Tiĉkovka – milionuloj kaj banditoj

“Tiĉkovka? Kie ĝi estas?” tiel reagos nun 99% de la tjumenanoj. Tiu urboparto, aperinta en la 18-a jarcento, origine estis la fora urborando, kie loĝis marĝenuloj – manlaboristoj, ŝtelistoj, fuĝintaj krimuloj. Nun tiu areo inter la rivero Turo, stratoj Profsojuznaja, Osipenko kaj Ĉeljuskincev estas unu plej luksaj kvartaloj de Tjumeno, kie ŝatas promeni urbanoj kaj preskaŭ neniu scias pri ĝia mirinda pasinteco.

Milionuloj
Ni ne scias kiel aperis tiu ĉi nomo. La fama lokhistoriisto Sergej Kuboĉkin opinias ke ĝi devenas de tiĉok (bato), pri kio famis loka kanajlaro, aŭ de populara strata ludo aŭ eĉ de familinomo de iu el unuaj loĝantoj. Mi pensas ke la lasta versio estas plej fidinda. En Tobolska gubernio haveblis almenaŭ tri vilaĝoj kun similaj nomoj kaj ni scias, ke kutime loĝlokoj titoloĝis omaĝe al siaj fondintoj. Cetere famigis tiun ĉi urboparton tute aliaj homoj kaj temis pri la famo tre specifa.

La riverhaveno Turo

Komence de la 20-a jarcento Tiĉkovka spertis veran ekonomian eksplodon. En 1885 al Tjumeno venis fervoja linio el Ekaterinburgo. La urbo iĝis la plej granda industria centro de Okcidenta Siberio. La fina punkto de tiu ĉi fervoja linio estis la riverhaveno Turo (omaĝe al la samnoma rivero), situanta surloke de la nuntempa haveno. Tiĉkovka subite iĝis unu el plej luksaj urbopartoj de Tjumeno. Prezoj de nemoveblaĵoj altiĝis ĝis ĉielo, sed trovi liberan apartamenton estis malfacile. Apudaj marĉoj, kie antaŭnelonge ĉasistoj pafis anasojn, estis sekigitaj kaj protektitaj je digo. Sur ilia loko viciĝis stokejoj kaj aliaj havenaj konstruaĵoj, el kiuj kelkaj ĝisvivis niajn tagojn kaj nun videblas sur la riverkajo.

Vaporŝipo de Ivan Ignatov

Sed la ĉefa belaĵo de Tiĉkovka estis prave konsiderata la domo de Ivan Ignatjev – la pleja riĉulo de la tiutempa Tjumeno. Lia duetaĝa domego staris en strato Novozagorodnaja (Noveksterurba, nun – Gosparovskaja), apud la haveno. Tiutempe laŭ siberiaj riveroj navigis 17 vaporŝipoj de lia kompanio. Interalie li ricevis profitan kontrakton por transportado de malliberuloj, sekvantaj tra la Tjumena Transita Prizono. En 1872 Ivan Ignatov fondis apud la vilaĝo Mis (nun samnoma urboparto) la Ĵabinan mekanikan fabrikon, kiu longan tempon estis konsiderata ekzemplodona ŝipkonstrujeo de Siberio. Poste ĝi transformiĝis je la Tjumena Ŝipripara Fabriko, nun preskaŭ komplete malaperinta por cedi lokon al novaj kvartaloj.

La riverhaveno Turo

Cetere la riĉa fraŭlo famiĝis ne nur pro tio. En la urbo cirkulis onidiroj pri liaj festenoj, kiujn partoprenis lokaj elituloj. Oni diris, ke fojfoje la emociiĝinta mastro jungadis servistojn kaj tiel veturigadis gastojn tra sia vasta domo. Li estis vera ŝercemulo! La manĝoj tiom abundis ke foje ŝokis gaston, ankoraŭ nealkutimiĝintan al la siberia gastigemo. La fama germana natursciencisto Alfred Brehm, partopreninta vespermanĝon ĉe Ignatov, donis al ĉiuj veturontaj al Siberio unu gravan konsilon: “Alportu ĉi tien rapide digestantan kaj sanan stomakon”.

