi ekologian imposton nur je mizera procentaĵo kaj ricevis eksplodon de la koleregaj flavveŝtuloj, kiuj dum kelkaj monatoj tumultis tra Francio. Apenaŭ iu alia ŝtatestro riskos ripeti tiun sperton. 


Ĉu pagigi la firmaojn? Sed etaj kaj mezaj entreprenoj ne povas kovri tiujn kostojn dum la internaciaj konzernoj facile foriros de altiĝanta imposta premo. Antaŭe la ŝtato ordonis kaj la kapitalo obeis, nun ĉio inversiĝis. Tutmondiĝo ebligis al la eta svedino famiĝi tra la mondo en kelkaj monatoj, sed la sama procezo transformis la kapitalon je vigla substanco, kiu ne rekonas ŝtatlimojn kaj facile fluas tien, kie la profito estas pli granda.


En lastaj jaroj salajroj en Ĉinio altiĝis kaj ekologiaj postuloj iĝis oble pli striktaj, do kiel reagis la usonaj kaj eŭropaj konzernoj? Ili simple transdonis mendojn al fabrikoj en Indonezio, Bangladeŝo, Laoso kaj aliaj subevoluintaj landoj, pretaj akcepti iujn ajn kondiĉojn por eltiri siajn loĝantojn el la profunda mizerego. Eŭropo nun postulas ke Ĉinio fabriku por ĝi varojn surbaze de multekostaj naturamikaj teknologioj, sed kontraŭ la sama prezo. Ĉarmega postulo, ĉu ne? En vortaroj ĝi povus ilustri la vorton hipokriteco


Ĉio ĉi memorigis al mi konversacion, kiun mi havis antaŭ dudek jaroj kun estro de la naftogasa departemento de la registaro de Tjumena provinco – naftogasa koro de Rusio. Mi, tiam ankoraŭ naiva 25-jarulo, demandis lin, ĉu altigo de naftoproduktado ne kaŭzos troan premon sur la naturmedion? Li ridetis kaj diris kun la sincera cinikeco propra al la rusoj: “Se eŭropanoj pretus aĉeti puran aeron, ni certe plantus abiojn tra la tuta Siberio. Sed Eŭropo postulas nafton kaj gason, do ni devas elminigi ilin.” 


Se la eŭropanoj vere estas zorgitaj pri la klimata ŝanĝiĝo, ili devas sin turni al siaj propraj komercistoj kaj diri, ke en la eŭropa merkato rajtos vendiĝi nur varoj kaj servoj, produktitaj surbaze de ekologie puraj teknologioj. Tiukaze ne necesos premi Ĉinion kaj Baraton – ili mem kun plezuro impetos al la nova merkato, moderniginte tiucele siajn produktejojn.


Greta Thunberg ne bezonas serĉi malamikojn trans la oceanoj, ŝi devas simple diri al siaj gepatroj: “Mi pretas rezigni je duono de miaj havaĵoj kaj enspezoj por aĉeti ĉion kontraŭ altaj prezoj, kiuj kovros ekologiajn elspezojn”. Ĉu la eŭropanoj kaj nordamerikanoj pretas sekvi ŝin kaj draste malaltigi sian vivnivelon? Francio jam respondis al tio kaj la respondo estis klara kiel kriego de milionoj da voĉoj kaj forta kiel ĵetita ŝtono: Ne! 

Atako kontraŭ fantomojn 
Sed mi ne respondis al la ĉefa demando – kial Greta Thunberg malgajnis? Tre simple – ĉar la mondo akceptis ŝin. Pli ĝuste, ĉar ŝin akceptis la elito – la sama politika elito, kontraŭ kiun ŝi metis sian koleregan akuzan fingron. Prezidantoj bonvenigas ŝin, ministroj laŭdas ŝin kaj jen la pinto – ŝtatestroj de la plej grandaj industriaj landoj aŭskultas ŝian malamegan parolon dum la pintokunveno de la Unuiĝintaj Nacioj. Ĉu ili timas? Ne. Ili ridetas kaj aplaŭdas. 


