La unua tago en Vieno

Mi ferias ne tre ofte, do post UK ĉiam pasigas plian semajnon en apudaj regionoj aŭ landoj. Post la UK en Hanojo mi veturis tra Vjetnamio, post la kongreso en Rejkjaviko vojaĝis al Parizo, post UK en Bonaero flugis al Peruo kaj de la UK en Lilo tuj sekvis al Luksemburgio. Ĉi-foje elekto estis antaŭdecidita – post UK en Nitro ni ekis al Vieno, revourbo de mia ĉarma akompanino.

Kiel atingi Vienon?
La plej facila maniero estas buso, veturado en kiu okupas nur tri horojn. La biletoj estas malmultekostaj kaj ekzistas eĉ speciale favoraj prezoj se oni aĉetas ilin per iu studenta retejo, sugestita al mi Tobiasz Kaźmierski. Sed malgraŭ dufoja ripetado ĝia nomo tute malaperis el mia forgesema kapo. Fine mi decidis simple veni al la stacidomo kaj aranĝi ĉion surloke.



Hotela deĵoranto vokis por ni taksion kaj sugestis kiel atingi ĝian parkumejon (Atrium troviĝas en la piedira zono). Ni transiris la straton, eniris trivitan pordon sub la litermanka elpendaĵo “Hotel Zobor” kaj tra malhela koridoro paŝis al la interna korto kie vere post kelkaj minutoj aperis taksio.



Kiam ni atingis la stacidomon mian atenton tuj kaptis la buso kun afiŝo: “Nitra – Bratislava”. Enbusiĝo jam estis finiĝanta, do ni rapide aĉetis ĉe konduktoro biletojn kaj saltis enen.



La veturado estis komforta kaj plej similis al tiu en aviadilo. Klimatizita ejo, molaj seĝoj, la konduktoro disportas trinkaĵojn kaj manĝetojn, funkcias Wi-Fi. 



Kaj ĉio ĉi kostas groŝojn laŭ iu ajn mezuro. 


Bratislavo

Transbusiĝo en Bratislavo okazis same fulme, do post tri horoj ni jam atingis Vienon.

Post hasto – prokrasto
Sed evidente ĉio en la vivo devas ekvilibri kaj jam tre baldaŭ ni havis plian eblecon konvinkiĝi en tiu eterna duismo.


Aĉetcentro ĉe busa stacidomo

En Vieno mi luis per AirBnB apartamenton en la Interna urbo – la plej favorsitua kaj vizitinda urboparto. Ĝi kostis nemalmulte, sed mi ŝatis la maloftan por la aŭstria ĉefurbo kombinon de bela interiero, bona situo kaj klimatizilo. La posedanto Amir respondadis kun prokrasto, foje sufiĉe longa, sed mi ne imagis ke tio povus kaŭzi problemojn, ja rusoj tute kredas je la preskaŭ mitan germanan precizecon kaj respondecon. Kiom naiva mi estis...


Aĉetcentro ĉe busa stacidomo

Anstataŭ detala instrukcio, kiun mi petis plurfoje, mi ricevis nur sms kun sugesto veni al busa stacidomo kaj atendi tie. Neniu renkontis nin. Lisi esploris apudan aĉetcentron, sufiĉe bonan, sed la atendado jam iĝis ĝena. Mi vokis Amiron per retmesaĝiloj, sed li sukcesis nur balbuti anglaĉe kelkajn frazojn kaj la konekto ĉesis. Tio ripetiĝis plurfoje.



Fine li sendis sms kun la adreso, do restis nur trovi ĝin. En Rusio mi aktive uzas Yandex.Taxi, do en Eŭropo esperis uzi similan Uber. Retkonekto en la telefono estis malŝaltita pro tro altaj kostoj, sed feliĉe funkcis Wi-Fi en apuda H&M. Mi provos... Taksio aperis sur la mapo kaj ŝajne veturis al ni, sed kiam mi eliris la butikejon por trovi ĝin la konakto ĉesis kaj nur sageto ruliĝis senĉese... Ebleco telefoni taksiiston, tiom kutima por Yandex.Taxi, mankis en la Uber-aplikaĵo. La sageto ruliĝis... Mi esploris ĉirkaŭaĵojn piede, sed trovis nenion. Lokaj taksiistoj pretis porti min al la adreso, sed postulata pago estis atendeble alta. Tiel pasis du horoj.