Tjumenaj kartludantoj

Cetere ĉio ĉi tute ne signifas, ke Ivan Ignatov estis nura monsako – avara kaj malklera. Li multe legis, havis grandan personan bibliotekon kaj organizis proprakoste plurajn sciencajn ekspediciojn. En 1889 la milionulo el Tiĉkovka eĉ donis azilon al sia ribelema nevo, estonta verkisto Miĥail Priŝvin.

Aleksandra Reala Lernejo

Post ekscii, ke la juna malobeemulo estis eksigita el gimnazio en sia urbo Jelec pro konfrontiĝo kun instruisto, Ignatov proponis aranĝi lian instruadon en Tjumeno. La parencoj rezonis, ke krom la forpelo oni donis al la bubo la tiel nomatan “lupan bileton” – atestilon, kies posedanton neniu dezirus akcepti. “Tio estas ne problemo” respondis la komercisto “ja en Siberio ĉiuj estas kun lupaj biletoj!” Tiel la estonta klasikulo de la rusa literaturo trafis Tjumenon, kie li pasigos du jarojn kaj duonon.

Miĥail Priŝvin

Mi aldonu ke tjumenaj rememoroj iĝis fundamento de lia romano “Ĉeno de Kaŝĉej”. En tiu verko la nedankema nevo nomas la onklon “komandestro de la siberia krimularo” kaj kaŝanto de fuĝintaj punlaboruloj, dunginta dekojn da “arbaraj nobeloj”. Do ankaŭ ni rememoru alian vizaĝon de Tiĉkovka.

Banditoj
Tiu ĉi urboparto delonge famis pri siaj brulkapuloj, komence de la 20a jarceno ial kromnomitaj “parizanoj”. La tipa tjumena “parizano” aspektis tiel: grandega ŝaravaro, galoŝoj sur nudaj piedoj, kepo, ĉemizo kun kolumo ĝis oreloj kaj super ĝi jako, surmetita sur unu manon. Ne eblis misrekoni tian heroon! Cetere la aŭtoritatoj malofte vizitis tiun ĉi lokon, do oni ne tro zorgis pri la polica traserĉado. La “parizanoj” senĉese engaĝiĝis en bataloj, incitis preterpasantojn kaj kompreneble partoprenis la pugnobatalojn.


La lastaj estis tiutempe la plej ŝatata amuziĝo de la tjumena junularo. La bataloj plej ofte okazis dimanĉe. Sur glacion de la rivero Turo venis ĝis cent batalantoj el ĉiuj urbopartoj: Tiĉkovka batalis kontraŭ Potaskuj, Sarai (Tenejoj) kontraŭ Transriverejo, Gorodiŝĉe (Remparburgo) kontraŭ Transtjumenko. La batalon komencis etuloj, kiuj impetis antaŭen kun krio: “Batalon donu!” Sekvis pli aĝaj knaboj kaj aliĝis fine plenkreskaj barbuloj.


Oni batalis muro kontraŭ muron, do en unu linio, klopodante trarompi defendolinion de kontraŭuloj. La reguloj malpermesis bati kuŝantojn kaj meti feraĵojn en gantojn, tamen bluaĵoj sub okuloj kaj eĉ rompitaj ripoj estis normala afero. Polico provis forpeli la batalantojn, foje ĝi eĉ verŝis kontraŭ ilin akvon el fajrobrigada maŝino. Tamen la tradicio de “pacaĵoj” (pacbataloj) daŭris ĝis la 1920-aj jaroj.

