Romantika adiaŭo al Vieno

Mi adiaŭis plurajn urbojn, sed tiu disiĝo estis la plej romantika el ĉiuj.

La tago senelira, neforgesebla
Post amuzado en Pratero sekvan tagon ni pasigis hejme. Unue ni planis promeni surstrate post matenmanĝo, sed... rezignis je tio pro neplanitaj hejmaj taskoj. Sekvis tagmanĝo kaj... denove farendaĵoj abundis. Fine mi promesis al la knabino, ke ni promenos tra la romantika vespera Vieno, sed... kion fari? Tamen ni apenaŭ plendis kaj ĝis nun ambaŭ rememoras tiun tagon kiel unu el la plej belaj en nia vojaĝo.


Kiam jam tute malheliĝis kaj ni komprenis ke ne deziras lasi la apartamenton, Lisita preparis adiaŭan vespermanĝon kun kandeloj, kiujn la romantika knabino aĉetis en Süd. Ĉio estis tre simpla – ni manĝis rizon, trinkis sukon kaj tra pluvlavata fenestro rigardis al la spajro de la Stephan-katedralo.

La lasta promenado
La 6an de aŭgusto ni devis liberigi la apartamenton. Ni adiaŭis la ejon, kie pasis nia feliĉa postkongresa semajno, pakis la aĵojn kaj ekis for.


Unue ni planis lasi la valizojn ĉe proksima stacidomo Wien Mitte por iom promeni jam liberaj je tiu ŝarĝo. Laŭvoje ni trairis randon de la Urboparko kaj pasis laŭ ponto Stubenbrücke, kiu kondukas trans rivero Vieno kaj unuigas du urbopartojn – Internan Urbon kaj Landstraße. Ĝin ornamis du amuzaj skulptaĵoj, kiuj kvazaŭ petegis: “Fotu nin, Stano!” Mi plenumis.


La unua ponto ĉi-loke aperis komence de la 15-a jarcento, ĉar temas pri la centra parto de la aŭstra ĉefurbo. Sed ni kompreneble paŝis laŭ la multe pli moderna konstruaĵo, la lastan fojon restarigita post la Dua mondmilito kaj grave restaŭrita en 1959.


En 2001 en apuda Muzeo de la Dekoraciaj Artoj okazis la ekspozicio Franz West: Gnadenlos, do oni decidis starigi sur la pilonoj kvar skulptaĵojn de la fama aŭstra skulptisto Franz West. Origine oni planis ke Lemurenköpfe (Lemuraj Kapoj) el blanke farbita aluminio troviĝos ĉi tie dum la ekspozicio funkcias, sed la muzeo grandanime permesis ilian pluan restadon. Ĉu la kuratoroj timis denove vidi ilin interne? Iel aŭ tiel, sed nun tiuj mumiformaj kapegoj silente observas preterpasantojn kvazaŭ aborigenaj idoloj. Brrr, ni iros plu.


Post ioma vagado ni komprenis kien eniri. Sed kie lasi la valizojn? La aŭtomata deponejo haveblis, sed... ĉiuj ĉeloj estis okupitaj aŭ paneis, pri kio atestis glubendo. Do restis nur unu ebleco – veturi al la flughaveno por lasi ĉion tie. Pasis nemalmulte da tempo antaŭ mi sukcesis orientiĝi en tiu homa formikejo kaj kompreni kien biletojn ni elektu en la memserva kiosko. Sed jen ĉio estas solvita kaj ni plonĝas subteren en la vienan metroon, ĉiam dispentritan je grafitaĵoj (neimagebla afero por Rusio).


La duetaĝa CAT (City Airport Train's) estis komforta kaj rapida, tre simila al la moskva Aeroekspreso. Sola diferenco estis haltoj, okazintaj laŭvoje. Mi preskaŭ eniris en iu stacio, sed la inteligenta Lisita ĝustatempe haltigis min.


En la flughaveno ĉio okazis tre rapide. Ni estas liberaj!


Post reveni al la urbo ni manĝis en japana rapidmanĝejo, kie pladoj moviĝis laŭ rulbendo kvazaŭ sur muntoĉeno (mi jam spertis tion en Ĉengduo en2014) kaj ekmarŝis al la urbocentro.


Vendejo kun esperanto-nomo Libro – fotinda, ĉu ne? 


Estus interesi ekscii, ĉu haveblas tie almenaŭ unu eldonaĵo en la Lingvo Internacia?

