Serĉante la rusan katedralon en Havano

Mi ne estas religiema, nek speciale ŝatas renkontiĝi kun la samlandanoj eksterlande. Sed mi ŝatas la kulturon kaj laŭeble klopodas trovi rusajn spurojn, speciale en lokoj tiom foraj kaj specifaj kiel Kubo. Mi jam trovis rusajn preĝejojn en Parizo kaj Bonaero kaj deziris viziti la faman ortodoksan katedralon en Havano – la urbo kie unuafoje post miljara malakordo renkontiĝis du ekleziestroj – papo Francisco kaj patriarĥo Cirilo la 1a.

Feliĉe nia taksiisto konis tiun ĉi lokon, do ni tuj ekis al ĝi. Jam post alveni Malnovan Havanon, Lisita proponis modifi la itineron por antaŭe kontentigi alian mian deziron – trovi interesajn suvenirojn por miaj geamikoj. Unue post elaŭtiĝi antaŭ simpla industria konstruaĵo rande de la Havana golfo (deponejo konstruita en 1881-1885) mi estis iom skeptika, sed jam baldaŭ elkore dankis mian inteligentan pupeton.


La enirejon gardatan de du malnovaj lokomotivoj, sekvas granda halo kun du elirejoj – unu kondukas al la strato kaj alia al la golfo. Ene de tiu ĉi hangaraspekta spaco troviĝas dekoj, eble centoj da suvenirbudoj.


Magnetoj, pentraĵoj, bildkartoj, ledaĵoj, juveloj – oni povas trovi ion ajn sub la sama tegmento. Kompreneble 98% estas turistocelaj simplaĵoj, sed eĉ pli postulema konsumanto povos kontentigi tie sian memoraĵbezonon. 


Mi aĉetis kelkajn braceletojn, aviadilon el gluita papero kun surskribo Cubana, ktp. Mian atenton altiris komponaĵo el kelkaj skulptaĵoj laŭaspekte similaj al kristnaska bildo, sed en specifaj koloroj. Vendistino tuj vigle komentis: “Tiu blua estas Jemaja, la flava estas Oĉuno...”. Lisi skeptike rigardis nian konversacion kaj tiris min for. “Tio ne estas Jemaja, nek Oĉuno” malkontente rimarkigis la knabinjo. “Ŝi diris tion nur por vendi”.


Je la 6a vespere la butikejo estis fermiĝonta, do ni rapidis al la elirejo. Malnova Havano ĉirkaŭis nin kaj mi unuafoje estis en tiu ĉi parto, do viztindaĵoj abundis. 


Trans la strato videblis preĝejo de Sankta Francisco de Paolo, alia signo de la ĉeesto de la katolikaj ordenoj en la insulo. Ĝi estas dediĉita al la itala sanktulo, fondinto de la ordeno Minimuloj. Li naskiĝis en 1416 en Paola (Kalabrio) ĉe la gepatroj kiuj jam malesperiĝis havi infanojn kaj petegis pri tio Sanktan Franciscon el Asizo. Evidente tio efikis, do ili nomis la bebon honore al lia ĉiela aŭspicianto kaj kiam li grave malsaniĝis denove provis la saman rimedon, promesante kiel rekompencon unujaran restadon de la infano en franciskana monaĥejo. Tie la knabo unuafoje proksime konatiĝis kun la monaĥa vivo. 


En 1430 la familio pilgrimis al Asizo kio definitive ŝanĝis la vivon de la estonta sanktulo: la 14-jara adoleskanto komencis ermitan vivon en la montaro. Aliaj junuloj aliĝis jaron post jaro kaj tiel formiĝis unu el la plej severaj ordenoj de la katolika mondo, oficiale aprobita de papo Siksto la 4a en 1474. Krom la kutimaj monaĥaj restriktoj kiel ĉasteco, obeemo kaj malriĉeso, la Minimuloj postulis ankaŭ la ekstreman minimumigon de la kontentigo de ĉiuj materialaj bezonoj, inkluzive la vestojn kaj manĝojn. Ili tute malaprobis ajnan animalan manĝaĵon, eĉ lakton kaj ovojn, do eventuale estis la unuaj eŭropaj veganoj.