La vere danĝera malamiko estas timiga kaj timinda. Lia alveno mem ŝokas kaj tremigas, nervozigas kaj grincigas la dentojn. Ĉu vi rimarkis ion similan ĉi tie? Greta Thunberg atakis la Sistemon, sed anstataŭ betona muro ŝi trafis likvan ĝelon, kia estas la aktuala politiko. Ŝi kolere impetis antaŭen kun lanco enmane, sed ĝi trafis neniun, ja mankas la malamiko trafebla, ĉiuj celoj estas nuraj fantomoj – kaj tiuj fantomoj bonvenigas ŝin. Ne eblas lukti kontraŭ malamiko, kiun ne eblas palpi, sed la nuntempa kapitalo estas nepalpebla – same kiel la nuna ŝtato.


Samsukcese ŝi povus postuli de la ŝtatestroj mallongigi nokton aŭ malaperigi la morton. “Bonaj ideoj!” dirus ili kaj ĝoje aplaŭdus – same kiel ili aplaŭdas nun. La Sistemo ne timas ŝin, ĉar komprenas ke tiu knabino estas nura tumultanta rano, kiu saltis mezen de la granda marĉo kaj postulas ke ĝi tuj sekiĝu. “Bone, kara. Bona ideo, pripensinda!” respondas la gluglanta verda kaĉo sub ŝiaj piedoj. Kaj sekvas nenio. 


Kial oni timas la malamikon? Ĉar li minacas. Sed per kio minacas la tutmondan eliton Greta Thunberg? Ĉu per lerneja striko? Sed apenaŭ eblas elpensi ion pli stultan kaj malpli efikan ol tiu iniciato. Kio estas la vera striko? Ĝi estas ĉantaĝo. “Plenumu miajn postulojn aŭ mi strikos kaj vi ne ricevos viajn produktojn/servojn, do vian monon” diras strikanta laboristo. Sed kio aŭdeblas nun? “Savu la mondon aŭ ni ĉiuvendrede manifestacios anstataŭ iri al lernejo!” Ĉu vere? Rigardu ĉirkaŭen – kiu ektimis? Tio estas logiko de infano, kiu opinias, ke li lernas ne por si mem, sed por siaj gepatroj, do povas puni ilin se malatentos la lernadon. Sed en realo li punas nur sin mem – la solan homon, kiu vere bezonas ke li akiru sciojn. 


Rimarkindas ke en Novjorko la aŭtoritatoj oficiale permesis al la infanoj ne frekventi lernejojn vendrede se ili partoprenas la klimatajn manifestaciojn. Do plenkreskuloj permesis al la infanoj manifestacii kontraŭ ilin mem. Ĉu vi imagas fabrikestron, kiu dirus al sia laboristoj: “Kiu deziras striki ĉiuvendrede – tute ne zorgu, mi plu pagos kvazaŭ vi laboris tiutage?” Ribelo transformiĝis je farso. 

Finaj kalkuloj 
Kio sekvos? Plej verŝajne Greta Thunberg plu vojaĝos tra la mondo – ĉu per fervojo, skiante, marŝante aŭ en aerglobo. Ŝi verkos librojn (helpe de plenkreskuloj), kiuj vendiĝos je milionoj da ekzempleroj (kompreneble presitaj sur reciklita papero). Ŝi iĝos ano de pluraj ekologiaj organizaĵoj, laŭreato de sennombraj premioj, gastos en televidaj programoj kaj publikaj aranĝoj. Kompreneble aperos abunde rezolucioj, okazos pluaj manifetsacioj kaj strikoj dum kiuj infanoj ĝoje kapriolos, incitante unu la alian: “Kiu kapriolas, tiu pensas pri estonteco!” Sed ĉu okazos io pli? 


