Plezuroj de Vieno

Vieno havas elekteblon por ĉiuj gustoj. Kvin minutojn post forlasi la monaĥajn posedaĵojn ni jam staris antaŭ plurkolora gamo de glaciaĵoj. Elekti unu estis nefacila tasko por la knabino, kiu ĉiam vidis nur Nestlé-produktojn, sole aĉeteblajn en Kubo. Fine ni prenis po unu kaj gustumis reciproke. La mia estis malpli bongusta. “Stano, vi ne scias elekti glaciaĵon” ridis la ludema pupeto, lekante sian globeton. Kion fari, ŝi scias ke mi lertas pri aliaj aferoj.

Plezuroj de Vieno
Neatendite ni venis al unu el plej famaj ripozejoj – la Viena urboparko (Wiener Stadtpark). Tiu ĉi verda maro etendiĝas de la Parkoringo ĝis la Fojnofoirejo kaj grandas je 65 mil kvadrataj metroj.



La loko servis kiel plezurejo jam dum la bidermajro. Kiam oni malkonstruis la urbomuron por krei la nunan ringostraton aperis ideo aranĝi tie pejzaĝan parkon. Ĝi malfermiĝis en 1862 kiel la dua publika parko en Vieno.



Ĝi ne estas speciale granda, sed vere ĝuinda. Amaso da homoj promenis laŭ vojetoj, sidis sur benkoj kaj herbejoj, manĝis, babilis, unuvorte ĝuis la vivon. De sur blankaj sokloj rigardis nin famaj vienanoj.



La modesta komponisto Anton Bruckner estis grave makulita de la birdoj.



Lia kolego Johann Strauß majeste paradis kun violono enmane, ĉirkaŭita de floroj kaj arko el la amoplenaj figuroj. Li estas siaspeca simbolo de Vieno, enradikiĝinta en la viena amaskulturo same profunde kiel Gustav Klimt kun lia “Kiso” aŭ Che Guevara en tiu kuba kun sia fama fotoportreto.



Ne malpli pompe aspektas monumento de Karl Lueger – la viena urbestro de la 19a jarcento, fama pro sia grava kontribuo al plibeligo de la urbo, en kiu li konstruigis plurajn ĝardenojn kaj promenejojn. Ĝisosta kristansocialisto, li sendube ŝatus sian monumenton ĉe kies piedoj staras du fortikaj laboristoj kun fosilo kaj martelo – simboloj de la digna laboro kaj forteco. Al mi tiuj figuroj memorigis la estetikon de socialisma realismo kaj eĉ tiun nacisocialisman. Apenaŭ mirinda afero, se konsideri politikajn vidpunktojn de la urbestro, fama pro sia antisemitismo.



Liaj ideoj parte inspiros la aŭstrajn faŝistojn, pro kio la juddevena neŭrobiologo Eric Kandel post ricevi Nobel-premion en 2000 deklaris ke malgraŭ lia naskiĝo en Aŭstrio tiu ĉi premio rilatas nur al la juda kaj usona popoloj, nek al tiu aŭstria. Post demando de la aŭstria prezidanto pri kiel solvi la aferon, la sciencisto postulis almenaŭ alinomi parton de la Ringostrato, je kiu situis la Viena universitato. Post longaj debatoj en 2012 Doktor-Karl-Lueger-Ring transformiĝis al Universitätsring. Tamen la monumento de la fama urbestro-antisemito plu altiĝas centre de la ĉefurbo.



Antisemitan odoraĉon mi sentis ankaŭ en nigra grafitaĵo sur parka skulptaĵo. Sub profilo de aglonaza homa kapo, tre simila al la kontraŭjudaj karikaturoj en la naziaj gazetaĉoj estis skribite “Nussknacker” (Nuksrompilo). 



Ĉu mi eraras kaj ĉi-foje vere temas nur pri la persono el la Hoffmann-fabelo? Almenaŭ akvo sprucanta el la soklo ne estis same venena kiel la nazia propagando.



Post marŝi iom plu ni trafis skulptaĵon, dediĉitan al la mondfama komponisto Ludwig van Beethoven. Li naskiĝis en la germana Bonno, sed plejparton de sia vivo pasigis en Vieno do la urbo rekompencis la geniulon per la impona statuo sur la samnoma placo.



Apude belis fasado de la Akademia gimnazio – la plej malnova en Vieno. Ĝi estis establita de la jezuitoj en 1553 en la nuna dominikana monaĥejo. Edukado okazis en la latina kaj plejparte estis deidĉita al katolikaj aferoj. 



Post dissolvo de la ordeno en 1773 la gimnazio estis transdonita al la piaristoj kaj en 1866 translokiĝis al la nuna loko. Sekvante kurbiĝojn de la aŭstria historio la lernejo suferis frapojn de la naziaj “patriotoj”, forpelintaj la judajn lernantojn, kio pli ol duonigis la studentaron. Inter la eksigitoj estis la estonta Nobel-premiito pri kemio Walter Kohn.