La preĝejo kaj hospitalo por junaj virinoj aperis laŭ iniciato de Nicolás Estévez Borges, kiu en sia testamento lasis tiucele 45 mil pesojn en 1664. La sekvan jaron komenciĝis la konstruado, kies fina dato ankoraŭ ne estas konata. En 1730 oni tute rekonstruis ĉion kaj en 2000 restaŭris, post kio ĝi funkcias kiel koncertejo de la klasika kaj ĉambra muziko. Tiu decido estas trafa, speciale se memori ke en la preĝejo troviĝas mekanika organo Daublaine-Ducroquet farita en Francio en 1845-1855 kaj konsiderata unu el malmultaj bone konservitaj, preskaŭ tute ne ŝanĝitaj organoj de la lando.


Ni ĉirkaŭiris la preĝejon kaj aliris la kajon de Havana golfo. Viroj kun fiŝkanoj sidis trankvile. Infanoj bruetis kaj blagis, iuj eĉ plonĝis en akvon. Cent metrojn for de la suvenira vendejego videblis unuetaĝa konstruaĵo Almacén del Tabaco y de la Madera (Deponejo de tabako kaj ligno) ankaŭ konata kiel Espigón de Paula (Piero de Paula).


Ĝi estis konstruita en 1906 kel posedaĵo de la Havana Central Railroad Company, kaj funkciis kiel ŝtaldeponejo. Fervojo konektis ĝin kun aliaj havenaj deponejoj, inkluzive tiujn en la supremenciita hospitalo. Ĝi havis kontraŭincendiajn ekipaĵojn kaj du moveblajn elektrajn gruojn po 5 tunoj povajn. Elektraj trajnoj de la firmaoj cirkulis ĝis Güines, Guanajay, Regla, Guanabacoa. En 1928 la kompanio unuiĝis kun la Fervoja Unio (Ferrocarriles Unidos).


Post la revolucio, en 1961 ĝi estis ŝtatigita kiel ĉiuj pieroj kaj plu ekspluatata kadre de havena terminalo “Margarito Iglesias”. Plejparto de ĝiaj samtempuloj estis detruitaj kaj anstataŭigitaj per novaj flosantaj deponejoj, sed Almacén del Tabaco y de la Madera atendis alia, pli feliĉa sorto. Post restaŭrado en 2014 la iama deponejo konvertiĝis al bierfarejo kaj restoracio.


Mi fotis belan vaporlokomotivon de Baldwin Locomotive Works, similan al tiu jam renkontita de mi en marto 2016 laŭvoje de Trinidado al Varadero. La restoracio plenis je turistoj, sed ni preferis promeni, des pli ke la rusa katedralo atendis nin.


Ni daŭrigis laŭ Aleo de Paula, kiu etendiĝas laŭlonge de la bordo kaj iĝis en 1777 la unua ĉemara promenejo de Havano. Dezajnis ĝin arkitekto Antonio Fernández de Trebejos laŭ ordono de kapitano-generalo de Kubo Felipe de Fondesviela, markizo de la Torre. Centre de ĝi altiĝas marmora kolono konstruigita de alia kapitano-generalo – Leopoldo O’Donell. Ĝi aperis en 1847 kaj estas ornamita per leonaj kapoj, de kies faŭkoj fluas akvo. 


Bronza viro en kompleto rigardas la golfon. Kiu li estas? Vane mi traserĉis ĉirkaŭaĵojn – iu ajn klariga ŝildo mankis. Nur poste mi eksciis, ke temas pri kuba poeto Nicolás Guillén, kies skulptaĵo aperis ĉi tie en majo 2015.


Evidente la instalantoj konsideras lin tro fama por aparte mencii lian nomon, sed mi estas kompatinda malklerulo, do post fari neeviteblan sinfoton turnis min al apuda specimeno de la moderna arto, same ne subskribita. 


