Apenaŭ iu dubas, ke Tjumena provinco havas la strategian signifon por la ekonomio de tia naftagasa lando kiel Rusio. Sed eĉ pli malmultas homoj, kiuj scias ke antaŭ duonjarcento Tjumeno okupis apartan lokon en planoj ne nur ekonomikistoj, sed ankaŭ militistoj. Se diri ĝuste, temis eĉ ne pri la urbo mem, sed pri la situanta proksime de ĝi vilaĝo Bogandinskij…
Tiu historio komenciĝis en 1960, kiam en Tjumeno aperis la formacioj de la 45-a divizio de la Srategiaj Raketaj Trupoj (SRT), fonditaj la 17-an de decembro 1959. Baldaŭ ĉefaj formacioj kaj servoj de la divizio translokiĝis al Kazaĥio kaj Krasnojarska regiono, sed la 1995-a aparta kontraŭaviadil-artileria regimento restis en sia antaŭa loko, en la vilaĝo Bogandinskij. Kaj por tio haviĝis seriozaj kialoj. Jam en 1963 en la nerimarkinda vilaĝo komenciĝis konstruado de la ŝaktaj lanĉaj instalaĵoj, kapablaj enhavi strategiajn raketojn. Sekvantan jaron la regimento estis transformita en la brigadon kaj jam en 1965 la kvar lanĉaj kompleksoj kun dustupaj raketoj de la tipo “8-K-75” ekstaris en bataldeĵorado.
Tio estis la reprezentantoj de unuaj generacioj de la sovetaj transkontinentaj balistaj raketoj, la ĉefa manko de kiuj estis likva motoro. Oni estis devigitaj ŝarĝi ilin per komponantoj de raketfuelo ĵus antaŭ lanĉo, do inter la komado “Fajru!” kaj ties plenumo povus trapasi kelkaj horoj, kio okaze de reala nuklea konflikto estus, se diri milde, ne tre oportuna. Cetere ĉiujn menciitajn malkomfortaĵojn alfrontus nur tiu flanko, kiu estus devigita fari rebaton…
Feliĉe ĉiuj tiaj scenaroj restis nur kiel desegnoj sur stabaj mapoj. La komando “Lanĉu!” kvarfoje sonis en la Bogandinska bazo de SRT, sed tio estis nuraj lernopafoj. Unue tio okazis frumatene la 27-an de junio 1967. La elprovo sukcesis kaj baldaŭ raketo alteriĝis apud Kamĉatko, kie ĝis nun troviĝas la pafejo Kura, akceptanta kapojn de balistaj raketoj. Oni povas imagi ĝojon de la raketistoj, trafintaj la celojn el de pli ol 10 miloj da kilometroj! Cetere eĉ tiu, ŝajne pure paca starto, estigis viktimojn. La grupo el 11 militistoj ekveturis en la aviadilo An-2 al la norda parto de Tjumena provinco por trovi la eluzitan unuan stupon de la raketo. Super la urbo Surguto la aviadilo koliziis kun helikoptero kaj ĉiuj raketistoj pereis. Eĉ malvarma milito ne estas malsanga…
La nuklea paĝo de la tjumena historio finiĝis en 1975 (laŭ aliaj informoj – en 1976). Kio kaŭzis tion – laŭvica ŝanĝiĝo de strategiaj planoj aŭ plenumado de la kondiĉoj de la Interkonsento pri Limigo de la Strategia Armilaro – tiun demandon respondu ontaj historiistoj. Hodiaŭ ni scias nur, ke raketistoj lasis la konstruitan de ili bazon kaj translokiĝis al la urbo Pleseck.
Antaŭ foriri inĝenieroj de la Tjumena milit-inĝeniera altlernejo eksplodigis ĉiujn ŝaktojn kaj surterajn konstruaĵojn. Postrestis nur staploj por deponado de raketoj, kelkaj kazernoj kaj garaĝoj kun hangaroj. Konserviĝis ankaŭ parto da surteraj konstruaĵoj kaj nun oni povas ankoraŭ vidi ŝaktojn, iam kaŝintajn vere mortigan armilon. Ĝi embuskis ĉi tie, en arbaroj apud la fora siberia urbo Tjumeno…
Comments
Post a Comment