Nia domo

Fine ni prenis taksion. Kiam ni atingis la lokon estis jam la 6a vespere. Mi lasis Lisi kun valizo atendi ĉe la stratkruciĝo kaj iris 300 metrojn for al afiŝa budo, kie funkciis senpaga urba retkonekto. Amir silentis. Poste li sendis mesaĝon, en kiu klarigis ke lia helpantino atendis nin je la 5a, sed jam foriris, do nun ni atendu ŝian revenon. La tempo rampis kaj ni jam eksentis lacon post la tutaga veturado. Plurfoje mi revenis al Lisi kaj foriris denove. Amir plu promesis, sed nenio okazis. Lisi estis jam preskaŭ morta kaj tre kolera. Kelnero el restoracio je la unua etaĝo venis por demandi kiun ni atendas.



La ino aperis ĉirkaŭ la 8a kaj balbutis ion pri trafikaj problemoj, sed mi komprenis ke ŝi simple okupiĝis pri aliaj aferoj, ĉar en la relative malgranda Vieno atingi la urbocentron oni povus je malpli ol unu horo. Ŝia konduto montris ne nur mankon de ajna interesiĝo pri la afero, sed ankaŭ malmultajn sciojn pri ĝi. Tamen mi sukcesis kapti almenaŭ bazajn informojn sufiĉaj por unusemajna loĝado.



La apartamento troviĝis sub tegmento de pluretaĝa domo. Du ĉambroj, moderna meblaro, ekipita kuirejo, larĝaj fenestroj el kiuj videblas la katedralo de Sankta Stefano – ĉu oni bezonas ion plian por ĝui Vienon?



Mallonga promenado serĉante vespermanĝon finiĝis en restoracio kien ni neniam revenos. Biero estis atendeble bona, ĉio alia... iom stranga. 



La tago finiĝis kaj ni nur esperis, ke daŭrigo estos alia.

Konatiĝo kun Vieno
Lisi ĉiam revis vidi Vienon. Ŝi mem ne povas klarigi kialon, sed tiel estis ĉiam – ne Parizo, nek LondonoBerlino, nur la aŭstria ĉefurbo magie altiris ŝin. La 31an de julio ŝia revo plenumiĝis.



Mi estas esperanto-vojaĝanto kaj ĉiam klopodas renkontiĝi kun lokaj samideanoj – ne por ŝpari monon loĝante en iliaj domoj (nur unufoje mi faris tion, gastinte ĉe Iŝtvan Ertl en 2015), sed por ricevi unikajn sugestojn de amikemaj lokanoj kaj ĝui ilian akompanon. Tiuj klopodoj tute fiaskis ĉi-foje. Mi plurfoje petis sugestojn pri loĝlokoj (hoteloj, hosteloj, apartamentoj) ĉe Fejsbuko-grupoj, inkluzive Esperanto en Vieno, sed ricevis eĉ ne unu respondon. Evidente Esperanto mortis en tiu ĉi urbo, kio aparte ŝokas post la helpemaj samideanoj en Vjetnamio, Kubo, Peruo kaj Argentino.



Do ni estis solaj en tiu ĉi urbo kaj decidis simple promeni sen strikta plano, ĝuante la urban etoson. Post eliri la belan akceptejon ni turnis nin dekstren kaj post kvin minutoj atingis homoplenajn stratojn. Domoj, statuoj, memortabuloj – ŝajnas ke ĉio elradiis kulturon kaj historion. “Kiel mi ŝatas ĉion ĉi!” reve elspiris la knabinjo.



Post paŝi iom maldekstren ni vidis en la orienta parto de Hohe markt la unuan unikaĵon – la Ankrohorloĝon (Ankeruhr). Ĝi troviĝas en arko de la oficejo de asekura kompanio Helvetia Versicherungen, kiu mendis ĝin al fama secesia artisto Franz Matsch. La horloĝo unikas ne nur pro sia plaĉa aspekto, sed ankaŭ pro komplika sistemo, danke al kiu ĉiuhore aperas unu el 12 orumitaj figuroj, bildigantaj famulojn el la aŭstria historio. 



Ĉion ĉi akompanas orgena muziko. Meztage ĉiuj figuroj aperas sinsekve, do ne nepre necesas pasigi la tutan tagon atendante ilian ŝanĝon. La horloĝo ekfunkciis en 1914, sed pro la komenciĝinta Unua mondmilito portempe haltis. Post 1918 ne plu populara melodio de la kaisera himno estis anstataŭigita per pli neŭtrala oratorio de Joseph Haydn. En 1945 incendio grave damaĝis la artaĵon kaj post restarigo ĝia organo ne plu funkcias – nun oni aŭskultas nurajn registraĵojn.