La Rochus-preĝejo
Bela preĝejo susuris al ni: “Bonvenon!” Sed ĝia malforta voĉo estis superita de iu nigrulo, kiu evidente atendis buson ĉe haltejo. Mi ne memoras kion li demandis kaj tio tute ne gravas, ĉar sendube temis pri nura preteksto komenci dialogon. Ni kune eniris la templon kaj jam ene li rakontis ke li venis el Niĝerio, laboras kiel kantisto kaj muzikisto ĝenerale, aranĝas festenojn kaj se ni bezonas ion – jen lia nomkarto.


Feliĉe tiu impovizita reklamado daŭris ne tro longe, do ni havis tempon por esplori belajn interierojn de la preĝejo, dediĉita al du katolikaj sanktuloj – Roĥo kaj Sebastiano. La unua laŭ legendoj vivis en la 13-14a jarcentoj kaj famas ĉefe kiel kuracanto de pesto kaj aliaj infektaj malsanoj. Li mem estis trafita de pesto, kio en mezepoko signifis mortkondamnon. Ĉiuj forlasis lin, sed lia hundo alportis al la mortanto panon kaj li resaniĝis. Ĝis nun francoj diras pri nedisigeblaj amikoj ke ili estas kiel “Sankta Roĥo kaj lia hundo”. Plej verŝajne kaze de pli detala esplorado ni povus trovi lian portreton sur la pestokolono, vidita antaŭe. Ĉu sekvan fojon?


Cetere apenaŭ indus malŝpari tempon por skrupula serĉado de bildo de la homo, kiu evidente... tute ne ekzistis. La belga historiisto Pierre Bolle publikigis en 2001 esploraĵon, kiu ĝisfunde detruis la belan legendon. Per pluraj argumentoj kaj faktoj li pruvis ke Sankta Roĥo estas nura kopio de la pli frua kristana sanktulo Sankta Raŝo de Autun, kiu vivis antaŭ tri jarcentoj. Tiu franco estis konata kiel helpanto kontraŭ tempestoj (tempeste), do laŭ lingvoevolua logiko Raŝo transformiĝis je Roĥo kaj tempeste je peste. Se aldoni ke ambaŭ plagoj, laŭ tiutempa kredo, estis kaŭzitaj de malbona aero, ĉio iĝas klara.


La dua sanktulo, Sebastiano, laŭ legendo vivis en la 3a jarcento kaj estis mortigita laŭ ordono de la romia imperiestro Diokleciano. Oni pafis kontraŭ li per sagoj, sed tiuj ne vundis la sanktan homon, do oni devis ĵeti ŝtonojn por murdi lin.


Sed kio pri la preĝejo mem? Ĝi situas sur Landstraßer Hauptstraße en la jam konata al ni urboparto Landstraße. Ĝi estis konstruita en 1642 kiel la aŭgustina monaĥeja preĝejo, surloke de la pli frua kapelo de Sankta Ruperto de Salcburgo. Dum la Dua ottomana sieĝo en 1683 ĝi estis plene detruita kaj poste restarigita jam en la baroka stilo. La fasado, dezajnita en 1718-1721 preskaŭ ne ŝanĝiĝis, do ni vidas la saman bildon kiel niaj prauloj antaŭ pli ol du jarcentoj. En 1783 ĝi iĝis la paroĥa preĝejo kaj malfondo de la monaĥejo en 1812 firmigis tiun statuson. En 2000 la konstruaĵo estis plene restaŭrita kaj mi povas konfirmi ĝian perfektan staton.
Dispentritaj muroj. Riĉe ornamitaj monumentaj predikejoj. Preĝantoj trankvile sidas sur benkoj. Post dek tagoj, la 16an de aŭgusto ili supozeble abundos, ja tio estos tago de Sankta Roĥo.
Mian atenton vokis altaro dediĉita al Filipo Neri, fondinto de la Kongregacio de la Oratorio, societo de apostola vivo. Tiu organizaĵo estis fondita en Romo en 1575 kaj nun disvastiĝis tra la mondo, kun pli ol 70 oratorioj kaj 500 pastroj. Ĝiaj membroj aldonas al siaj nomoj “C.O.” aŭ “Cong. Orat.”, kio estas mallongigoj de la latina Congregatio Oratorii.


Filipo Neri estis tre interesa persono. La homo, kiu perdis ambaŭ gepatrojn jam en infanaĝo, do surŝultrigis zorgojn pri du pli junaj fratinoj kaj edukiĝis sub forta influo de dominikanoj el apuda monaĥejo, havis ĉiujn ŝancojn por iĝi morna religia bigoto. Sed li estis italo kaj vivis en la 16a jarcento, do sukcesis kombini sian profundan religiemon kun vivoplena humoro de la itala Renesanco. La “Sanktulo de la Ĝojo”, kiel oni nomis lin, multe laboris kiel sacerdoto, sed post siaj predikoj ofte aranĝis piknikojn kaj festenojn, ŝatis bonajn ŝercojn kaj la vivon ĝenerale. Li mem formulis sian devizon simple: “For de mi la pekon kaj la malĝojon”. Tre populara kaj amata, li estis kanonizita en 1622, nur 27 jarojn post sia morto.


