Skip to main content

De la luksa Versajlo al la rusa kvartalo

Parizo estas urbo de reĝoj, ortodoksaj rusoj, riĉaj ĉinoj kaj... gospelo. Ĉu vi ne kredas min? Legu kaj vidu – mi sukcesis alfronti ĉiujn ĉi vizaĝojn de Parizo dum unu tago!
Versajlo
Viziti Parizon kaj maltrafi rezidejon de la francaj reĝoj estus neimagebla afero. Do matene Anh alvenis min, ni entrajniĝis ĉe RER-stacio (linio C) kaj ekis al Versajlo.


Post mallonga piediro ni alvenis grandan placon sur kiu etendiĝis... longega atendovico.


Nu, alternativoj mankis, do mi stariĝis ĉe la fino de tiu serpenta vosto dum Anjo iris al biletejo. La suno flamis, la ombro mankis, sed kun bona akompano eĉ stara atendado ne multe penigas. Post du horoj ni finfine eniris la palacon.


Nu, kion diri pri Versajlo? Ĝi estas bela kaj denove memorigis al mi palacojn de la rusiaj imperiestroj en Sankt-Peterburgo, aparte la rezidejon en Peterhofo. Sama lukso, brilo kaj ŝiko, orumaĵoj kaj silko ĉie, fajna farforo kaj murpentraĵoj fare de plej elstaraj eŭropaj artistoj. Mi prenis songvidilon en la rusa kaj ĝuis komentojn, vere interesajn kaj utilajn.


Poste ni havis elekton: ĉu pluiri al la ĝardeno aŭ reveni Parizon. Anjo diris, ke la ĝardeno estas simila al aliaj jam vizititaj de mi, ni ambaŭ jam certagrade lacis, do mi konsentis sendispute. Post mallonga tagmanĝo en loka restoracio ni direktiĝis al la ĉefurbo.

La rusa kvartalo
“Ĉu vi volus viziti la rusan kvartalon?” demandis Anh. “Jes, certe!” La diligenta knabino antaŭtage traserĉis Interreton kaj trovis por mi informojn pri la pariza rusa komunumo por hodiaŭ dividi ilin kun mi. Francio kaj ties kulturo aparte proksimiĝis al Rusio fine de la 18-a jarcento kaj dum pliaj cent jaroj grave influis la nacian kulturon. La rusa nobelaro admiris la francajn literaturon, muzikon kaj arton. Pluraj francaj vortoj enradikiĝis en la rusa lingvo kaj nur fakuloj nun povas eltrovi ilian fremdan devenon. Kion diri se la plej fama rusa poeto Aleksandr Puŝkin ĝis sia sesjariĝo parolis ĉefe en la franca, kiu estis ĉiutaga lingvo de la nobelaro?
La Februara revolucio kaj sekvinta ĝin la Oktobra ŝtatrenverso, kaŭzintaj la sangoverŝan Enlandan militon, estigis unuan ondon de elmigrado. Plej evidenta azilo por multaj fuĝintoj estis Francio. Pliaj ondoj sekvis dum la Dua mondmilito, taŭzinta kaj intermiksiĝinta ĉiujn popolojn de Eŭropo. Pluraj rusoj hejmiĝis en la kosmopolita ĉefurbo post forlasi Sovetunion pro diversaj kialoj – ĉu ekonomiaj aŭ politikaj. Nun sekvas la nova, ne malpli granda ondo de elmigrintoj, plejparte riĉuloj, kiuj deziras loĝi en pli stabila kaj komforta lando ol ĉiam tumulta kaj neantaŭvidebla Rusio (en kiu ili preferas nur gajni monon por poste malŝpari ĝin ĉi tie).
La rusa kvartalo situas iom norde de la urbocentro. Mi supozas ke iam ĝi estis granda kaj tie bolis la vivo, sed nun ĝi aspektas forlasita – ne kaduka, sed senhoma.


Centre de ĝi staras la Katedralo de Aleksandro Nevskij, kies eksteraĵo tuj rivelas la rusan devenon.


Apude kreskas kelkaj betuloj – vaste konataj simboloj de Rusio. Bedaŭrinde tio estis la unua pariza preĝejo, kiun ni malsukcesis viziti. En antaŭĉambro sidis du malamikemaj virinoj, kiuj diris ke diservo jam finiĝis, do la preĝejo estas fermota post kelkaj minutoj. Mi rekonis samlandanojn kaj ties manieron trakti unu la alian, aparte en socia spaco. Bedaŭrinde.
Ni eliris la korton, malgrandan, sed prizorgatan. Anonctabulo plenis je afiŝoj en la rusa kaj ukraina. 90 % komenciĝis de la vortoj: “35-jara virino pretas flegi infanojn kaj aĝulojn...”. La plej evidenta okupo por ĵusaj enmigrintoj sen lingvokono.
En la sama strato, tuj kontraŭ la katedralo staris restoracio “Petrograd” kun elpendaĵo kaj menuo en la rusa kaj franca.


La eksteriero estis antaŭvideble kiĉa, kun iu kozako pentrita de mallerta artisto.


