Pugnobataloj – ĝismortaj, sed amikecaj

Tiu tradicia rusa luktosporto havas plurajn nomojn eksterlande. En la hispana vikipedio oni transliterigas Kulachniy boy (Pugna batalo) dum en la angla kaj la franca oni preferis tradukaĵon Russian boxing. Mi elektis mezan vojon kaj uzos esperanto-tradukon proksiman al la originalo – pugnolukto.  Malgraŭ populara opinio tio estis ne banala interbatiĝo, sed specifa subkulturo kun siaj ĥierarĥio kaj reguloj. Mi rakontos pri ĝia loka variaĵo – la pugnobatalantoj okazintaj antaŭ jarcento en la siberia urbo Tjumeno.

Batemuloj el slumoj
Pugnobatalojn partoprenis la tutaj kvartaloj. Ofte ili dum jaroj okazis en la samaj lokoj – sur la glacikovrita rivero Tura, apud fervoja stacidomo, akvoturo ktp. La ĉefaj iniciatintoj estis pugnoluktaj teamoj (oni nomis ilin artel), kiujn tjumenanoj nomis parizanoj, busarga aŭ simple varmaj buboj. Kial la parizanoj? Eble oni ankoraŭ ne forgesis la Parizan komunon de 1871, kiam ribelis la parizaj malaltklasanoj aŭ lokaj batemuloj simple ŝatis melodion Parizanino.



Ĉiu teamo kontrolis sian urboparton kaj severe punis fremdulojn, kiuj aŭdacis trapasi ĝiajn limojn. Estro de la teamo nomiĝis atamano (aliaj nomoj – ĉevalbredisto, baŝlik, iniciatinto). Veran nomon de la atamano kutime anstataŭis kromnomo – Arkadĉjo-Strekulist, Kolĉjo-Virkoketo, Vanĉjo-Kaino ktp. Li aprobis aniĝon de novaj luktantoj, juĝis kulpulojn kaj gvidis batalon. Se dum batalo atamano ĵetis ĉapon surteren antaŭ si, tio signifis ordonon: stari ĝismorte. “Atamano forprenis grizan ĉapon – metis ĝin sur vojon – Elpoŝigis tranĉilon – kaj diris: ni ne forkuros”.



Kutime atamano havis du-tri asistantojn (unu el ili nomiĝis jesaul, kio estis suboficira rango en kozakaj trupoj), sed la ĉefa batalpovo estis la malnovaj batalantoj (ankaŭ nomataj la enskribitoj). Aliaj teamanoj nomiĝis rjadoviĉi (ordinaruloj) kaj dum batalo devis ŝirmi atamanon kaj enskribitojn.
Aparte staris incituloj (komenculoj, fajriguloj) kiujn famigis ĉefe ne fortaj pugnoj, sed pika lango. Antaŭ la batalo muro kontraŭ muron ili eliris la unuaj, kun speciale preparitaj rikanaĵoj, incitaj kantetoj (ĉastuŝka) aŭ simple akraj vortoj por inciti kaj moki kontraŭan teamon.
Specialan rolon ludis garmonikisto – li estis kvazaŭ batalstandardo de teamo, protektenda fierindaĵo. Antaŭ batalo li ekludis melodiojn je specifa maniero kun ululado kaj jelpado, do eĉ pro normala melodio kiel SaratovoParizanino ekbolis sango en la vejnoj de la batalantoj.



Tjumena pugnoluktisto videblis de malproksime: grandega ŝaravaro, galoŝoj sur la nudaj piedoj, kepo kun plasta nigra beko, ĉemizo kun kolumo ĝis oreloj kaj super ĝi jako, metita sur unu brakon. Ĉio ĉi estis ne nura fanfaronaĵo, sed ankaŭ malnova kaj tute praktika tradicio. Vasta pantalono ebligis liberajn piedbatojn. Galoŝoj aŭ altaj botoj ŝirmis piedojn kaj tibiojn kontraŭ batoj kaj ofte kaŝis ĉe interna flanko tranĉilon. Se polico haltigis tian batemulon li kutime prezentis sin ŝuisto, do tranĉilo aŭ aleno en boto estis nuraj laboriloj. “En Sarai ĉiuj estas ŝuistoj” ironie rimarkigis loka ĵurnalo en 1925.


