Skip to main content

La nokta Eiffel-Turo kaj posta aventuro

Iuj malŝatas la Eiffel-turon, aliaj admiras ĝin. Mi vidis ĝin tage kaj nokte, do... mi konsentas kun ambaŭ.
La nokta Eiffel-Turo...
En konsentita tempo mi staris fine de atendovico ĉe la suda piliero de la Eiffel-turo. Anh forestis, do eble ŝi alvenos post kelkaj minutoj, ekpensis mi. Ŝi konsilis iri la sudan pilieron, ĉar la atendado tie estas malpli longa, kvankam oni devas supreniri piede kaj povas atingi nur la duan rigardejon. Tamen Anh konvikis min ke de tie videblas la sama pejzaĝo kiel de la tria (plej supra) rigardejo. Pasis almenaŭ duonhoro, antaŭ mi restis nur kelkaj atendantoj, do mi ĉiam pli nervoze rigardis malantaŭen. Kie estas la knabino? Telefonvokoj restis senrespondaj.
Ŝi aperis subite, anhelanta post rapida kurado. “Mi... akvokrano en mia duŝejo... akvo surplanke.... ŝlosilo fuŝis... mia fingro kalvundiĝis... mi forgesis poŝtelefonon”. Feliĉe ŝi estis enordo kaj eĉ kalo sur fingro estis ne tro granda se konsideri duonhoran penan ŝlosilumadon. Fine ni atingis giĉeton. Anjo kiel ĉiam montris sian vjetnaman pasporton (gejunuloj antaŭ 21-jariĝo havas en Francio gravajn rabatojn sendepende de nacieco) kaj ni ekgrimpis supren.


Se vi ne estas fanatika piediranto jen mia konsilo – elektu lifton. Mi marŝis sufiĉe libere (almenaŭ unuajn dek minutojn), sed Anjo baldaŭ videble laciĝis, haltis jen kaj jen, kaj eĉ petis min sekvi ŝin malantaŭe, evidente timante svenon. Iel ajn, ni atingis la rigardejojn – la unuan kaj poste la duan.
Anjo pravis: la Eiffel-turo plej belas nokte kiam ĝi trahakas la ĉielon kvazaŭ brilanta glavo. La turo brilas per flavaj lumetoj kaj ekde la 11-a nokte fajreroj ekkuras laŭ ĝi, elvokante ĉies ĝojajn kriojn.


Nun mi scias ke la Eiffel-turo estas vizitinda ne nur pro sia fameco, sed ankaŭ ĉar tio estas unika ŝanco vidi la tutan Parizon kvazaŭ sur manplato.


Regulaj stratlinioj brilas kaj glimas. La Luvro, Trocadero, la Granda Arko de La Défense, spektoradego en la Tuileries-ĝardeno kaj kompreneble bela Sejno kun ties pontoj.


“Mi ŝatas Parizon ĉar ĝi estas bela kaj regula, ne kiel vjetnamaj urboj kun ĥaosaj konstruaĵoj” diris Anh. Jes, barono Haussmann vere sukcesis en sia transformado de la mezepoka ĉefurbo al unu el plej belaj lokoj de la mondo kie antikveco ĉiam apudas modernecon.


Por preventi suicidojn ĉirkaŭa spaco en la rigardejoj estis barita de ŝtala drataro kiu ne tre ĝenis rigardadon. Haveblis lornoj (kontraŭ aparta pago), sed mi ne vidis ke iu uzis ilin. Ĉe barilo ni trovis alkroĉitan serureton kaj ĝia naneco naskigis supozon: ĉu Nepinjo ĝin lasis?


La vetero estis bona. Ni staris fiksrigardante la noktan Parizon, Anjo murmuris “Les Champs-Élysées” de Joe Dassin. La vespero sukcesis.

