Meliá Varadero - ripozado senzorga kaj multekosta

Ĉu du tagoj sufiĉis por Trinidado? Certe ne, sed mi ne havis elekteblon, ĉar tempis veni al Meliá Varadero por finfine ĝui la maron, kiu trompe refutis min jam dufoje – en Vjetnamio kaj Kubo.

Al Varadero!
Matene mi vekiĝis se ne tute sana, do almenaŭ viva kaj kapabla fari ion krom ŝtipe kuŝi en lito. La posedanto aranĝis por ni taksion ĝis Varadero (ja busbiletoj plu mankis). La aŭto estis bona kaj relative nova, sed jam dum enaŭtiĝo mi komprenis ke temas pri kunveturado – nin akompanis du junaj turistoj. Cetere tio ne tre ĝenis nin, ili sidis trankvile kaj plejparte umis en siaj telefonoj dum ni gapis tra fenestro. Krome tio duonigis nian pagon, kio ankaŭ estis bona afero konsiderante kubajn trafikprezojn.



Ni haltis nur unufoje, ĉe iu loko meze de kamparo, kie haveblis kafejo, suvenirvendejo, necesejo kaj... malnova lokomotivo. Vere, neniam mi vidis tioman antikvaĵon! 



Temas pri vaporlokomotivo de Baldwin Locomotive Works, la fama usona firmao kiu funkcis de 1825 ĝis 1972. Sur la ŝildo estis indikitaj loko kaj jaro de la produktado – Filadelfio, 1884. Neimageble!


Visa? No, por favor!
Je la dua horo ni atingis Varaderon. Hotelo Meliá Varadero, ĉambro Premium kun la vido al la maro estis mendita en januaro kaj dum sekva korespondado mi ricevis plurajn konfirmojn ke ĉio bonas kaj okazos senprobleme. Ŝajnas ke mi antaŭvidis ĉion. Sed kiel plurfoje ripetis Lisita: “Memoru, tio estas Kubo...”.



Verda prizorgita tereno, luksaj konstruaĵoj, akceptejo plena je vizitantoj, bonveniga ĉampano por la Premium-gastoj. Ĉu vi pretas pagi? Jes, senprobleme, jen mia Visa, la konto estas en dolaroj.... “Pardonon, sinjoro, la karto estas rifuzita. Ĉu vi havas alian?” Tiel komeniĝis nia luksa feriado.



La akceptistino plurfoje provis mian dolaran Visa, poste tiun eŭran – fiasko ripetiĝis. Mi supozis ke temas pri geografiaj limigoj fare de la banko (mi jam spertis tion en Argentino en 2013). Ĉu retkonekto haveblas? Jes, vizitu salonon meze de la hotelo, aĉetu retkarton kaj retumu per tieaj komputiloj. Ĉu pagenda retkonekto en la kvinstela hotelo? Ah jes, tio estas Kubo...



En eta ĉambro kun trivitaj komputiloj kaj malpura klavaro mi vizitis retejon de Gazprombanko kaj denove konfirmis, ke mi permesas uzadon de ĉiuj miaj kartoj en Karibio kaj ĝenerale en ambaŭ Amerikoj. Reen al la akceptejo. Rifuzo.



Mi jam estas nervoza, Lisi apenaŭ staras sur siaj nubskrapulaj kalkanumoj, la akceptistino ŝtonmienas. Ĉu viaj kartoj estas blokitaj? Kompreneble ne! Matene mi prenis monon per mia rubla karto en Trinidado. Jen ĝi, kontrolu. Ĝi vere funkciis, sed mono tie tute malsufiĉis.



La akceptistino sugestas preni monon en bankmaŝino kaj pagi kontante. La plej proksima bankmaŝino troviĝas... en aĉetejo de apuda hotelo. Feliĉe ĝi situis nur kvin minutojn for – tio estis la butikejo Plaza América Convention Centre ĉe la hotelo Meliá Las Américas. La stulta aparato sinsekve rifuzis ĉiujn miajn kartojn en eŭroj kaj dolaroj. 



Mi telefonis al la banka servocentro. “Via voko tre gravas por ni, bonvolu ne malŝalti.... via voko estas la deka en atendovico...”. Post aŭskulti tion alterne kun muziko dum kelkaj minutoj mi perdis kelkcent rublojn nur por aŭdi, ke miaj kartoj funkcias perfekte, la banko vidas nenian rifuzon kaj eĉ la provojn, do mi konsultu la kuban bankon-rifuzinton.