Tio estis solaj rusaj spuroj en la tuta strato. Ni paŝis tien kaj reen, sed ĉie videblis nur longaj vicoj da parkumitaj aŭtoj kaj grizaj ŝtonmuroj. La rusa Parizo ŝrumpis kaj asimiliĝis same kiel iam la juda. Restis nur la malnova preĝejo kaj fuŝaspekta manĝejo en kiu mankis eĉ unu vizitanto.

La Galeries Lafayette
Nia promenado pluis norden. Survoje renkontiĝis iu azia templo. Poste aperis morna gotika preĝejo de Sankta Aŭgustino kun rozformaj vitraloj – grizpalaj deesktere kaj brile lumaj deinterne. En iu montrofenestro aprobe levis la dikfingron Homer Simpson, mia plej ŝatata persono kiun mi opinias tre simili se ne laŭaspekte, do almenaŭ laŭkondute. “Ĉu francoj ŝatas Simpsonojn?” – “Jes, tre ŝatas!” – Ĉu la francan kinon ankaŭ?” – “Ne, ĝi estas longa, maklara kaj oni neniam komprenas kiel filmo finiĝas”. Tiukaze la rusoj similas la francojn.


Ni plu paŝis norden kaj baldaŭ atingis la Galeries Lafayette – la plej grandan kaj luksan vendejon de Eŭropo. Fondita de kuzoj Théophile Bader kaj Alphonse Kahn en 1893 ĉe la vockruciĝo de la strato La Fayette kaj de la strato Chaussée d'Antin, ĝi ĉiutage allogas ĝis 55 mil vizitantoj.


Mia edzino estis ĉi tie en 1994 kun siaj gepatroj kaj memoras nur, ke post la kvara etaĝo ŝia kapo turniĝis kaj ŝi sidiĝis sur iun benkon dum la gepatroj plu kuris tra neniam antaŭe viditan luksegon.


Mi konfirmas, ke la Galeries Lafayette estas vizitinda loko eĉ se vi planas aĉeti nenion (kiel mi). Tiu ĉi konstruaĵo datiĝas je 1912 kaj estas vera simbolo de la luksa vivo por pluraj generacioj. Interalie mi konvinkiĝis propraokule, ke miaj vjetnaminoj pravis: la vendejo plenis je ĉinoj kaj ili alvenis ĉi tien ne kiel observantoj.


Eĉ parto de la personaro estis ĉina, kio evidente faciligas komunikadon inter la du flankoj, se konsideri ke ambaŭ malmulte parolas fremdajn lingvojn.


Anh havis iujn taskojn, do ni disiĝis ĉe la operejo Garnier.


Gospel Dream
Kion fari vespere? Estis tro frue por reveni hejmen, do mi daŭrigis vagadon tra la urbo. Baldaŭ mia rigardo trafis majestan konstruaĵon kun altaj grizŝtonaj kolonoj kaj kolosaj skulptaĵoj ĉe la frontono. Tio estis la preĝejo de Maria Magdaleno, konstruita dum 85 jaroj kaj dediĉita al la memoro de Marie-Antoinette.


Sur barilo videblis afiŝo: ĉi-vespere en la templo okazos koncerto de grupo Gospel Dream. Hm, mi neniam aŭskultis gospelo-muzikon, des pli en originala plenumo kaj en antikva preĝejo. Decido ekestis tuj. Mi aĉetis bileton ĉe granda nigrulo, kies tablo staris ĉe la preĝeja enirejo.


Je la oka kaj duono la Sankta Magdaleno akceptis plurajn gastojn. Ĉio estis aranĝita ege simple. Homoj okupis siajn sidlokojn, dividitajn je tri partoj laŭ prezoj: 25-eŭraj estas plej proksimaj al la altaro; malantaŭ ili viciĝis 20-eŭraj sidlokoj (inkluzive la mian) kaj fine sidis 15-eŭruloj. Nigruloj en longaj violaj roboj stariĝis antaŭ la altaro kaj la koncerto komenciĝis. Oni avertis, ke filmado kaj fotado estas malpermesitaj, do mi ne povas ilustri mian rakonton. Mi diru nur, ke tio estis bela vespero.


 Kantistoj sekvis unu la alian, jen iu kantis sole, jen la tuta ĥoro akompanis lin. Ili altigis voĉojn ĝis krioj, veis, ridis, aplaŭdis, stamfis, dancis, turniĝis kaj kaprilos. Plejparte kantoj estis tristaj aŭ piemaj, sed foje ankaŭ gajaj kaj tiam ekkrioj: “Haleluja!” plenigis la templon. Iu nigrulo malantaŭ mi evidente bone konis la repertuaron, do ĝoje frapis piedojn kaj manojn kaj kunkantis: “La la-la, la-la, la-la-la....”.


La koncerto okazis ĉefe en la angla. Gvidistino parolis unue angle, poste france. Fine oni vendis diskojn kaj fotojn. Poste mi trovis retejon de Gospel Dream. Eble iam ni renkontiĝos denove. Ĝis tiam mi havos nur rememorojn, flugfolion kaj... sonregistraĵon de unu kanto. Oni ja nenion diris pri malpermesita sonregistrado!

Comments