Nun la gimnazio plu funkcias kaj speciale atentas lingvolernadon. Inter la nepraj lingvoj estas la angla, franca, latina, malnovgreka. Oni povas fakultative lerni ankaŭ la italan, hispanan, kaj eĉ la rusan kaj ĉinan lingvojn. Ĉu mi kaj Lisi povus trovi laboron ĉi tie? 



Sed mi supozas tro altan konkurencon por honoro instrui en la gimnazio, sur kies benkoj iam sidis arkitekto Otto Wagner, komponisto Eduard Strauss (filo de la “statuo”), marksista pensulo Karl Kautsky (konata interalie al la legantoj de la romano “Hunda koro”) kaj la nobelpremiita fizikisto Erwin Schrödinger, konata al laikoj ĉefe pro sia enigma kato.



Kion plu oni povas fari sur la Ringostrato? 



Promeni laŭ verdaj bulvardoj. 



Fotiĝi ĉe artaj afiŝoj. 



Pesi sin sur stratopesiloj. 



Lisi kun rido trovis paron da pliaj kilogramoj, apenaŭ videblaj.



Plia surprizo atendis nin en suvenirvendejo, kie ni sukcesis aĉeti kelkajn ĉarmaĵojn, inkluzive de organetoj. Mirigis nin ke la vendejo fermiĝis jam je la kvara vespere, kvankam turistaj amasoj plu fluis laŭ stratoj. Kaj tio estis ne escepto, sed regulo – ĉio jam estis fermita! Eŭropanoj plendas pri ekonomia krizo kaj senlaboreco, sed samtempe fuĝas de la mono kiu deziregas salti en iliajn poŝojn. Post Rusio kie ĉiuj vendejoj funkcias seninterrompe almenaŭ ĝis la 7a vespere kaj sep tagojn semajne, mi estis ŝokita.



Jam iom lacaj ni sekvis hejmen, laŭvoje salutinte Johanon Gutenbergon sub kies monumento tamen videblis eĉ ne unu leganto.



Vespere ekpluvis kaj ni finis la tagon en la restoracio Toni, situanta en la unua etaĝo de nia domo. 



La unua tago en Vieno sukcesis.


Süd – la urbo de butikoj
Sekvan tagon ni dediĉis al la plej granda butikaro de Aŭstrio kaj eble de la tuta Eŭropo. 



Jes, ni estas teruraj fiuloj kiuj preferis banalan aĉetadon al la mondfamaj kulturaj valoraĵoj. Sed por la knabino kiu neniam vizitis veran aĉetcentron tio estis unika ebleco en unu tago konatiĝi kun la ĉefaj vestomarkoj kaj eĉ elekti ion el tiu maro de la varoj.



Kial ni elektis tiun ĉi lokon? Nur kelkaj ciferoj. Shopping City Süd estas la duetaĝa aĉetcentro kie sur la areo 192,5 mil kvadrataj metroj troviĝas pli ol 330 butikoj, inkluzive la grandegan IKEA.



Sed unue ni devis atingi ĝin. Same kiel plejparto de la grandaj aĉetcentroj Süd troviĝas kelkdek kilometrojn for de la urbo. Ni iris al la Viena Ŝtata Operejo, de kie navedas senpaga IKEA-buso. 



Evidente ĝi venas ne tre ofte aŭ mi simple ne trovis ĝustan atendolokon, sed post kelkminuta vagado mi decidis serĉi alternativon. Iu maljunulo volonte klarigis al mi, ke Süd atingeblas per tramo – kompreneble en la pura germana! Mi jam spertis la eŭropan neanglecon en Parizo, do denove akumulis ĉiujn mensofortojn por rememori ion el la lingvo, kiun mi lastan fojon praktikis antaŭ 20 jaroj en universitato. Cetere tio kune kun mansignoj sufiĉis por kompreni, ke ni devas transiri la straton kaj eniri la tramon kun certa numero.



La atendado okupis dek minutojn kaj jen ni jam sidas en la komforta salono. Pli ĝuste – Lisi sidas kaj mi klopodas aĉeti la biletojn per biletmaŝino kiel tion sugestis la maljunulo. Denove lingvokomplikaĵoj. La unua menuo ĝoje promesis en la angla akcepti ĉiujn monbiletojn ekde 5 ĝis 100 eŭroj. Post du paŝoj ĉio ŝanĝiĝis al la nura germana kaj la grandaj monbiletoj tute malaperis. 



La bankokartoj ne akcepteblis. Vane mi svingis miajn cent eŭrojn (la plej eta bankbileto, kiun mi havis) – la stulta maŝino tute ne interesiĝis pri ĝi. Fine mi rezignis kaj sidiĝis apud la ĉokolada knabinjo, trankvile ĝuanta transfenestrajn pejzaĝojn. Mia sola espero estis ke kontrolantoj neniam venos. Ĝi plenumiĝis.



Post atingi Süd-stacion ni tuj aĉetis revenajn biletojn per bankokarto, kiu estis bonvena ĉi-loke, kaj direktiĝis al la dezirata celo. 