Ni revenas. La akceptistino prenas la kartojn kaj diktas iliajn numerojn per telefono al iu. Ŝi kuŝigas la parolilon. La kartoj estas emisiitaj de usona banko, pro tio ili estas malakceptataj en Kubo



Ĉu vere?! Ĉu ili ne scias ke Gazprombanko estas parto de Gazpromo – koro de la rusia ekonomio?! Ne povas esti pli malusona banko ol Gazprombanko! Krome mia rusa karto plu funkcias.



La malesperiĝinta Lisi demandis, ĉu mi havas kontantan monon por pagi almenaŭ unu nokton kaj morgaŭ reveni al Havano? Zorgema esplorado de ĉiuj poŝoj enmondigis 300 dolarojn. Sed tio ne sufiĉas eĉ por unu nokto, ja temas pri Premium kun la vido al la maro! 



Mi povus alporti bankbiletojn, sed jam de pluraj jaroj mi kutimas uzi bankokartojn kaj ili perfekte funkciis ĉie dum miaj vojaĝoj! “Sinjoro, se vi ne volas havi problemojn en Kubo – alportu kontantan monon” sugestis indiferentmiena akceptisto.



Ni jam ne plu pensis pri ĉampano, nur pri kiel fini tiun teruran ĉenon. Ĉu mi povus pagi per interreto? Ne, vi devas pagi ĉe la akceptejo. Ĉu mi povos pagi morgaŭ? Ne, vi devas pagi antaŭ la enhoteliĝo. Eta paŭzo por tagmanĝo. 



La akceptistino alkroĉas al niaj manoj verdajn paperbraceletojn kaj lasas al la restoracio – evidente ŝi kredas ke mi trovos la solvon. 



Post reveni kaj denove provi ĉiujn kartojn (kompreneble kun la sama rezulto) mi elprenis la lastan – kreditan karton, kiun mi planis lasi hejme, sed prenis lastmomente por ajna kazo. Sukceso! “Blankito, vi ĉiam havas variantojn!” ridetis Lisita. 



Estis la 4a kiam ni eniris la ĉambron. Du horoj en la akceptejo – terura sperto. Sed instrua, ĉu ne?


Meliá Varadero
Ĉu mi priskribu la hotelon? Tio apenaŭ estos interesa se vi jam loĝis en kvinstela hotelo ĉe iu mara ripozejo. Por mi tio estis la unua sperto (se ne konsideri tritagan feriumadon en novembro) kaj mi vere ĝuis.



La hotelo estas granda, konstruita forme de mara stelo kun pluraj finaĵoj. En la centro troviĝas atriumo kun fontano kaj promenejoj. 



Granda ĉefa restoracio, kelkaj temaj restoracioj (la japana, itala ktp), baroj, basenoj, tenisludejo, koncertejo, dancejo, infanludejo, suvenirvendejo, artgalerio kaj kompreneble plaĝo – la precipa allogaĵo de Varadero. 



Ĉio estis en bona stato, videble prizorgata – kontraste al Naviti, kie ni ripozis en novembro.



Nia ĉambro estis granda (50 kv m) kaj bele dezajnita. 



Lisi jam dufoje ripozis en hoteloj de Varadero, sed diris ke tiu ĉambro estis la plej granda kaj bela el ĉiuj. 



Mia plej ŝatata loko estis balkono. 



Mi ĝenerale ŝatas balkonojn, ĉar de sur ili oni povas observi vastan spacon kaj ripozi sen ĝeni iun aŭ esti ĝenata, kiel nura observanto. Nia balkono estis ne granda. Ĝi estis grandega! Do jen mia resumo: Premium multekostas, sed ĝi kostas tion.



Kion ni faris tie? La programo estis sufiĉe tradicia kaj antaŭvidebla, do oni povus diri mallonge: ni ĝuis la vivon. 



Matene ni matenmanĝis en la granda restoracio "La Habana", kie ĉiam haveblis vastega elekteblo de manĝaĵoj ĉiaspecaj. 



Mi ne estas speciale postulema tiukampe, sed Lisi englutadis neimageblan nombron da bongustaĵoj, kiu tre kontrastis al ŝia svelta figuro.



Dufoje ni vizitis la japanan restoracion “Sakura”. 



Ankaŭ ĝi estis senpaga, sed oni devis anticipe registriĝi por certa horo, ĉar temis fakte pri manĝoprezentadoj – spektakloj dum kiuj kuiristoj preparis ion, svingis la kuirilojn, fajrigis la pladojn kaj publikon. 