Atenton de Lisi altiris montrofenestroj de vendejoj. “Ĉu vere?” miris ŝi, gapante al eksponita tie sortimento de manĝiloj kies prezo superis kelkjaran averaĝan salajron en Kubo. Bonvenon al Eŭropo, knabino! Ĉio haveblas ĉi tie kaj ĉio estas altkvalita, bela, sekura kaj multekosta.


Ortodoksa katedralo
Tamen tempo pasis kaj niaj malplenaj stomakoj ĉiam pli insiste memorigis pri la sankta tasko ĉiumatena – plenigi ilin. Mi scias ke la plej bonaj manĝejoj ĉiam troveblas iom for de la turistaj itineroj, do ni lasis la homoplenajn stratojn. Baldaŭ antaŭ niaj okuloj aperis nekutima por ĉirkaŭaĵoj ruĝobrika koloso de iu preĝejo. Tio estis Katedralo de Sankta Triunio, mastrata de la Aŭstria mitropolo de la Konstantinopola patriarĥio.



La ortodoksa komunumo formiĝis en Vieno meze de la 18a jarcento, kiam tie setliĝis pluraj grekaj komercistoj venintaj el la Otomana imperio. La arkidukino Maria Tereza permesis al ili konstrui kapelon de Sankta Georgio, sed tio nur parte solvis la problemon, ĉar la kapela statuso malebligis fari bazajn diservojn – bapton, geedziĝon kaj sepulton.



La solvo denove venis desupre – la imperiestro Jozefo la 2a eldonis en 1781 la Edikton pri toleremo. La greka komunumo ricevis aŭtonomion kaj ĝia kapelo – statuson de la paroĥa preĝejo. Finfine en 1787 en la Vianda bazaro (Fleishmarkt) estis konstruita la eta preĝejo de Sankta Triunio (Griechenkirche zur Heiligen Dreifaltigkeit), kiu post rekonstruo en 1852 surbaze de projekto de Theophilvon Hansen ricevis la nunan aspekton. En 1963 ĝi iĝis katedralo kaj rezidejo de la greka mitropolito en Aŭstrio. Inter famaj paroĥanoj estis la aŭstria dirigento Herbert von Karajan.



Ni rigardis la belan eksteraĵon de la templo, sed decidis esplori la interierojn post la matenmanĝo, kiun postulis niaj ventroj. Trans la strato troveblis plaĉaspekta kafejo, kies kvaliton konfirmis marko de TripAdvisor sur la pordo. Laŭ mia peto kelnerino sugestis al ni la plej vienajn pladojn, bieron kaj vinon, kaj baldaŭ ni ekĝuis ilin.



Okulangule mi rimarkis nigrovestitajn figurojn eliri la preĝejon – diservo finiĝis kaj la sacerdotoj lasis la templon. Laŭ la malbona ortodoksa kutimo, jam spertita de mi en Parizo kaj Bonaero, ili fermis la ejon, do ni perdis la ŝancon viziti ĝin. 



Ni nur gapis tra montrofenestro de apuda tapiŝvendejo al belaj, sed terure kostaj artaĵoj kaj ekis for.

Ukraina anguleto
Vieno plenas je arto kaj historio, do modernaĵoj kaj antikvaĵoj apudas, foje tre kontraste. Mi fotis Lisi apud amuza fotomuro, prezentanta evoluŝtupojn de la bebo. Espereble iam... 



Sekvis ne malpli amuza foto ĉe Smart-aŭteto – espereble neniam...



Ne tre for ni vidis grupon da homoj trankvile babili sur ŝtupoj. Tio estis la preĝejo de Sankta Barbara, tre interesa pro sia historio. Iam la Aŭstro-Hungara imperio etendiĝis je miloj da kilometroj kaj inkluzivis interalie okcidentajn partojn de Ukrainio. La lasta suferis kiel ĉiuj buferlandoj kaj dum jarcentoj estis disŝirata de siaj pli fortaj najbaroj – Pollando, Litovio, Aŭstro-Hungario kaj la Rusia imperio. Ĉiu novestabliĝinta potenco klopodis firmigi sian aŭtoritaton per altrudiĝo de sia eklezio kaj rezulte de tio kreiĝis tre specifa situacio.


Preĝejo de Sankta Barbara

En 1595 la ortodoksaj episkopoj de Ukrainio subskribis en la urbo Bresto union, per kiu la ukrainaj ortodoksoj en teritorioj tiam regataj de Pollando unuiĝis kun la katolika eklezio, sed kun la rajto plu sekvi sian bizancan riton. Poste al la unio aliĝis pliaj eparĥioj kaj antaŭ la aliĝo al la Rusia imperio du trionoj de la ukrainoj obeis Romon.