Sarai

Sarai (Tenejoj) estis bandita nesto rande de Tjumeno, kie oni fabrikis brikojn sekigatajn en multnombraj tenejoj. Tiu laboro estis malfacilega, do altiris ĉefe hieraŭajn kamparanojn, vagabondojn kaj krimulojn, ĉar la dungantoj ne tre zorgis pri dokumentoj de siaj laboristoj.
En jakon oni kutime metis nur la maldekstran brakon por lasi la dekstran libera. La maldekstra maniko protektis la brakon kontraŭ batoj per bastono aŭ tranĉilo por kio oni aplikis specialajn teknikojn. Sperta parizanino povis laŭ vestoj difini humoron de kontraŭulo. Ekzemple jako, metita sur unu brakon signifis defion, pretecon al batalo. Eĉ pli alta aŭdaco estis meti jakon sur ŝultrojn sen enigi la brakojn en manikojn – tio deklaris disdegnon al danĝero. Kaj inverse – se bubo prenis jakon ĉe kolumo kaj metis trans la ŝultron, ĉiuj komprenis ke li deziras trankvile foriri, sen partopreni batalon kaj tio estis lia rajto. La sama jako metita super la ŝultrojn de junulino signifis, ke nun ŝi estas okupita, do amindumi kun ŝi eblos nur post ŝia disiĝo kun la nuna koramiko.



Ankaŭ kepo povis multon rakonti pri sia posedanto. Tiu ŝovita sur la okulojn diris pri nervoza stato de la bubo kaj forta maldeziro batali, do fakte minacis: “Ne tuŝu min aŭ mi ponardos”. La sama kepo ŝovita malantaŭen, al la nuko, anoncis tute kontraŭan, bataleman humoron. Iuj esploristoj opinias ke maniero surporti ĉapon oblikvoflanke devenas de iamaj ĉevalrajdistaj bataloj, kiam la normale metita ĉapo povus malutili al svingado de sabro super la kapo. Tio sonas kredeble, ĉar pugnolukto same kiel armila batalo havis siajn regulojn, kiujn strikte sekvis ne nur batemuloj el Sarai, sed ankaŭ pacaj filisteroj kies batalema spirito vekiĝis nur en tiuj tagoj.

Donu batalon!
Je destinita tago la plej fervoraj luktantoj kun garmonikisto trairis sian kvartalon, kunvokante kamaradojn. Al batalejo oni diris grupe, kantante sub garmonikon incitajn kantetojn. La unuaj sur batalkampon elkuris etuloj-fajriguloj, 7 ĝis 12 jarojn aĝaj, kiuj kun krio “Donu batalon!” sin ĵetis kontraŭ malamika muro. La atamanoj incitis ilin, kunigante en densan amason dum aliaj batalantoj emociiĝis ĝis maksimume batalema stato. Poste komenciĝis totala batalo, kiu finiĝis per fuĝo de unu flanko, persekutata de venkintoj.



La tjumena negocisto Nikolao Ĉukmaldin rememoris en 1863 ke fojfoje samtempe okazis kelkaj antaŭaj interpuŝiĝoj kaj nur en krepusko komenciĝis vera batalo kun partopreno de plenkreskaj luktantoj. En amasaj tumultoj, aranĝataj sur glacio de la rivero Tura, renkontiĝis ĝis 500-600 viroj. Laŭ atestoj de samtempuloj, ili luktis kruele, arde, verve. Kutime jam post duonhoro unu el la flankoj trabatis la muron el kontraŭuloj kaj postkuris la venkitojn.



La scenon observis multnombraj spektantoj, inter kiuj estis famaj komercistoj, patroj de la urbo. La ĝismorta batalo fajrigis ilian sangon, do la korpulentaj, respektataj viroj tremis pro ekscitiĝo, stamfis kaj snufis, kriante: “Batu niaj, batu! 25 rublojn por vodko! Sitelon da vodko!» Cetere temis ĉefe pri la sporta, konkura ekscitiĝo, ja neniu vere koleris kontraŭ la malamikoj. Nikolao Ĉukmaldin rimarkigis, ke post batalo la venkintoj kaj la venkitoj pace festenis kune, verve promesante unu al alia ke ja sekvan fojon ili nepre…



Lokaj aŭtoritatoj kompreneme rilatis al la pugnobataloj, nemalofte la policistoj mem partoprenis aŭ almenaŭ ĉeestis ilin kiel observantoj. Sporadaj provoj elradikigi la tradicion tute fiaskis. En 1863 tjumena policestro postulis de la batalantoj disiri, sed responde aŭdiĝis: “Foriru, via moŝto, tio ja venas de niaj praavoj” – kaj li prudente sekvis la sugeston. Duonjarcenton poste polico verŝis sur batalantojn glacian akvon el fajrobrigada tubo, sed same senrezulte.



Eĉ la sovetia potenco dum longa tempo ne povis ĉesigi la popolan batalemon. Kiam en 1923 milico detenis partoprenantojn de pugnobatalo, tiuj klarigis sian konduton laŭe al la epoko: “Ni okupiĝas pri fizika kulturo, iĝis sportistoj kaj trovas en tio grandan feliĉon!” Malnovaj tjumenanoj rememoras ke la lasta pugnobatalo, en kiu partoprenis nur 20 batalantoj, okazis en Sarai en 1946.

Comments

Post a Comment