Cetere la kubaj suŝioj nur tre malproksime aludis al la japana originalo kaj porcioj de vasabio estis nanaj, sed Lisi kiu unue en sia vivo gustumis la japanan kuirarton, ĝuis kaj entuziasmiĝis kiel infano. “Stano, ĉu ni povus reveni morgaŭ?” Kial ne?



Baroj funkciis en la hotelo kaj surplaĝe dum la tuta tago kaj unu eĉ 24 horojn. Kokteloj laŭ mia gusto estis fuŝaj, sed biero bonis kaj ni provis diversajn lokajn drinkaĵojn, kies nomojn mi ne plu memoras. 



Ĉiuvespere subĉiele okazis koncertoj – ne perfektaj, sed multe pli bonaj ol tiuj en Naviti. 



Ni spektis kaj eĉ iom partoprenis unu el ili. Kiam oni invitis la spektantojn danci sur la scenejo, la amuzisto tuj rimarkis Lisi. “Cubana?” – kaj vokis ŝin surscenejen. 



Je la 11a la koncerto finiĝis kaj ni translokiĝis en la hotelan dancejon. Tie la amuzistoj iom dancis kaj aranĝis karaokean konkurson. Plej bone kantis aĝulinoj el Venezuelo, sed gajnis juna aŭstralia paro kiu imitis iun popularan duopon. Lis dancis denove, sed plejparte grumbletis pri la fuŝa laboro de la amuzistoj. “Rigardu, li denove maltrafis la takton... jen denove... Se mi estus lia estro, mi dirus: for!”



Foje oni aranĝis la Tagon de Kubo, do en "La Habana" nin renkontis torto forme de la kuba flago, subĉiele oni disdonis tipe kubajn manĝaĵojn inter kiuj elstaris la porkido rostita sur paliso. 



Ĉio estis bone, sed kiam iu eksterlandano demandis serviston kiam oni festenas la Nacian Tagon de Kubo tiu ne sciis respondi. “Terure!” indignis Lisi. “Ili devas scii almenaŭ bazajn aferojn pri la kubaj historio kaj kulturo. Kial?! For, for, for!”



La ĉambron ni lasis sufiĉe malfrue, eble eĉ tro malfrue, do la unuajn tri tagojn oni eĉ malsukcesis replenigi nian mini-baron. Nur post kiam servistino petis nin iel ebligi tion, Lisi diris al mi severvoĉe: “Stano, morgaŭ ni iros al matenmanĝo. Mi parolas serioze!” Kompreneble mi obeis.



Matena sinpreparado de mia belulinjo okupis tro multe da tempo, do mi lasis ŝin okupiĝi pri la haroj kaj dume iris al la maro por iom naĝi. La tagon ni pasigis sur la plaĝo, naĝante kaj ripozante sur kuŝbenkoj. 



En laŭtparoliloj fluis kuba muziko (ĉefe regetono), la suno brilis, la maro bluis, la vivo belis. La ripozantoj estis 80% maljunaj blankuloj. Dum la tuta semajno ni rimarkis du nigrulinojn kaj kelkajn rusojn. 



Dominis kanadanoj kaj eŭropanoj kun ioma aldono de argentinanoj, meksikanoj kaj venezuelanoj. Mi demandis Lisi, ĉu ankaŭ en aliaj hoteloj de Varadero ripozis ĉefe maljunuloj? “Mi ne atentas la publikon” respondis la ĉarmulino.



La suno ardis, do mi abunde uzis sunprotektan kremon. “Stano, vi jam ŝminkis vin!” – “Sed de tiu tempo pasis preskaŭ du horoj” – “Ho, Blankito...”. Danke al tiuj klopodoj mi brulvundis nur unu ŝultron, kio estas por mi granda atingo.



La maro en Varadero havas du kolorojn: la malhelan apud la bordo kaj turkisan iom for. Unue mi pensis ke temas pri nura optika iluzio, do naĝis ĝis mi trovis min meze de la turkisa akvejo brilkolora. Belega vido! Poste mi komprenis ke tiun malsamkoloriĝon kaŭzas malsameco de la marfundo, ŝtonoza laŭlonge de la bordo.



Min ĉiam ravis belaj jaĥtoj kiuj krozis ĉiutage. Ĉu ni provos? Servistoj klarigis ke promenado sur la katamaranoj estas senpaga – oni devas nur registriĝi por iu horo kaj preni savveŝtojn. Sed se oni volas ankaŭ drivi kun masko, oni jam devas pagi. Kompreneble ni pagis.



Tio estis amuza aventuro. Sur la sama katamarano promenis paro el Kanado – silentema virino kaj glatkrania mezaĝulo kun granda tatuo surŝultre. 



