Mi trafis Trinidadon hazarde, sed ĝuis tiun renkontiĝon tutkore. Nur unu afero baldaŭ fuŝos nian renkontiĝon - sed apenaŭ mi supozis tion eĉ post terura vojaĝo.
Sep horojn en fridujo
Post esplori muzeojn de Santiago de Kubo, je la sesa ni revenis al la busstacidomo. Necerteco daŭris. Longa
atendovico, nur unu giĉeto funkcias. De tempo al tempo la sola oficisto fermas
ĝin kaj foriras ien. Por kio? “Li enbusigos la pasaĝerojn kaj revenos”
trankvile klarigis Lisi, jam alkutimiĝinta al malrapideco de la kubaj servoj.
Fine ni atingis la giĉeton. Evidentiĝis ke la biletoj ĝis Holguin
haveblas, do ni povus atingi ĝin. Sed jam mankas la biletoj de tie al Varadero.
Post ioma cerbumado ni faris kompromisan decidon veturi al... Trinidado. Ankaŭ
de tie jam ne haveblis biletoj ĝis Varadero, sed almenaŭ tiu ĉi urbeto situis
meze de la vojo al la kurorto, do estos pli facile trovi aliajn variantojn.
Kion fari, en Kubo oni devas esti fleksa kaj adaptiĝema.
La buso de la plej fama kuba transporta firmao Viazul estis granda kaj
komforta. Molaj seĝoj, puraj fenestroj, klimatizilo.... Baldaŭ mi plenforte
aprezis la lastan servon, pli ĝuste – plenforte kaj tutkorpe. Kiel naiva
siberiano mi alportis al Kubo nur T-ĉemizojn sen supozi ke en tiu sunoplena
lando mi povos trafi tiom teruran malvarmegon. La diabla maŝino funkciis kvazaŭ
frostigilo en fridujo. La fortega glacia vento blovis rekte kontraŭ mi kaj mi
havis nenion por ŝirmi min de tiu plago. Sep horojn en la fridujo en nura
T-ĉemizo, sen ebleco moviĝi aŭ ŝirmi sin. Mia ĉokolada princino dormis kiel
bebo, kovrita de leĝera jaketo dum mi tri tremis en la apuda seĝo.
Mi ne povis dormi eĉ unu minuton kaj nur rigardis horloĝojn kalkulate la
restajn horojn. La hormontrilo stagnis senmove. Sep horojn... En iu stacio mi
eliris por esplori pri manĝaĵoj kaj iom varmiĝi. En mizera busstacieto
aĉeteblis nur ĉokolado kaj maizfingroj. “Mi ŝategas ilin, prenu!” petis Lisita,
do mi revenis por unu pakaĵo. Kiel priskribi la guston? Imagu krudan maizon,
sen sukero, nur polvigitan kaj prezentitan en la fingroformo. La feliĉa knabino
ne havis rivalojn pri tiu ĉi plado.
Je la sepa matene ni atingis Trinidadon – la freŝa kiel rozo kubanino
kaj la glacifrosta ruso. Tiam ni ankoraŭ ne sciis kiom kostos al mi tiu ĉi
vojaĝo.
La urbo kiu frostiĝis
Kredu min – Trinidado valoras la penon. Ĉu vi iam vizitis la temajn
parkojn? Ĉu vi iam promenis tra grandaj dekoracioj de la famaj filmstudioj?
Finfine ĉu vi jam ĝuis la eterne mezepokan Bruĝon? Se vi ŝatis almenaŭ unu el
la menciitaj lokoj, do vi ŝatos ankaŭ Trinidadon. Se ne – venu, ekkonu kaj ŝatu.
