Tjanĝino: produktejoj kaj amuzejoj

Tjanĝino estas granda havenurbo, unu el kvar urbegoj, kiuj rekte subiĝas al Pekino, do estas administrataj kvazaŭ provincoj. Ni atingis ĝin per aŭto laŭ pagenda ŝoseo – rapide kaj komforte.

Tuboj kaj aŭtoj
Nia unua celo estis loka kompanio, kiu okupiĝas pri dezajnado kaj produktado de plastaj tuboj, kaj konstruado de infrastrukturaj objektoj (akvopurigejoj, aŭtostacioj ktp). Ni prezentis eblecojn de la akvopuriga stacio Vodopad, iom diskutis kaj poste konatiĝis kun ilia kontribuo al evoluigo de la elektra aŭtotransporto en Ĉinio.



La lasta afero vere impresas, ĉar Ĉinio realigas ne nur la plej grandan en la mondo akvopurigan programon, sed ankaŭ la plej grandskalan transiron de la fuela transporto al tiu elektra. Ĉinaj urbegoj jam delonge suferas pro aeropoluado, pene klopodante malaltigi ĝin per limigo de nombro de la aŭtoj. Nun la ĉina registaro ekiris pli radikalan vojon. Post kelkaj jaroj oni planas tute ĉesigi produktadon de la fuelaj aŭtoj en Ĉinio kaj post kelkaj pliaj jaroj malpermesi ilian uzadon en la lando. Mi kredas je sukceso de tiu ĉi ambicia plano, ja energia sistemo de Ĉinio estas kolosa kaj alternativaj energifontoj grave evoluis dum lastaj jaroj.



En Rusio nun ege maloftas eĉ hibridaj aŭtoj, dum tiuj elektraj preskaŭ tute mankas. Antaŭ kelkaj jaroj Mitsubishi enmerkatigis elektran aŭteton, sed tiu kokcinelo aspektis ridinda kaj kostis oble pli ol normala leĝera aŭto, do tute malsukcesis.



Ĉinaj elektaj aŭtoj varias laŭ formoj kaj kostoj, iuj aspektas kiel tute normalaj fuelaj analogoj, haveblas eĉ ĵipaj versioj. Psikologia baro ankoraŭ estas granda, do la registaro stimulas homojn provi. Ĝi rekompencas al aĉetanto trionon de la aŭtoprezo kaj – neimagebla afero – kostoj de elektroŝarĝado estas... nulaj! Ne dum iu provperiodo, sed porĉiam! 
Se konsideri fuelprezojn en Ĉinio, tio estas vere grandega avantaĝo. Se aldoni ke tiaj aŭtoj havas verdan numerplaton, kiu permesas ĉiutagan veturadon en iu ajn urbo, mi ne miros se post kelkaj jaroj ĉinaj ŝoseoj tute “verdiĝos” kaj la ĉinaj urboj seniĝos je siaj eternaj haladzonuboj. Krome temas pri granda geopolitika ludo, celanta transformi Ĉinion en la gvidan centron de la tutmonda aŭtomobila industrio.



La vizitita de ni firmao konstruas elektroŝarĝejojn, vendas kaj priservas elektroaŭtojn ktp. Mi kredas je estonteco de ĝia komerco en Ĉinio. Ĝiaj tuboj ankaŭ aspektas altkvalitaj, sed apenaŭ havas ŝancojn en Rusio, kie tiu specifa materialo estas malmulte uzata, ĉefe por elektrokondukiloj kaj lokaj produktantoj abundas. Same en konstruado kaj dezajnado – rusiaj firmaoj lertas pri tiaĵoj, plenumas tiujn servojn malpli koste kaj ĝuas avantaĝajn politikojn de la registaro.

Inĝeniera instituto
Denove labora vizito, ĉi-foje al la Tjanĝina TEDA Inĝeniero-Dezajna Instituto. Tio estas unika ekzemplo de kunlabora ŝtato-privata firmao, specialiĝanta pri energia sektoro. La instituto antaŭnelonge enloĝiĝis en novan oficejon, do moderneco kaj pureco senteblis. 



Ne mapli impresaj estas projektoj, jam realigitaj de la kompanio. Plejparte ili koncernas la elektran industrion, do la ĉefa partnero estas la kompanio Ŝtataj Retoj (State Grid) kaj aliaj gigantoj, inkluzive Siemens AG, Schneider Electric ktp. 



Tamen ĝi havas ankaŭ nemalbonan sperton en la aŭta industrio, kion pruvas partneraj ligoj al Samsung, Toyota kaj aliaj elstaraj roluloj de tiu ĉi merkato.



Kiam estrarano diris, ke ili partoprenis projekton pri konstruado de la Volkswagen-fabriko en Ĉinio kaj ĉio estis farita en naŭ monatoj, mi estis impresita, ja dezajni novan fabrikon en tiu tempo estas granda atingo. 