Miŝĉjo-judaĉo
Nome en tiuj ĉi jaroj famiĝis plia “heroo” de Tiĉkovka – Miĥail Benkoviĉ, kromnomita Miŝka-Ĵid (Miŝĉjo-Judaĉo). Lia sorto meritas apartan rakonton. Benkoviĉ naskiĝis kaj kreskis en Tiĉkovka kaj ekde junaĝo gvidis lokan krimularon. Ni ne scias, kion li sukcesis fari en tiuj jaroj, sed li certe meritis mortopunon. Savis lin… la Ruĝa Armeo, kiu en 1919 okupis Tjumenon. Benkoviĉ subite rememoris pri sia proleta deveno kaj aliĝis al la bolŝevistaj taĉmentoj. Tiel li aniĝis al la plej granda bando – la ŝtato. Persekutante retiriĝantajn trupojn de la admiralo Kolĉak la tjumena bandito marŝis ĝis Irkutsko, kie decidis ke jam tempas viziti hejmlokon kaj petis forpermeson. 


En Tjumeno oni jam atendis lin. Tuj post la reveno Benkoviĉ estis arestita kaj kondamnita al mortpafo. Sed la juna krimulo ne planis morti, do aranĝis eskapon. Tiel komenciĝis lia nova, jam pure bandita vivo. Post renkonti la legendecan Ivan Piĵjanov, kromnomitan “la Stelo de Uralo kaj Siberio” (ankaŭ la eksa ruĝarmeano), ili kreis bandon, kiu dum jaroj timigis ne nur Tjumenon, sed ankaŭ apudajn regionojn.


La unua atako okazis en 1921, kiam ili rabis vendejon en Sverdlovsko. Tiam kun ili ankoraŭ laboris “Kultjapa” (Manstumpulo) – la fama bandito, al kiu gardistoj dum eskapo forpafis manfingron. Sekvis aferoj en Omsko, Ĉeljabinsko, Tjumeno… “Ni havis organizaĵon tra la tuta RSFSR” fiere deklaros Piĵjanov en juĝejo.


La plej fama ilia krimo estis rabado de monaĥejo, situinta ĉe domaro en arbaro 6 km for de Tjumeno direkte al Jalutorovsko. Nokte 46 banditoj kaŝe rampis al monaĥeja muro. Du el ili transsaltis ĝin, strangolis gardiston kaj malfermis la pordegon – nun nenio povis haltigi la invadintojn. La krimuloj pelis ĉiujn monaĥojn en grandan halon kaj komencis pridemandadon. Ili interesiĝis pri unusola afero – kie estas kaŝita la monaĥeja trezoro?


Por rapidigi la aferon ili aplikis turmentojn – enigis kudrilojn sub la monaĥajn ungojn. Post kiam la monaĥejestro fodonis al la banditoj 4000 rublojn, ili komencis likvidadon de la atestantoj. Oni kondukis po unu aŭ du monaĥoj al ĉambro kaj murdis. Baldaŭ la unua ĉambro estis superplena, do ili transiris al alia… Matene lokaj vilaĝanoj ekvidis teruran bildon: la tuta monaĥejo estis makulita de sangoflakoj, en kiuj kuŝis 37 murditaj monaĥoj.


La aventuroj de Benkoviĉ kaj lia teamo finiĝis somere 1926. Agentoj de la tjumena milico eltrovis domon, kie sin kaŝis Piĵjanov kaj lia edzino-ŝtelistino kun kromnomo “Katĉjo”. Baldaŭ estis kaptitaj ankaŭ aliaj. Post kompreni ke la ludo finiĝis la banditoj rakontis ĉion. Nokte de la 21a al la 22a de aŭgusto oni “ŝmiris la frunton per antisepso” al Benkoviĉ kaj sep liaj kompliculoj. Tiel oni nomis en la krimĵargono mortpafon. Kial antisepso? Por ke ne okazu infektiĝo (jes, specifa humuro). Nur unu el ili laŭ familinomo Pasko povus saviĝi, ja oni lastmomente anstataŭigis al li ekzekuton per 10-jara malliberigo. Sed li ne eltenis la atendadon kaj pendumis sin en prizonĉelo antaŭnokte.


Malaperis la milionuloj de Tiĉkovka kaj ĝiaj timigaj banditoj. La sovetia potenco starigis propran ordon kaj ĝi ne toleris la konkurantojn.

Comments