En la altaro ni vidas la plej gravan epizodon de lia vivo, la tiel nomatan “personan Pentekoston”. Ĝi okazis en 1544, kiam la sanktuligota sacerdoto preĝis en katakombo de Sankta Sebastiano en Romo (ĉu koincido?) kaj eksentis ke fajra globo penetras lian buŝon kaj plenigas lin interne. Li traktis tion kiel signo, ke Sankta Spirito eniris lin, same kiel antaŭe ĝi eniris la apostolojn. Laŭ hagiografio post la morto de Filipo oni vidis, ke du liaj ripoj estis rompitaj, kio estis traktita kiel pruvo de la legendo, ja la grandiĝinta koro de la sanktulo ne havis sufiĉe da spaco ene de la modesta homa korpo.


Tute alian humoron disradias sanktejo kun restaĵoj de Sankta Donatus. Sur la ligna kesto estas skribite “Bonatus” – same kiel en la eklezia dokumento. Tamen li famiĝis kaj nun estas konata sub alia formo de sia nomo, menciita en la dua paĝo de la sama papero – Donatus.
Same kiel Sanktulo de la Ĝojo li estis italo, sed vivis jarcentojn pli frue (1168-1249), kio difinis lian humoron kaj sorton. Post 20-jariĝo li lasis gepatran domon kaj sekvajn dudek jarojn vagadis tra kavaliraj kasteloj kiel kortegana bufono. Post grave malsaniĝi li draste ŝanĝis la vivmanieron kaj setliĝis ĉe Budrio (en Lungiano) kiel ermito.
Iom post iom ĉirkaŭ li formiĝis aro da adeptoj, kiuj deziris sekvi lian vivovojon. Lia patro nomiĝis Johannes, la patrino Bona, do li mem famiĝis kiel Johannes Bone (Bonus, Bonatus). La nova komunumo baptis sin Johanbontoj (Jamboniten). Kreiĝis reto de monaĥejoj, kiuj subiĝis al la aŭgustena ordo.


Tute alia historio, ĉu ne? Ankaŭ la bildo mem estas malsama. Sanktulo de la Ĝojo staris en ruĝaj vestoj kaj bonvenigis la lumon de Sankta Spirito dum Sankta Donatus estas griza aro da putraj ostoj, volvitaj je same putraj kaj polvokovritaj vestoj. Brrr!!!


Mi rememoris bigotojn, kiuj postulas forigi Leninon el Maŭzoleo kaj sepulti “laŭ kristana maniero”, dum ili mem adoras restaĵojn de siaj sanktuloj kaj ermitoj, eksponataj dum jarcentoj sen ajna enterigo. Duobla moralo regas la mondon – eĉ la transan mondon.


Cetere tio estis nia lasta tago en Vieno kaj ni tute ne deziris pasigi ĝin apud malnovaj skeletoj, eĉ riĉe vestitaj. Ni ekis for kaj baldaŭ atingis la Stefan-placon.


Dum mi klopodis enkadrigi altegan spajron de la katedralo, iu ulo en protekta kontraŭradioaktiveca kostumo venis al Lisi kaj alparolis ŝin. Al mia mirigita rigardo la inteligenta knabino respondis, ke hodiaŭ estas datreveno de la atombombado de Hiroŝimo kaj la ulo memorigas pri tiu evento kaj la radioaktiveca danĝero ĝenerale.


Mi mem povus rakonti pri tio, ja multaj tjumenanoj perdis sanon kaj iuj eĉ vivon dum likvido de la averio en Ĉernobila nuklea elektrostacio. En la 1960aj jaroj apud Tjumeno baziĝis sekreta armea trupo kun nukleaj misiloj. Ĝis la fino de la 1980aj jaroj en Tjumena provinco okazis nukleaj testoj. Mi jam ne diru pri la fifama kombinato “Majak” en apuda Ĉelabinska provinco, kie post averio en 1957 atmosferon trafis ĉirkaŭ 20 milionoj da kurioj da radioaktivaj substancoj. Mia patrino tiutempe loĝis proksime kaj rakontis, ke multaj konatoj, kiuj ne forlasis la lokon (kion faris ŝia familio), poste mortis pro rilataj malsanoj. Sed ni feriis, do ĉio malbona estu for!