“Ne, vi miskomprenis!” kontestis la ĉino. “En naŭ monatoj estis farita ĉio – de dezajnado ĝis konstruado kaj agordado. Post naŭ monatoj de sur la muntoĉeno eliris la unua aŭto!” Mi komprenas, ke ili havis bazon transdonitan de la germana flanko kaj uzis ĉefe jam pretajn dezajnajn elementojn, tamen la rapideco estas mirinda. Mi pensas ke tio eblas nur en Ĉinio.

Kievo – urbeto kaj ŝipego
Mia rusia akompano insistis pri eŭropa kuirarto, do ni tagmanĝis en restoracio, kies hieroglifan nomon mi apenaŭ povus repdrodukti, sed kies dezajnon mi neniam forgesos. 



Ĉu vi imagas trovi en ĉina urbo restoracion, kies interiero plenas je ĉeĥaj bildoj kaj kies simbolo estas... Krtek (Talpĉjo) – ĉarmega besteto, kreita de la ĉeĥa animaciisto Zdeněk Miler?! 



Mi scivolas, ĉu iu el la vizitantoj spektis almenaŭ unu el 50 koncernaj animaciaĵoj? Dubinda afero...



Pri unu afero mi tute certas: tiu loko estas vere vizitinda. 



Manĝaĵoj bonegas, priservado estas altinivela kaj la ĝenerala etoso hejmeca. 



Do se vi vizitos Tjanĝinon kaj sopiros vian eŭropan hejmon – venu tien kaj vi dankos min pro la sugesto.



Sed eĉ pli mirinda estis loko, kiun ni vizitis poste – amuzparko en la nova urbodistrikto Binhai. Oficiale ĝi nomiĝas la Tjanĝina Binhaja Avioporta Krozŝipa Tema Parko (ĉine: 滨海航母主题公园), sed oni povas nomi ĝin pli simple: amuzparko krozŝipo “Kievo”.



Sed mi iom hastas. Post veturi eksterurben kaj atingi parkumejon unue ni vidis ne la ŝipon mem, sed... necesejon. 



Granda konstruaĵo kun trilingva (angle, ĉine, ruse) elpendaĵo apudis imponajn, sed neeviteble eklektismajn kaj iom kiĉajn domojn kies celo estis imiti tradician arkitekturon de Rusio. 





Kompreneble temis pri nura amuziĝo, do ne serĉu tie aŭtentikecon, nek kritiku erarojn kaj malkongruojn – simple malstreĉiĝu kaj ĝuu.





Ni trairis sufiĉe grandan (5,57 kv km) areon plenan je diversspecaj vendejoj kaj amuzejoj. 



Ĉie videblis dulingvaj (rusaj kaj ĉinaj) afiŝoj. 



Foje ili estis kutimaj eĉ por Rusio. 



Foje ridinde misaj, eĉ sensencaj kiel nomo de la kinejo Вроссиижефильм (Enrusiojafilmo), tamen senescepte ĉarmaj.



Ni eniris preskaŭ nenien, ĉar tempo estis limigita kaj kolera ventego pelis nin antaŭen (mia akompano tute rezignis je promenado, preferinte dormi en la aŭto). 



Laŭvoje ni nur aĉetis iun rusian glaciaĵon (ege kostan kompare al Rusio) kaj iom blagis kun strataj artistoj en buntaj vestoj, kiuj dancis, muzikumis kaj fotiĝis kun vizitantoj. 



Mi alparolis knabon en sovetia militista pelto kaj li respondis, ke venis de Ukrainio



Grupo da dancistoj-muzikistoj ankaŭ konsistis plejparte el ukrainoj kun unu kartvelo, facile rekonebla. 



Mi povis nur bedaŭri pri politikaj ŝtormoj kaj koruptitaj politikistoj, detruintaj ekonomiojn de tiuj ĉi landoj, kaj ĝoji ke ni almenaŭ povas interkompreniĝi ruse eĉ kun la juna generacio. 



Espereble iam ili ne plu bezonos vojaĝi milojn da kilometrojn for por danci subĉiele kontraŭ apenaŭ estiminda pago.



Sed jen ni venis al granda placo, sur kiu staris vendejo, 4D-kinejo, diversspecaj skulptaĵoj (de komsomolanoj ĝis dinosaŭroj) kaj en la plej fora rando videblis la kolosa aviadilporta krozŝipo “Kievo”



Kiel ĝi trafis tiun ĉi lokon?



Malgraŭ sia nomo la ŝipo apenaŭ havas fortan ligon al la ukraina ĉefurbo. 



Tio estas flagoŝipo de la “projekto 1143”, eksterlande pli konata kiel “Kievo-projekto”. 



Oni konstruis ĝin en urbo Nikolajevo (tiam Ukraina SSR) en 1970-1975. En 1976 ĝi navigis al sia bazejo en la Norda floto de la sovetia mararmeo kaj sekvan jaron estis oficiale akceptita por militservo.



En 1976-1982 “Kievo” plurfoje plenumis batalpretan deĵoron en la Atlantiko, Mediteraneo kaj la Balta maro, interalie vizitinte Alĝerion kaj Libion



Foraj navigomarŝoj daŭris ĝis 1991, kiam la ŝipo estis rezervita. Samjare disfalis Sovetunio



La ekonomio kolapsis, mankis mono, fuelo kaj kompreno mem kio fari kun la sovetia heredaĵo, haste alproprigita de la politikistoj kaj ĵusbakitaj komercistoj. 