...kaj posta aventuro
Kiam ni fine surteriĝis jam meznoktis. Mi estis malsata, do Anjo helpis al mi aĉeti sandviĉon en apuda araba budo kaj ni sidiĝis sur parapeton de la Sejno-kajo por manĝi-drinki-babili kaj ĝui la lumbrilan parizan belulinon.
Post atingi metrostacion Anjo demandis: “Ĉu vi trovos la vojon?” – “Jes, certe! Mi ja devas veturi nur unu stacion, poste transiri al alia linio kaj ek – okcidenten. Senprobleme”. La naiva knabino kredis min.
Mi ne povas prezenti detalojn kaj klarigojn, do simple konstatu la fakton: mi fuŝis. Post transiri al ĝusta metrolinio mi sidiĝis kaj trankvile profundiĝis en gvidlibreton, atendante voĉanoncon “La Défense”. Pasis dek minutoj, dekkvin, dudek... Iom maltrankvile mi levis la kapon. Hm, kiom strangaj stacinomoj, mi neniam vidis ilin. Eble la metroa mapo helpos... Diable! Mi saltis kvazaŭ pikita kaj ĵetis min al la kajo. Kion alian povus fari idioto kiu sukcesis trafi ĝustan linion, sed elektis malĝustan direkton, do anstataŭ veturi okcidenten al La Défense dum preskaŭ duonhoro trenis sin orienten, al enmigrintaj randurboj?! Ho, estas ŝanco korekti tion, mi devas nur transiri al alidirekta kajo! Sed mian vojon baris laca policano, kiu silente fingrotuŝis sian horloĝon: montrilo indikis la duan nokte. La metroo estis fermita. Do kien mi iru? Senemocia ĝendarmo levis montrofingron: surteren.
Tiel mi trovis min je la dua noktohoro en iu senhoma kvartalo de la orienta Parizo, ĉe kontraŭa urborando. Mi rememoris la vortojn de Anh, ke la transporta sistemo de Parizo estas bone organizita kaj de la 2-a ĝis la 5-a nokte tra la urbo vojaĝas specialaj noktobusoj alireblaj ankaŭ pere de unuecaj biletoj (metrooRERbusoj). Feliĉe mi renkontis mezaĝulon, kiu espereble havas respondon. Sed jen denove la lingva problemo. Se mia angla estis fuŝega, do lia tute mankis – same kiel mia franca. Finfine li ekparolis germane kaj mi streĉigis la tutan memoron kaj divenkapablon por kompreni la lingvon, kiun mi lastfoje aŭdis en universitato antaŭ dudek jaroj.


“Nacht bus... zwanzich vir und nacht bus numer... nach La Défense....” Feliĉe mi sukcesis ĝenerale kompreni la sugestitan planon kaj eĉ busnumerojn, do dankis afablan parizanon kaj ekis for. Mi ne povas diri, ke la vojaĝo estis aparte komforta, sed iun danĝeron mi ankaŭ ne sentis. Sufiĉe rapide mi trovis noktobusan haltejon markitan per litero “N”. Nigruloj sugestis al mi la vojon. Oficistoj en noktofunkcia konsilbudo helpis pri ĝustaj busoj. Biletistino en buso apenaŭ paroletis la anglan, ĉiam respondante en la franca, do mi preferis sidi apud elirejo por memstare kontroli la haltejon. La veturado estis longa, mi ja reveturis surgrunde tra la tuta Parizo. Nigruloj en malantaŭaj viclokoj gaje kantis ion, mi provis filmi ilin per poŝtelefono, sed ne tre sukcese.
Post atingi La Défense la buso haltis kaj mi trovis min en iu subterejo, kie nur rubostokoj ruliĝis disblovataj de la vento. Kelkajn paŝojn for kaj jen mi vidas supreniran ŝtuparon. Ho, jen mia fingro!


Arkitekto kiu planis La Défense havis komplikegan taskon – kunmeti en unusola nodo ĉion: la metrostacion, apudurban fervojon, surteran trafikon, piedirajn itinerojn, placojn, oficejojn kaj vendejojn. Li brile solvis tion, dismetante ĉion en pluraj niveloj, sed rezulte formiĝis neimagebla kaprompilo, en kies labirintoj facilas perdiĝi eĉ dum hela tago.
Jam pasis la 3-a nokte kiam mi alvenis mian ĉambron. La vjetnamaj najbarinoj evidente dormis, do en loĝejo regis mallumo. Mi sendis SMS al Anjo, malfermis la balkonon kaj enlitiĝis.

Comments