La ŝtala paralelipipedo brilis sur alta soklo. Ĝi aspektis nova, sed kvazaŭ batita de iu pezaĵo kontraŭ la centron, pro kio grave konkaviĝis. Kion ĝi simbolas? Ĉu fortajn ventojn de la marbordo? Ĉu rezisteblon de la kuba popolo, daŭre subpremata kaj ĝenata de ekstere kaj interne, tamen plu nesubigita? 


Policanoj elaŭtiĝis surstraten. Oni diras ke foti ilin estas malpermesite en Kubo. Bone, mi estas leĝobeema persono. Se nur hazarde...


Finfine! Jen nia celo – la ortodoksa Katedralo de Sankta Dipatrino de Kazano. Ĝi situas en Avenida del Puerto, inter la stratoj Sol kaj Santa Clara. Tio estas parto de Malnova Havano, tamen la konstruaĵo estas tre nova – la unua ŝtono en ĝia fundamento estis metita la 14an de februaro 2006. Temis grandparte pri la politika afero, do la konstruado finiĝis neimageble rapide laŭ la kubaj mezuroj kaj la 19an de oktobro 2008 prezidanto Raúl Castro kaj la tiama mitropolito, nuna patriarĥo Cirilo solene inaŭguris la katedralon, poste vizitotan de rusia prezidanto Dmitrij Medvedev.


Ĝi estas malgranda (200 kv m) kaj ĉirkaŭpremita de aliaj konstruaĵoj. Rusia arkitekto Rostislav Voroncov kaj lia kuba kolego Jaime Rodríguez dezajnis la katedralon en la bizanca stilo, do ĝi aspektas tre tradicie kaj havas neniun videblan rilaton al la karibia kolonistila ĉirkaŭaĵo. Kvin kupoloj, el kiuj du estas orumitaj kaj aliaj bronzumitaj, portas kvar orajn krucojn. La ŝtuparejo estas farita el granito de provinco Sancti Spíritus. En la preĝejo troviĝas restaĵeroj de la rusa ortodoksa sanktulo Sergio Radoneĵskij, transdonitaj el Rusio.


Iuj asertas ke tio estas la dua laŭ grandeco rusa preĝejo eksterlande, kiu cedas la unuan lokon nur al tiu en Israelo. Rimarkindas ke (almenaŭ laŭ oficiala versio) la konstruadon pagis la kuba registaro, elspezinta tiucele 1,5 milionon da dolaroj. En la retejo de la templo oni substrekas ke tio estas sola preĝejo, konstruita de la registaro de lando ekster la tradicia (kanona) teritorio de la Rusa Ortodoksa eklezio.


Kial tioma atento al la ortodoksa komunumo de la fora insulo, sendube eta kaj apenaŭ speciale fervora en sia kredo? Mi certas ke temas pri la pure politika afero. La rusia reĝimo, malsukcesinte pri ekonomia kresko kaj la interna politiko ĝenerale, koncentriĝis je tiu ekstera kaj agas laŭ malnova principo “Malamiko de mia malamiko estas mia amiko”. Kubo kontraŭstaras Usonon dum jardekoj kaj situas tre oportune por re(starigi) tie militbazon kaj inciti la usonan registaron de sub ĝia nazo.


Ni daŭrigis la promenadon kaj jen antaŭ niaj okuloj denove aperis la iam bela kaj plu majesta Terminal de Cruceros Sierra Maestra.


Tiu ĉi longa flava konstruaĵo estis malfermita en 1914 sur loko kiun en diversaj periodoj okupis muelejo, doganejo, migrada oficejo ktp. Nun ĝi troviĝas en priplorinda stato kaj, laŭ vortoj de Lisi, tio daŭras tiom longe, ke neniu jam kredas je sukcesa fino. Espereble iam ĝi reviviĝos kaj iĝos akceptejo de karibiaj kruizoj.


Ni turnis nin iom maldekstren kaj enprofundiĝis en stratojn de Malnova Havano. Jam krepuskis, do mi nur gapis ĉirkaŭe kaj klopodis foti rimarkindaĵojn por poste kompreni kion mi vidis.