La sola prognozebla efiko al la reala vivo estas ke la privataj konzernoj postulos (kaj ricevos) pli da ŝtataj subvencioj por evoluigo kaj aplikado de ekologiaj teknologioj. 90% de tiu ĉi mono sedimentiĝos en la kasoj de la eŭropaj kaj nordamerikaj konzernoj forme de pago pro licencoj kaj intelekta proprietaĵo. La restintajn 10% ricevos kompanioj el Ĉinio kaj Barato, kiuj vere produktas tiujn ĉi varojn. 

Brulanta minejo en Saud-Arabio

Danke al lastaj atakoj kontraŭ naftominejoj de Sauda Arabio kaj plua streĉiĝo ĉirkaŭ Irano, instigata de Usono, prezoj de nafto (do ankaŭ de tergaso) grave kreskos, kio faros multekostajn ekologiajn teknologiojn pli akcepteblaj – ja kostodiferenco malaltiĝos. Naftistoj plu riĉiĝos, vendante multekostan nafton. Privataj konzernoj riĉiĝos, konsumante ŝtatajn subvenciojn por verdaj teknologioj. 


Solaj pagintoj (do malriĉiĝintoj) estos la ordinaraj eŭropanoj kaj nordamerikanoj – la samaj, kiuj nun admiras persistan svedan knabinon kaj pretas manifestacii sub ŝiaj portretoj. Sed tio okazos poste. Nun ili spektas novaĵojn kaj vidas sian heroinon ĉirkaŭitan de la plej potencaj homoj de la mondo. Ĉiuj aplaŭdas.

Comments

  1. Mi pensas ke ve ni bone komprenis la kialon de la malkontento en Francio.

    Francoj ne plu volas pagi por ke kelkiuj pliriĉiĝu. Macron faris kaj faras nenion por vere lukti kontraŭ la tutmonda varmigo ; la vera kialo de tiu proponita novimposto ne estis ekologia sed por ekvilibrigi la buĝeton pro malaperon de ian takson por la plej riĉa.

    La flavveŝtuloj ne plu volas ke Macron prenas monojn el iliaj poŝoj por doni ĝin al la plej riĉa. Estas tute klara ke Macron ne kreis tian imposton por ekologia kialo kaj fakte tiu movado ne estis kontraŭ ekologia sed nur petis pli da imposta justeco.



    ReplyDelete
    Replies
    1. Mi tre bone komprenas la kialon de la flavveŝta eksplodo kaj ja parolas pri tio. La imposto estis nura preteksto montri indignon de la popolo, kiu devas pagi ĉiam pli dum la privataj konzernoj riĉiĝas.
      Do mi konkludas, ke pliaj impostoj estos same rifuzataj, ĉu ne? Kaj la konzernoj same evitos ilin danke al tutmondiĝo kaj iliaj rilatoj kun la politika elito. Do reale elekteblo estas jena: la popolo pagas ĉion aŭ okazos nenio. Ĉu vi pretas pagi tuj kiel tion postulas Greta?

      Delete
  2. Greta devas legi la verkojn de Murray Bookchin.

    ReplyDelete
    Replies
    1. Ŝi devas legi multon kaj lerni, do reveni al lernejo ;)

      Delete
  3. Laŭ ŝiaj propraj vortoj se ni ne luktos hodiaŭ por ŝanĝi la varmiĝon vere ne estos "futuro", do mi demandas kial studi? Mi multe bedaŭras ke knabino devas striki dum ŝi vere ne kulpas pri mandajn problemojn. Mi kunsentas ŝian koleremon kaj anstataŭ kritiki klopodas kompreni la aferon.
    Mi klopodas legi vian alian artikolon... sed 1-Monda varmiĝo estas scienca fakto preskaŭ nediskutebla! post 10 jaroj preskaŭ ne eblos reveni/halti la problemon.
    Kaj vi pravegas pri tio ke investoj en mediamika energifontoj simple iras al grandaj enteprenoj... miaopinie simple estas problemo kun la sistemo(j). Ne eblos savi la mondon sen radike profunde ŝanĝi ĉiujn nunajn sistemojn. Kio ja ne funkcias estas tio (ŝi ankaŭ tion diris).
    Aperis artikolo pri ŝi en la lasta numero de Kontakto, ĝi estas leginda.