Ni iom babilis en la angla kaj faris kelkajn fotojn. La katamaranoj haltis kelkcent metrojn for de la bordo. Mallonga instrukcio: butonumu la savveŝtojn, prenu la maskojn kaj spirtubojn. Koraloj estas maldekstre, fiŝoj dekstre. Ek!



Lisita videble ĝuis ambaŭ vidojn kaj ĝoje kriis al mi: “Stano, rigardu – fiŝoj!” Bedaŭrinde mi ne povis plene dividi ŝian ĝojon. Mi ne scias kio kulpas pri tio – ĉu fuŝa masko aŭ mia mallerto, sed post sinko la masko tuj pleniĝis je akvo. 



Mi levis la kapon, elverŝis la akvon, sed post kelkaj sekundoj ĉio ripetiĝis. Fine mi ĉesis tiun baraktadon kaj simple naĝis tien reen, akompanante la knabinjon. Venis fotisto kun kamerao en akvoimuna kovrilo. Ĉu ni deziras fotojn? Certe! 



Jam vespere ni ricevis la diskon kun dudeko da fotoj kontraŭ 35 dolaroj. Iomete multe, kiel dirus Lisi, sed ĉu gajaj rememoroj ne kostas tion?



Vesperojn ni ofte pasigis sur nia balkono. 



Ĝi estis grandega kaj povus enspacigi la dancejon, sed servis nur por ni. 



Ni sunumis tie dum tage kaj blagis vespere. 



En la unua tago ni observis de sur ĝi sunsubiron. Tio estis neforgesebla bildo, ĉar en tiuj latitudoj la suno elsaltas la ĉielon matene, la tutan tagon pendas rekte super la kapo kaj vespere fulme falas malantaŭ horizonton. 



Post vidi la sunon plonĝi en la malheliĝantan maron ravita Lisi elbuŝigis nur: “Stano, kioma horo estas?” Estis la sesa kaj duono. “Ĉiutage en tiu horo ni devas esti sur la balkono”.



Foje ni aranĝis la antaŭlonge planitan vesperon kun cigaro kaj rumo. Jam en novembro 2015 mi aĉetis cigaron por fumi ĝin kune sur Malecón kun botelo da rumo, sed bedaŭrinde tio ne okazis. La inteligenta knabino konservis la cigaron kaj specialajn alumetojn, kaj alportis ilin por mi. Ĉu jam tempo venis? Kiel gastoj de la Premium-klaso ni ricevis bonvenigan donacon de la hotelo – dankleteron de la direktoro kaj botelon da Havana Club



Do iun vesperon mi prenis ĉion kaj ni sidiĝis en plektoseĝoj sur nia balkono por ĝui la festenon.



Unue iom fuŝis la alumetoj, kiuj rifuzis fajriĝi, do Lisita eĉ proponis prokrasti la festenon ĝis morgaŭ. Sed mi estas tro obstina (multe pli ol la kubaj alumetoj) kaj kun la vortoj “Nenia prokrasto!” igis ilin plenumi sian taskon. Kio sekvis? Plezuro. 



Ni fumis alterne la cigaron, babilis kaj gapis al la maro kaj palmoj. Nur muziko iom mankis, sed... “Mi faros, ne zorgu!” ridetis Lisi kaj post momento revenis kun la poŝtelefono, el kiu fluis energiplena regetono. 



Neforgesebla vespero, ni ĉiam rememoras ĝin kaj decidis fari tion nia tradicio.



Cetere tio ne signifas ke ni iĝis fumantoj. Matene ni ambaŭ demandis la samon: “Ĉu vi plu sentas la cigaran guston en la buŝo? Brrrrr!!!” Nura amuzaĵo rara, ne pli.



La semajno flugis rapide. Unufoje ni veturis al la urbo Varadero kie promenis kaj iom aĉetumis. 




Mi planis viziti ankaŭ ekologian parkon, delfinarion kaj municipan muzeon, sed tempo jam mankis al ni. Sekvan fojon.



La 20an de marto ni lastan fojon tagmanĝis en "La Habana" kaj marŝis al la elirejo. “Vaŭ! Ĉu vere?!” ekkriis Lisita kaj kore brakumis nigrulon kun vila hararo. Pli ĝuste du nigrulojn. 



Tio estis ŝiaj kuzenoj: unu nun loĝas en Kanado kaj veturis por kelkaj tagoj al Varadero kun sia kanada edzino, akompane de alia kuzeno kiu venis por renkontiĝi kun li. Sekvis brakumoj, salutoj kaj kompreneble memorfotoj.

Comments