Por kompreni la aferon ni iom rigardu la historion. La urbo estis
fondita en 1514 fare de Diego Velázquez, kies domon-muzeon ni jam vizitis, kaj iĝis la
tria urbo, establita de la Hispana Krono (post Baracoa kaj Santiago de Kubo). Dum
naskiĝo la estonta urbo ricevis longan nomon, sed modestan statuson – Villa de
la Santísima Trinidad (“villa” en la hispana signifas “vilaĝo”). En tiu ĉi loko
la fama konkistadoro Hernán Cortés varbis homojn por sia ekspedicio al Meksiko,
lanĉita en 1518. Cetere ne nur tio donis al Trinidado la famon. Kulpas pri tio
ĉefe ĝiaj bona situo kaj... malbonaj regantoj.
La urbo troviĝas 7 km for de la marbordo, apud la Escambray-montaro. Dum
longa tempo ĝi komunikis kun la ekstera mondo nur tra la maro kaj baldaŭ iĝis
grava havenurbo. Fine de la 18a jarcento Trinidado estis vigla komercejo, kie
oni aĉetis kaj vendis la ĉefajn koloniajn varojn – sukeron, sklavojn, brutojn
kaj tabakon. Disfloris kontrabando. La loĝantaro rapide kreskis kaj dum kelkaj
jardekoj kvarobliĝis. En 1827 ĉi tie jam loĝis 28 706 homoj, el kiuj
11 500 estis nigraj sklavoj, pene laborintaj en sennombraj sukerplantejoj
kaj 56 sukerfarejoj, dissemitaj ĉirkaŭ la urbo. La urbo prosperis kaj apenaŭ
sentis bezonon pri iuj ŝanĝoj. En tiuj memkontento kaj stabileco burĝonis
estonta degrado kaj stagnado.
Kiam meze de la 19a jarcento en Kubo komenciĝis la unuaj kontraŭhispanaj
ribeloj kaj militoj, loka elito subtenis la koloniisman reĝimon. La prosperaj
trinidadaj plantistoj bonege fartis sub la hispana krono kaj ne deziris riski
sian riĉon kontraŭ nebulaj esperoj kaj noblaj idealoj. Same kiel en la kazo de
la eŭropa Bruĝo, kiu pretervidis la industriiĝon, la puno sekvis neeviteble. La
revoluciaj trupoj senkompate neniigis ekonomiam bazon de la koloniistoj kaj
ties aliancanoj. Modernaj sukerfarejoj transformiĝis al ruinoj, la plantejoj
iĝis cindrejoj, la sklavoj fuĝis. Sen siaj industrio kaj komerco Trinidado iĝis
humila urbeto, perdita inter la montoj kaj maro. En tia stato ĝi vegetis dum
pli ol jarcento.
Post la kastrisma revolucio kreskis interesiĝo pri la nacia kultura
heredaĵo, ties konservado kaj dislvolvigo. Kaj oni rimarkis ke en tiu ĉi kampo
Trinidado okupas la vere elstaran lokon. Pro drasta malkresko de iu ajn
ekonomia aktivado la urbo kvazaŭ frostiĝis en la mezo de la 19a jarcento. Ĝiaj
stratoj, placoj kaj domoj aspektas kiel dekoracioj al tiutempa filmo kun sola
diferenco, ke ili estas centprocente aŭtentikaj. Meze de la 20a jarcento
formiĝis la asocio “Por protektado de Trinidado”, komenciĝis restaŭrado kaj
popularigo de la loko kiel turismejo. En 1988 unikecon de la urbo konfirmis
Unesko, aldoninte ĝin en la Listo de la monda heredaĵo kiel unu el la plej
unuecaj arkitekturaj ensembloj en Ameriko.
Nun tiu ĉi urbeto kun
73 mil loĝantoj ĉiujare akceptas centmilojn da turistoj, kiuj iĝis ĝia ĉefa
vivofonto. Eble iam ĝi alfrontos la samajn problemojn kiel Bruĝo, Venecio,
Barcelono kaj aliaj urboj-muzeoj, inundataj de la turismo-ondegoj. Sed nun
malmultnombraj loĝantoj de Trinidado videble ĝuas tiun unikan eblecon konstrui
normalan vivon sur la ruinoj de la iama majesto.
Comments
Post a Comment