Pasis nur du jaroj kaj la kolosa ŝipo seniĝis je siaj armiloj kaj granda parto de teknikaĵoj, kaj fine estis vendita al la ĉina registaro tra iuj perantoj, kiuj pagis 1,6 milinon da dolaroj al la rusia ŝtato kaj ricevis $8,2 de tiu ĉina. 



Kompreneble temis pri unu el sennombraj friponaĵoj, kiuj plenigis poŝojn de novaj rusiaj riĉuloj.



En 2003 la ŝipo ankris ĉi tie kaj sekvan jaron estis malfermita al la vizitantoj. 



Oni asertas, ke ekde 2011 ĝi ankaŭ servas kiel luksa hotelo, sed mi ne vidis signojn de tio, nek imagas kiu povus elekti loĝadon en tiom specifa kaj fora loko.



Cetere ĉio ĉi estis nura historio. Kion ja mi vidis propraokule? Unue oni trafas akceptejon, kie en duonmallumo de sur muroj al vizitantoj rigardas sovetiaj militestroj, inkluzive de Stalino mem. 



Li apenaŭ havas ajnan rilaton al la ŝipo, konstruita 30 jarojn post lia morto, sed kion fari – stereotipoj regas la cerbojn. 



Sekvas longaj koridoroj kun montrokestoj, plenigitaj je diversaĵoj, lasitaj de la antaŭaj posedantoj. 





Plejparte temas pri forĵetindaĵ rubaĵoj – kadukaj propagandaj afiŝoj, malnovaj instrukcioj, rustiĝintaj hanteroj ktp. Ie kaj tie sur muroj pendas portretoj de sovetiaj militestroj. 





Ĉiuj etikedoj kaj klarigaj tekstoj estas en la ĉina.





Tio estas iom teda, do jen kaj jen aperas lokoj, kie oni imitis deĵorajn scenojn. 





Manekenoj en sovetia marista uniformo rigardas ekranojn de siaj aparatoj, aŭskultas silentajn radioricevilojn, ion ordonas unu al alia. 





Se rigardi pli atente regpanelojn, rimarkeblas ĥaosa kombino de cirilaj literoj – sen iu ajn senco aŭ eĉ unusola legebla vorto.



Long Zhang klarigis, ke antaŭ la vendo rusoj malmuntis regilojn, do poste ĉinoj reagordis ĉion nur amuzcele. 



Tamen, li diras, tiu ĉi ŝipo estis unue detale esplorita de ĉinaj inĝenieroj kaj servis kiel trejnejo por starigo de la memstara krozŝipa produktado. 





Cetere ankaŭ la unua ĉina krozŝipo Liaoning estis origine produktita en Ukrainio kaj nur poste vendita al Ĉinio en duonpreta stato.



Foje renkonteblis suveniraj budoj, kie aĉeteblas ludiloj kaj modeloj. 



Mi ne tre ŝatas militaĵojn kaj ankoraŭ mankas uzanto de tiaj ludiloj en mia familio, do mi aĉetis nenion. 



Same indiferente mi preteriris ludmaŝinojn, el kiuj alvoke rigardis pluŝaj ursetoj en matrosaj uniformoj.



En unu salono staris grandaj modeloj de militaj aviadiloj kaj helikopteroj – la sovetiaj, usonaj kaj ĉinaj. 









En aliaj lokoj videblis torpedoj kaj misiloj de la origina “Kievo”, espereble por ĉiam enterigitaj en siaj ŝtalaj profundejoj. 





Mi preferus partopreni la Rusan Dancokarnavalon, anoncitan de surmura afiŝo, kvankam supozas ke plejparto de la dancistoj estos ne el Rusio mem, sed el Ukrainio kaj aliaj malriĉaj postsovetiaj landoj.



Eĉ pli imponaj estis instalaĵoj sur ferdeko. 



Pruon de la krozŝipo ornamis ferocaj misiloj, celintaj al ĉielo kontraŭ nevideblan malamikon. 



Foje eĉ la morto mem aspektas bela, ĉu ne? 



Mi rimarkis, ke rivero estas kovrita je glacio – maldika, sed videbla.



Kruela ventego forpelis nin reen, al internaj ejoj. Preterpase mi vidis kiel oni instalas seĝojn en improvizita halo. “Tio estas kunsido de iu firmao” komentis Long Zhan, fervora ŝatanto de iuj ajn teknikaĵoj, inkluzive tiujn militajn. “Mi ŝategas! Sekvan jaron mi aranĝos kunsidon de mia firmao ĉi tie”. 



Sed ĉu eblus lasi tiom specifan lokon tute sen ajna predo? 



Sur la placo mi trovis vendejon, kiu havis T-ĉemizojn kun memorindaj surskriboj. 



Bona donaco por knabeto, ĉu ne?



Comments