    ReplyDelete
    Replies
    1. Mi ne dubigas la tutmondan varmiĝon,ĉar tute ne priparolas ĝin. Same mi ne priparolas Greta, ĉar ŝi estas unutaga heroo kaj tute ne rimarkinda.
      Miaj tri artikoloj pri tiu problemo celas analizi kiel ĝi formiĝis. Temas pri tutmonda, sistema problemo, do ankaŭ solvo devas esti tutmonda kaj sistema. Oni jam multon faris por ekologio kaj ni vidas rezultojn: la ozona tavolo restariĝas, aero kaj akvo en Eŭropo iĝis oble pli puraj, arbaroj obliĝis (speciale en Barato kaj Ĉinio).
      Sed se ni deziras radikalajn rezultojn, necesas ankaŭ radikalaj agoj. Sed tio jam tuŝus multajn politikajn kaj ekonomiajn interesojn, do oni preferas montri kiel afiŝon la svedan junulinon, kiu postulas tuj ĉesigi bruligon de fosilaĵoj kaj vojaĝas tra oceanoj en jaĥto de Rothschild-familio. Ribelo transformiĝis je farso.

      Delete
  4. Jes, "la ribelo kiu iĝas farso", povas ridindi sed tiaj ribeletoj estas tute konvenaj en la eduko de Greta kaj infanoj.

    Unu miliono de infanoj kiuj helpas transformi la konsummanieron de siaj familioj, estas jam rezulteto. Kompreneble, oni devas esplori ĉu la ribeleto restis kapriolo, aŭ reale la infanoj ĝenas insiste ĝis venko kadre de siaj familioj. "La ferio-vojaĝoj estas en la kapo" estas slogano kohera en hejmo.

    Tre instrua rezulto de tiu ribeleto de hometoj estas ke ili legos kaj pridiskutos la artikolojn de Stano Belov, por ke la vendredaj manifoj jaege ĝenu adoltojn.

    Estas procento (kiukioma?) de adoltoj kiuj serioze laboras por konstrui pli bonan mondon por siaj infanoj. Roger Cox skribas: "Miaj filino akusis min: "Kial vi nenion faris por preventi la katastrofan klimatŝanĝiĝon?"" Kompreneble, tio povas esti farso de Roger Cox, por pli boni vendi la libron kaj lancxi gxiajn projektojn. Ĉu Greta ne estas entute farso por pli bone vendi la artikolojn de Stano Belov?

    Pri hipokriteco, mi ne dirus ke estas aboneminda, ĉar hipokriteco estas la natura rezulto de klopodi praktiki teorion (aŭ moralajn regulojn). Strange ke teorio tute sen lateralaj koruptoj iĝas reala. Naturo estas tro kreema, kaj ne bone koincidas kun teorio. Hipokriteco estas la embarasa rezulto de ne-koincido inter teorio kaj praktiko, dum ke la teorio aŭ la praktiko estas riparotaj, aŭ, eĉ pli amuze, oni preferas disimuli la nekoincidon. Komplekso de realo superas komplekso de kono aŭ penso. Nu, ne, la penso estas kompleksa, pro tio la hipokriteco, por aranĝi kompromeson.
    Se vi observas hipnoziston, vi rimarkos ke la vorto kreas, kiam ĝi trovas fertilan teron. Kiu dirus ke la hipnozisto hipokritas? Ĉu la hipnozita?

    Mi trovis esperanton malpli frankejnstejnaĵeska, kiam mi legis vian artikolon. Danke.

    ReplyDelete

Post a Comment