En 1839 la rusa caro Nikolao la 1a nuligis la union en siaj teritorioj. Tiu kontraŭstaro daŭris en la politika kaj eklezia kampoj ankaŭ en la 20a jarcento. La sinodo en Lvivo en 1946 denove nuligis la union, do la Ukraina Greko-Katolika Eklezio plu funkciis nur subtere aŭ eksterlande. Nun ĝia stato stabiliĝis kaj kun siaj pli ol 4,5 milionoj da adeptoj ĝi estas la plej granda greko-katolika eklezio en la mondo.



Tiu ĉi preĝejo estis unue sanktigita en 1573 kiel jezuita kapelo. Post malpermeso de la ordeno en 1773 Maria Tereza transdonis ĝin al la greko-katolika seminario. La ukrainaj kristanoj havis nenion kontraŭ la katolika sanktulino, do Sankta Barbara plu aŭspiciis la preĝantojn. En 1784 ĉi tie kreiĝis la unua ekster Ukrainio paroĥo de la Ukraina greko-katolika eklezio. La preĝejo sukcese travivis ĉiujn historiajn perturbojn, kaj estis restarigita post bombotrafo, okazinta la 15an de januaro 1945.



Nun tie funkcias mondfama ukraina ĥoruso kaj regule okazas ukrainlingvaj diservoj, kiujn partoprenas ankaŭ anoj de malpli grandaj greko-katolikaj komunumoj – rumanoj, bulgaroj, makedonoj, slovakoj, hungaroj. Lastatempe aperis ankaŭ sirianoj kaj lebananoj – anoj de la Melkita Greko-Katolika eklezio, fuĝintaj de la milito kaj tumultoj. Espereble ili trovos ĉi tie novan patrujon kaj trankvilon.



Mi aldonu, ke apude ekde 1999 staras monumento al la ukraina verkisto Ivano Franko kaj sur la preĝeja muro pendas memortabulo pri Vasilij Viŝivanij, ankaŭ konata kiel arkiduko Vilhelmo Francisko de Habsburgo-Loreno. Laŭ planoj de la aŭstra potenco tiu ĉi ukraina kolonelo (la triavica kuzo de la aŭstra imperiestro Francisko Jozefo la 1-a) devis iĝi reganto de la memstara ukraina ŝtato, kreota post la venko en la Unua mondmilito.



Post fiasko de ĉiuj naciliberigaj planoj li restis en Vieno kaj post ĝia liberigo fare de la Ruĝa Armeo trafis la sovetian okupacian zonon Li estis arestita en 1947, kondamnita al 25-jara malliberigo kaj sekvan jaron mortis pro tuberkulozo en kieva prizono.

Baziliko de Sankta Maria Rotunda
Sekva konstruaĵo, kiu kaptis nian atenton estis la malgranda baziliko de Sankta Maria Rotonda, kiu memorigis pri alia influa ordeno – la dominikanoj. La unuan preĝejon sur tiu ĉi loko ili konstruis jam en la fora 1237a jaro, kiam la famiĝonta ordenano Tomaso de Akvino ankoraŭ frekventis lernejon. 



Post pluraj incendioj kaj damaĝoj dum la unua sieĝo de Vieno fare de la turka armeo en 1529, ĝi grave kadukiĝis kaj en 1631 la monaĥoj ekkonstruis la novan.



Tiutempan fortecon de la ordeno plej bone ilustras la fakto, ke la unuan ŝtonon je la fundamento metis imperiestro Ferdinando la 2a



En 1927 la preĝejo ricevis statuson basilica minor kaj nun ĝi formale egalas al la Primasa baziliko de Esztergom, kiun ni vizitis antaŭsemajne.



La interiero estis belega. 



Longaj vicoj de lignaj benkoj. 



Impona altaro. 



La nevo kovrita je freskoj fare de Matthias Rauchmüller, prezentantaj 46 scenojn el la vivo de Virgulino Maria



La ejo malplenis, same kiel ĉiuj eŭropaj urboj en aŭgusto. 



Senpagaj flugfolioj informis pri elŝutebla aplikaĵo Dominikana Vieno, pere de kiu eblas esplori historiajn spurojn, lasitajn de la ordeno en la aŭstria ĉefurbo. 



Apude troviĝis la dominikana monaĥejo, fondita en 1225/1226.

Comments