La placo estis plena je homoj, evidente plejparte tio estis turistoj. Strange, sed ŝajnas ke ne ĉiuj same admiris la lokon kiel ni. Aŭ ĉu ili simple estis lokanoj?


Sed kion mi vidas? La fama Malta kruco!

La Malta ordeno
Tiel okazis, ke antaŭ pli-malpi 15 jaroj, kiam mi ankoraŭ laboris kiel historiisto en la Tjumena lokhistoria muzeo, miajn manojn trafis stranga dokumento. Ĝi datiĝis je fino de la 18a jarcento kaj estis skribita en la rusa. Ĝia ĉefa valoro estis la propramana subskribo de la rusia imperiestro Paŭlo la 1a, kiu regis malpli ol kvin jarojn kaj estis murdita en sia propra palaco.


Mi legis pli atente kaj... estis ŝokita. En miaj manoj estis la unika dokumento pri premiado de la rusa generalo kiel komandoro de la ordeno de Sankta Johano la Jeruslema pli vaste konata kiel Malta ordeno! Mi klarigu.


Temas pri malnova kavalira ordeno, fondita antaŭ mil jaroj en Jerusalemo. Kiam krucmilitistoj estis forpelitaj el Palestino, anoj de la ordeno translokiĝis al Kipro, poste devis foriri denove al Rodiso kaj fine setliĝis en Malto, kiu kromnomis la organizaĵon. Tie ili prosperis ĝis 1798 kiam Napoleono okupis la insulon kaj forpelis la suspektindajn kavalirojn. Ili perdis ĉion – la terojn, palacojn, esperojn...


Helpo venis subite kaj neatendite – el Rusio. Tie en novembro de 1796 surtroniĝis Paŭlo la 1a, malfeliĉa filo de Ekaterina la 2a, la plej sukcesa kaj inteligenta imperiestrino de Rusio. Li okupis la tronon jam 42-jara, pasiginte jardekojn kiel neamata filo en la ombro de sia brila patrino. Paŭlo sentis ke li vane malŝparis preskaŭ la tutan vivon, do hastis plenumi ĉion, elpensitan dum kvar jardekoj. La persono inteligenta, erudicia kaj idealisma, li estis ege ambicia kaj konsideris sin savinto de Eŭropo kontraŭ la malnobla revolucia pesto. Kaj jen aperis la neimagebla ebleco – la Malta ordeno pene serĉis subtenon...


Paŭlo la 1a donis ĝin kaj rezulto estis nekredebla – en decembro 1798 la ordeno elektis ĝin la granda magistro. Tio estis la unua kaj lasta fojo, kiam la ortodoksa imperiestro iĝis reganto de la katolika ordeno. La malta kruco aperis eĉ sur la rusia blazono!


Sed temis ne nur pri titoloj kaj simboloj. Paŭlo invitis la kavalirojn en sian imperion kaj ili venis amase kaj alportis kun si la plej karajn ordenajn relikvaĵojn. Ili setliĝis en la Priorata palaco, konstruita por ili en Gatĉino apud Sankt-Peterburgo. Mi vizitis tiun palacon en 2010. Ĝi staras sur bordo de Nigra lago, ne malproksime de la Gatĉina palaco, tamen ne videbla de tie kaj tre soleca. Mi imagas kiel kompatindaj kavaliroj rigardis el la kastelaj fenestroj al la larĝaj kampoj de la norda lando, kiu neniam anstataŭigos al ili la amatan sunoplenan Malton.


Dume en la apuda palaco revis la esperplena rusa imperiestro. Jam li unuigis la katolikan organizaĵon kaj rusian ŝtaton. Kio sekvos? Ĉu li unuigos la katolikan kaj ortodoksan ekleziojn, kaj finos la miljaran skismon? Ĉu Eŭropo kaj Azio unuiĝos sub lia sceptro? Ĉu la bono fine venkos la malbonon kaj ekregos la nobla justeco surtere? Ĉu...?


Sed tiuj planoj neniam efektiviĝis. En marto 1801 Paŭlo la 1a estis murdita en sia kastelo Miĥajlovskij, kies konstruadon li ankoraŭ ne finis. Lia filo Aleksandro la 1a, laŭ iuj opinioj komplica en la komploto, nuligis multajn decidojn de la patro, inkluzive la kavaliran eksperimenton. La malta kruco malaperis de la rusia blazono, la kavaliroj foriris al Eŭropo, ĉesis revoj pri unuiĝo de la Okcidento kaj Oriento. Post plia jardeko du kontinentoj denove konfrontos kiam la armeo de Napoleono atakos la Rusian imperion por trovi tie sian pereon, same kiel ĉiuj invadintoj – la antaŭaj kaj sekvaj.