Jen memortabulo pri Manuel de Zequeira y Arango, ĵurnalisto, ŝtatoficisto kaj militisto, konsiderata ankaŭ la unua kuba poeto.


Cetere temas ĉefe pri la simbola titolo, substrekanta kvaliton de liaj verkoj, ĉar kronologie la unuanaskiteco en la kuba poezio apartenas al Silvestre de Balboa. 


Alia memortabulo markas domon, kie loĝis Simón Bolívar, ankaŭ konata kiel Liberiginto.


En apuda skvaro vidiĝis lia monumento. Dek metrojn for senmove staris alia, jam viva skulptaĵo.


Turistoj svarmis ĉirkaŭ baro La Bodeguita del Medio (kompreneble vizitita de Ernest Hemingway). Mi fotis tion de malproksime kaj klopodis foriri rapide.


Belaj kubaj grafitaĵoj. Unu el ili demandas amare: oni diras al ni ke 2 + 2 = 5. Kial?


Laŭ vizaĝo de la demandinto videblas ke li jam konas la respondon: estas Kubo. Poste mi eksciis ke tiu ekvacio estas la plumnomo de artisto, kiu prezentas sin kiel Martí.


Bakistoj ripozas apud panvendejo. 


Antaŭ ni brilis en mallumo granda konstruaĵo – Gran Hotel Manzana Kempinski La Habana. Tio estas la unua kvinstela hotelo, malfermita en la postrevolucia Havano. Origine tiu ĉi domo, konstruigita de 1894 ĝis 1917 de José Gómez-Mena Vila, estis la unua aĉetcentro de Kubo. La kvartalo nomiĝis Manzana de Gómez (Kvartalo de Gómez), kio spegulĝas en la hotela nomo. 


La 246-ĉambra luksaĵo malfermis siajn pordojn la 23an de majo 2017 kaj proponas krom loĝado ankaŭ servojn de same multekostaj butikoj, inkluzive de Versace, Giorgio Armani, Lacoste kaj Montblanc. Ĉu kubanoj devas ĝoji pri tiu novaĵo? Mi supozas ke ĝi nur kolerigas la urbanojn, kies averaĝa monata salajro en 2016 estis 29 dolaroj (en Guantanamo $26). 


Ili scias ke ĉiu eksterlanda entrepreno agadas en Kubo nur je aprobo de la plej altaj ŝtatoficistoj kaj sub aŭspicio de la ŝtataj (plej ofte armeaj) korporacioj. Do estiĝas logika demando: kial la registaro bonvenigis la hotelon, kie la plej ĉipa ĉambro kostas $400 por unu nokto kaj la plej kosta $2400, sed ne permesis malfermi eĉ unusolan vendejon de la vere necesegaj ĉiutagaj hejmaĵoj kiel ekzemple IKEA? Por kio doni tiom da atento al apero de kelkaj luksaj butikoj, kies vizitantoj estos nur eksterlandanoj kaj lokaj elituloj? La respondo evidentas: la kuba registaro interesiĝas nur pri sia profito kaj tute fajfas pri realaj bezonoj de sia subpremata popolo.


Ni aliris la hotelon por trairi ĝin laŭ unu el du internaj stratoj, sed gardisto diris, ke la interna pasejo jam estas fermita. Ne gravas. Preteririnte la koloson dekstraflanke ni atingis Pradon. Jam tempis reveni. Carlos ne respondis, do ni jesis al iu sintrudema taksiisto. Kiun aŭton li proponas? “KIA. Ĝi estas bonega aŭto, granda!” Sur la antaŭa bufro glimis la oblikva “H”. Loĝantoj de tiu ĉi stranga insulo nenion scias pri varmarkoj, do Hyundai facile transformiĝas al KIA. La pakaĵujo de tiu etulo malsufiĉis, do ni elektis la malnovan Lada, kiu enspacigis ĉion. La veturado kostis 15 dolarojn, do je 5 pli ol ĉe Carlos, sed je 20 malpli ol por mia kompatinda amiko Sergej.

Comments