Kio okazis poste? Mi estu lakona: ni venis je la 1a kaj foriris je la 7a. 







Lisita esploris ĉion aŭ preskaŭ ĉion. 



La inteligenta knabino rapide kaptis miajn klarigojn kaj baldaŭ jam sciis diferencigi markojn. 



Ŝi rigardis, provis, elektis. 





Rezulte sur ŝiaj sveltaj kruroj aperis novaj botoj kaj sur la fingro diamanta belaĵo de la germana marko Christ.



Mi kontentiĝis per plia renkontiĝo kun la Simpsonoj kaj radlero de loka marko Zipfer – amuza miksaĵo de biero kaj limonado, kies nomo laŭ iuj opinioj devenas de la germana vorto “biciklisto”.



La aĉetcentro jam estis fermiĝonta (neimageble frue por Rusio, kie tiaĵoj funkcias almenaŭ ĝis la 9a), do post fari la lastan foton ni revenis al la urbo.

Vespera promenado
Ĉu eblus rehejmiĝi en tia urbo je la 8a vespere? La respondo estis tro evidenta por diskuti, do ni daŭrigis la promenadon.
Jen kolosaĵo de Karlskirche, fama pro sia historio kaj malkutima aspekto. Imperiestro Karolo la 6a promesis konstruigi ĝin en 1713, kiam la lasta epidemio de la bubona pesto trafis Bohemion, mortiginte 100 mil homojn. La preĝejo estis nomita honore al la sanktulo Karlo Boromeo, kardinalo kaj ĉefepiskopo fama pro sia prizorgado de la pestoviktimoj dum la epidemio 1575-1578. Li famas ankaŭ kiel arda aganto de Kontraŭreformacio, severe persekutanta la protestantojn kaj bruliganta plurajn herezulojn kaj sorĉistojn.



La konstruado komenciĝis post tri jaroj kaj finiĝis en 1737. Tiel 200 metrojn for de la Ringostrato aperis la paroĥa preĝejo de la imperiestra patrono, kies fasado videblis rekte el la Hofburgo. La restaŭrita en la 1980-aj, ĝi nun servas kiel la paroĥa preĝejo de la Viena Teknologia universitato kaj estas prizorgata de la Kavalira ordeno de krucanoj kun ruĝa stelo – sola kavalira ordeno, fondita en Bohemio.



La templo unuafoje povus konfuzigi, speciale pro sia kolonoj kiuj aspektas kvazaŭ minaretoj. Tamen kulpas pri tio ne islamaj motivoj aŭ spuroj de la turka invado, sed nura certa eklektikismo. Dum la fasado stile korespondas al la antikva greka portiko, la turopavilonoj estas influataj de la roma baroko kaj la turoj mem sekvas ekzemplon de la Trajana Kolono en Romo.



Johannes Brahms meditis, aŭskultante liron kiun eterne ludas por li muzo.



Instituto Cervantes proponis kursojn de la hispana kaj trezorojn de sia biblioteko. Sed ni, maldiligentaj turistoj, preferis plian fojon promeni laŭ la ĉarma Kärntner Strato – viena Arbato, kiu etendiĝas de Stephansplatz al la Ŝtata Operejo kaj plenas je luksaj vendejoj. 



Unuafoje ĝi aperas en la skribofontoj jam en 1257 kiel Strata Carintianorum kaj ĝis nun estas plezuriga koro de la urbo. Plurmileŭraj juveloj estis por ni same neatingeblaj kaj perfektaj kiel muzeaj artaĵoj, do ni nur gapis, suspiris kaj aĉetis... glaciaĵon.



La unua vizito al la Stefana katedralo estis fulmrapida. Tiusemajne en la urbo okazis festivalo de katolika junularo, do amasoj da junaj katolikoj (granparte sudamerikanoj) svarmis ene kaj ekstere. Gvidanto anoncis ion hispane kaj ili direktiĝis al la elirejo.



Laŭvoje mi ĉeestis strangan scenon, kiun heziteme ne fotis – pupe ŝminkita virino kun longaj neĝoblankaj bukloj subite genuiĝis antaŭ juna pastro kaj ion rapide petegis. Li baldaŭ orientiĝis, mansigne benis ŝin kaj murmuris kelkajn vortojn. La virino kisis lian manon, rapide stariĝis kaj malaperis.



Laŭ vojo hejmen ni lante gapis ĉirkaŭe. Memortabulo al J. F. Kennedy (kio ligas la usonan prezidanton al Vieno?).



Turistoj gaje veturas en kaleŝo.



Homo-araneo minacas ataki piedirantojn de sur la muro de bildstria vendejo.




Baro Cubano proponas koktelojn kun rumo (kontraŭ sobrigaj prezoj).



Ni adiaŭis la urbon kaj revenis hejmen kie baldaŭ surtabliĝis tipa kuba vespermanĝo – simpla, sed bongustega.



Comments