Sed la Malta ordeno plu ekzistas kaj prosperas. Ĝi travivis la plej malfacilajn jarojn danke al subteno de la kronita revulo el la fora lando kaj transformiĝis en la unikan kvazaŭŝtatan institucion. Ĝi havas siajn terenojn, kiuj ĝuas eksterteritoriecon same kiel ambasadorejoj. La ordeno eldonas pasportojn, monon (eskudoj) kaj platnumerojn. 


Ĝi anas en pluraj internaciaj organizaĵoj kaj lia anaro kvankam tre malmultnombra (13,5 mil homoj) konsistas precipe el influaj homoj. Do se en flughaveno vi iam vidos ulon prezenti al doganisto ruĝan pasporton kun surskribo Ordre Souverain Militaire de Malte ne konsideru lin ŝercemulo; tio estas unu el malmultaj veraj kavaliroj de nia epoko.

La preĝejo
Sed ni revenu al nia preĝejo. Mi pardonpetas pri longa enkonduko, sed ĉu nun vi komprenas mian ekcitiĝon post vidi la konatan okpintan krucon sur la templa muro?


La Malta preĝejo (Malteserkirche) ankaŭ konata kiel la Preĝejo de Sankta Johano Baptisto troviĝas en la bela Kärntner Strato, kiun ni jam vizitis plurfoje. Ne tre for, en la strato Johannesgasse situas la Granda priorato de Aŭstrio, ja nenio okazas hazarde en tiu historio.


La loko mem estas ligita al la ordeno jam preskaŭ mil jarojn. La unua preĝejo aperis ĉi tie en 1217 kaj nomiĝis Domo de magistro de la ordeno de Sankta Johano. La Kvara krucmilito finiĝis kaj multnombraj krucmilitistoj, ofte vunditaj kaj senhejmaj, bezonis helpon. Ili revenis laŭ tiu vojo al Eŭropo kaj trovis ĉi tie azilon.


La nuna preĝejo estis konstruita en 1446, sed la barokan aspekton akiris post granda rekonstruo en 1806-1808. Menciindas ke 1933 la ordeno, kies financoj kolapsis post la Unua mondmilito, vendis la konstruaĵon al la Viena eparĥio, sed en 1960 elaĉetis ĝin kaj restaŭris. Ŝajnas ke esti rande de plena pereo, sed postvivi kaj refortiĝi estas sorto de tiu ĉi mirinda institucio.

Adiaŭ Vieno!
Horloĝaj montriloj memorigis al ni, ke jam tempas fini la promenadon kaj direktiĝi al la flughaveno.


Apuda kafejo proponis kontraŭ nuraj 11,5 eŭroj tipe vienan tagmanĝon: supo, viena eskalopo, terpomfingroj kaj poma strudelo. Ĉu ni povus rifuzi?


Denove trajno kaj la flughaveno. Oni reklamas telefonon Huawei Mate 8 – mi havas tiun modelon kaj Lisita la antaŭan. Ni ŝategas.


Aviada kontrolado atendeble pli atente traktas mian ĉokoladan knabinon. Kontrolistino petis ŝin forpreni ŝuojn, lasi jogurton kaj tuŝis ŝian robon per papereto. “Ĉu pro jogurto?” miris la knabineto. “Ŝi esploras, ĉu sur via robo haveblas spuroj de eksplodaĵoj” klarigis mi. Kion fari, tiu knabino estas tro danĝera por Eŭropo.


Ni jam trapasis ĉian kontroladon kaj atendis enaviadiliĝon kiam alia flughavena kunlaboranto aliris al Lisi kaj petis ŝian pasporton. “Ĉu vi flugos al Moskvo? Kie estas via vizo?” Mia enmiksiĝo ĉesigis ĉion: “Kubanoj ne bezonas vizon por iri al Rusio”. La ulo tuj malstreĉiĝis eĉ sen kontroli miajn paperojn: “Ĉu ŝi estas kun vi? Ho bone...” kaj li malaperis.


La lastaj horoj en Ŝeremetevo pasis tro rapide. Jam tempas disiĝi. Taksio forportos min al alia flughaveno kaj post kelkaj horoj mi flugos al Tjumeno. Lisita post kelkaj horoj startos al Havano. Kiam ni renkontiĝos denove? Baldaŭ, tre baldaŭ...

Comments